Ludu

Tobiasz Kaźmierski de jaroj estas kun­organizanto de la Artaj Konfrontoj en Poznano. Ĝia 29-a eldono okazis 20-22.09.2013. Tio estis preteksto iom retrorigardi al historio de  tiu interesa kaj grava E-aranĝo ne nur en Pollando, sed en la tuta regiono kaj krome referenci al la programo 2013.  En aktualaĵoj ni ligas al la raporto de Bloomberg pri pohoraj enspezoj en kelkaj landoj, unuavice eŭropaj kaj al la japana plano kontraŭbatali ret­dependiĝon inter gejunuloj. Nia scienca temo rilatas al rekreo de populacio de kelkaj besto- kaj birdospecioj en Eŭropo. El la temoj de la pola gazetaro ni i.a. elektis tiun, ke ekde la komenco de oktobro novaj reguligoj favoras superbazarojn transdonadi nutraĵojn en validecfina periodo por  la karitataj celoj.

Aktualaĵoj, scienca temo kaj interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas konsult­eblaj ankaŭ en apartaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.