Ĉiu delfeno legitimas sin per propra, neripetebla sono. Se ĝi fajfas en maniero por si propra la familio kaj konatoj el la grupo respondas per identa fajfo. La esplorojn okazigis sciencistoj el la Universitato de Sankta Andreo en Skotlando. Ĝis nun estis sciate, ke delfenoj en mallibereco rapide lernas diversajn sonojn, sed sciencistoj pruvis, ke ili lernas ankaŭ laŭ la propra deziro kaj por la propraj bezonoj. Delfenoj aplikas tre vastan sonrepertuaron, diversspecajn fajfojn, klakojn, pere de kiuj ili komunikas ekzemple dum la ĉasado.
Oni surbendigis sonojn de grupo de sovaĝaj delfenoj, sed ĉiun animalon aparte, sekve ili registris sonojn de fremdaj delfenoj. La sonregistraĵo estis sekve aŭdigita. Evidentiĝis, ke delfenoj el la esplorata grupo respondas sole je fajfoj de siaj membroj emitatane sonon kun identa frekventeco. Ĉiu delfeno, kiu aŭdis sian fajfotonon, do sian nomon – estis respondanta per la identa sono. Fajfoj de fremdaj delfenoj estis ignorataj. Laŭ dokotoro Vincent Janik delfenoj kondutas kiel homoj. Kiam ili aŭdas sian nomon, ili reagas. Dum la homa bebo ricevas personan nomon tuj post la naskiĝo, delfenoj maturiĝante kreas neripeteblan, unikan kaj propran por si sonon, kiu rolas kiel persona nomo. La ceteraj delfenoj el la grupo lernas ĝin kaj baze de ĝi identigas sian membron. Laŭ sciencistoj delfenoj elformis tiun sistemon de la komunikado kaj identigado, ĉar ili vivas en vasta subakva medio, en kiu ne troviĝas orientigaj punktoj. La identigeblaj sonoj ebligas al la grupo teni sin kune.
El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara