Laŭ la donitaĵoj de OECD (Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo) poloj laboras pli ol ekzemple usonanoj. Kaze de usonanoj temas pri 1800 laborhoroj jare, kaze de poloj pri 1893. Bedaŭrinde poloj samtempe havas duoble malpli altajn salajrojn.
En 2012 pli multe ol poloj laboris rusoj, grekoj kaj ĉilianoj. Plej grandaj laboremuloj evidentiĝis meksikanoj laborante meze dum la jaro 2226 horojn.
Pollando en la rangolisto de laboremuloj okupis la 5-an lokon. Sekvis ĝin i.a. Israelo, Estonio, Hungario. Usono okupis la 11-an lokon.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Krystyna
Laboremaj poloj