Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Tsvi Sadan, unu el la lekciantoj de la nunjara Internacia Kongresa Universitato en Rejkjaviko estas la gasto de la 255-a E-elsendo de Pola RetRadio. Lia temo pri malfaciloj de interkultura komunikado en E-medio povas esti interesa por multaj esperantistoj. En nia marda E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org premiere Tangon de la Amo kantas Mélanie Prin. Komponis ĝin Gilbert Drigon, la vortojn aŭtoras Lorenzo Tomezzoli. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro. Scienca informo rilatas al identiga rolo de homaj gestoj.
Aktualaĵoj kaj informo de la scienca bulteno estas samtempe aŭdeblaj kaj paralele legeblaj en koncernaj rubrikoj.
Mi aŭkultis la programon. Tiu plaĉas al mi. La muziko (kanto) inter la parolado estis bona. Sed la virinaj voĉoj en estas ĉiam komprenaj. Tro rapide parolis la sinjorino. Pri interkomuna komunikado: Laŭ mia opinio la religiaj judaj konoj kompreneble estas ne konataj. Sed per E-o tiujn bone povos traduki. Zamenhof estis judo kaj li kreis tiun internacian lingvon, kiu estas ĝusta, konvena por la interkultura komunikado. Estu salutataj: Georgo