La 16-jaraĝa usonano kun polaj radikoj Jack Andraka elpensis teston por malkovri kanceron de pankreato, kiu estas 160-oble pli rapida, 36-miloble malpli kosta kaj 400-oble pli sentiva ol la tradiciaj ekzamenoj. Post centoj da provoj okazigi profesiajn testojn en profesiaj testolaboratorioj, tio okazis dank’ al la fondaĵo de John Hopkins.
Anstataŭ tre multekosta tomografia ekzamenado Jack Andraka proponis la malkovron de tumoraj ĉeloj en guto de sango aŭ urino. Nun lia inventaĵo estas klinike testata. Ĝi povas evidentiĝi epokfara por centoj da miloj da homoj. Nome 85-procente la kancero de pankreato estas diagnozata tro malfrue por longigi la homan vivon. Jack Andraka koncentriĝas nun pri sia laŭvica celo. Li volas pruvi, ke lia testo aplikeblas por malkovro de ĉiaj malsanoj.
Legas Barbara