Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Ĉiam malpli da sovaĝaj regionoj

En la sovaĝa stato, do sen la homa interveno, troviĝas sole 23 procentoj de kontinentoj kaj 13 procentoj de oceanoj, escepte de Antarkto. Ankoraŭ antaŭ cent jaroj nur 15 procentoj de la Tero estis utiligataj por la kultivado kaj bredado. Apenaŭ dum 16 jaroj, en la periodo 1993-2009, 3,3 milionoj da kvadrataj kilometroj de la sovaĝaj terenoj (la areo pli granda ol tiu de la Hinda Unio) estis perditaj pro urbokreado, agrikulturo kaj aliaj civilizaciaj celoj. Se temas pri oceanoj la situacio estas pli drameca. Terenoj liberaj de industria fiŝkaptado, polucio kaj mara transporto troviĝas sole en la polusaj regionoj. En la lastaj 40 jaroj je pli ol duono malkreskis la populacio de ĉirkaŭ 3 mil specioj de fiŝoj, birdoj, mamuloj, rampuloj kaj raptilioj. Dume pluraj esploroj elmontras, ke terenoj ne damaĝitaj de la homo havas ĉiam pli grandan signifon en la perspektivo kontroli klimatŝanĝojn kaj limigi aliajn evolusekvojn. Nome tiuj terenoj absorbas grandegajn kvantojn de karbodioksido kaj rolas kiel rifuĝejo por la malaperantaj specioj. Internacia grupo de sciencistoj el la aŭstralia universitato en Queensland prezentis mapon de la kontinentaj kaj maraj surfacoj, en kiuj ne okazis civilizacia interveno. Ĝi atentigas, ke la nunaj sovaĝaj terenoj havas ŝancon transdaŭri nur tiam, kiam ili estos ĉirkaŭprenitaj per internaciaj reguligoj rilate protektatajn surfacojn. Rusio, Kanado, Aŭstralio, Usono kaj Brazilo avanas inter 20 landoj, en kiuj troviĝas 94 procentoj de ĉiuj sovaĝaj kontinentaj kaj maraj terenoj, ne kalkulante Antarkton kaj internaciajn akvojn. Baldaŭ en Egipto kaj Pollando okazos du gravaj eventoj ligitaj kun la protektado de la natura medio. La novembra Konferenco de la Konvenciflankoj pri biologia diverseco kaj la decembra konferenco pri klimatŝanĝoj COP-24.

El la elsendo 06.11.2018. Legas Tomek – 2’20” 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elektronika haŭto ebligas senti eĉ doloron

Inĝenieroj el John Hopkins University kunlaborante kun kolegoj en Singapura Instituto pri Neŭroteknologio kreis eletronikan „kovrilon”, kiu surmetita sur protezon ebligas senti tuŝon. Unu el la volontuloj testintaj elektronikan haŭton deklaris, ke post ĝia apliko li ricevis la senton havi la manplaton, difinante tion kvazaŭ lia protezo pleniĝis de vivo. La elektronika haŭto estas farita el kaŭĉuko plektita kun sentiloj imitantaj la nervofinaĵojn. Ĝi rekreas la tuŝosenson liverante al la uzanto tre gravajn informojn. Oni jam faris similajn  inventaĵojn, sed la elektronika haŭto kompletigas diversajn ĝisnunajn solvojn, kiuj ebligas al milionoj da personoj kun amputitaj membroj funkcii kvazaŭ normale. Temas ekzemple pri la presiloj 3D, ebligantaj presi idealan protezon de manplato aŭ de la tuta mano, temas pri la ebleco stiri membroprotezon pere de penso. Nun, dank’ al la elektronika haŭto la handikapito kun membroprotezo povos senti ĉu la tuŝata objekto estas varma aŭ malvarma, percepti ĝian surfacon aŭ formon. La ebleco senti doloron ebligas averti pri virtuala risko damaĝi la protezon. La esploristoj el John Hopkins University imitis la naturon kaj la vera haŭto rolis por ili kiel preta ŝablono, kiun ili talente aplikis por sia protezokovrilo.  Ĝi imitas la sensoricevilojn de tuŝo kaj doloro de la homa nervosistemo, ebligante elektronikan kodigadon de impresoj, kiel tio okazas en la naturo. Dum la testoj  estis uzita encefalografo por kontroli la cerboaktivecon de volontuloj. Dank’ al tio sciencistoj sekvis tion, kion la volontuloj sentas.

El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’52”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Homoj solecaj observas fizikan distancon

Personoj, kiuj sentas sin solecaj preferas fizikan distancon troviĝante en la akompano de familio aŭ amikoj. Tio rezultas el sciencistaj esploroj en la ĉikaga universitato. Oni enketis preskaŭ 600 usonanojn, kies tasko estis difini ĉu en akompano de diversaj homgrupoj ili preferas sidi aŭ stari pli aŭ malpli distance. En la enketado oni konsideris tiajn faktorojn kiel la civila stato, sekso, eventualaj simptomoj de timo aŭ deprimo. Fine estis konstatite, ke personoj sentantaj solecon duoble pli ofte preferis distancon same en la akompano de sia partnero, familio kiel ankaŭ amikoj. Tio ne gravis en la akompano de personoj malpli konataj aŭ fremdaj. Kvankam sento de soleco povus ŝajni faktoro motivanta proksimiĝon al aliaj personoj ĝi tamen firmigas la memprotektan instinkton. Pli fruaj esploroj helpe de la cerbobildigado elmontris, ke personoj solecaj estas pli singardaj, se temas pri tiaj minacoj kun la socia karaktero  kiel rifuzo aŭ malaprobo. Laŭ la aŭtorino de la esploroj d-ino Stephanie Cacioppo eblas senti solecon en homamaso aŭ geedziĝo, ĉar solecosento signifas enverguron inter tio, kion ni atendas kaj kion ni havas. Pli konscia rilato al tiu problemo povus malkreskige influi ekzemple  la nombron da divorcoj, kiuj estas flankefiko de soleco kaj plibonigi la kvaliton de rilatoj kun aliaj homoj.

El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’37”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉeloj de kuraĝo en hipokampo

Homoj multe diferencas, se temas pri la reagado je minacaj situacioj. La neŭrobiologiaj mekanismoj pri la kaŭzitaj de tio riskaj kondutoj estas en signifa grado nekonataj. Dume,  kiel informis “Nature Communications” en la hipokampo estis malkovrita aparta speco de ĉeloj, kiuj decidas pri la homa kuraĝo. Influante ilin eblus liberigi pacientojn de patologia timo. La komunaj esploroj de sciencistoj el la Neŭrologia Subinstituto de la Universitato en Upsalo (Svedio) kaj Cerboinstituto de Federacia Universitato Rio Grande do Norte el Brazilo elmontris, ke la ĉeloj en la hipokampo, difinataj OLM,  plenumas ŝlosilan rolon, se temas pri timo kaj reage entreprenata risko. Manipulante per ili eblus kontroli timon kaj riskajn kondutojn, kio estas tre grava en la kuracado de patologia timo. La normala, adapta timo gravas por transvivo, ĉar ĝi protektas kontraŭ lezoj. Sed la patologia efikas misfunkciige kaj povas grave perturbi la ĉiutagan vivon. Kuracistoj ofte en tiu situacio aplikas kontraŭdeprimajn medikamentojn, sed ili efikas je la tuta cerbo, do povas porti seriozajn flankefikojn. La influado je konkreta, tre aparta grupo de ĉeloj kontrolanta timon povas revoluciigi la kuracadon de timo kaj ligitajn kun ĝi perturbojn, ekzemple deprimon.

El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’28”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Polaj buksoj minacitaj

La invado de azia noktopapilio endanĝerigas la buksoarbustojn en Pollando. En la okcidenta Eŭropo ĝi jam elvokis grandajn damaĝojn aparte en la historiaj ĝardenoj. Temas pri laŭvica atako de fremda en Eŭropo specio. La invada Cydalima perspectalis aperis en Polllando en 2012 en la ĉirkaŭaĵoj de Vroclavo (la sud-okcidenta Pollando), sekve disvastiĝis je la suda kaj centra Pollando. Oni konstatis ĝian ĉeeston en Krakovo, Varsovio kaj laste en Lodzo. Origine ĝi vivas sur vasta areo de la Hinda Unio tra Ĉiinio ĝis la fora Oriento. La unuan fojon oni konstatis ĝin en Eŭropo en 2006 en Germanio. En Pollando ĝi ankoraŭ ne havas propran nomon, ĝenerale oni difinas ĝin buksa noktopapilio, ĉar ĝiaj larvoj evoluas ekskluzive en bukso. Temas pri arbusto sovaĝe kreskanta en la suda kaj okcidenta Eŭropo. Tamen sur la tuta kontinento, inkluzive Pollandon ĝi estas plantata ĝenerale kiel unu el malmultaj plantoj taŭgaj por malaltaj heĝoj. Ĝi estas plantata en tradiciaj, ornamaj kaj historiaj ĝardenoj, en ĉehejmaj ĝardenetoj kaj en publikaj parkoj.

El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’15” 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco de Samsung

La esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET deklaris funkciigon de tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco en Cambridge, Toronto kaj Moskvo. Ili helpos en la evoluigado kaj esplorado de la merkataplika kapablo de la artefarita inteligenteco rilate televidilojn QLED aŭ aranĝaĵojn de la hejma mastrumado. Ĝis nun la esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET havis du centrojn en Seulo kaj la Silicia Valo. La nova centro en Cambridge koncentriĝos pri kompreno de la homaj kondutoj, do rekonanalizo de emocioj. La centro en Toronto daŭrigos esplorojn pri la ĉefaj teknologioj de la artefarita inteligenteco kunlabore kun la plej grandaj kanadaj universitatoj. Fine la centro en Moskvo utiligos konojn de rusaj ekspertoj pri matematiko, fiziko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, ligonte kunlaboron kun ekspertoj pri la artefarita inteligenteco, kiuj gvidos esplorojn pri ĝiaj algoritmoj. Lige kun la nombra kresko  de la centroj oni planas ankaŭ kreskigi la nombron de kvalifikitaj esploristoj pri la artefarita inteligenteco. Ĝis 2020 temos pri ĉirkaŭ unu mil personoj.

El la elsendo 16.10.2018. Legas Tomek – 1’14” 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Mallonga meditado plibonigas la cerbofunkciadon

Laŭ sciencistoj sufiĉas 10-minuta meditado, por ke la cerbo komencu funkcii pli efike. Delonge estas sciate, ke personoj praktikantaj la meditadon dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj kutime pli bone sukcesas en testoj koncerne kognokapablojn. Lastatempe evidentiĝis, ke ne necesas mediti dum semajnoj por konstati ĉi tiun fenomenon. Doktorino Hedy Kober el Yale-universitato invitis por siaj esploroj 40 studentojn, inkluzive de 14 virinoj, en la aĝo de 17 ĝis 22 jaroj. En la unua testogrupo oni aŭskultis dum 10 minutoj meditigan surbendigon dum la alia aŭskultis prelegon pri sekvojoj. Poste ambaŭ grupoj estis subigitaj al serio de simplaj testoj pri kognaj kapabloj. Personoj el la unua grupo solvadis taskojn pli rapide kaj precize ol el la dua grupo. Escepton konsistigis personoj kun alta nivelo de neŭrotikeco, kiujn ne influis meditigaj surbendigoj. La meditado, en kiu oni koncentriĝas pri konkreta momento povas plibonigi la funkciadon de labormemoro kaj koncentriĝo. Tio elmontras – kiel estis informite en „Frontiers of Neuroscience” – ke eĉ personoj, kiuj neniam meditis povas profiti dank’ al ĉi tiu speco de meditado, alivorte atentotrejnado.

El la elsendo 09.10.2018. Legas Tomek – 1’24”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉirkaŭpreĝeja birdovarieco

En la ĉirkaŭaĵo de malnovaj altaj preĝejoj multiĝas la birdovarieco kaj vivas tie pli da birdospecioj ol en la regiono de kamparaj mastrumejoj.  Krom paseroj, sturnoj, monedoj vivas tie ankaŭ kordeloj, verdaj fringoj, strigoj, turfalkoj. Tio rezultas el la esploroj faritaj en la suda Pollando fare de la sciencistoj el la Instituto pri la Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo. La esplorojn partoprenis ankaŭ brita sciencisto el la Kembriĝa Universitato. Ĝis nun oni ne atentis pri la rolo de preĝejoj en la formiĝado de loka biologia diverseco. Dume preĝejoj en Pollando estas grava birdovivejo kaj povas roli por ilia protekto. La esploroj estis faritaj en la ĉirkaŭaĵo de 101 kaj koncernis kvanton kaj speciojn  de la aperantaj tie birdoj. La rezultoj estis komparitaj kun analogaj donitaĵoj el la kamparaj mastrumejoj. Jam  antaŭe estis pruvite, ke la malnovtipaj kamparaj mastrumejoj estas oazo de birda biodiverseco. Nun evidentiĝis, ke malnovajn preĝejojn kaj ilian rektan ĉirkaŭaĵon eblas difini la birda paradizo. Vivas tie pli da birdoj kaj pli da birdospecioj, kiuj ne aperas en la kampara medio. Entute sciencistoj nombris preskaŭ 5 mil 700 birdojn. En la ĉirkaŭpreĝeja spaco temis pri 68 specioj, inkluzive de 13,  kiuj ne aperas proksime de kamparaj mastrumejoj. Ĉirkaŭ ĉi-lastaj oni konstatis  nur 60 birdospeciojn, inkluzive de 8,  kiuj ne estis nombritaj proksime de preĝejoj. Evidentiĝas, ke preĝejoj formas tre firman birdovivejon. Multaj el ili en la senŝanĝa formo,  ekzistas de jardekoj aŭ jarcentoj. Kompare kun kamparaj mastrumejoj estas tie malpli da katoj aŭ hundoj, kiuj ĉasas birdojn aŭ povas ilin maltrankviligi. Tio favoras la elektadon de ĉi-specaj lokoj fare de birdoj kaj  klarigas la tiean birdan specivarievon.  La flegado de ofte tre malnovaj arboj kaj arbustoj, de la preĝejturoj kaj sonoriloj allogas birdojn kaj kaŭzas, ke sur malgranda spaco – pro media diverseco – kunvivas tre multaj birdospecioj. Novaj konoj pri la rolo de preĝejoj por la birda diverseco havas do signifon por ilia protekto.  

 El la elsendo 04.10.2018. Legas Tomek – 2’29”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kolumpsitakoj hejmiĝis en Pollando

Jam antaŭ kelkaj jaroj ornitologoj asertis, ke invado de papagoj en Pollando estas sole la afero de tempo. Kaj efektive ankaŭ en Pollando hejmiĝis kolumpsitakoj. En la loko Nysa oni konstatis paron de kolumpsitakoj kun du birdidoj. Jam antaŭ kvar jaroj antaŭvidis tion esploristoj de la Zoologia Instituto de la Poznana Universitato. Kolumpsitakoj devenas el Afriko kaj  Hinda Unio, sed antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj oni komencis venigadi ilin al Eŭropo, ĉar ili estas inteligentaj, facile adaptiĝas kaj lernas imiti diversajn sonojn. La unuaj venis komence de la 70-aj jaroj, sed en la periodo 1996-2002 al la uniaj landoj oni importis eĉ 137 mil birdojn. Parto de ili simple liberiĝis fuĝinte en la naturon. Nun ili estas renkonteblaj en ĉiuj urboj de Eŭropo – Belgio, Nederlando, Germanio, Slovenio, Greklando. Nun  venis vico por Pollando. Kolumpsitakoj bone adaptiĝas en la nova medio, ili rapide malkovris kiucele servas birdomanĝigaj kestoj kaj dometoj forpuŝante el ili paruojn. Ili prefere vivas en arbotrunkoj, sed kiam ili forestas ili boras truojn el la domfasadaj varmigaj tavoloj. En Afriko kaj en Hinda Unio, de kie ili devenas, kolumpsitakoj estas taksataj kiel grandaj damaĝbestoj. Ili disportas bakteriojn, kiuj elvokas ornitozon, akutan infektan malsanon de la spirsistemo kaj pere de protozooj, elvokas kriptosporidiozon, malsanon de la digestosistemo. Kolumpsitakoj disvastigas ankaŭ viruson elvokantan malsanon de kortbirdaro. La trudinvado de fremdaj specioj estas malfacile renversebla fenomeno. Ili konkuras kun indiĝenaj specioj ofte forpuŝante ilin. Similan  kiel kolumpsitako problemon en Pollando kreas i.a. la devenanta el Ameriko  testudo „Trachemys scripta elegans” konkuranta kun nia indiĝena testudo „Emys orbicularis”.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Tomek – 2’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ora medalo pro BioKer

Ceramika grajnforma materialo ĉirkaŭita de biopolimero kun la nomo BioKer, prilaborita en la universitato de Lodzo, akiris Oran Medalon dum la pariza Foiro de Inventemo. Dank’ al ĝi eblas forigi la fosfatajn malpuraĵojn el la akva medio, stimuli kreskon de mikroorganismoj aŭ helpi kreskon de plantoj en kultivejoj sen la uzo de la tero. En la konsiston de biopolimero eblas meti substancojn, kiuj decidas pri ĝiaj individuaj proprecoj. Dank’ al konforma modifo de la biopolimera ĉirkaŭvolvaĵo eblas forkapti fosfatajn jonojn el la akvomedio, stimuli kreskon de mikroorganismoj sur la akvospegulo kaj helpi al plantoj kontraŭbatali malpuriĝojn. Aparta trajto de BioKer estas tio, ke la grajnforma ceramika materialo povas esti reuzata. Fosfato polucia por la akvo estas samtempe ideala kiel la plantosterko. Reakirata el la medio dank’ al BioKer ĝi povas sekve servi en ĉi tiu rolo.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Barbara – 1’18”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Neŭromatematiko en pola lernejo

En la unusola en Pollando, lernejo de matematike talentaj infanoj funkcianta en Lodzo (la centra Pollando) la infanoj lernas matematikon, merkatikon, kemion, fizikon kaj la anglan lingvon. Unuavice ili lernas studi, alivorte alproprigadi konojn senstrese, sen streĉiteco, helpe de moviĝo, spertiĝo kaj amuzo. La establintino de la lernejo Anna Grzanek decidis fronti la defion lanĉante la azian metodon de mentala artmetiko. Ŝiaopinie nia instrusistemo retrotretas en la 19-an jarcenton, horoigas dum ĝi devus esti plezuro. Neŭromatematiko estas licenciita japana instrumetodo baziĝanta sur simplaj teknikoj, dank’ al kiuj 6- aŭ 7-jaruloj fariĝas „talentaj kalkulantoj”. En la lernejo la infanoj lernas anglalingve krom matematiko merkatikon, ekonomikon, kemion kaj fizikon. Anna Grzanek senpage instrukcias infanvartejajn edukantojn kaj instruantoj de la komenca instruprogramo en bazaj lernejoj. Ŝi estas unu el du personoj en Pollando, kiuj akiris la ateston de la Japana Sorabana Asocio.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Tomek – 1’11”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Viroj kun la familia edzinnomo

Profesorino Emily Fitzgibbons Shafer, sociologo el la usona Portland State University, decidis esplori ĉu la klerecnivelo de viro – difinata tion meminiciate aŭ kompare al la klereco de la edzino – influas tion, ke post la geedziĝo la familian nomon je tiu de la partnerino ŝanĝas la edzo. Nome maloftas viroj, kiuj ŝanĝas sian familian nomon je tiu de la edzino aŭ akceptas duoblan formon. Ĉu influas tion klereco ? Profesorino Shafer analizis donitaĵojn el la tutlanda enketo, en kiu troviĝis demando pri la decido koncerne  la familian nomon. Evidentiĝis, ke el 877 viroj nur 27, alivorte 3 procentoj ŝanĝis sian familian nomon. 25 entute rezignis pri la propra,  por alpreni tiun de sia partnerino,  kaj du decidis duobligi la familian nomon. Inter 97 procentoj de la novedzoj,  kiuj konservis sian familian nomon 87 procentoj informis, ke la edzinoj alprenis ĝin,  4 procentoj konfesis ke la edzino decidiĝis pri la duobla familia nomo, kaj 6 procentoj entute ne ŝanĝis sian familian nomon. La plej grandan elcenton de viroj, kiuj decidis ŝanĝi sian nomon konsistigis personoj nefinintaj la mezgradan lernejon. Neniu el la viroj kun altlerneja diplomo ŝanĝis sian familian nomon. La parelalaj ekzamenadoj koncernantaj virinojn elmontris, ke malgraŭ tio, ke la socio atendas, ke la virinoj kaj ne viroj ŝanĝos siajn familiajn nomojn post la geedziĝo, virinoj pli ofte konservas sian fraŭlinan nomon. Tio okazas,  kiam ili estas iom pli maturaj, pli bone edukitaj kaj kies profesia kariero ekfloras.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Maciek – 1’18”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉinaj esploroj pri preskaŭ 6 miljara ĉina civilizacio

Ĉinaj sciencistoj deklaris antaŭnelonge, ke la ĉina civilizacio naskiĝis antaŭ 5 mil 800 jaroj kaj maturiĝis antaŭ 3 mil 800 jaroj. Tio estas la rezulto de la 15-jaraj esploroj pri la fontoj de la ĉina kulturo financitaj de la ĉina registaro. La unuaj spuroj devenas el la terenoj ĉirkaŭ la Flava Rivero, la Blua Rivero kaj la okcidenta Rivero Liao. La esplorojn gviditajn en la jaroj 2001-2016 partoprenis pli ol 70 ĉinaj institucioj sub la gvido de la arkeologiaj fakultatoj de la Ĉina Akademio de la Sociaj Sciencoj kaj la Pekina Universitato.   Longan tempon mankis materialaj pruvoj kaj sistemigitaj konoj pri la fontoj kaj frua evoluo de la civilizacio de Oriento, tamen ĝenerale estis opiniate, ke la ĉina civilizacio havas pli ol 5 mil jarojn. Oni konstatis, ke dum sia evoluo ĝi ĉerpis el influoj de aliaj kulturoj, de kiuj ĝi transprenis – sekve evoluigante – metodojn de grenkultivado, ŝafbredado kaj prilaborado de bronzo.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Revoluciiga sveda ostogluaĵo

Sciencistoj el la Reĝa Teknologia Instituto en Stokholmo kaj Karolinska-Instituto prilaboris gluaĵon, kiu povas helpi al milionoj da pacientoj, kiuj suferis/as ostorompojn. Tiuj kazoj multiĝas, ĉar la  medicino frontas ĉiam pli oftajn kaj komplikajn ostorompojn ligitajn kun la maljuniĝado de la socio,  ĉiam pli da osteoporozokazoj. La rompita osto ne estas facile kungluebla. Tamen la sveda gluaĵo en rekorda tempo de 5 minutoj kungluas rompitajn ostojn. Ĝi ebligos do eviti parton de ostorompaj komplikaĵoj. Ne plu estos necesa gipsaĵo senmoviganta ostojn kaj longdaŭra rekapabligado. Kaze de komplikaj ostorompoj malaperos problemo kunigi ostojn helpe de drato kaj ŝraŭboj. La eksperimentoj estis faritaj kun ratoj, sed la inventintoj certas, ke ĝi ekzameniĝos ankaŭ ĉe homoj. Gluaĵoj kutime bezonas sekan medion kaj purajn surfacojn dum ostoj troviĝas en medio humida. La prilaboritan en Svedio kompozitan ostogluaĵon karakterizas eksterordinara gluiĝemo al malseka osto. La svedaj sciencistoj inspiriĝis per materialoj aplikataj en stomatologio, kiam kompozitan plombon prilumas firmige speciala lampo. Tiu tekniko spronas la ligiĝadon de polimeroj sub la influo de  lumo en la humida medio. La sveda ostogluaĵo evidentiĝis pli firma ol la stomatologia kompozito. Nun ĝi jam estas preta por klinikaj testoj kun partopreno de homoj. Estis entreprenitaj klopodoj por ĝia surmerkatigo per establo de startofirmao Biomedical Bonding AB.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek  – 1’47”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉu sekura kvanto de drinkebla alkoholaĵo

Kvankam la ruĝa vino povas roli prevente rilate al kormalsanoj, ne ekzistas tamen tia kvanto de alkoholaĵo, kiu ne malutilus al la sano. Pri tio informis en speciala raporto la periodaĵo „Lancet”. Ĝiaj aŭtoroj atentigas, ke alkoholaĵo grandigas la riskon de tumoroj, inflamoj, akcidentoj kaj lezoj. Do la ligita kun la drinkado sanrisko estas pli granda ol eventualaj avantaĝoj. La raporto rilatas al esploroj en 195 landoj. Oni ekzamenis personojn inter la 15-a kaj la 95-a vivojaroj. La donitaĵoj pri ilia sano kaj kvanto de la konsumata alkoholo koncernis la periodon 1999-2016. La ĉefa aŭtoro de la raporto, doktoro  Max Griswold el Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME) de la Vaŝingtona Universitato asertas konsiderante ĉion ĉi, ke ne ekzistas sekura por la sano kvanto de konsumembla alkoholo. Sanmalutila estas eĉ unu forta drinkaĵo tage, bierpokalo aŭ kaliko da ruĝa vino.  La kunaŭtorino de la raporto profesorino Sonia Saxena el Imperial College en Londono asertas, ke la risko de malsaniĝoj pro la regula drinkado kreskas konforme al la kvanto de la konsumata alkoholo. Kvankam unu drinkaĵo tage ne kreas sanriskon, tamen ŝiaopinie plimulto de personoj en Britio ne limiĝas al tio. Britio apartenas al la avanaj landoj, se temas pri la konsumado de alkoholaĵoj. Koncerne virinojn ĝi okupis la 8-an lokon en la mondo. Statistika britino konsumas tri drinkaĵojn tage. La unuan lokon okupas ukraininoj drinkantaj kvar fojojn tage. Inter viroj plej multe da alkoholaĵoj konsumas rumanoj, portugaloj kaj luksemburgianoj (de sep ĝis ok drinkaĵojn tage). Spite tion profesoro David Spiegelhalter el Cambridge-University argumentas, ke el la menciitaj esploroj ne rezultas, ke necesas esti abstinentulo por konservi bonan sanon.  

El la elsendo 04.09.2018. Legas Tomek  – 2’03”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La Naturo, la plej bona medikamento por la homaj malsanoj

La kontakto kun la naturo estas la plej bona medikamento por homaj malsanoj. Konfirmas tion la plej novaj ekzamenoj, laŭ kiuj la kontakto kun la naturo ebligas malgrandigi riskon de diabeto de la speco 2, de la kormalsanoj, ĝi malkreskigas hipertension, forigas streson. Plurjaraj ekzamenoj kaj donitaĵoj kolektitaj en pli ol 20 landoj ebligis tiri tiujn konkludojn. Sciencistoj tamen decidis esplori tion pli detale. Liaj lastaj donitaĵoj konfirmis, ke la kontakto kun la naturo kaŭzas, ke homoj sentas sin pli bone, kvankam la influo de la naturo je la homa sano laŭ longa perspektivo ne estis rekonita. Tamen ili ĵus sciigis, ke freŝa areo kaj proksimeco de verdaj terenoj malkreskigas riskon de diabeto, de sangocirkulaj malsanoj, favoras bonan dormon, malaltigas la sangotension, streson kaj kortizolonivelon, ebligas fortigi la imunosistemon kaj malkreskigas la riskon de inflamaj statoj. Laŭ esploroj el 2007 iuj arboj emanas i.a. eteroleojn, kiuj fortigas la rezistosistemon. Tial la kontakto kun naturo estas traktata kiel profilakto kaj eĉ kuracmetodo kaze de iuj malsanoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Gabi  – 1’26”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉia malpli da oksigeno en la bardoakvoj de Baltiko

Delonge estas sciate, ke la akvoj de Baltiko suferas pro signifa manko de oksigeno,  kaj ke la tiel nomataj „mortaj sferoj” daŭre grandiĝas. Tamen la novaj donitaĵoj aperintaj en la periodaĵo de la Eŭropuniaj Sciencoj pri la Tero elmontras, ke la malkresko de oksigeno dum la lasta 1500-jara historio de Baltiko okazas en ritmo senprecendeca. Finnaj kaj germanaj sciencistoj ekzamenis la longan je kvar metroj grundoprovaĵon prenitan el la marfundo de Baltiko el la regiono situanta inter Finnlando kaj Svedio. Tio ebligis precize analizi, kiel tie ŝanĝiĝis la nivelo elmontranta la oksigenoriĉon kaj konstati la senprecedencan akcelon de la fenomeno. Nesufiĉo de oksigeno ĉe la marfundo kaŭzas formortadon de animaloj kaj plantoj. Sciencistoj ne dubas, ke kontribuas al tio polucio de la baltikaj akvoj per forfluaĵoj kaj sterkoj el la najbarantaj kun la maro landoj.  La plej surpriza estas tamen manko de pliboniĝo malgraŭ efika entreprenado de multaj agadoj, kontraŭbatalantaj marpolucion en la koncerna regiono. Sciencistoj allasas, ke povas kaŭzi tion klimataj ŝanĝoj.  Nome la varma akvo malpli bone retenas oksigenon. Sciencistoj malkovris ankaŭ, ke la aktuala procezo de la malriĉigado de Baltiko je oksigeno radikas en la komenco de la 20-a jarcento, do pli frue ol ĝenerale estas asertite. Vastiĝado de la sferoj de mortaj akvoj, mizeraj je oksigeno  havas seriozajn konsekvencojn ne nur por la maraj ekosistemoj, sed ankaŭ por la lokaj sociaj, vivtenantaj sin per la fiŝkaptado.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Gabi kaj Barbara  – 2’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Trajtoj analizeblaj baze de la homa voĉo

Polaj sciencistoj el la Psikologia Instituto de la Vroclava Universitato gvidas diversajn esplorojn pri la senvorta komunikado, i.a. pri la homa voĉo. Ne temas pri tio, kion oni diras, sed kiel sonas la voĉo, kian koloron ĝi havas, ĉu ĝi estas alta aŭ malalta, kiom rapide homo parolas. Ekzemple viroj kun malalta voĉo estas perceptataj kiel pli atrakciaj, dum al ili plaĉas virinoj kun altaj voĉoj. Alflanke virinoj kiel aŭtoritatuloj klopodas malaltigi sian voĉon. La esploroj en la vroclava altlernejo estas divideblaj laŭ tri grupoj. En la unua oni ekzamenas, kion voĉo „diras” pri homo, kion ĝi atestas. Ĉu ĝia sono enhavas fidindajn informojn sociajn aŭ biologiajn pri koncerna persono. Ĉu akustikaj trajtoj, kiel voĉalteco, parolrapideco ligiĝas kun homaj trajtoj. Kiel atentigas la vroclavaj sciencistoj unu el la plej facile percepteblaj en la voĉo estas la stresonivelo. Aliflanke la voĉnivelo, voĉalteco konformas al la grandeco kaj alteco de la korpo. Tio liĝiĝas kun la konstruo de la akustika parolaparato de la homo. Ekzemple altaj viroj, kun granda korpomaso havas malpli altajn voĉojn kaj inverse. En aliaj esplorspecoj la vroclavaj sciencistoj kontrolas ĉu laŭ la parolsono eblas konjekti ĉu temas pri dominanta individuo aŭ ĉu homoj manipulas per la voĉo por atingi iujn celojn. Ekzemple ĉu viro renkontante atrakcian virinon malaltigas sian voĉon aŭ ne, ĉu virinoj en la rolo de aŭtoritatulo altigas sian voĉon por impresi kiel virinecaj kaj atrakciaj, aŭ kontraŭe – klopodos ĝin malaltigi. La vroclavaj psikologoj gvidas voĉesplorojn ne sole en Pollando aŭ en aliaj okcidentaj landoj, sed ankaŭ i.a. en Tanzanio, Hinda Unio kaj Himalajo. Tiuj esploroj testas evoluhipotezojn pri tio ekzemple, ĉu personoj kun konkretaj voĉparametroj havas pli grandan generan sukceson, t.e. havas pli da infanoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke temas pri homgrupoj kun natura genera kontrolo ne plu renkontebla en la okcidentaj socioj. Kvankam voĉo ne rolas memstare en la seksa selekto aŭ la takso de seksa atrakcieco ĝi tamen harmonias kun aliaj trajtoj. Ekzemple viroj kun malalta voĉo havas pli da testerono, do en tradiciaj triboj ili verŝajne estas pli fortaj, pli rapidaj, pli bone ĉasas kaj tial estas preferenidaj kiel virtualaj partneroj.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Gabi  – 3’03”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nova, neinvada metodo korekti la vidkapablon

Miopeco fariĝas la mondskala problemo. Ĝis la 2020-a jaro en la tuta mondo okulvitrojn aŭ lensojn devos uzi pli ol du kaj duona miliardoj da homoj. En Usono kaj Eŭropo la nombro da miopuloj duobliĝis en la daŭro de la lastaj 50 jaroj. Tamen Sinisa Vukelic el Columbia Engineering prilaboris novan neinvadan metodon korekti la miopecon. Ĝi uzas laseron, kiu liveras impulsojn tre malaltenergiajn kun granda frekventeco al precize elektita histo de korneo, ŝanĝante ĝiajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. La ĝisnunaj laseraj intervenoj havis invadan karakteron ligiĝante kun risko de parta aŭ kompleta perdo de vidkapablo, damaĝo aŭ malfortigo de korneo aŭ kun la postoperaciaj komplikaĵoj. La nova metodo ŝanĝas la geometrion de la histo kaj ligiĝas kun malpli da flankefikoj ol teknikoj ĝis nun aplikataj. Ĝi ne disŝiras histojn kaj ne damaĝas ĉelojn, ŝanĝante sole iliajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. Ĝi povas esti uzata por kuraci miopecon, hipermetropion, astigmatismon kaj neregulan astigmatismon. Unusola flankefiko estas stimulo de la histo produkti sangoplasmon en malgranda kvanto. Nun sub la gvido de Vukelic estas konstruata prototipo de kuracinstrumento kaj fine de jaro estas planitaj testoj kun homoj. Sciencistoj volas uzi la novan teknikon aplikonte ĉi tiun laseron ankaŭ por la kuracado de la fruaj fazoj de artrozo.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Tomek  – 1’38”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Saniga efiko de servomaniero de krudaj fruktoj kaj legomoj

Ĝis nun ĉiuj esploroj kaj kampanjoj dediĉitaj al la publika sano koncentriĝis pri la kvanto de konsumataj fruktoj kaj legomoj. Sciencistoj el Novzelando decidis esplori kiel ilia prepar- kaj servomaniero influas la psikan sanon. Sciensistoj el la kolektivo de d-ino Tamlin Conner el la universitato de Otago ekzamenis pli ol 400 junajn plenkreskulojn (18-25-jaraĝajn)  el Novzelando kaj Usono. Tiu grupo estis elektita pro la fakto, ke junaj plenkreskuloj inter ĉiuj aĝogrupoj  plej malmulte manĝas fruktojn kaj legomojn, samtempe ĉe ili ekzistas alta risko de psikaj perturboj. En la komenca fazo de la eksperimento estis difinita meza konsumado de krudaj, kuiritaj aŭ alimaniere alifaritaj fruktoj kaj legomoj. Sekve tiuj donitaĵoj estis komparitaj kun aliaj rilate la psikan sanon de la ekzamenatoj. Temis ĉi-laste pri la vivstilo, demografiaj parametroj, nivelo de fizika aktiveco, dieto, longiĝaj malsanoj, soci-ekonomia statuso, etna deveno kaj sekso. Evidentiĝis, ke la konsumado de fruktoj kaj legomoj en la nemodifita stato klare ligiĝis kun pli bona psika sano. Post konsidero de ĉiuj kromaj faktoroj rezultis, ke la konsumado de krudaj fruktoj kaj legomoj ligiĝas kun plej malalta nivelo de deprimaj simptomoj, kun pliboniĝo de la psika bonfarto, t.e. pozitiva agordo, vivkontento kaj energinivelo.  En la unua deko da fruktoj kaj legomoj kun pozitiva efiko je la psika sano la novzelanda sciencistino elmontras karotojn, bananojn, pomojn, malhelverdfoliajn legomojn, kiel spinaco, latugon, citrusojn, freŝajn berojn, kukumojn kaj kiviojn.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Tomek  – 1’50”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Psikaj sekvoj en la perturbo de biologia horloĝo

La pasintjaraj Nobel-premiitoj en la sfero de medicino kaj fiziologio estis distingitaj pro la klarigo de la mekanismoj de la molekula kontrolo de la tutdiurna vivoritmo.  Esploroj pri la interna biologia horloĝo daŭras kaj la novaj esploroj en Britio liveris pli da pruvoj, ke la perturbo de la funkciado de la biologia horloĝo elvokas ne sole dormoproblemojn, sed povas kreskigi riskon de psikaj perturboj. Ni ĉiuj vivas laŭ la 24-hora skemo, kaj tiaj faktoroj kiel artefarita lumo, noktaj laborskipoj, maljuniĝado, certaj malsanoj kaj vojaĝado tra diversaj tempozonoj povas ruinigi la homan biohorloĝan mekanismon. Nia interna horloĝo adaptas nian fizjologion al malsamaj fazoj de la tago kaj reguligas tiom gravajn funkciojn kiel nian konduton, hormonnivelon, dormemon, korpotemperaturon kaj metabolon. Longiĝa diferenco inter nia vivstilo kaj la ritmo difinata de la interna horloĝo kaŭzas riskon de diversaj malsanoj. Britaj sciencistoj, kies ekzamenadoj rilatis al 91 mil personoj konstatis, ke kun la perturbo de biologia horloĝo ligiĝas ankaŭ psikaj perturboj. La ekzamenitoj dum unu semajno portis monitorojn de aktiveco por konstati, kiel estas perturbataj iliaj biologiaj horloĝoj. Krome ili plenigis enketojn pri sia psika sano. Tiuj, kiuj estis tre aktivaj nokte aŭ malaktivaj tage estis kvalifikitaj kiel personoj kun pertubita biologia horloĝa mekanismo. Ili estis en pli signifa grado  subiĝemaj al agordoŝanĝoj ol personoj kun tipa diurna vivritmo. Ili pli ofte suferis maniajn-deprimajn simptomojn, karakterizis ilin malpli alta nivelo de emocia ekvilibro, pli ofte ili estis solecaj kaj malkontentaj pri la vivo. Karakterizis ilin ankaŭ pli lama reagemo. Konklude laŭ la esplorintoj necesas doni pli grandan prioritaton al la problemoj de la biologia horloĝa mekanismo en la esploroj kaj socia organizo, kaj reorganizi la manierojn lerni kaj labori, por ke tio okazu konforme al nia natura vivoritmo.

El la elsendo 19.06.2018. Legas Tomek  – 2’16”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La unua televidilo stirata per cerboondoj

La firmao Samsung kreis la unuan televidilon Smart TV, kiun eblas kontroli helpe de cerboondoj.Tiu novuma solvo ebligos al spektantoj kun lezita movolerteco ŝanĝi kanalojn kaj adapti la sonnivelon pere de kapmovoj. La prototipo estis testita helpe de unika kombinaĵo de la ekzistantaj teknologioj. Specialaj vidsoftvaroj estis dislokitaj en ĉiu angulo de la ekrano kaj sentiloj instalitaj ĉe la kapo de spektanto mezuras diversspecajn cerboondojn generitajn pro la interago kun la bildo. Interfera bildo estas sekve tradukata en simplajn ordonojn ebligantajn kontroli televidion por ŝanĝi kanalojn kaj sonnivelon. La prototipo estis prilaborita kadre de la programo „Pontis”, la civitana iniciato de Samsung, envivigita kune kun la lucerna universitato kaj la Svisa Centro de Paraplegio, mondfama rekapabliga kliniko por komplikaj sanproblemoj.  La projekto ebligos ankaŭ al personoj kun movhandikapiteco pli signifan alireblecon al teknologioj. Ekde junio la unua prototipo estas evoluigata kaj optimumigata. La alia modelo estas subigita al testoj en la svisaj rekapabligaj kaj specializaj hospitaloj.

El la elsendo 12.06.2018. Legas Tomek  – 1’17”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Danco malrapidigas la majuniĝadon de senjoraj cerboj

Germanaj sciencistoj el la Centro de neŭrosengradigaj malsanoj en Magdeburgo konstatis, ke la dancolernado havas pli grandan influon je la cerbolerteco de senjoroj ol korpolertiga gimnastiko, ĉirkaŭprenanta ekzercojn rezistigajn, fortikigajn kaj muskostreĉigajn. Dum 18 monatoj el inter 26 volontuloj, ĉirkau 68-jaraĝaj, 14 partoprenis variajn dancokupojn kaj 12 la korpolertigajn ekzercojn. La bildeca ekzamendado de iliaj cerboj post la okupoj elmontris, ke en ambaŭ grupoj la amplekso de diversaj regionoj de hipokampo, respondeca pro la firmigado de informoj grandiĝis. Dume ĝuste hipokampo estas unuavice lezita ĉe personoj suferantaj Alzheimer-malsanon, krome ĝi entute malgrandiĝas kun la aĝokresko. En la testita grupo de dancolernantoj la kresko koncernis pli grandan kvanton de la hipokampaj regionoj, ol en alia grupo. Ĉe ili pliboniĝis ankaŭ la sento de ekvilibro. Laŭ la ĉefa aŭtorino de la esploroj, d-ino Kathrin Rehfeld la dancokupoj estas pli promesoplena metodo, kiu povas malrapidigi kaj eĉ bremsi la malpliboniĝantan kun la aĝo mensan kaj fizikan lertecon. Dancokupoj altigas ĉe la koncernatoj la oksigenointerŝanĝon, postulas ilian mensan kaj sentomovan aktiviĝon kaj samtempe ligiĝas kun malalta kontuzorisko. Nun sciencistoj en Magdeburgo planas testi novan korpolertigan programon, en kiu troviĝos ritmaj-muzikaj okupoj, aparte por homoj suferentaj demencon, ĉar ĝuste ili estas aparte impresiĝemaj je muziko.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Tomek  – 1’42”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Heterocefalo, ronĝulo kontestanta la maljuniĝadon

Heterocefalo, eĉ se ne la plej bela, havas kelkajn eksterordinarajn proprecojn. Ĉi tiu ronĝulo preskaŭ ne suferas tumorojn, estas imuna je diversspeca doloro kaj eĉ 18 minutojn povas elteni sen oksigeno. La plej interesa estas tio, ke ĝi praktike ne maljuniĝas. Heterocefalo apartenas al la familio de talporatoj kaj loĝas en la orienta Afriko. Ĝi estas blinda kaj senhara. Preskaŭ dum la tuta vivo ĝi vivas subtere konstruante vastajn tunelojn. Dum la lastaj esploroj pri la vivo de heterocefaloj estis konstatite, ke ilia mortorisko ne kreskas kun la aĝo, kiel tio okazas kaze de ĉiuj konataj mamuloj. Sciencistoj jam pli frue konstatis, ke tiuj ronĝuloj kun sulkoriĉa, rozkolora haŭto kaj grandaj dentoj prezentas malmultajn simptomojn de maljuniĝado. Muso ne vivanta libere atingas 6 jarojn dum heterocefaloj vivas eĉ pli ol 30 jarojn kaj eĉ tiomaĝaj femaloj estas fekundaj. Multajn donitaĵojn pri ili kolektis kompara biologo Rochelle Buffenstein okupiĝanta pri heterocefaloj pli ol 30 jarojn. Ŝiaj esploroj elmontris, ke ĉi tiuj ronĝuloj disponas pri enorme aktiva riparmekanismo de DNA, kio signifas, ke iliaj organismoj ne ebligas al la ĉeloj maljuniĝi. Laŭ aliaj sciencistoj estas tro frue por diagnozi, ke heterocefaloj ne maljuniĝas. Laŭ profesoro Caleb Finch, biogerontologo el la University of Southern California,  eĉ se la malalta nivelo de mortemo de heterocefaloj surprizas, en la nova esploretapo necesas analizi ĉu la procezo de la maljuniĝado trapasas malsame ol ĉe aliaj ĝis nun ekzamenitaj mamuloj,  koncentriĝonte ĉefe pri heterocefaloj 20-30-jaraj. 

El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara kaj Tomek  – 1’59”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Restaĵoj de la plej malnovaj kontinentaj plantoj en Pollando

En la okcidenta parto de la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando) sciencistoj malkoris la restaĵojn de la plej malnovaj konataj kontinentaj plantoj. Ilia aĝo estas taksata je ĉirkaŭ 440-450 milionoj da jaroj kaj ili estas je ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj pli aĝaj ol la konataj ĝis nun fosilioj de kontinentaj plantoj. Ili pruvas ankaŭ, ke kontinentaj plantoj evoluis el formoj similaj al muskoplantoj. La esploroj de polaj paleobotanikistoj estis konfirmitaj de grupo de elstaraj specialistoj el Francio kaj Belgio, kiuj la plantoprovaĵojn taksis je ĉirkaŭ 445 milionoj da jaroj. La plantorestaĵoj estis malkovritaj hazarde dum la fosado de domfundamentoj en la loko Zbrza (zbĵa). La ŝtonprovaĵoj estis transportitaj al laboratorio en la Silezia Universitato. Doktoro Mariusz Salamon el la tiea Fakultato pri la Tersciencoj serĉante krinoidojn trovis ĝuste la plantokresaĵojn de primitivaj senhistaj plantoj, tio estas tiaj, en kiuj ankoraŭ ne elformiĝis specializaj histoj. Ili estas nur kelkmilimetraj kaj laŭforme memorigas diĥotomian branĉeton. Oni sukcesis apartigi ankaŭ sporojn. Dum pli ol unu jaro oni ekzamenis plurajn ŝtonfragmentojn, kiuj entute pezis pli ol kelkcent kilogramojn. La malkovro en la Sanktakruca Montaro ebligas plenigi breĉon en la kolektoj de fosilioj, kiuj ilustras evoluteorion.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Tomek  – 1’37”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Monitorado de la cerboondoj de ĉinaj laboristoj

Kelkiuj fabrikoj en Ĉinio monitoras la bioelektran aktivecon de la cerboj de siaj laboristoj kaj analizas iliajn emociajn ŝanĝojn por lertigi laborproduktivecon. Informis pri tio la hongkonga „South China Morning Post”. Interalie ĉi tiun metodon oni aplikas ĉe la produktolinio de altevoluigitaj telekomunikaj aranĝaĵoj en la fabriko Hangzhou Zhongheng Electric en la centra-orienta Ĉinio. Ĝiaj laboristoj ĉe la kapkovriloj havas muntitajn detektilojn de la bioelektra cerboaktiveco. Laŭ ĉi tiuj indikoj – elmontrantaj tiajn emociajn ŝanĝojn kiel deprimo, maltrankvilo, kolero – manaĝeroj adaptas la laborritmon, longecon kaj oftecon de laborpaŭzoj por malgrandigi la psikan ŝarĝon kaj altigi produktivecon. Malgraŭ virtualaj avantaĝoj de tiu metodo, aplikata ankaŭ en multaj aliaj ĉinaj entreprenoj,  iuj ekspertoj kritike rilatas al la teknologio monitori laboristajn emociojn. Ili atentigas,  ke la monitorado de la bioelektra cerboaktiveco de laboristoj povas levi la trouzon de privateco sur tute novan, nekonatan ĝis nun nivelon.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Tomek  – 1’12”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La tuta genomo de rozo jam konata

Post la 8-jaraj esploroj estis rekonita la tuta genomo de rozo. La laborojn pri 36 377 rozaj genoj partoprenis pli ol 40 sciencistoj el Francio, Germanio, Ĉinio kaj Britio. I.a. evidentiĝis, ke  ĉi tiu planto – pli ol ĝis nun estis supozite – parencas kun frago, inter ĝiaj „parencoj” troviĝas ankaŭ pomujoj kaj pirujoj. La rava floro fama same pro siaj petaloj, aromo kaj pikiloj havas ĉirkaŭ 200 speciojn. La rozĝardenoj aperis jam antaŭ kelkaj mil jaroj, la unuaj verŝajne en Ĉinio. En la romia epoko rozoj populariĝis en la Proksima Oriento, kie oni alte taksis rozaroman parfumon kaj rozpetaloj estis utiligataj kiel konfetoj. Laŭ la kultura konsidero rozo, aparte ruĝa, havis multajn signifojn. En la antikva Egipto ĝi personigis la diinon Izida, en Greklando – la diinon Afrodito, en kristanismo same Kriston, kiel la Dipatrinon. Ĝi simbolis ankaŭ sopiron, amon, martirecon, virgecon. Kiel sian emblemon uzis ĝin ĉiesulinoj kaj ankaŭ maldekstrulaj movadoj. Laŭ la sciencistoj laborantoj pri la rozgenomo dank’ al ĝia kono eblos estonte akiri speciojn de rozoj kun novaj koloroj kaj aromoj, pli longe teneblajn en florvazo kaj pli rezistajn je damaĝinsektoj.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Tomek  – 1’25”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nova ŝanco por homoj sub ruinoj

Internacia scienca kolektivo en Svislando prilaboris malpezan, porteblan aranĝaĵon por savi homojn superŝutitajn de ruinoj. Dank’ al sia dimensio ĝi povos estonte ektroviĝi en la ekipaĵaro de savantoj aŭ uzata de dronoj. Aktuale en la kazo de tertremoj aŭ domkolapsoj homojn serĉas hundoj, oni utiligas ankaŭ akustikajn sondilojn. Tamen hundoj ne ĉiam estas disponeblaj kaj sondiloj ne kapablas malkovri senkonsciajn homojn. Specialistoj ligas grandajn esperojn kun aranĝaĵoj kapablaj konstati la ekziston de substancoj elspirataj aŭ liberigataj de la homa haŭto. Tamen la ĝisnunaj estis tro grandaj, multekostaj kaj malkapablaj identigi signalojn kun malalta intenseco. La kolektivo de Sotiris E. Pratsinis el la Federacia Politekniko en Zuriko sukcesis konstrui matricon de sensiloj, kiu havas la dimension de polmo. Sur ĝi estis kompilitaj sensiloj de acetono, amoniako kaj izopreno, kiuj estas elspirataj aŭ liberigataj de hauto. Oni aldonis krome  sensilojn de humideco kaj karbona dioksido. Dum la simulado de situacio kun superŝutita homo la sensiloj tre rapide estis malkaŝantaj eĉ etajn kvantojn de la menciitaj substancoj.  La aranĝaĵo devas esti ankoraŭ subigita al novaj, i.a. terenaj testoj.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Tomek  – 1’25”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Misio en la internon de la Marso

Konforme al la plano startis la planita por du teraj jaroj  misio NASA InSight, kiu esploros la internon de la Marso. Sur ĝia ferdeko troviĝas ankaŭ instrumento projektita kaj produktita de polaj inĝenieroj. La surgrundiĝo, antaŭvidita por la 26-a de novembro,  okazos sur la vulkana ebenaĵo proksime de la ekvatoro  en la loko  Elisium Planitia. Ĝi estis elektita pro la eblo registri laŭeble neperturbitajn sismajn ondojn. La surgrundigilo InSight sondonte la internon de la Ruĝa Planedo donos la imagon pri la grandeco de ĝia kerno, grundmantelo kaj krusto. La esploroj helpos kompreni la devenon de nia Sunsistemo. Kune kun la kosma ŝipo kaj surgrundigilo en la kosman spacon ekveturis du minisatelitoj MarCO-A kaj MarCO-B, kies tasko estos raporti pri la surgrundiĝo sur la Marso. La surgrundigilo provizita per la suna energio, pezanta 358 kilogramojn dislokos surloke, helpe de robotika brako, du sciencajn instrumentojn:  sismometron kaj faritan de la polaj firmao Astronika kaj Centro de la Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio varmoregistrilon. Alia scienca instrumento estas HP3, registrilo de varmofluo el la interno de la planedo, kiu enpenetros la marsan grundon je 5 metroj. La enpenetromekanismon „Kret HP3” (talpo HP3) produktis la menciita pola firmao Astronika. La pola kosma sektoro estas jam konata en NASA pro la produktado de la plej bonaj en la mondo enpenetrigaj aranĝaĵoj. Kret HP3 estas komplete farita en Pollando, kio estas tre grava por la pola kosma sektoro. La pola talpo helpos esplori la historion de la kreiĝo de la Marso, fari esplorojn pri ŝanĝoj en la strukturo de la planedo, pri ĝia temperaturo kaj pri la marsa kerno. Ĝis nun neniu aranĝaĵo enpenetris tiom profunde la marsan surfacon. La tria scienca instrumento estas  RISE (Rotation and Interior Structure Experiment) – instrumento mezuranta Doppler-efikon inter InSight kaj la Tero. Tio ebligos malkovri etajn osciladojn en rotaciakso de la Marso, kio ebligos ioman komprenon pri la kerno de la Marso, i.a. ĝia dimensio.

El la elsendo 08.05.2018. Legas Tomek  – 2’28”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La malmoviĝema vivstilo damaĝas cerbon

La malmoviĝema vivstilo damaĝas ne sole koron, sed ankaŭ cerbon, aparte ĝiajn regionojn respondecajn pro memoro kaj rememoroj. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Los Angeles invitis por sia ekzamento tridek kvin 45-75-jarulojn. Ili ĉiuj estis enketitaj pri la nivelo de la fizika aktiveco kaj meza horkvanto pasigita la pasintan semajnon en sida pozicio. Ĉiuj estis subigitaj al magneta rezonanco,  dank’ al kio estis ricevita detala bildo de >lobus temporalis<,  en kiu troviĝas gravaj por la memoro regionoj inkluzive de hipokampo. La aŭtoroj de la esploroj rimarkigis en sia raporto, ke la senmova vivstilo rolas kiel grava prognozaĵo por maldikiĝo de >lobus temporalis<, dum fizika aktiveco, eĉ intensa ne sufiĉas por kompensi sekvojn de longaj senmovaj vivperiodoj. Nun en la planoj estas pli longdaŭra esplortempo por verkonformigi, ĉu la sida vivstilo rezultigas la maldikiĝon de difinitaj cerboregionoj kaj por konstati kian rolon en ĉio ĉi povas ludi sekso, raso kaj pezo.

El la elsendo 01.05.2018. Legas Maciek  – 1’15”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Homaj spuroj de antaŭ 13 mil jaroj

La homaj spuroj retrovitaj ĉe la okcidenta marbordo de Kanado povas havi 13 mil jarojn devenante el la  fino de la lasta glaĉera epoko. Temas pri 29 spuroj de homaj plandumoj en tri dimensioj sur la insulo Calvert en la Brita Kolombio. Tie antaŭ miloj da jaroj la mara nivelo estis je ĉirkaŭ 2-3 metroj malpli alta ol nun kaj troviĝis tie setlejoj.  Baze de mezuroj kaj bitaj fotoanalizoj oni supozas, ke la plandumospuroj apartenis al du plenkreskuloj kaj infano. Dank’ al la radiokarbona datumado de lignopeco troviĝanta en la sama esplortavolo estis difinite, ke ili havas ĉirkaŭ 13 mil jarojn. Laŭ sciencistoj tiuj ĉi trovaĵoj vastigas la liston de pruvoj, ke homoj en ĉi tiu periodo utiligadis la kontinentan ponton por moviĝi el Azio al la Norda Ameriko. Tio ne estas la plej malnovaj spuroj pri la estado de homo sur la nordamerika kontinento. Laŭ sciencistoj el San Diego Natural History Museum kaj el Center for American Paleolithic Research w Hot Springs homoj povis vivi tie jam antaŭ 130 mil jaroj. Oni baziĝas sur esploroj de la restaĵoj de mastodono trovita tie antaŭ jarcentkvarono dum la vojkonstrado en San Diego. Ĝiaj restaĵoj havas spurojn de prilaborado, kio povus pruvi la aktivadon de homo.

El la elsendo 01.05.2018. Legas Maciek  – 1’33”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La montkonkeranto…………. tomato

Eŭropaj sciencistoj ekzamenis,  kiel ŝanĝiĝas la plantospecioj sur la montopintoj, i.a. en Pollando. Botanikistoj el 11 landoj surgrimpis 302 eŭropajn montopintojn por difini la aperantajn tie plantospeciojn. La aktualajn donitaĵojn ili komparis kun donitaĵoj el la historiaj fontoj, ekzemple 19-jarcentaj. Evidentiĝis, ke dum la lastaj 10 jaroj sur ĉiu eŭropa montopinto aperis pli ol 5,5 novaj plantospecioj. En la jaroj 1957-1966 temis sole pri 1,1 nekonataj pli frue montospecioj. La esplorojn gvidis ankaŭ polaj sciencistoj en Tatry-montaro sur 14 montopintoj, kiuj havis plej kompletajn historiajn donitaĵojn pri la aperantaj sur ili plantoj. La esplorata tereno ampleksis terenon ĝis 50 metroj malsupren dise la montopinto. Al la plej mirigaj malkoroj apartenis tomato kreskanta iom sub la montopinto de Giewont (1894 metrojn super la marnivelo). La ekspansio de novaj plantospecioj forpuŝas la plej karakterizajn por la altmonta regiono plantojn kiel Gypsophila repens aŭ Saxifraga aizoides, Saxifraga caesia aŭ Saxifraga paniculata, kiuj ankaŭ ekster Tatry-montara regiono apartenas al maloftaj. Aliaj plantoj sur la montopintoj de Tatry-montary iam forestantaj, nun adaptiĝintaj al la medio influita de la homo estas Poa_annua aŭ Plantago_granda. Sur malpli altaj montopintoj estis konstatita ekspansio de mirtelo kaj monta pino.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Maciek  – 1’52”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Grafeno protektas kontraŭ bakterioj

Ĉiam pli ofta estas la aplikado de enplantaĵoj de la koksa, genua artikoj, de stomatologiaj enplantaĵoj. Tio senĉese ligiĝas kun risko de bakteria infektiĝo, kiu povas kaŭzi malakcepton de enplantaĵo. Tamen kiel oni informis en la periodaĵo „Advanced Materials Interfaces” delikata tavolo de grafeno kovranta la surfacon de enplantaĵo povas antaŭmalhelpi tion. Sciencistoj el la Teknologia Universitato Chalmers en Svedio elmontris, ke tavolo de vertikale aranĝitaj grafentavoletoj kreas protektan surfacon, al kiu bakterioj ne kapablas alkroĉiĝi, ĉar la akraj randoj de veritikale aranĝitaj grafentavoletoj tranĉas bakteriĉelojn mortigante ilin. Tio povas efiki kontraŭ infektiĝoj eliminante la neceson apliki antibiotikojn kaj malgrandigante la riskon de rifuzo. Samtempe la procezo de la kuniĝado de enplantaĵo kun la osto okazas senĝene, rekte eĉ pli bone. La menciita grafentavoleto  ne damaĝas la homajn ĉelojn, kiuj estas kelkdekoble pli grandaj ol la ĉeloj de bakterioj. Por la produktado de grafentavoloj aranĝitaj vertikale estis aplikita procezo kun la uzo de plasmo difinata sigle kiel PECVD.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Tomek  – 1’16”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Risko ligita kun altigita nivelo de ftalata acido

La eksterhejma manĝado ligiĝas kun la risko de altigita nivelo de sandamaĝa ftalata acido. Informis pori tio sciencistoj el  George Washington University en siaj interretaj paĝoj. Ftalatoj estas kemiaĵoj aplikataj en la produktado de nutropakumoj, manĝokestoj aŭ gantoj uzataj dum la manĝopreparado.  Kiel kemiaĵoj influantaj la endokrinan sistemon ftalanoj perturbas la hormonan mastrumadon kaj kaŭzas multajn sanperturbojn.  Post kompara analizo de informoj pri manĝokutimoj de 10 253 personoj kun donitaĵoj pri metabolaj produktoj de ftalanoj en urinoprovaĵoj sciencistoj konstatis, ke oftaj vizitoj en gastronomiaj lokaloj kaŭzas kreskon de la nivelo de ftalanoj je 35 procentoj kompare kun personoj memstare preparantaj la ĉiutagan menuon. La alta nivelo de ftalanoj respondecas pro la problemoj kun generado, ĉirkaŭgradevaj komplikaĵoj kaj aliaj problemoj. La ligo inter la eksterhejma manĝado kaj pli alta nivelo de ftalanoj estas evidenta en ĉiuj aĝogrupoj, sed plej signifa ĉe dekkelkjaruloj.

El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada kaj Barbara  – 1’27”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Parkinson-malsano atakas junulojn

Parolante pri Parkinson-malnsano ni ĉefe pensas pri maljunuloj. Laŭ pola esplorantino, d-ino Magdalena Boczarska-Jedynak  ĉiam pli ofte ĝi ataktas homojn junajn kaj aktivajn, 30-, 40-jarulojn. Kaj tio ligiĝas kun neceso de granda atento flanke de kuracistoj, ĉar Parkinson-malsano estas malfacile dignozebla en la komenca evolufazo. Laŭ la statistikaj donitaĵoj plej ofte oni konstatas ĝin ĉe 55-56-jaruloj, sed suferas ĝin personoj multe pli junaj. Laŭ doktorino Boczarska-Jedynak tio ligiĝas kun malfavoraj medioŝanĝoj kaj risko ligita kun la neŭrotoksaj faktoroj en aero kaj nutraĵoj. Tiaj simptomoj de la malsano kiel tremado de mano aŭ piedo ĉiam aperas ĉe unu flanko de la korpo, sed povas temi ankaŭ pri aliaj simptomoj kiel lamado, rigidiĝo de muskoloj, malrapidiĝo en mimiko, parolo aŭ rezonado. Sed la malsano manifestiĝas ankaŭ en alia maniero, pli subtila kaj ne rilata al la movoj, kiel deprimo, flarolezo kaj eĉ obstrukco. Ju pli rapide oni konstatas la malsanon, des pli efika estas la kuracado. En la komenca fazo la kuracado estas efika kaj plibonigas la sanstaton de malsanulo ĝis tia grado, ke tiu povas daŭrigi la profesian laboron.

El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada kaj Barbara  – 1’40”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Bonaj efikoj de la protektoprogramo pri turfalkoj

Pli ol 640 junaj turfalkoj koviĝis en 2017 en la kovokestoj en la centra-orienta Pollando. Dum la 15-jara programo de aktiva protekto de ĉi tiu birdospecio temas pri pli ol 5 mil turfalkoj. Turfalko apartenas al unu el la malmultaj akcipitroformaj birdoj, kiuj vivas same sur la agrikulturaj, kiel ankaŭ urbanizitaj terenoj. Pli grandaj populacioj de turfalkoj vivas ekzemple en Varsovio, Poznano, Vroclavo, Krakovo kaj Ŝĉecino. Ekster urboj plej ofte eblas renkonti ilin en la valoj de iom grandaj riveroj. Ankoraŭ en la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, en la epoko de intensa aplikado de DDT en la agrikulturo kaj negativa efikado de ĉi tiu kemiaĵo je generado de la birdoj la situacio ŝajnis drameca. En multaj regionoj turfalkoj malaperis por jaroj. Nun turfalko apartenas al specioj severe gardataj kaj postulantaj aktivan protekton. Praktike tio signifas helpon dum la kovoperiodo. Nome turfalko ne konstruas proprajn nestojn kaj en naturaj kondiĉoj uzas nestojn de aliaj birdoj, kiel griza korniko, frugilego, pigo aŭ korvo. En la urboj ili uzas niĉojn en altaj konstruaĵoj kiel preĝejaj turoj, industriaj konstraĵoj, domblokoj. Sed transformiĝoj en la naturo, malkresko de populacioj de grizaj kornikoj kaj frugilegoj, kaj en la urboj renovigado de konstruaĵoj kaŭzas, ke turfalkoj daŭre estas birdoj maloftaj. Helpas do al ili la kovokestoj. En la jaroj 2003-2004 estis instalitaj pli ol 1200 kovokestoj en la tuta Pollando, en la centra-orienta Pollando la turfalkoj disponas pri 240 tiaj lokoj. Necesas ilin ŝanĝi ĉiun sesan-dekan jaron. Natursciencaj laboranoj kontrolas ĉiujare pli ol 400 kovokestojn. Aktuale la populacio de turfalkoj estas taksata je ĉirkaŭ 5 kaj duona mil paroj kaj estas opinita kiel stabila. 

El la elsendo 10.04.2018. Legas Maciek  – 2’20”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La perceptado de aĝo ne estas statika

Kvankam la vivolongo en la lastaj jardekoj signife kreskis la perceptado de aĝo ne konformas al la realo. Psikologoj el la ŝtata universitato en Michigan elmontris, ke por preskaŭ 30 mil personoj el pli ol 500-milmembra enketita grupo la meza aĝo komenciĝas jam post la trideka vivojaro.  Tio, kion ni agnoskas aĝo meza aŭ maljuna ŝanĝiĝas kun ŝanĝo de nia aĝo kaj – laŭ unu el la sciencostoj – estas interese, ke signifan grupon formas inter ili junaj plenkreskuloj. La enketo celis pli ol 502 mil interretajn respondintojn en la aĝo ekde la 10-a ĝis la 89-a vivojaroj. Ĝenerale ju pli aĝaj homoj estas des pli junaj ili sin fartas. Tio laŭ esploristoj estas tute komprenebla. Homoj agnoskas malfruan maturecon kiel negativan sperton kaj volas ĝin eviti, do estas malagrable pensi pri si mem kiel pri persono maljuna, eĉ se senjoroj gvidas riĉigan vivon kaj laŭ kelkkuj esploroj estas pli feliĉaj ol homoj junaj. Interese formiĝis krome la respondoj pri la vivodaŭro en diversaj aĝogrupoj. Se infanoj kaj junuloj deziris atingi la pli ol 90-jaran vivodaŭron, en la grupo de 30-40jaruloj oni indikadis ĉirkaŭ 88 jarojn. Tamen jam ĉe la 50-jaruloj la ideala vivoaĝo komencas kreski,  por en la grupo de 80-jaruloj atingi denove 93 jarojn.

El la elsendo 04.04.2018. Legas Tomek  – 1’32”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Amikoj simile perceptas la mondon kaj rezonas similmaniere

Laŭ sciencistoj el la usona Dartmouth College eblas difini, kiuj personoj restas reciproke en proksimaj kontaktoj. Baze de donitaĵoj akiritaj dank’ al la funkcieca magneta rezonanco fMRI ili konstatis, ke amikoj havas preskaŭ identan bildon de neŭroreta aktiveco en la regionoj respondecaj pro alifarado de emocioj, koncentrita atento kaj rezonado. Tio signifus, ke amikoj perceptas la mondon kaj rezonas similmaniere, iliaj cerboj simile reagas je eksteraj stimuloj. Specialistoj en sia eksperimento petis studentojn rigardi diversĝenran kaj diversteman filmkompilaĵon pri  temoj ligitaj kun politiko, scienco, humuro, muziko. Samtempe ili sekvis la aktivecon de iliaj cerboj. Antaŭ la eksperimento ili taksis la socian distancon inter unuopaj personoj demandante pri amikiĝo aŭ iliaj lozaj rilatoj. Post la analizo estis konstatite, ke cerboj de amikoj funkcias similmaniere. La skanaĵo de cerboaktiveco mem prezentanta ĝiajn reagojn je eksteraj stimuloj – ebligas rekoni proksimajn amikojn. Ĝi ebligas apartigi eĉ aliajn specojn de konateco, ekzemple identigon de amikoj de niaj amikoj. Kiel asertas Thalia Wheatley, se ni volas kompreni kiel funkcias homa cerbo necesas kompreni kiel cerbo funkcias en la rilato kun aliaj homoj, kiel homaj  cerboj reciproke sin influas kaj formas.

El la elsendo 04.04.2018. Legas Tomek  – 1’30”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

4500 mil jaroj de la dravidaj lingvoj

La familio de la dravidaj lingvoj apartenas al ses grandaj lingvofamilioj en la Suda Azio. Ĝiaj 4 plej grandaj lingvoj estas kanara,  malajala, tamila kaj telugua. Iliaj literaturaj tradicioj kalkuliĝas al centoj da jaroj, sed la plej longan tradicion havas la tamila. Apud la sanskrito ĝi estas unu el la tieaj klasikaj ligvoj, kies pridokumentita kontinueco – male al sanskrito – rilatas al formoj klasikaj kaj nuntempaj. La esplorado de la dravidaj lingvoj estas ŝlosila por kompreni la prahistorion de Eŭroazio, ĉar tiuj lingvoj en signifa grado influis aliajn lingvogrupojn. La nova lingvistika analizo elmontris, ke la familio de la dravidaj lingvoj, en kies konsiston eniras 80 lingvoj parolataj de 220 milionoj da homoj en la centra kaj suda Hinda Unio kaj Srilanko havas 4500 jarojn. Dravidoj mem daŭre tamen estas enigmaj. Sciencistoj samopinias, ke temas pri loka popolo, kiu loĝis sur la hinda subkontinento antaŭ ol venis tien – antaŭ 3500 jaroj – arjoj. Sciencistoj subigis al analizo dependecojn inter ĉiuj lingvaj subgrupoj de la dravida familio kaj dank’ al statistikaj metodoj asertas, ke la dravidaj lingvoj aperis antaŭ kvar, kvar kaj duona mil jaroj.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek  – 1’28”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Cerba signalo de kompreno

Kiel konvinkiĝi, ke iu komprenas tion kion ni diras ? Ke tiu ne neglektas nian parolon kaj komprenas ĝin? Tio ne malfacilas, sed necesas konstati ĉu en la cerbo de la koncernato aperas signalo de kompreno. Se ne estas tiel la aŭskultanto estas malkoncentriĝinta aŭ la enhavo de nia mesaĝo lin ne interesas. Kolektivo de irlandaj kaj usonaj esploristoj baze de registro de la bioelektra cerboaktiveco EEG distingis specifan signalon dum la analizado de la signifosimileco de la aŭditaj vortoj. Pri la esplorrezultoj de la sciencistoj el la irlanda Trinity College Dublin kaj la usona University of Rochester skribis “Current Biology”. La volontuloj en ilia eksperimento aŭskultis  sonlibrojn. Se la teksto estis bone aŭdebla kaj la volontuloj koncentriĝis pri ĝia enhavo en ilia cerbo aperis signalo de kompreno. En la kazo kiam ili ne koncentriĝis pri la aŭdiĝantaj vortoj aŭ havis komprenoproblemojn  la komprenosignalo estis malaperanta. Laŭ unu el la esploristoj prof. Ed Lalor tiu ĉi malkovro ebligos testi la lingvoevoluon de infanoj, taksi la cerbofunkciadon ĉe pacientoj en la stato de neplena konscio. La apero de la komprenosignalo aŭ ĝia manko povas konfirmi ĉu persono laboranta ĉe posteno postulanta precizecon kaj rapidecon – kiel flugkontrolanto aŭ soldato – komprenis ricevitajn instrukciojn. La ekzamenado de komprenosignalo povas helpi en la malkovrado de fruaj demencostatoj ĉe grizaĝuloj.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek  – 1’43”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Esploroj pri la lingvaĵo de malrespekto en la reto

Kadre de la projekto financita de la Nacia Scienca Centro doktoro Michał Bilewicz, psikologo el la Varsovia Universitato esploros rolon de la emociaj procezoj en la perado de ofendaj mesaĝoj en la interreta realo. Homoj plurfoje en la reto renkontas la lingvaĵon de malrespekto, ofendajn komentojn. Renkontante plurfoje tiun fenomenon formiĝas stereotipoj de malrespekto. La lingvaĵo de malamo estas unu el la specoj de parola agreso, kiu disvastiĝas en la socioj kaj ĉesas esti opiniata maljusta, kalumnia kaj ofenda. Simila fenomeno aperas, kiam homoj plurfoje renkontas agreson en brutalaj filmoj kaj komputilaj ludoj. Sciencistoj en siaj esploroj utiligos la donitaĵojn de Elektroencefalografio (EEG) por esplori ŝanĝojn en la reagoj je ofendaj mesaĝoj. La celo de la projekto estos la epidemia modelo de la lingvaĵo de malrespekto. Tiu modelo povos esti utila por organizaĵoj okupiĝantaj pri limigo de la skalo de ĉi tiu fenomeno kaj pri aliaj negativaj kaj danĝeraj fenomenoj ligitaj kun la uzado de la interreto.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek  – 1’10”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Plia ekzemplo de saniga efiko de fasto

Sciencistoj el la Universitato de la Brita Kolumbio elmontris, ke limigante al ronĝuloj la manĝoeblon ĝis 6 horoj tage eblas stimuli katabolan procezon, kiu konsistas en la konsumado fare de la ĉelo de la mortintaj aŭ damaĝitaj elementoj de ĝia strukturo. En ilia eksperimento speciala nutroskemo ebligis ĉe ronĝuloj forigi la neŭrotoksan proteinon, kiu respondecas pro Huntington-malsano. Temas pri nekuracebla malsano de la centra nervosistemo, kiu manifestiĝas per movperturboj, psikaj perturboj kaj demenco. La fasto kondukis al signifa malkresko de la nivelo de la mutaciita proteino mHTT en la cerbo respondeca pro la malsano. Estas konate, ke kelkaj aspektoj de la katabola procezo difinata kiel aŭtofagio ne funkcias regulkonforme ĉe pacientoj suferantaj Huntington-malsanon. La aktuale aplikataj terapistrategioj por malaltigi la nivelon de mHTT celas la genon IT15. La plej novaj esplorrezultoj sugestas, ke alternativa solvo povas esti la stimulado de aŭtofagio i.a. helpe de dieto aŭ fasto.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek  – 1’13”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Sciencistoj pozitive pri negrandaj vinokvantoj

La sanmalfavora influo de alkoholaĵoj je la centra nervosistemo konsumataj longdaŭre kaj grandkvante estas konata kaj rekte proverba. Tamen malgrandaj kvantoj da alkoholaĵoj influante cerbon mildigas inflamprocezojn kaj favoras forigadon de toksaj substancoj, ankaŭ tiuj kiuj ligiĝas kun Alzheimer-malsano. Pri tio informis Maiken Nedergaard gvidanta la neŭromedicinan fakon ĉe University of Rochester (URMC). Pli fruaj esploroj jam elmontris, ke alkoholaĵo malgrandkvante bone efikas je sano malgrandigante riskon de malsanoj de la korangia sistemo kaj de kelkiuj tumoroj. La esploroj de profesorino Nedergaard  koncernis ĉefe gliajn ĉelojn, kiuj okupiĝas pri la forigado de toksaj substancoj el la cerbo kaj pri la provizado de neŭronoj per nutroelementoj kaj proteinoj. Tiuj esplorrezultoj estis publikigitaj la unuan fojon en 2012.  Kiel elmontris nun sciencistoj el University of Rochester gliaj ĉeloj estas plej aktivaj dum dormo. La fizikaj ekzercoj altigas ilian funkciefikecon. La novaj esploroj estis efektivigitaj ĉe musoj, ĉe kiuj sub la influo de granda kvanto da alkoholo (unu kaj duona gramoj je ĉiu korpokilogramo) estis konstatitaj simptomoj karakterizaj por inflamprocezoj, malaltigo de kognokapablo kaj movkapablo. Musoj modere konsumantaj alkoholon (duona gramo je ĉiu korpokilogramo) havis malpli altajn simptomojn karakterizajn por inflamprocezoj. Ilia sistemo pli efike forigadis toksajn substancojn ol ĉe la musoj el la kontrola grupo ne traktitaj per alkoholaĵo. La kogno- kaj mov-kapabloj estis la samaj. Ĝenerale do, malaltkvanta kaj modera konsumado de alkoholaĵoj malgrandigas la demencoriskon, dum ofta kaj longdaŭra drinkado influas limige la kognokapablojn.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Tomek kaj Barbara – 2’08”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Klopodoj rekrei populacion de leporoj

Leporo apartenas al la bazaj specioj de etdimensiaj animaloj en Pollando vivante ĉefe sur la terenoj de agrikultura kultivado, herbejoj, junarbaroj. Bedaŭrinde en la lastaj jardekoj ilia nombro signife malkreskis. Se en 1978 oni taksis ilian populacion je ĉ. 2,4 milionoj da ekzempleroj, komence de la 90-aj jaroj estis jam je duono malpli. En 2010 la populacio de leporoj malkreskis ĝis ĉ. 540 mil ekzempleroj. Inter la kaŭzoj de ĉi tiu aferstato oni mencias plantprotektajn kemiaĵojn venenajn por la animaloj, kreskon de la nombro de vulpoj rilate kiujn funkcias protektoprogramo. De kelkaj jaroj apartan programon revenigi leporojn al la naturo realigas la lublina vojevodio en la orienta Pollando. En la periodo 2010-2017 preskaŭ du mil leporoj, aĉetitaj de bredistoj kaj adaptitaj al la vivo lbere revenis al la naturaj vivkondiĉoj. La programon gvidas la loka administracio kunlabore kun arbaristoj, ĉasistoj kaj sciencistoj. Leporoj estas aĉetataj de bredistoj aŭtune kaj lokataj sur speciale baritaj surfacoj, kiuj protektas ilin kontraŭ la rabobestoj. Zorgas pri ili forstistoj aŭ ĉasistoj el ĉasistaj rondoj kaj ilian sanstaton monitoras bestokuracistoj. Leporoj pretaj al memstara vivo printempe estas lasataj libere. Sur la surfacoj ĉirkaŭprenitaj per la programo validas malpermeso ĉasi leporojn  kaj ĉasistoj okupiĝas pri redukto de la rabobestoj. Laŭ la Cefa Statistika Oficejo en 2016 en la lublina vojevodio la nombro de leporoj kreskis ĝis pli ol 88 mil ekzempleroj, kio signifas ke je ĉiu 100 hektaroj kalkuliĝas preskaŭ 5 bestoj. Tamen laŭ specialistoj, por ke la populacio povu funkcii memstare, sur tiu areo devus vivi pli ol 12 leporoj. La programo estas daŭrigata.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Tomek kaj Barbara – 2’11”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Pola biodetruebla agroteksaĵo

Sciencistoj el la Lodza Politekniko prilaboris agroteksaĵon, kiu dank’ al enhavo de biopolimeraj konsisteroj signife rapidigas plantokreskon. Ĝi samtempe „spiras”, kio signifas, ke povas traiĝi tra ĝi akvo kaj fluidaj sterkoj. Ĝia aldona avantaĝo estas la fakto, ke ĝi ne influas negative la medion kaj estas biodetruebla. La teksaĵo kun la nomo BioEcoFab povas esti aplikata en agrikulturo, hortikulturo, florkultivado, primastrumado de la urbaj, montaraj areoj vojkonstruado. La teksaĵo estis testita en laboratoriaj kondiĉoj en kontrolaj esplorcentroj laŭ la vidpunkto de la plantado de floroj, legomoj kaj fruktoj, sportaj-ripozigaj herborulaĵoj, malfacile primastrumeblaj altmontaj terenoj kaj grundniveligaj vojlaboroj. Oni antaŭvidas, ke dum la plej proksimaj jaroj la agroteksaĵo aperos sur la merkato. Nun daŭras esploroj pri ĝiaj novaj specoj.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 0’59”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Orcino imitanta la homan parolon

Orcinoj estas eksterordinare interligentaj maraj mamuloj vivantaj en plurgeneraciaj grupoj de 5 ĝis 40 individuoj, kiujn gvidas la plej aĝa kaj plej spertoplena femalo. Post ŝia morto la grupoj malkomponiĝas je malpli grandaj en kiuj la gvidadon transprenas la filinoj de la mortinta gvidantino. Ĉiu el la grupoj havas la propran komunikstilon, kiun esploristoj difinas kiel dialektojn. Sed evidentiĝas, ke la orcina imittalento povas superi la limojn de la propra komuniksistemo. Internacia sciencista kolektivo publikigis informojn pri interesaj eksperimentoj koncerne ilian lernadon kaj imitadon de homaj sonoj. La 14-jara orcino Wikie vivanta en la akvario Marineland en Antibes en Francio kapablas imiti la homan parolon. Dank’ al la sciencistaj klopodoj Wikie kapablas elparoli – tenante la kapon super la akvolustro – la salutojn „hello” kaj „bye bye”, numeralojn de unu ĝis tri kaj la nomon de sia prizorgantino Amy. La eksperimento levas la demandojn pri la inteligenteco de mamuloj kaj ilia kapablo lerni. Jam pli frue al ĉi-specaj eksperimentoj estis subigitaj elefanto kaj belugo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Barbara – 1’33”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La saniga efiko de la ŝtupargrimpado

La regula ŝtupargrimpado estas bona rimedo por lertigi la funkciadon de la korangia sistemo, inkluzive malaltigon de la alta sangopremo kaj fortikigon de la piedmuskoloj. Sciencistoj rekomendas tion aparte al virinoj post menopaŭzo, klarigante, ke elekto  de la fizika aktivado por virinoj tiuvivperiode estas malfacila. Unuflanke malinstige efikas ofte monomanko, foresto de najbara sporta centro, malbona vetero kaj eĉ hontemo. Aliflanke unu el la kaŭzoj ligiĝas kun fiziologio. Nome fortikigaj ekzercoj, ekzemple kun la uzo de halteroj, helpas konservi la muskolomason, sed grandigas la riskon de hipertensio ĉe  mezaĝuloj aŭ personoj jam ĝin suferantaj. Ligo de ĉi-specaj ekzercoj kun streĉo rapidiganta la pulson, dank’ al kio la muskoloj estas provizataj per sango riĉa je oksigeno, ebligas minumumigi tiun riskon. La simpla ŝtupargrimpado ebligas ligi ambaŭ specojn de la trejnado helpante forigi la grasohiston, plibonigi la kolesterolostrukturon kaj malaltigi la riskon de osteoroporozo. Ĝi kostas nenion kaj eblas ĝin praktiki diskrete. Pri la efikeco de ĉi-speca ŝtupargrimpa trejnado informis la periodaĵo dediĉita al problemoj ligitaj kun menopaŭzo. Raportis pri tio internacia sciencista kolektivo ekzameninte grupon de koreaninoj, kiuj ĉiutage grimpis 192 ŝtupojn du ĝis kvin fojojn. Ĉe ĉiuj estis konstatita pliboniĝo de la sanstato. La trejnado rezultigis malgrandigon de la minaca arteriskleroto kaj malaltigon de la sangotensio ĉe virinoj suferantaj hipertension. Pliboniĝis ankaŭ la muskoloforto de iliaj piedoj.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’48”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Devoniepokaj fiŝoj en Pollando

La restaĵoj de grandegaj, devoniepokaj plakodermaj fiŝoj estis malkovritaj en la loko Płucki en la komunumo Łagów (en la suda Pollando). Temas pri dunkleosteoj apartenintaj al la plej grandaj maraj rabobestoj en la historio de la Tero. La ĵusa malkovro en Płucki, la unua en Eŭropo kronis la 20-jarajn paleontogiajn esplorojn en la troviĝanta en la Sanktakruca Montaro komunumo. Oni malkovris tie restaĵojn de tri diversdimensiaj dunkleosteoj. La kapo de la plej granda longis 60 centimetrojn kaj la tuta fiŝo havis 6-7 metrojn. La plej kompleta estas la 5-metra dunkleosteo, kiu konserviĝis 40-procente. La restaĵoj estas taksataj je ĉirkaŭ 370 milionoj da jaroj. La devoniepokaj plakodermaj fiŝoj apartenis al la plej grandaj maraj raboanimaloj, la unuaj vertebruloj, kiuj atingis grandan dimension, ektroviĝinte pinte de la nutropiramido en la devoniepoka maro. Ili ne havis dentojn. Ties funkciojn plenumis specialaj memakriĝantaj makzelakraĵoj. Iliaj makzelostoj dum ĉiu malfermo aŭ fermo de la faŭko interfrotiĝadis akriĝante kvazaŭ tranĉiloj. La komunumestro de Łagów  planas utiligi la malkovron por disvastigi konojn pri la regiono. Unu el la ideoj estas krei didaktitan itineron, krome establi lokon, en kiu eblos prezenti eksponaĵojn ligitajn kun dunkleosteoj kaj aliajn geologiajn trezorojn malkovritajn sur la tereno de la komunumo. La restaĵoj de la devoniepkaj fiŝoj malkovritaj en Płucki eblos rigardi fine de februaro en porokaza ekspozicio en la Geologia Muzeo de Varsovio.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’46”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Hidrargotavoloj sub Arkto

La periodaĵo „Geophysical Research Letters” aperigis antaŭnelonge la sciencajn esplorrezultojn pri tio, ke en la permanente frosta grundo de Arkto troviĝas abundaj tavoloj de hidrargo, la plej grandaj en la tuta mondo. Ilia pezo egalas al 793 milionoj da kilogramoj, tiel do en unu loko troviĝas duoble pli da hidrargo ol en la tuta mondo, en ĉiuj teraj grundoj, oceanoj kaj atmosfero. Tiu informo estas tamen maltrankviliga. Nome hidrargo estas elemento danĝera kaj povas malbonefiki en multe malpli grandaj dozoj ol karbona dioksido aŭ metano. Ĝis kiam la permanente frosta grundo ekzistas ne estas problemo, tamen se ĝi degelos pro la klimatvarmiĝo, la substanco povas trafi en la akvon. Tio signifus, ke la akvaj organismoj transformiĝus en grandan neŭrotoksinon. Aldone la degelado de la arkta permanente frosta grundo influas la klimatŝanĝojn pro la eliĝantaj el ĝi i.a. metano kaj forcejaj gasoj. Sciencistoj asertas, ke hidrargotavoloj de ĉirkaŭ 14 mil jaroj estas kovritaj de la arkta permanente frosta grundo. La esploroj de la lastaj dek jaroj malkaŝis tamen, ke parto de la hidrargotavoloj jam traiĝas en la Arktan Oceanon, sekve en Atlantikon kaj Pacifikon.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’21”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ne aĝo decidas pri la postoperaciaj komplikaĵoj

Konforme al la analizo de 44 efektivigitaj esploroj rezultas, ke ne la grandaĝo, sed la postoperaciaj komplikaĵoj influas la sanstaton de pacientoj. Specialistoj el Toronto-universitato analizis la postoperaciajn komplikaĵojn de preskaŭ 13 mil pacientoj kaj konstatis, ke komplikaĵoj aperas ĉe ĉiu kvara operaciita senjoro. Sed ne la aĝo havas la signifon en la prognozado de komplikaĵoriskoj, sed la sanstato de la paciento. Persono grandaĝa, sed fizike malaktiva suferanta demencon, depresion kaj aldone fumanta estas duoble pli elmetita je la risko de la postoperaciaj komplikaĵoj. La ĉefaŭtoro de metaanalizo,  d-rino Jennifer Watt el University of Toronto asertas, ke la aĝo indikas sole,  kiom longe vivas koncerna persono – dum la plej grava estas ties fizika lerteco kaj foresto de kognoperturboj. La febleco kaj demenco kaŭzas, ke ĉe la altaĝaj personoj pli ofte okazas postoperacie infektiĝoj, aparte pulmoinflamo kaj sangokoagulaĵoj minacantaj per cerba infarkto kaj pulmoembolio. Tiuj personoj devas esti longdaŭre enhospitaligitaj kaj post la hospitala kuracado postulas pluestadon en alia protektocentro aŭ domo. Tio ne signifas, ke la aĝaj personoj suferantaj demencon aŭ fizikan malforteceon ne povas esti operaciataj, kvankam ĉiuj ĉi-rilataj decidoj devas  esti alprenataj individue. Kaze de kormalsanoj al pacientoj anstataŭ koroperacioj eblas oferti procedojn malmulte invadajn, kutime malpli riskajn. Sed eĉ operacioj ĉe la koro estis en la lastaj jaroj tiom perfektigitaj, ke sekure eblas ilin efektivigi ĉe personoj inter la 80-a kaj 90-a vivojaroj. Unu el la plej maljunaj pacientoj operaciita en la Centro de Kormalsanoj en la loko Zabrze (la suda Pollando) havis 98 jarojn.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Tomek – 2’03”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Saniga efiko de cinamo

Cinamo apartenas al la plej malnovaj spicoj konataj de la homo. Informoj pri ĝi troviĝas jam en la Malnova Testamento. Oni aplikis ĝin kuraccele ankaŭ en tradicia ĉina medicino. Onidire ĝi bonefikas kaze de malvarmumo, ventroŝveligo, naŭzemo, diareo, dolora menstruo. Ĝi efikas energiprovize kaj plibonigas sangocirkuladon, dank’ al kio estas facile varmiĝi. Cinamo estas ankaŭ bonega fonto de mangano, nutrofibroj, kalcio kaj fero. Jam duona tekulero de la spico tage ebligas en maniero evidenta malaltigi la nivelon de malbona kolesterolo LDL. Lastatmpe usona sciencistino prezentis siajn esplorrezultojn pri tio, ke cinamo povas malgrandigi ankaŭ la riskon de kormalsanoj. Doktorino Vijaya Juturu faris siajn esplorojn kun ratoj. Dum 12 semajnoj ŝi servis al ili tre grasan manĝon kaj ĉi tiun dieton ŝi kompletigis per kontrolataj cinamodozoj. Evidentiĝis, ke ratoj malgraŭ grasoriĉa menuo ne dikiĝis. Videble malgrandiĝis ilia ventra grasohisto kaj la animaloj havis en la sango kontentigan nivelon de sukero, insulino kaj graso. Ilia organismo havis ankaŭ pli multajn elementojn, kiuj protektas kontraŭ la inflama stato. Laŭ doktorino Juturu cinamo povas bone efiki je la sangocirkula sistemo ankaŭ de la homo. Multaj esploroj konfirmas ĝian pozitivan influon por reguligi la nivelon de sukero en la sango. Cinamo helpas krome en i.a. kuracado de kandidozo, bremas vastiĝadon de kanceroĉeloj. Ĝi mildigas artikdolorojn, fajnigas kognofunkciojn kaj la memoron. Pro sia gusto kaj konservaj proprecoj ĝi estas vaste uzata en la kuirarto.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Gabi kaj Tomek – 1’58”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Polaj hirudoj povas helpi dum kosmokonkero

La medicinaj hirudoj el la bredejo en Opole (la suda Pollando) estis utiligitaj dum la sciencaj esploroj de la kosma misio ICAres-1. Estonte ili povos medicine servi al partoprenantoj de pliaj  kosmaj misioj. En ICAres-1 (Innovative Concepts Ares) temis pri simulita misio al Marso, efektivigita sur la tereno de la unusola en Eŭropo, speciala >stacio habitat< Lunares en la loko Piła kun la partopreno de sciencistoj el Pollando, Francio kaj Germanio. Ĝia celo estis i.a. sciencaj eksperimentoj en kondiĉoj proksimaj al tiuj, kiuj povas regi sur la tereno de la kosmaj stacioj en la kondiĉoj de mikrogravitado. La medicina parto de la misio  estis aŭspiciita de la Medicina Universitato en Poznano kadre de ĝia novkreita Laborejo de Ekstrema Medicino. Dum la simulado helpe de specialaj aranĝaĵoj oni klopodis rekrei kondiĉojn en la kosmaj stacioj sur Marso kaj la Luno. Temis pri reprezentantoj de la tera faŭno kaj flaŭro, virtualaj partneroj de kosmonaŭtoj dum iliaj veturoj ekseter la Teron. Evidentiĝis, ke lumbrikoj kaj plantoj ne ŝatas polvon de meteoritoj dum muŝoj kaj hirudoj ne havis la problemojn en tiuj ĉi kondiĉoj generi. Oni asertas, ke hirudoj en longdaŭraj flugmisioj povas plenumi diversajn rolojn ligitajn kun senmoviĝo en malvasta spaco dum plurmonataj veturoj. Laŭ Maria Mroczko de jaroj bredanta hirudojn en Namysłowice, liverinta ilin al la misio ICAres-1 la apliko de hirudoj,  kiel medicina rimedo ne mirigas, ĉar temas pri vera fabriko de komplikaj kemiaj strukturoj. Ĝis nun estis esploritaj 120 el ili. La partopreno en la kosma programo povas helpi al la specio „hirudo medicinalis” esti agnoskita kiel specio minacita de formorto. La interesiĝo pri polaj hirudoj venanta el la tuta mondo superas la bredoeblojn, kiuj ĉirkaŭprenas 50 mil hirudojn inkluzive de la 8-mila genera grupo,  ĉiujare grandiĝanta.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Tomek kaj Gabi – 2’16”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Korprema efiko ĉe suĉinfanoj

La korpremado de suĉinfanoj povas grave influi ilian postan vivon. La lastaj esploroj en la Universitato de Brita Kolombio elmontras, ke tuŝo povas influi sferojn de DNA, ligitajn kun la imuna sistemo kaj metabolo. La daŭro de la korpremado de infano en la beba periodo povas ŝanĝi genekspresion almenaŭ en 5 fragmentoj de ilia DNA. Dum la esploroj estis pruvite, ke suĉinfanoj, kiuj spertis malpli proksiman fizikaj kontakton en la unuaj vivsemajnoj havis en siaj ĉeloj malpli forte evoluintan molekulan profilon. La eksperimenton partoprenis la gepatroj de 94 infanoj, kiuj gvidis taglibron dum 5 semajnoj ekde la naskiĝo de ilia infano. Ili notis kiel kondutas la infanoj, kaj ankaŭ kiom ofte estas tuŝataj kaj korpremataj. En la aĝo de 4-5 jaroj la provaĵoj de DNA de ĉiuj infanoj estis subigitaj al ekzameno. Esploristoj aparte donis la atenton al la metilado de DNA, kiun povas influi eksteraj kondiĉoj, aparte infanaĝe. Evidentiĝis, ke aperas konstantaj diferencoj en DNA-metilado en kvin specifaj lokoj de DNA inter infanoj kun alta kaj malalta nivelo de la fizikaj kontaktoj. Du el ili gravas por la imuna sistemo kaj en metabolo. Estas planitaj pliaj esploroj por profundigi konojn pri la signifo de la fizika kontakto bebaaĝe, aparte kaze de infanoj spertantaj malfacilan situacion.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Maciek – 1’39”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Duoblaj akvoturbuladoj en oceanoj

Sciencistoj jam antaŭ kelka tempo konstatis, ke en la maroj kaj oceanoj kreiĝas grandegaj akvoturbuladoj kun la diametro egala eĉ ĝis kelkcent kilometroj. Temas pri la tiel nomataj mezoskalaj akvoturbuladoj, kiuj peras longdistance grandegajn kvantojn da akvo kaj varmo. Laŭ matematikaj kalkuloj oni ŝpinis spekulativadojn, ke ili povas aperi pare, sed longe oni parolis pri tio nur teorie. Nun eblis observi ilin pere de satelitoj kaj malkovris tion sciencistoj el Liverpulo. Ili estis rimarkitaj en Tasmana Maro, oriente for de Aŭstralio. Alia ĉi-speca kazo estis notita en la suda Atlantiko ĉe la okcidenta bordo de la Suda Afriko. Laŭ sciencistoj tiuj akvoformacioj povas tre rapide aliloki je grandaj distancoj malgrandajn marajn animalojn. Estis konfirmite, ke la akvoturbuladoj moviĝas laŭ kotraŭaj direktoj, kvankam ili estas  ligitaj. Estis ankaŭ difinite, ke tia para drivado de akvoturbuladoj povas daŭri eĉ 6 monatojn. Se la unuopaj mezoskalaj akvoturbuladoj preskaŭ ĉiam direktiĝas okcidenten,  la paraj akvoturbuladoj kapablas moviĝi orienten kun rapideco eĉ 10-obla. Ilia influo je la tera klimato ne estas ankoraŭ difinita, sed kiel asertite ĝi tutcerte ekzistas, ĉar moviĝanta varmo influas la atmosferan cirkuladon.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Tomek- 1’31”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Dependiĝo de komputilaj ludoj kiel psika perturbo

Monda Sanorganizo (WHO) baldaŭ aktualigos sian liston de malsanoj kaj sanproblemoj. En la 2018 aperos sur ĝi i.a. dependiĝo de komputilaj ludoj. La organizo rekonis ĝin kiel formon de psika dependiĝo, simile kiel tio estas kaze de hazardludoj. La aktualigita listo estos prezentita en majo. En la enkonduka, ankoraŭ ne oficiala dokumento oni klarigas, ke la komputila ludo povas esti kvalifikita kiel psika perturbo, se homo perdas super ĝi kontrolon kaj okupiĝas pri ĝi en maniero obseda. Tio signifas, ke temas pri fenomeno firma, revenanta, negative influanta tion, kiel koncerna persono funkcias en la familio, socio, kiel tio speguliĝas en la kleriĝado, laboro kaj aliaj vivaspektoj de la koncernato. La ludo en la vivo fariĝas afero prioritata, ĉiam pli ofte ripetiĝanta malgraŭ negativaj sekvoj. Ĝi estas diagnozebla  kiel psika perturbo, se ĉi-speca konduto daŭras almenaŭ 12 monatojn. La diskuto pri tio, kiel trakti obsedan okupiĝadon pri komputilaj ludoj daŭras delonge kvankam esploristoj kaj psikologoj ne samopinias disputante pri tio, kiuj premisoj atestas, ke la komputila ludo de ŝatokupo transformiĝas en dependiĝon kaj kiel tion mezuri. La Internacia Klasiifiko de Malsanoj de la Monda Sanorganizo estas listo utiligata de kuracistoj kaj esploristoj. La unuaj uzas ĝin en diagnozado, la ceterej por difini kategoriojn de sanstatoj kaj por la statistikaj celoj.

El la elsendo 23.01.2018. Legas Przemek – 1’45”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vundoj suferitaj dumtage pli rapide cikatriĝas

Vundoj kaj brulvundoj suferitaj dumtage cikatriĝas pli facile ol tiuj, kiuj okazis nokte. Informis pri tio sciencistoj el MRC Laboratory of Molecular Biology w Cambrigde. Iliaopinie tio povas ligiĝi kun la funkciado de biologia horloĝo. Siajn konkludojn ili tiris post la ekzameno de 118 pacientoj en brulvundaj fakoj de britaj publikaj hospitaloj. Evidentiĝis, ke brulvundoj kreiĝintaj nokte bezonis 28 tagojn por cikatriĝi, tiuj suferitaj dumtage nur 17 tagojn. Tio povas ligiĝi kun la funkcianta en la homaj ĉeloj mekanismo mezuranta la tempopason, do biologian horloĝon. La laboratoriaj esploroj ebligis difini, ke la propreco de la haŭtoĉeloj, t.e. fibroblastoj ŝanĝiĝas en la 24-hora ciklo. Ili kiel la unuaj reagas je lezo,  translokiĝante al. difektita loko por fermi la vundon. Tage ili reagas rapide, sed nokte ili noteble malrapidiĝas pro malpli granda aktiveco de proteinoj influantaj ilian movkapablon. Laŭ la britaj sciencistoj tiu kono povos esti utiligita por plibonigi la rezultojn de kirurgiaj operacioj. Kelkaj medikamentoj, ekzemple kortizolo nuligas la „horloĝon” de unuopaj ĉeloj. Tiu kono povas esti utiligita  kaze de kirurgiaj operacioj okazigataj nokte. Aliflanke la biologia horloĝo de ĉiu homo funkcias iom alie, tial individua elekto de konforma operacihoro povas gravi. Ekzemple la vundokuracado  en la brita publika sanservo konsumas ĉirkaŭ 5 miliardojn da britaj pundoj jare, tial plibonigo de la vundokuraca efiko ligiĝus kun signifaj ŝparoj.

El la elsendo 23.01.2018. Legas Maciek – 1’56”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉu doloro povas esti iluzio

Doloro, kvankam plenumas avertan funkcion en la organismo ne ĉiam aperas en la loko, kie la korpo estis lezita. Kaze de iuj neŭropsikologiaj perturboj pacientoj sentas, ke mano ne apartenas al ili, la aliaj sentas fantomajn  dolorojn en organoj, kiujn efektive ili ne havas. Tio i.a. instigas al esploroj pri korpa konscio. Al sciencistoj esplorantaj tiun fenomenon aliĝis polaj sciencistoj el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato. Ili decidis esplori la doloroforton sentatan de sanaj personoj subigitaj al la iluzio de kaŭĉuka mano. Ĉe la testataj personoj estis aplikitaj dolorimpulsoj ĉe ambaŭ manoj antaŭ la iluzio kiel ankaŭ post ĝi. Dum la aplikata doloro ili ne vidis siajn manojn, sed ĉe la mano kiu estis subigita al iluzio la testataj personoj sentis pli fortan doloron. Kvankam pri sentata doloro ĉe personoj subigitaj al iluzio de kaŭĉuka mano estis faritaj multaj esploroj tamen ne ĉiam esplorrezultoj estis koheraj i.a. pro aplikata metodologio. La kompreno de tio kiamaniere la percepto de propra korpo ligiĝas kun la forto de sentata doloro povas esti helpa en kreado de novaj terapioj. Tiel la polaj sciencistoj alportas kontribuon per siaj esploroj al la konoj pri tio, en kiuj kondiĉoj la spertata doloro povas grandiĝi aŭ malgrandiĝi.

El la elsendo 16.01.2018. Legas Tomek – 1’34”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Knaboj lernas pli bone en la akompano de knabinoj

En lernejoj, en kiuj signifan elcenton de lernantoj konsistigas knabinoj, knaboj atingas pli bonajn lernorezultojn. Tio aparte rilatas al ilia kapablo legi. Informis pri tio  la periodaĵo „School Effectiveness and School Improvement”. En la ekzamenado efektivigita i.a. de nederlandaj sciencistoj el la universitato en Utrecht partoprenis 200 mil 15-jaraĝuloj en la tuta mondo. Ili estis subigitaj al testo, kiu ekzamenis ilian legokapablon. Evidentiĝis, ke knaboj el lernejoj,  en kiuj pli ol 60 procentojn de lernantoj konsistigis knabinoj estis akirantaj pli bonajn lernorezultojn. La antaŭaj ekzamenadoj sugestis, ke knaboj forte reagas je lernokondiĉoj. La ĝenerala lernoetoso aŭ pigrostimula atmosfero povas signife influi ilian rilaton al lernado. Pro la fakto,  ke knabinojn karakterizas kutime bona koncentriĝo kaj ilia sukcesaspiro estas alte motivita, ilia ĉeesto povas pozitive influi kolegojn. Kiel asertas d-ino  Margriet van Hek la problemo de malalta legokapablo de knaboj estas vaste konata, sed ne sufiĉe esplorita. La nunaj esploroj elmontris, ke tiu problemo intensiĝas, kiam lernantoj frekventas lernejojn,  en kiuj dominas knaboj. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’24”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Malsama reago de la virinaj kaj viraj cerboj je streso

Sciencistoj el Rockefeller-universitato en Novjorko rimarkis evidentajn diferencojn en la reago je genostreso en la virinaj kaj viraj cerboj. Esplorante cerbodiferencojn ili koncentriĝis pri la spaco CA3 de la hipokampo, kiu ludas ŝlosilan rolon en tiaj procezoj, kiel reago je streso, memorlaboro, reguligado de animagordo kaj informalifarado. En ilia eksperimento la musaj femaloj kaj maskloj estis dum 6 minutoj subigitaj al. streso en la formo de truda naĝado. Sekve estis kontrolita la reago de iliaj neŭronoj kaj genoj en la spaco CA3. Ĉe la femaloj la stresa situacio influis pli da genojn ol ĉe la maskloj en la rilato  6472 je 2474. Laŭ la usonaj sciencistoj tiom granda diferenco sugestas, ke reage je streso esencan rolon plenumas la genetika materialo. Genoj en la cerboj de femaloj reagas je mediaj stresofaktoroj en multe pli granda grado ol ĉe maskloj. Daŭrigante la esplorojn la sciencistoj identigis 1842 genojn reagantajn je stresoj kaze de ambaŭ seksoj. Evidendiĝis, ke ili funkcias kontraste. Genoj atakitaj de streso ĉe femaloj estis blokataj ĉe maskloj kaj inverse. Esploristoj faris ankaŭ eksperimentojn kun musoj havantaj la varianton de la geno BDNF, kiu ĉe homoj grandigas riskon de neŭropsikaj malsanoj provokitaj de streso. Pluraj testoj elmontris, ke femaloj – eĉ en senstresa stato – malpli bone solvis testojn pri spaca memoro dum maskloj havis kun tio neniujn poblemojn. Tio – laŭ esploristoj – povas ligiĝi kun interago de la genetika materialo kun femalaj sekshormonoj. Laŭ la aŭtoro de la analizo, doktoro Jordan Marrocco en la neŭropsikiatriaj kaj endokrinologiaj ekzamenoj necesas konsideri diferencojn inter la seksoj. Ekzemple la farmacia industrio testante medikamentojn  ĉefe ĉe viroj devas preni en konsideron riskon, ke ilia efikado povas esti malsama ĉe virinoj. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Maciek kaj Barbara  – 2’27”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Novaj eksponaĵoj en la naturscienca centro en Bialistoko

Preskaŭ 800 diversspecaj mineraloj, rokoj, meteoritoj kaj tektitoj riĉigis la universitatan Natursciencan Centron en Bialistoko, kiel donaco de la geedza paro Irena kaj Jan Data. La kolekto de la polaj geologoj estos disponigita al vizitantoj meze de januaro 2018. La Centro funkcianta ekde 1999 posedas ĝis nun ĉirkaŭ 6 mil eksponaĵojn. En la donacita kolekto troviĝas 745 diversaj mineraloj kaj rokoj, inter kies plej valoraj objektoj troviĝas agatoj. Multaj devenas el polaj fosejoj, sed troviĝas ankaŭ agatoj el Ĉeĥio, Maroko, Bocvano, Brazilo kaj Aŭstralio. Al la centro trafis ankaŭ la tn. kaktaj ametistoj, piritoj, grenatoj, galenoj kaj multaj aliaj mineraloj el ĉiuj kontinentoj. Kolekto de la kosmodevena materio, t.e.  meteoritoj kaj tektitoj konsistas el 40 objektoj kaj donos komencon al kreota en la Centro nova kolekto. La novaj akiraĵoj estos prezentataj komence en portempa ekspozicio. Sekve elektotaj eksponaĵoj estos rigardeblaj en unu el konstantaj ekspozicioj de la Universitata Naturscienca Centro en Bialistoko, kiuj okupas la areon de 750 kvadrataj metroj.

El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek  – 1’18”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Diamentosimila materialo el grafeno

Sciencistoj el la novjorka universitato prezentis kiamaniere eblas utiligi du tavolojn de grafeno, ĉiu kun dikeco de unu atomo – por produkti en la ĉambra temperaturo diamentosimilan materialon. Baptita anglalingve „diamene” ĝi havas eksterordinarajn proprecojn, kiuj povas trovi multajn aplikojn – de akvoimunaj protektosurfacoj ĝis ultraleĝeraj kugloimunaj kamizoloj. Diameno estas la plej maldika iam ajn kreita materialo havanta rigidecon kaj malmolecon de diamento. Dum la testado de grafito aŭ unusola grafentavolo oni sentas molan tavolon. Sed kiam la grafita folio estis dutavola evidentiĝis, ke la materialo sub la premo fariĝas eksterordinare dura kaj pli rigida ol diamento. Diameno estas mola kaj fleksebla nur ĝis momento kiam oni grandigas premon. Grafito kaj diamento estas karbonaj substancoj, sed la atomoj en ĉi tiuj materialoj estas aranĝitaj diversmaniere, kun kio ligiĝas iliaj proprecoj. La nova tekniko prilaborita de usonaj sciencistoj ebligas manipuli per grafeno tiel,  ke ĝi akiru en difinitaj kondiĉoj deziratajn proprecojn de diamento.

El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek  – 1’14”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nur du manĝoj tage kontraŭ obezeco

La konsumado de nur du manĝoj tage, inkluzive matenmanĝon efike favoras maldikiĝon, en pli signifa grado ol pli ofta konsumado de malpli grandaj porcioj. Sciencistoj el Loma Linda University School of Public Health el Kalifornio kunlabore kun ĉeĥaj sciencistoj analizis donitaĵojn de pli ol 50 660 plenkreskuloj en la aĝo de 30 kaj pli da jaroj. Ili partoprenis la esplorojn Adventist Health Study-2, kiuj ĉirkaŭprenis adventistojn el Usono kaj Kanado, kiuj kalkuliĝas ĝenerale al la tn. sana populacio. La esploroj – daŭrantaj 7-8 jarojn – koncentriĝis pri la kvanto da manĝoj tage, dormokvanto nokte sen manĝo, konsumado de matenmanĝo kaj horo de la plej ampleksa manĝo. En la analizo estis konsideritaj demografiaj faktoroj kaj tiuj, kiuj ligiĝis kun la vivstilo povantaj influi la esplorrezultojn. Estis konstatite, ke kvar faktoroj favoris malkreskon de la pezo: la konsumado de nur du manĝoj tage, rezigno pri manĝo dumnokte almenaŭ 18 horojn post la lasta manĝo, konsumado de matenmanĝo kaj elekto de plej ampleksa manĝo por mateno aŭ por tagmanĝo. La dikiĝadon favoris la konsumado de pli ol tri manĝoj tage,  la intermanĝoj estis konsideritaj kiel apartaj manĝoj)  kaj konsumado de la plej ampleksa manĝo vespere. Ĉio ĉi konfirmas la pravecon de malnova maksimo, ke per matenmanĝo oni regalu sin kiel reĝo, per tagmanĝo kiel princo, sed vespere oni manĝu kiel povrulo.

El la elsendo 19.12.2017. Legas Tomek  – 1’35”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Stresogena influo de homo je sovaĝaj bestoj

La ĉeesto de homo elvokas ĉe animaloj pli grandan streson, ol povas esti streso ligita kun la risko renkonti alian rabobeston. Konfirmis tion esploroj en ses arbaraj kompleksoj de la nordorienta Pollando, pri kio raportis “Behavioral Ecology”. Krom hufuloj estis ekzamenitaj lupoj kaj linkoj, kaj la ekzamenmaterialon konsistigis iliaj ekskrementoj. La analizo de iliaj provaĵoj ebligas krei ne nur klaran bildon pri la stato de la vivanta sur koncerna tereno populacio. Ĝi ankaŭ signalas ĉu la besto troviĝis en la stresa stato komprenata kiel fiziologia reago de organismo je malfavoraj vivkondiĉoj,  kiel malsato, laco aŭ minaco. Nome en la stresa situacio la surrenaj glandoj de la organismo komencas produkti hormonojn, kies metabolaj produktoj konataj kiel FGM estas troveblaj en la ekskrementoj. La analizoj ĉe ĉiuj bestopopulacioj konfirmis, ke unuopaj grupoj de la bestoj estis elmetitaj je varia stresonivelo. Evidentiĝis krome, ke inter ĉiuj analizitaj faktoroj ligitaj kun streso (rabobestoj, medio, vivdenseco de la populacio, homo) la plej gravan influon havas la vaste komprenata ĉeesto de homo (la ĉasado, proksimeco de surkonstruitaj terenoj, denseco de trafikreto).

El la elsendo 12.12.2017. Legas Tomek  – 1’29”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kreiĝas la scienca centro Astrocent

Esploroj ligitaj kun la detektado de la gravitaj ondoj kaj malhela materio estos la ĉefa agadsfero de la internacia scienca centro Astrocent en Varsovio. Ĝi kreiĝas kadre de la 2-a konkurso de la programo Internaciaj Esploragentejoj  realigata de la Fondaĵo favore al la Pola Scienco. La plej grava tasko de Astrocent estos malkovrado kaj esplorado de enorme malfortaj signaloj kaj kaŝitaj informoj en fiziko, aparte en la esplorado de la Universo. La ĉefaj agadsferoj estos esploroj ligitaj kun la planataj eksperimentoj pri detektado de gravitaj ondoj kaj malhela materio. Ambaŭ apartenas al fundamentaj problemoj kaj samtempe plej ekscitaj sferoj de fiziko kaj astrofiziko de partikloj, koncerne kiujn en la lastaj kelkdek jaroj okazis senprecedencaj malkovroj.  Jam nun eblas paroli pri almenaŭ tri praktikaj aplikoj de teknologiaj atingaĵoj de Astrocent. Unue, temas pri inteligentaj algoritmoj por alifarado de enorme ampleksaj kolektoj de  donitaĵoj kaj selekta ekstraktado de informoj. Due,  temos pri evoluigado de moduloteknologio de fotondetektiloj. Trie, temos pri esplorado de sismosentigilaj kompleksoj necesaj en detektiloj de gravitaj ondoj, kiel LIGO. Ili povos esti utiligataj  ankaŭ por serĉado de petrolo aŭ frua avertado kontraŭ tertremoj.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek  – 1’31”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Fizikaj ekzercoj ekzercoj influas ne sole la muskolan strukturon

Sciencistoj el McMaster University estas konvinkitaj, ke la fizikaj ekzercoj ne sole influas la muskolstrukturon de la homo, sed ankaŭ lertigas lian memorkapablon, ebligas batali kontraŭ demencon kaj sekvojn de Alzheimer-malsano. Tiel la listo de la salubraj efikoj de la fizika ekzercado vastiĝis. Raportis pri tio “Journal of Cognitive Neuroscience”. La eksperimenton partoprenis 95 junaj, sanaj volontuloj apartigitaj en tri grupoj. Personoj el la unua grupo dum 6 semajnoj partoprenis intensajn fizikajn ekzercojn, tiuj el la dua ligis fizikajn ekzercojn kun trejnado de kognokapabloj. En la tria, kontrola grupo volontuloj praktikis sidan vivstilon kaj frontis neniujn mensajn ekzercojn. Ĉiuj partoprenintoj estis ekzamenitaj antaŭ kaj post la fino de la eksperimento. La esplorrezultoj elmontris, ke same la fizikaj ekzercoj kiel la kombino de la fizikaj ekzercoj kun la mensa trejnado fajnigis la memorkapablon. En la kontrola grupo estis rimarkitaj neniuj ŝanĝoj. Tio sugestas, ke ĉiutagaj, eĉ mallongaj (20-minutaj) sesioj de intensaj ekzercoj povas avantaĝe influi la memorkapablon. Tio estas des pli interesa, ke videblan rezulton eblis atingi en relative mallonga periodo.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek kaj Maciek – 1’27”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Plurfunkciaj poŝtelefonoj

Por plimulto de homoj la plurfunkciaj telefonoj rolas pli ol amiko fariĝante nedisigebla parto de la vivo. Laŭ esploroj de la konzerno Motorola plimulto de personoj kaze de incendio savus sian poŝtelefonon kaj ne, ekzemple katon. La nuntempaj poŝtelefonoj evidente ofertas multon pli ol la eblecon telefoni kaj skribi mesaĝojn. Ili estas amikaj, sed kelkaze malamikaj. La Monda San-Organizo en 2011 atribuis al la radiado de la plurfunkcia telefono la nivelon 2B en la klasifiko pri la kancerogenaj faktoroj.  Ekzemple la risko de cerbokancero estas je 40 procentoj pli alta, se oni uzas poŝtelefonon duonan horon tage. Multaj diverslokaj esploroj konfirmas, ke la radiado de poŝtelefono povas difekti DNA-n. En 2015 grupo de 190 sciencistoj el 39 ŝtatoj alvokis Mondan Sanorganizon kaj UN-on krei sekurecrekomendojn pri la efikado de la elektromagneta kampo kaj eduki unuavice gravedajn virinojn kaj infanojn pri la sanrisko ligita kun la uzo de plurfunkciaj poŝtelefonoj. Ĝenerale oni rekomendas i.a.  ne telefoni en lokoj kun malbona atingopovo.  Por eviti la tenadon de la poŝtelefono ĉe la kapo oni rekomendas la uzadon de kapaŭskultiloj kaj evitadon de longaj interparoloj. Krome oni rekomendas ne meti la poŝtelefonon en lokojn, ekz. poŝojn, kiuj kontaktas la korpon kaj apliki aviadilan funkcion, kiam oni ĝin ne uzas. Antaŭneloge aldoniĝis pliaj esploroj, pri kiuj informis „Journal of the Association for Consumer Research”. Evidentiĝis, ke kognaj kapabloj de la cerbo malaltiĝas, kiam poŝtelefono troviĝas tuŝproksime. Sciencistoj el la Teksasa Universitato en Austin ekzamenis ĉirkaŭ 800 uzantojn de la plurfunkciaj poŝtelefonoj. Personoj, kiuj lasis siajn poŝtelefonojn en alia ĉambro ol ili mem laboris akris pli bonajn rezultojn, ol personoj, kiuj solvante teston kunhavis poŝtelefonon. Laŭ la gvidanta la esplorojn Adrian F. Ward ĉiam pli ofte aperas la sugestoj, ke poŝtelefonoj perturbas la kognajn eblecojn de la cerbo. Kvankam homo ne pensas pri sia poŝtelefono, la procezo postulanta rezonadon pri solvenda tasko forrabas la limigitajn kognajn kapablojn de la homo en la proksimeco de plurfunkcia telefono.  

El la elsendo 28.11.2017. Legas Tomek kaj Barbara – 2’38”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Oksitocino povas intensigi socian timon

Oksitocino, nomata ankaŭ kiel hormono de amo, influas la interpersonajn spertojn same en pozitiva kiel ankaŭ en negativa sencoj. Ĝi povas do kontribui al firmigo de la sociaj ligoj, kiel ankaŭ instigi al izoliĝo.  Ĝis nun oni asertis, ke oksitocino influas ĉefe la intimgon de la ligoj inter patrino kaj la infano, inter partneroj, amikoj aŭ eĉ inter fremdaj homoj. Laŭ la esploroj de sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Davis rezultas tamen, ke oksitocino intensigas sole la signifon de la sociaj spertoj. Ĝi povas favori kreiĝon de ligoj (pro pozitivaj spertoj) aŭ ĉe aliaj personoj intensigi socian timon (pro negativaj spertoj). Tio dependas de ĝia influo je konkreta cerboparto. En esploroj pri musoj specialistoj elmontris, ke femaloj de ronĝuloj spertintaj streson dum sociaj interagoj poste evitis kontakton kun novaj musoj. Post la apliko de medikamento blokinta la efikadon de oksitocino ili ĉesis timi kaj senprobleme kontaktis aliajn musojn. Similajn rezultojn oni akiris en pli frua ekzamenado, en kiu estis rimarkite, ke la socia streso stimulas la produktadon de oksitocino kaj stresitaj musaj femaloj ricevantaj pernaze la hormonodozon retiriĝas el la sociaj kontaktoj. La esploristoj malkovris, ke oksitocino povas influi du regionojn de la cerbo. Unu estas ligita kun la kontrolado de timo kaj laŭ la angla siglo estas difinata BNST, la alia estas „nucleus accumbens”, ligita kun la funkciado de premsistemo. La blokita efikado de la hormono en la regiono BNST kondukas al mildigo de la socia timo ĉe stresitaj animaloj. La kompreno kiamaniere tio funkcias ĉe musoj liveras novajn ideojn pri apliko de medikamentoj blokantaj oksitocinon en la terapio de la socia timo, kio ankaŭ povas evidentiĝi utila en la prilaborado de novaj kuracmetodoj kaze de deprimo aŭ la sociaj fobioj.

El la elsendo 21.11.2017. Legas Tomek – 2’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nedezirinda sekvo de cezara sekco

Ĉiam pli da informoj rilatas  al la nedezirindaj sekvoj de la cezara sekco, ĉiam pli ofte aplikata, kelkfoje eldevigata de la naskantaj patrinoj. Lastatempe aperis informoj pri la interpendeco de la cezara sekco kaj obezeco, kiu povas rilati al la tiamaniere enmondiĝintaj infanoj. La usonaj esploroj okazigitaj ĉe musoj elmontris, ke la ronĝuloj naksiĝintaj sekve de la cezara sekco estis fariĝantaj pli pezaj ol musoj naskiĝintaj naturmaniere. Laŭ doktorino Maria Dominguez-Bello el la novjorka universitato la respondo,  ĉu la mikrobiomo de la novnaskito influas la pli postan obezecoriskon estas ĉiam pli urĝa, ĉar en multaj mondopartoj la nasko sekve de cezara sekco estas praktiko elektebla de la virinoj, ne tute konsciaj pri ĝiaj konsekvencoj. Al la esploroj estis subigitaj 34 musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco kaj 35 naskiĝintaj naturmaniere. Evidentiĝis, ke musoj enmondiĝintaj sekve de la cezara sekco post 15 semajnoj atingis pezon meze je 33 procentoj pli grandan ol de la musoj naskiĝintaj naturmaniere. Kaze de femaloj la pezo estis pli granda eĉ je 70 procentoj. Krom la korpopezo estis konstatitaj diferencoj en la konsisto de mikrobiomo. Kontraste al la natura maturiĝo de la mikrobiomo ĉe musoj naskiĝintaj senintervene ĉe la musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco en la vivkomenco ĝi maturiĝadis tro rapide por poste halti. La cezara sekco senigis la imunosistemon de la ido je natura etapo, dum kiu la organismo produktas substancojn, kiuj kontraŭefikas troan dikiĝadon. Pri la afero informis “Science Advances”.

El la elsendo 14.11.2017. Legas Tomek – 1’53”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Apopleksio trafas ne nur la grizaĝulojn

La viktimoj de apopleksio estas ne sole grizaĝuloj. Ĉiu kvara malsanulo havas mapli ol 40 jarojn, pri kio oni memorigis lige kun la Monda Tago de Apopleksio pasinta la 29-an de oktobro. En Pollando oni notas jare 86 mil apopleksiojn ĉefe ĉe 65-jaraĝaj viroj. Sed laŭ la esploroj inter 400 personoj en la periodo novembro 2016- oktobro 2017  la  plej surpriza estis la fakto, ke eĉ 24 procentojn  de enketitoj suferintaj apopleksion konsistigis personoj malpli ol 40-jaraĝaj. La ĝenerala scio pri tio estas tre malalta. Tial dum la lasta dimanĉo de oktobro la Fondaĵo por la problemoj de la Apopleksio kaj la centro de Neŭrologia Terapio organizis en Varsovio edukkampanjon,  dum kiu eblis konatiĝi kun la apopleksia terapio kaj helpo al la personoj ĝin suferitaj.

El la elsendo 07.11.2017. Legas Maciek – 1’20”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Tai Chi kun rekapabliga efiko

Tai Chi povas evidentiĝi helpa kiel metodo de rekapabligado ĉe pacientoj, kiuj ne volas praktiki tradiciajn ekzercojn. Pri la valoro de Tai Chi en la kardiologia rekapabligado konvinkas sciencistoj el Bostono. Ili donis la atenton al la fakto, ke pli ol 60 procentoj de pacientoj pro diversaj motivoj rifuzas tradician fizikekzercan rekapabligadon. Multaj asertas, ke ĝi estas malagrabla, tro malfacila, rekte neplenumebla en ilia sanstato. Tial sciencistoj konkludis, ke Tai Chi povas esti bona solvo ĝuste por tiuj pacientoj, ĉar ĝi komenciĝas senstreĉe kaj malrapide. Laŭ la gvidanta la esplorojn prof-ino Elena Salmoirago-Blotcher,  kiam paciento fariĝas pli memfida eblas ŝanĝi la moviĝoritmon kaj grandigi ĝian intensecon. La projekton partoprenis 29 neaktivaj fizike personoj havantaj meze 68 jarojn, en plimulto suferintaj koratakon aŭ operacion de angioj. Ĉiuj malaprobis tradician rekapabligadon ankaŭ pro aliaj riskofaktoroj kiel la fumado, diabeto, alta kolesterolo, obezeco. Sciencistoj adaptis por ili la pli frue prilaboritan ekzercosesion baze de Tai Chi adresitan al pacientoj kun pulmomalsanoj kaj kora subfunkcio. Parto de ili partoprenis la 12-semajnan programon kun 24 okupoj, parto programon 24-semajnan kun 52 okupoj. Evidentiĝis, ke ĉiuj ĉi okupoj estis sekuraj kaj ne kaŭzis nedezirindajn sekvojn krom ioma muskoldoloro komence de la trejnado. La pacientoj mem ŝatis kaj pretis rekomendi ilin al siaj konatoj. Kvankam laŭ prof-ino Salmoirago-Blotcher sole Tai Chi ne anstataŭigos aliajn elementojn de la tradicia kardiologia rekapabligado, kiel kleriĝo pri riskofaktoroj, dieto, medikamentoj ĝi povas fariĝi ponto al rekapabligado fizike pli intensa.

El la elsendo 31.10.2017. Legas Tomek kaj Barbara – 2’12”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vundogluaĵo

Sciencistoj el la Sidneja Universitato, el Harvard Universtato  kaj la Nord-orienta Universitato kreis specialan gluaĵon, kiu rapidigas la cikatriĝadon de vundoj. La gluaĵo kun la nomo MeTro plenumas ĉiujn sekureckriteriojn, ĝi estas elasta, netoksa kaj biofavora. La ĝis nun ekzistantaj preparaĵoj ne plenumis samtempe ĉiujn ĉi kriteriojn. Laŭ sciencistoj la inventita de ili gluaĵo povas savi multajn ekzistojn, ĉar ĝi taŭgas por fermi vastiĝantajn vundojn en histoj de tiaj organoj  kiel pulmoj, koro, angioj. La gluaĵo baziĝas sur du malmultekostaj kaj facile akireblaj substancoj. Temas pri tanina acido kaj etilena glikolo, kiuj miksitaj en ĝusta proporco kreas gluaĵon, kiu kapablas kunligi histojn malgraŭ ĉeesto de sango au muko en la vundo. Kio gravas la ligitajn histojn eblas facile malligi, kaze de korektoneceso aŭ denova operacio. La ekzamenadoj baze de animaloj alportis bonajn rezultojn. La gluaĵo dum kelkaj minutoj povas ĉesigi la sangadon de organoj. La tanina acido efikas kontraŭbakterie kaj kontraŭinflame kaj limigas la impresiĝemon de nervofinaĵoj. Etilena glikolo estas sintezita substanco ofte aplikata en kosmetikaj kaj medicinaj procedoj, ebliganta kunkudri ŝiritajn nervofibrojn.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 1’38”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Malkomfortiga efiko de la tempoŝanĝoj

La tempoŝanĝo ne endanĝerigas la sanon, kvankam ĉe parto de homoj kaŭzas senton de malkomforto. Do anstataŭ du fojojn jare ŝanĝi siajn tagnoktajn, te. diurnajn ciklojn preferinde estus adapatiĝi al tio, kio okazas ekstere. Rezignon pri la ŝanĝo de la tempo je la somera kaj vintra premisas la leĝprojekto de la pola reganta partio proponanta, ke ekde la 1-a de oktobro 2018 dum la tuta jaro validu la somera tempo. Tiun intencon subtenas profesorino Elżbieta Pyza el Instituto pri Zoologio kaj Biomedicinaj Esploroj de la Jagelona Universitato. Ŝiaopinie estus preferinde, se homoj dum la tuta tempo povus vivi konforme al la indikoj de sia interna horloĝo, sinkronigita kun la tagnoktaj ŝanĝoj, kiuj regas en la ekstera medio. La grado, en kiu ĉiun duonan jaron,  ni sentas konsekvencojn de la tempoŝanĝo rezultas el la homa impresiĝemo je tiuj ŝanĝoj, kiu ĉe unuj estas pli granda,  ĉe la aliaj malpli. La mekanismo de la tagnokta horloĝo reguligas la vivritmon de organismo, sed ĝi ankaŭ devas adaptiĝi al la eksteraj kondiĉoj. Tial tempoŝanĝoj havas konsekvencojn,  alkondukante al malharmonio inter tio, kio okazas ekstere kaj indikoj de la interna horloĝo de la homo. Plej draste tio manifestiĝas dum la interkontinentaj vojaĝoj. Verdire la tempoŝanĝo je unu horo ne kaŭzas same drastajn konsekvencojn, unuavice manifestiĝante kiel dormoproblemoj.  Tio ne aparte rilatas al homoj plene sanaj, sed estas malfavora por homoj frontantaj problemojn kun dormo aŭ havantaj perturbitan tagnoktan ritmon. Kiam ili malbone dormas nokte kreskas ilia sangopremo, pulsoritmo kaj sukernivelo, kio grandigas riskon de diversaj malsanoj. La diferencon inter la vintra kaj somera tempo oni aplikas en ĉirkaŭ 70 landoj de la mondo. Ĝi validas en ĉiuj eŭropaj landoj ekskluzive de Islando kaj Belorusio. Rusio ekde 1914 enkondukis por konstante la vintran tempon. En Pollando la tempoŝanĝo validis en la intermilita periodo, en la jaroj 1946-1949 kaj 1957-1964. Ĝis nun la devo de la tempoŝanĝoj validas ekde 1977.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 2’44”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La homa lingosentemo kaj la lingvolernado

Kun kio ligiĝas la lingvolerna talento? Kio okazas en la homa menso, kiam la unuan fojon homo aŭdas fremdlingvan vorton? Kial iuj lernas fremdajn lingvojn facile dum por aliaj tio signifas seriozan penadon? Evidentiĝas, ke tiaj faktoroj kiel impresiĝemo je la parollaŭto kaj sonalteco, familiariĝo kun la sonado de koncerna lingvo aŭ eĉ la kapablo ignori informojn sengravajn influas niajn lingvolernajn kapablojn. Laŭ ĝisnunaj esploroj de doktorino Marta Marecka el la Jagelona Universitato en Krakovo rezultas, ke komence por parkeri novajn vortojn povas gravi la kapablo rimarki ŝanĝojn en la sonlaŭto kaj sonalteco. La parolon eblas nome dividi/analizi laŭ malgrandaj sekvencoj konsiderante la ĵus menciitajn kapablojn. Kaj kvankam en nia unua/gepatra lingvo la dividado de parolo je vortoj, fonoj, silaboj ŝajnas esti afero natura, la procezo estas pli komplika. Fonoj surtavoliĝas, kion ilustras la akustika grafikaĵo de la parolo prezentiĝanta kiel sonmuro. En la gepatra lingvo ni dekomence lernis kiel rilati al ĉi tiu sonmuro, sed kiam ni lernas sonmaterialon en tute fremda por ni lingvo la parolsonoj kunfandiĝas. Laŭ la pola sciencistino laboranta pri la projekto „Individuaj kongnokapabloj kaj alproprigado de la vortprovizo de la dua lingvo”, lernante la duan lingvon en la komenco la aŭdatajn eldirojn ni dividas je malpli grandaj segmentoj uzante akustikajn indikojn. La demando estis ĉu personoj pli impresiĝemaj je la sonalto kaj sonlaŭto pli facile en la komenca fazo lernas la fremdan lingvon? La enkondukaj esploroj elmontras la ekziston de tia ligo.   Krome en la komenca etapo de la lingvolernado ofte grandan problemon kreas la reguloj de la propra, gepatra lingvo. Ni gvidas nin per ĝiaj konkretaj principoj, en kiuj ekzemple unu grupiĝo de konsonantoj estas akceptebla, familiara dum la alia ne. Dum la lernado de la fremda lingvo aperas la fenomeno de transigo, disde kiu estas iom malfacile distanciĝi. Ĝi konsistas el la prunteprenado el la gepatra lingvo de leksiko, gramatikaj konstruoj, akĉento. Aktuale la esploroj koncentriĝas pri tio kiel la kapablo ignori neesencajn  informojn,  do  la principojn de la gepatra lingvo faciligas la lernadon de nova lingvo.

El la elsendo 17.10.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’59”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La nunjara Nobel-premio pri fiziko

La nunjaran Nobel-premion pri fiziko ricevis Rainer Weiss, Barry C. Barish kaj Kip S. Thorne, dank’ al kiuj kreiĝis la detektilo LIGO kaj la unuan fojon estis observitaj gravitaj ondoj, la eĥo de la kontraŭpuŝiĝo de foraj nigraj truoj. La ekziston de la gravitaj ondoj antaŭvidis jam Albert Einstein en la ĝenerala relativecteorio en 1916, kvankam  li dubis pri ilia ekzisto. Ilian realan ekziston teorie pruvis la pola fizikisto, Andrzej Trautman en la 60-aj jaroj jaroj de la pasinta jarcento. Tamen la gravitaj ondoj mem la unuan fojon estis observitaj nur en 2015. Tiam atingis la Teron la gravitaj ondoj sekvintaj el la kolizio de du nigraj truoj troviĝantaj en la distanco de 1,3 miliardoj da lumjaroj for de la Tero. Unu havis la mason de 29, la alia de 36 masoj de la Suno. Kreiĝis la nigra truo 62-oble pli peza ol la Suno. La mankantaj tri sunmasoj transformiĝis en la energion de la elradiitaj gravitaj ondoj, kiuj disradias kun la lumrapideco. Kvankam la gravitaj ondoj ricevitaj el tiom longa distanco estas tre malfortaj, la eksperimenta konfirmo de ilia ekzisto povas signifi revolucion en astrofiziko. Ili ebligas en tute nova maniero observi la plej forajn kosmajn fenomenojn kaj vastigi limojn de niaj konoj. La esplorojn pri la gravitaj ondoj ebligis interferometro LIGO, kiu estas komuna projekto de 1300 esploristoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de Pollando. Ĝia ideo kreiĝis antaŭ preskaŭ 50 jaroj, sed al ĝia efektivigo kontribuis ĝuste la nunjaraj Nobel-premiitoj. Oni flegas la esperon pri multaj novaj malkovroj dank’ al la neregistreblaj ĝis nun ondoj. La unua estis la malkovro de la duobla sistemo de la nigraj truoj, kies daŭranta daŭranta 12 dekonojn de la sekundo estis registrita en 2015. La nigraj truoj ne emisias lumon nek radiajn ondojn, sed povas krei ondojn gravitajn. Jam aŭdiĝas opinioj, ke eble dank’ al ili oni sukcesos malkovri ankaŭ kontraupuŝiĝon de steloj, rotaciantajn neutronajn stelojn aŭ eksplodojn de supenovaoj.

El la elsendo 10.10.2017. Legas Tomek – 2’25”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Tri kafotasoj kaj pli longa vivo

Tri kafotasoj tage malkreskigas la mortoriskon tutaparte pro la sangocirkulaj malsanoj kaj malsanoj de la digestosistemo. Sciencistoj el International Agency for Research on Cancer (IARC) kaj Imperial College London analizis donitaĵojn pri 500 mil personoj super la 35-a vivojaro el 10 eŭropaj landoj por ekzameni dependecon inter la kafotrinkado kaj mortemo. Laŭ pritaksoj ĉiutage en la mondo oni trinkas 2,25 miliardojn da kafotasoj. Kafo krom kofeino enhavas ankaŭ antioksidantojn. Ilia konsisto dependas de la varia maniero pretigi kafon. La esploristoj atentigis pri pli fruaj malakordaj donitaĵoj pri dependeco inter kafotrinkado kaj sano. La novaj esploroj priskiribitaj en „Annals of Internal Medicine” konsistigas la plej ampleksan projekton, kiu konsideras la populacion de Eŭropo, kie la kafokonsumado kaj manieroj ĝin prepari multe malsamas. Ekzemple la loĝantoj de Danlando trinkas preskaŭ 10-oble pli da kafo ol italoj. La ekzamenitaj kafotrinkemuloj estis personoj junaj, fumis pli da cigaredoj, pli ofte drinkis, manĝis pli da viando, malpli da legomoj kaj fruktoj. La ekzamenadoj daŭris 16 jarojn. La statistika analizo konsideranta kromajn faktorojn: dieton, cigaredfumadon, vivstilon elmontris, ke plej pasiaj kafemuloj estis plej liberaj de la mortorisko pro sangocirkulaj malsanoj aŭ malsanoj de la digestosistemo.  Ĉe 14 mil kafemuloj estis analizitaj metabolaj parametroj. Evidentiĝis, ke iliaj hepatoj esti pli sanaj, ili havis pli bonan glukozonivelon kaj pli lertan rezistosistemon. La esploroj ne elmontris tamen kun plena certeco ĉu kafo estis la ĉefa kaŭzo de ilia pli bona sanstato. Esploristoj sugestas tamen, ke modera konsumado de kafo ĝis tri kafotasoj tage ne damaĝas sanon, kaj kafo en la dieto povas havi salubrajn efikojn.

El la elsendo 03.10.2017. Legas Tomek – 2’14”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Medician Nobel_premio 2017

La nunjaran medicinan Nobel-premion ricevis tri usonaj esploristoj Jeffrey C. Hall, Michael Rosbash i Michael W. Young pro siaj esploroj koncerne fiziologion kaj medicinon, kiuj malkovris meksanismojn de la tiel nomata biologia horloĝo. Pli precize pro la esploroj pri molekulaj mekanismoj respodecaj pro la fiziologia tagnokta ritmo de vivaj organismoj. Jam en la 18-a jarcento astronomo Jean Jacques d’Ortous de Mairan [dortus de merą] observante mimozon konstatis, ke ĝiaj folioj malfermiĝas direkte al la suno dumtage kaj fermiĝas, kiam venas krepusko. Li sekve metis la planton en mallumo. Evidentiĝis, ke ĝiaj folioj malgraŭ manko de la sunradioj malfermiĝadis kaj fermiĝadis en konstanta, ĉiutaga ritmo kvazaŭ stirus ĝin interna horloĝo. Sekvis pliaj esploroj pri plantoj. La tn. biologiaj horloĝoj helpantaj alkonformigi fiziologion al la taghoroj estis rimarkitaj ankaŭ ĉe animaloj kaj homoj. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento Seymour Benzer kaj lia studento Ronald Konopka pruvis, ke perturboj de nekonata tiam geno, difinita kiel la geno >period< perturbas la fiziologian tagnoktan ritmon de drozofiloj. Sed nur la nunjaraj Nobel-premiitoj malkovris tiun mekanismon. En la 1984 Jeffrey Hall, Michael Rosbash kaj Michael Young sukcesis izoli period-genon kaj pli poste malkovris, ke aparta proteino PER kodita de ĉi tiu geno amasiĝas en la ĉelo nokte dum tage ĝi malkomponiĝas. 10 jarojn poste Michael Young malkovris alian horloĝan genon, kiu ricevis la nomon timeless (tajmles), kiu kodas proteinon TIM, necesan por normala diurna, tagnokta ritmo. Kiel pruvis Young proteino TIM ligiĝante kun la proteino PER ebligas al ili ambaŭ enpenetri la ĉelan kernon, kie ili blokas la efikadon de la geno „period”. La troa kvanto de la proteino PER blokas ĝian plian sintezon. Restis la demando kio kontrolas, reguligas la osciladon de la proteinoniveloj en la viva ĉelo. Michael Young malkovris laŭvican genon  „doubletime” [dabeltajm], kiu kodas la proteinon DBT, kiu prokrastas la amasiĝadon de la proteino PER. Dank’ al ĝi la nivelosanĝoj de la proteinoj konservas la 24-horan ritmon. Pliaj esploroj ebligis identigi kromajn proteinojn, kiuj espondecas pro tiu mekanismo. Ili ekzemple ebligas sinkronigi la tagnoktan ritmon kun ŝanĝiĝanta lumo kaj mallumo. La t.n. biologia horloĝo laŭ la samaj mekanismoj funkcias en ĉiuj plurĉelaj organismoj, inkluzive de la homo. La interna horloĝo precize alkonformigas nian fiziologion al la fazoj de la tago, ĝi reguligas konduton, hormonnivelon, dormon, korpotemperaturon, apetiton, metabolon kaj sangopremon. Se la interna horloĝo ne estas sinkronigita kun la ĉirkaŭanta nin realo ni fartas malpli bone. Kiel ekzemplo povas servi longdaŭraj flugoj al regionoj, kies horzonoj multe diferencas dise la nia. Eĉ la enkonduko de la tiel nomata somera tempo efikas simile. Do homo mem per sia konduto influas la funkciadon de sia fizilogia tagnokta ritmo.  La ebleco uzi la artefaritan, elektran lumon kaŭzis, ke homo ĉiam pli distanciĝas disde la natura vivritmo ligita kun la ritmo de la tago kaj nokto. Specialistoj komparas la funkciadon de organismo laŭ la fiziologia tagnokta ritmo al perfekta simfonia orkestro, en kiu ĉiuj biologiaj procezoj kunsonas, kiel unuopaj instrumentoj en la orkestro. Evidentiĝas tamen, ke  la perturboj de la fiziologia tagnokta ritmo de la organismo influas  ne nur nian bonfatron. Ekzistas pruvoj, ke longiĝa maladapto de nia vivstilo al la interna horloĝo (pro neregula tempo de nia aktiveco kaj dormo, kiel nokta laboro aŭ laboro skipa, aplikado de elektra lumo  vespere kaj nokte) povas grandigi riskon de kelkiuj malsanoj.

El la elsendo 03.10.2017. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Jan Kędzierski inter la plej bonaj junaj eŭropaj inventantoj

Dank’ al sia projekto de interaktiva roboto por la infana lernado de fremdaj lingvoj Jan Kędzierski estis agnoskita unu el 35 plej bonaj inventantoj en la finalo de la eŭropa eldono de la konkurso  “Innovators Under 35”. La konkurson organizas “MIT Technology Review” – la plej malnova magazino dediĉita al tekniko, kiun eldonas Massachusetts Institute of Technology. La kreita de Jan Kędzierski roboto EMYS estas destinita por infanoj en la aĝogrupo de 3-6 vivojaroj. EMYS kapablas paroli, moviĝi, rekoni la vizaĝtrajtojn kaj emfazi emociojn,  dank’ al kio ĝi facile ligas kontakton kun infanoj. Dank’ al la troviĝantaj en ĝi sensiloj la roboto kapablas i.a. rekoni objektojn en sia ĉirkaŭaĵo kaj instrui al infano la nomojn de ĉi tiuj objektoj en fremdaj lingvoj, ekzemple en la angla aŭ hispana. La ĉefcelo de la juna pola inventisto estis konvinki, ke helpe de roboto eblas veki interesiĝon de infanoj pri la lernado de fremdaj lingvoj. Oni ne volas anstatŭigi instruistojn, sed elmontri, ke la roboto ebligas al la infanoj ekzerci la duan lingvon hejme. La testoj pri la funkciado de la robo EMYS en la bazaj lernejoj elmontris, ke la infanoj lernas la duan lingvon en la ritmo: ĉiu nova vorto ĉiutage. Kędzierski estas kunestablinto de la firmao Flash Robotics el la Vroclava Teknologia Parko, kies celo estas kreo de favorpezaj komercaj sociaj robotoj. La oficiala enmanigo de la premioj okazis en Parizo meze de septembro. La aŭtoroj de la venkaj projektoj partoprenos en prestiga ĉiujara konferenco EmTech France, organizta de “MIT Technology Review” komence de oktobro en Tuluzo. La konkurso “Innovators Under 35” estas organizata ekde 1999 en Usono. Ekde 2011 talentaj inventantoj estas serĉataj ankaŭ en aliaj mondopartoj. La eŭropaj konkurseldonoj okazas en Germanio, Francio, Hispanio, Belgio kaj Pollando. Inter la ĝisnunaj konkurslaŭreatoj troviĝas i.a. Konstantin Novoselov – Nobelpremiito pri fiziko,  Max Levchin – la establinto de la firmo PayPal, David Karp – la fondinto de Tumblr, Sergey Brin la establinto de Google aŭ Linus Torvalds la establinto de Linux.

El la elsendo 26.09.2017. Legas Maciek – 2’42”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Abomeno kaj timo firmigas la rememorojn

Personoj sanaj pli bone parkeras informojn, kiuj elvokas ĉe ili abomenon aŭ timon, pli bone ol tiujn, kiuj estas neŭtralaj. Tio rezultas el esploroj en la Instituto pri Eksperimenta Biologio de la Pola Sciencakademio. La parkeroprocezo dependas de ĝia kunteksto kaj de emocioj, kiujn elvokas perata enhavo. „Rato-kanalo”, „tanko-milito”, „ponardo-gorĝo” estas la ekzemplodonaj vortoparoj elvokantaj abomenon aŭ timon, kiujn plej bone parkeris partoprenintoj de la eksperimento, kiun gvidis doktoraspirantino Monika Riegel. Ŝi ekzamenis, kio okazas en la cerbo dum parkeroprocezo, kiam akompanas tion emocioj. La esplorantino kreis bazon de emocispronaj vortoj Nencki Affective Word List (NAWL) el preskaŭ tri mil substantivoj, adjektivoj kaj verboj kun kelka emocia signifo. Ĝis nun en similaj esploroj estis uzataj fotoj kaj la vortobazoj, kiuj kvankam ekzistis en multaj lingvoj,  tamen ne en la pola. La vortojn de la bazo pritaksis pli ol 500 personoj, kies tasko estis difini la sentojn, kiujn elvokas unuopaj vortoj. Kiel asertas Monika Riegel por la procezo de la parkerado grava estas la kunteksto, tial estis aplikitaj vortoparoj kaj ne unuopaj difinoj. Nome malofte oni parkeras informojn dise de la akompanantaj ilin emocioj. La konkludoj de ĉi-specaj esploroj povus esti taŭgaj en la terapio de grizaĝaj personoj havantaj problemojn kun la memoro. Laŭ iuj esploroj personoj spertantaj mildajn kognajn perturbojn pli bone frontas taskojn, en kiuj aperas pozitivaj emocioj. Aliflanke kunteksto gravas en perurboj ligitaj kun posttraŭmata streso, kie memorperturboj ligiĝas kun la malĝusta ligo de tre fortaj negativaj emocioj kun ilia kunteksto.

El la elsendo 19.09.2017. Legas Maciek – 2’11”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6 7 8 9 10