Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Tobiasz Kaźmierski de jaroj estas kunorganizanto de la Artaj Konfrontoj en Poznano. Ĝia 29-a eldono okazis 20-22.09.2013. Tio estis preteksto iom retrorigardi al historio de tiu interesa kaj grava E-aranĝo ne nur en Pollando, sed en la tuta regiono kaj krome referenci al la programo 2013. En aktualaĵoj ni ligas al la raporto de Bloomberg pri pohoraj enspezoj en kelkaj landoj, unuavice eŭropaj kaj al la japana plano kontraŭbatali retdependiĝon inter gejunuloj. Nia scienca temo rilatas al rekreo de populacio de kelkaj besto- kaj birdospecioj en Eŭropo. El la temoj de la pola gazetaro ni i.a. elektis tiun, ke ekde la komenco de oktobro novaj reguligoj favoras superbazarojn transdonadi nutraĵojn en validecfina periodo por la karitataj celoj.
Aktualaĵoj, scienca temo kaj interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas konsulteblaj ankaŭ en apartaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.
Bonega intervjuo, kiel preskaŭ ĉiam. Ĝi estas ege grava kontribuo por nia E-kulturo. Dankon !