Ludu

Per interparolo kun Robert Kamiński ni retrorigardas al la semajnfina 33-a Pola E-Kongreso en Łódź (Lodzo) kompletigante la interparolon per kelkaj informoj pri ĝia labora flanko. Komence de la 242-a elsendo el Varsovio ĉe www.pola-retradio.org. Tradicie en la komenco aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis kvar novaj tekstoj el la marda E-elsendo, kiuj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.