Ludu

Per antaŭ­mikrofona renkontiĝo kun Ilona Kouthny kaj Carina Pereira ni referencas al la komenciĝinta en la Poznana Universitato Instruista Trejnado. Komence ĉe la adreso: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro kaj sciencaj informoj.

Muzike akompanas Andrzej Tomecki en kanzon­fragmento pri „Varŝavaj knabinoj” kaj Flavio Fonseca per fragmento de kanzono pri „Tago Tropika”, kiu devenas el la KD „Simbiozo”.

Aktualaĵoj pri funebraj solenaĵoj de Tadeusz Mazowiecki kaj pri baldaŭ komenciĝ­ontaj en Torino Polaj Tagoj; sciencaj informoj pri sukcesoj de la kliniko Budzik elkonduk­anta personojn el komato kaj pri promeso­plena terapio por personoj kun Down-sindromo troviĝas en la rilataj rubrikoj de nia elsendoplatformo. Ĉiujn eblas samtempe aŭskulti kaj legi. Ankaŭ la interparolo kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj estas aŭskultebla aparte.