Ludu

Katalin Kovats estas la gasto de la 234-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org antaŭ la planita por la 8-a de junio 2-a Monda KER-ekzamenttago. Komence de la programo aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Muzike akompanas nin la litova grupo Asorti per sia kanto Ni kredu Amiko.

Pere de la sama adreso estas jam legeblaj kaj samtempe aŭskult­eblaj aktualaĵoj kaj informoj el la scienca bulteno de la hodiaŭa elsendo.