Ludu

Multaj komentoj kaj reagoj  pri la novaj eblecoj de la funkcianta jam unu monaton nova adreso de la Pola RetRadio en Esperanto ĉe www.pola-retradio.org dominas en la nunsemajna Leterkesto. Antaŭas ĝin aŭdiĝantaj komence aktualaĵoj, felietono pri laŭvica vidindaĵo, ĉi-foje Murżanów-Parko en la okcidenta Pollando, informo pri la 2-a monda ekzamentago laŭ KER-sistemo. Varsovian folkloran kanton plenumas la ensemblo de la Varsovia Politekniko.

Pere de la paĝo www.pola-retradio.org estas konsulteblaj tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono pri laŭvica vidindaĵo, Mużakowski-Parko. Akompanas ilin sondokumentoj el la hodiaŭa elsendo.