Lastdimanĉe, t.e. la 3-an de novembro Pollando adiaŭis la forpasintan unuan nekomunistan ĉefministron en la Orienta Eŭropo post 1989. Tadeusz Mazowiecki mortis la 28-an de oktobro en la aĝo de 86-jaroj. La sepultotago estis anoncita en Pollando kiel tago de la nacia funebro. La solenaĵoj komenciĝis en la varsovia Arkikaderala Baziliko de Sankta Johano Baptisto. La funebran meson, kiun partoprenis la plej altrangaj reprezentantoj de la ŝtato kaj registaro celebris kardinalo Kazimierz Nycz. Tadeusz Mazowiecki estis entombigita en la apudvarsovia loko Laski. Kondolencoj al la familianoj kaj al Pollando venis el la tuta mondo. Sendis ilin i.a. la prezidentoj de Usono, Germanio, Ĉeĥio, Litovio, Estonio, Svislando, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino. Ili venis ankaŭ de la germana kanceliero Angela Merkel kaj la ĉefministroj de Ĉeĥio, Litovio, Moldavio, Luksemburgio kaj Singapuro. Pasintsemajne en la polaj diplomatiaj centroj estis elmetitaj kondolencaj libroj. Siajn omaĝvortojn enskribis estroj de la ŝtatoj kaj registaroj, konataj politikistoj la amikoj de Tadeusz Mazowiecki el la periodo de lia politika aktivado.
El la elsendo 05.11.2013. Legas Milada
Funebraj solenajxoj de Tadeus