Ludu

Tsvi Sadan, unu el la lekciantoj de la nunjara Internacia Kongresa Universitato en Rejkjaviko estas la gasto de la 255-a E-elsendo de Pola RetRadio. Lia temo pri malfaciloj de interkultura komunikado en E-medio povas esti  interesa por multaj esperantistoj. En nia marda E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org premiere  Tangon de la Amo kantas Mélanie Prin. Komponis ĝin Gilbert Drigon, la vortojn aŭtoras Lorenzo Tomezzoli. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro. Scienca informo rilatas al identiga rolo de homaj gestoj.

Aktualaĵoj kaj informo de la scienca bulteno estas samtempe  aŭdeblaj kaj paralele legeblaj en koncernaj rubrikoj.