Ludu

Przemyśl, la urbo en la sud-orienta Pollando ricevis inter 19 aliaj eŭropaj urboj la premion EDEN-2013. Ni informas pri tio enkonduke al la nunsemajna felietono dediĉita al ĉi tiu vizitinda loko, kiun ni memorigas el nia arkivo. Komence de la 284-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasinta komence de novembro laŭvica datreveno de la skandala kampanjo de la hitlera Germanio kontraŭ profesoroj de la Jegelona Universitato direktitaj al la koncentrejo Sachsenhausen. Ĝis la fino de novembro 4 Reĝaj Rezidejoj en Pollando estas libere viziteblaj, jen do atentigo por ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis ĉi tiujn historie valorajn lokojn. E-informoj rilatas al la E-kongresoj en Vjetnamio kaj Ĉinio. Kuntekste de ĉi lasta kantas hodiaŭ en nia elsendo Eruda Li. La elsendon ĉe www.pola-retradio.org finas tradicia Leterkesto.

Aktualaĵoj kaj la felietono el la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia retejo.