Lastlunde en Londono estis planita la premiero de hamburgero produktita de nederlanda genetikisto Mark Post el la universitato en Maastricht. Amaskomunikiloj difinas ĝin Frankenŝtaj-burgero aŭ hamburgero el la provtubeto. Post kreis tri mil miniaturajn bovajn histofibrojn el la bovinaj praĉeloj. Lia eksperimento kostis 250 mil pundojn kaj temas pri la plej multekosta rapidserva manĝprodukto en la historio de favorprezaj nutraĵoj. La viando de Post estas iom ŝlima kun griza kolornuanco, sed laŭ la nederlanda profesoro lia produkto havas grandan estontecon. Post asertas, ke la monda agrikulturo jam baldaŭ ne kapablos kontenigi bezonatecon je freŝa viando. Jam nun 70 procentoj de la kultiveblaj grundoj celas la bredadon de bestoj kiel paŝtejoj aŭ furaĝplantaj areoj. Liopinie amasproduktado de viando el provtubeto estos malpli kosta. Ĉiu viandokilogramo el tradicia bredejo postulas 10 kilogramojn da furaĝo dum produktata novmaniere nur du kilogramojn por praĉelaj bovinoj-donantinoj. La novmaniera bredado de manĝeblaj histoj foruzus je 45 procentoj da energio kaj je 99 procentoj da grundoj malpli, krome ĝi malgrandigos la emisiadon de forcejaj gasoj. Tamen por ricevi produktolicencon sciencistoj unue devas pruvi, ke tiel produktita viando havos samajn proprecojn kiel la tradicia kaj ke ĝi ne damaĝas la homan sanon.
El la elsendo 06.08.2013. Legas Barbara