Ludu

Aktualaĵoj en la E-elsendo  de la Pola RetRadio www.pola-ret-radio.org el la 18-a de junio 2013 konsistas el novaĵoj, temoj el la pola gazetaro. Kantas Mélanie Prin kaj ŝian kanton Morgaŭ [E-vortoj de Lorenzo Tomezzoli] sekvas scienca bulteno kaj interparolo kun Stanisław Mandrak pri Ĉebalta E-ista Printempo, kiun semajnfine partoprenis Barbara.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis entute kvin tekstoj el la lastmarda E-elsendo, kiuj estas paralele aŭskulteblaj. La kanto de Mélanie Prin Morgaŭ (Demain) estas aŭskultebla en YouTube. Surekrane estas videblaj la E-vortoj de la kanzono.