Ludu

Nia hodiaŭa E-programo komencas regulan elsendadon de la Pola RetRadio en Esperanto. Pri tio ni informas komence. Sekve aŭdiĝas aktualaĵoj. Nia  programo, kiu inaŭguras – eĉ se nur eksperimente – novan epokon en la historio de la varsovia  E-Redakcio ja apogas sin sur la longdaŭra tradicio. Tial en nia E-elsendo gastas ankaŭ niaj malnovaj kolegoj, geredaktoroj Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Iom da rememoroj, iom da boneziroj kaj la espero, ke ankaŭ ili – kune kun ni: Barbara, Gabi kaj Maciek -kreos programon  de la Pola RetRadio en Esperanto. Ĉio ĉi ĉe https://pola-retradio.org.