Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Kadre de la ciklo „Konindaj poloj” ĉi-semajne ni proksimigas la silueton de elstara pola etnografo, esplorinta i.a. la kulturon de ajnoj, Bronisław Piłsudzki. Antaŭ ĉ. unu semajno sur Hokkaido estis malkovrita busto de ĉi tiu elstara 19-jarcenta polo, ekzilita al la Fora Oriento de la caraj aŭtoritatoj. En 278-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas komence al la solenataj i.a. en Pollando Festo de Ĉiuj Sanktuloj kaj sekvanta ĝin Tago de la Mortintoj. Ni informas pri la nunjara laŭreato de la korea Hajpin-Nacia Premio. Mallonga leterkesta rendevuo finas la elsendon, en kiu muzike ni citis i.a. el la insurgenta kanto omaĝe al la batalintoj de la Varsovia Insurekcio 1944.
Novaĵo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.
Varman gratulon al LEE Jungkee pro la premio Hapin-Nacia.
Kara Barbara kaj skipo de Pola retradio.
Hodiaŭ kun ĝojo mi aŭskultis vian elsendon. Aparte mi kore dankas vin pro la prezento de la premio ‘Hajpin-Nacia’.
Estis granda honoro por mi ricevi la fame konatan premion. Plie de venonta jaro, la premio Hajpin estos starigota de Bonaera UK, kio estas ĝojiga novaĵo por ĉiuj esperantistoj. Koran dankon, Via korea aŭskultanto. LEE Jungkee