La 17-jarulino, Kinga Panasiewicz el la loko Hrubieszów akiris la 2-an lokon en internacia scienca konkurso por la junularo Internacia Scienca kaj Inĝenieria Foiro. Krom ricevita monpremio, unu el la asteroidoj estos baptita per ŝia nomo. Kinga Panasiewicz estis distingita pro esploroj super la sinkronigo de cerbaj hemisferoj. Pri la cerbo ŝi interesiĝis ekde la plej fruaj vivojaroj kaj ŝiaj interesiĝoj evoluis de prestidigitatoraj trukoj, utiligantaj la cerbofunkciadon, hiponoto ĝis neŭrologio. Ŝi ekzamenis la aktivecon de la cerbaj hemisferoj dum diversaj taskoj, sekve ŝi prilabris ekzercofaskon, kiu ebligas aktivigi tiun cerbohemisferon, kiu normale ne okupiĝus pri koncerna tasko. Interesiĝon pri ŝiaj esploroj manifestis sciencistoj el Cambridge kaj Glasgow. La pola junulino pensas pri estontaj medicinistaj aŭ fizikaj studoj en Pollando, Oxford aŭ Cambridge, dume tamen ŝi deziras koncentriĝi pri abiturienta ekzameno, al kiu ŝi subiĝos venontjare.
Legas Barbara