Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Cikonioj forflugis

En tri Panoramaj Parkoj de la okcidenta vojevodio de Zielona Góra finiĝis la monitorado de blankaj cikonioj. Tie ili estas ĉiujare plej multnombraj. Kvankam ĝenerale estis malpli da kovoparoj, ili havis similan kvanton da cikonidoj, kiel en la pasintjara sezono. La plej favorajn kondiĉojn cikonioj ĝuis en la Panorama Parko de Pszczew, kie la nombro de la birdidoj estis nunjare duoble pli granda.  Kvankam la laŭvican jaron malkreskis la kvanto de kovoparoj en la Panorama Parko de Krzesin tio tamen ne speguliĝis en la kvanto de junaj birdoj, kiuj de tri jaroj egalas al 35. Sur la tereno de la Panorama Parko Riverbuŝo de Warta estis ringumitaj 85 junaj cikonioj el inter 159, kiuj prepariĝis al la forflugo. Nunjare la cikonioj el la regiono de Zielona Góra, simile kiel el aliaj regionoj de Pollando multe pli frue, ĉar meze je ĉirkaŭ 10-14 tagoj, forflugis al Afriko. Signifagrade influis tion atmosferaj kondiĉoj. Pro pli altaj temperaturoj pli rapide okazis rikolto, kio estis okazo por cikonioj ĝui pli abundan manĝooferton, i.a. ronĝulojn. Akiro de necesa energio antaŭ la forflugo efikis per pli frua malapero de la birdoj.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Gabi – 1’41”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉiam pli da israelanoj kun pola pasporto

Laŭ  la israela stacio Arutz Sheva en la jaroj 2010-2017 pli ol 20 mil judoj akiris polan civitanecon, kio signifas 250-procentan kreskon. Laŭ la donitaĵoj de la Pola Respubliko en Israelo nur en la jaroj 2015-2017 eĉ 10 mil 820 israelanoj fariĝis poloj, kio estas pli ol sume en la 8-jara periodo 2002-2010. Tiuj donitaĵoj estis disponigitaj de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj post la interpelacio de Marek Jakubiak el la partio Kukiz’ 15. Novaj polaj civitanoj rajtas entrepreni laboron kaj studojn sur la tereno de la tuta Eŭropa Unio. Same ili ne havas limigojn por investi kaj gvidi merkatagadon.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’03”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Pollando en la grupo de evoluintaj landoj

Pollando oficiale membriĝis en la grupo de evoluintaj landoj laŭ la klasifiko de FTSE Russell. La estis anoncita jam antaŭ unu jaro, sed nur lunde fariĝis fakto. La solenaĵo de akcepto okazis en la londona borso. Partoprenis ĝin reprezentantoj de la pola borso kaj merkatistaro. Pollando havas nun la saman statuson kiel Germanio, Francio, Usono aŭ Japanio. Ĝi estas la unua lando de post 10 jaroj, kiu membriĝis en ĉi tiu klubo kaj la unusola ŝtato el la Centra-Orienta Eŭropo. La statuso de la evoluinta merkato ŝanĝos la manieron kiel investantoj rigardas nian landon. Laŭ analizantoj laŭ pli longa perspektivo tio signifas interesiĝon pri la varsovia borso kaj pri la pola ŝtato kiel investoloko.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’05”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La datreveno de la sovetunia invado kontraŭ Pollandon

Antaŭ 79 jaroj, la 17-an de septembro 1939 rompante la polan-sovetunian pakton pri neagreso la Ruĝa Armeo invadis la terenon de la Pola Respunliko realigante tiel difinojn el la konfidenca protokolo de la germana-sovetunia pakto, konata sub la nomo Ribbentrop-Mołotow. Tio okazis 17 tagojn post la invado de Germanio kontraŭ Pollandon kaj komenco de la 2-a mondmilito. Pollando frontis tiel la invadon de malamikaj trupoj de la okcidenta kaj de la  orienta flankoj. Inter la 3-a kaj la 6-a horo matene la 17-an de seprembro 1939 la trupoj de la Ruĝa Armeo transpaŝis la orientan limon de Pollando laŭ ĝia tuta longeco. Tiuj eventoj ŝanĝis la trapason de la 2-a mondmilito.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’04”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Landoj de la Trimara Iniciato debatas en Bukureŝto

Lastlunde en Bukureŝto, Rumanio komenciĝis dutaga debato de la landoj de la tn. Trimara Iniciato, kiun konsistigas 12 eŭropaj ŝtatoj situantaj proksime de Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Temas pri Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. Oni antaŭvidis, ke 12 bankaj institucioj de la 12 membroŝtatoj  subskribos intencoleteron pri establo de investa fonduso, kiu financos strategiajn infrastrukturajn kaj energetikajn investaĵojn en la regiono. Ĝi disponos pri buĝeto en la alteco de 5 miliardoj da eŭroj rolonte kiel specifa investa vehiklo ebligonta generi investaĵojn kun la valoro de  almenaŭ 100 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Surdaj lingvistoj en la Varsovia Universitato

Fine de aŭgusto en la Varsovia Universitato okazis internacia konferenco SIGN9, tio estas konferenco plene dediĉita al personoj surdaj, ilia lingvo kaj kulturo. Ĉiuj elpaŝoj, referaĵoj kaj laborrenkontoj okazis en la naciaj gestaj lingvoj aŭ en la tiel nomata „surdula esperanto”, tio estas IS – International Sign. Partoprenis ĝin preskaŭ 200 personoj el pli ol 20 landoj – en pli multo surduloj. En la Varsovia Universitato funkcias la unusola en la Centra kaj Orienta Pollando kolektivo okupiĝanta pri la gesta lingvistiko. Venas ĉi tien esploristoj ne nur el aliaj sciencaj centroj de la lando, sed ankaŭ el Eŭropo, kiuj en la Laborejo de la Gesta Lingvistiko ĉe la Fakultato de la Pola Lingvo realigas siajn esplorprojektojn. La pionira rolo de la varsovia  kolektivo konsistas en tio, ke oni sukcesis logi al kunlaboro surdulojn, kiuj alikaze ne entreprenus sciencistan karieron. Ilia laboro ebligis jam prilabori kaj publikigi en la Interreto unikajn lernolibrojn por la surdaj infanoj, kiuj estas utiligataj en bazaj lerneoj de la tuta Pollando. Interrete estis disponigita ankaŭ kurso de la gesta lingvo por infanoj el la unuaj klasoj de la bazaj lernejoj. Plimulto de la surdaj infanoj naskiĝas en familioj, en kiuj la ceteraj membroj ne havas aŭdoproblemojn kaj ne uzas la gestan lingvon. Dank’ al la lanĉita nunjare lernolibro „Gestu kun ni” infano konatiĝas kun la pola gesta lingvo eĉ ne konante la polan lingvon, kio ne estas maloftaĵo. Dank’ al la Laborejo kreiĝis pliaj lernolibroj, ekzempe de historio, matematiko, fiziko aŭ kemio. Ili havas formon de  komputilaj programoj, en kiuj ĉiuj tekstoj estis tradukitaj en la gestolingvon. Instruistoj uzas ilin en la daŭro de lecionoj dum lernantoj en sia individua laboro. En Pollando ne ekzistas studoj por instruistoj de la gesta lingvo, ĝi entute ne estas agnoskita kiel fremda lingvo. La kapablo gestkomuniki rezultas el personaj kontaktoj kun surduloj. En plimulto la aŭdokapablaj uzantoj de la pola gesta lingvo estas infanoj de surduloj, kiuj lernis ĝin hejme aŭ hobiuloj.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek – 2’20”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vinberrikolto 2018 en Zielona Góra

Lastsabate en Zielona Góra (la okcidenta Pollando) komenciĝis – daŭrantaj ĝis la plej proksima sabato – la Vinberrikoltaj Tagoj 2018. La ŝlosilojn al la urbo transprenis la vindio Bakĥo. Por la loĝantoj kaj turistoj estis pretigitaj dekoj da eventoj kun informa, kultura, sporta kaj distra karakteroj. La Vinberrikoltaj Tagoj signifas publikan amuzon kaj porokazan stratoferton, kadre de kiu la vendobudoj ofertas vinojn kaj frandaĵojn el la tuta mondo, aparte ofertante vinojn el la regionaj vitejoj. La unuaj dokumentitaj informoj pri la loka vinproduktado devenas el la 1314-a jaro. Post la apogea periodo el la fino de la 15-a jarcento la vinproduktado meze de la 19-a kaj 20-a jarcentoj cedis al produktado de biero, vodko, konjakoj, likvoroj kaj ĉampano. Ekde 1999 en Zielona Góra ne plu okazas vinproduktado laŭ industria skalo kaj vitkultivado renaskiĝas en malgrandaj, familiaj bienoj ĉirkaŭe de la urbo.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’32”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Pollando inter tri uniaj landoj kun malalta senlaboreco

Kiel informis komence de septembro  Eŭropa Statistika Oficejo, Eurostat fine de julio 2018 la senlaboreco en Pollando laŭ la metodo BAEL egalis al nur 3,5 procentoj kaj Pollando troviĝis sur la tria loko inter la uniaj landoj. La meza senlaboreco en ĉiuj 28 landoj de la Eŭropa Unio samperiode egalis al 6,8 procentoj, en 19 landoj de la eŭrosfero ĝi estis pli alta kaj egalis al 8,2 procentoj. Laŭ la informoj de la Mnisterio pri Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ 1,5 milionoj da civitanoj de aliaj ŝtatoj. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko, inkluzive tiujn, kiuj celas logi eksterlandanojn por pli longdaŭra estado en Pollando, eĉ por konstante. „Dziennik. Gazeta Prawna” ĵus informis, ke ĉirkaŭ 25 mil personoj en Hinda Unio atendas en Nov-Delhio polajn vizojn. Temas pri baratanoj, nepalanoj kaj bangladeŝanoj, kiuj ricevis laborpermeson de vojevodiaj oficejoj.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’33”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Komenciĝis la lernojaro 2018-2019

Lastlunde kvar kaj duona milionoj da lernenoj en preskaŭ 24 mil lernejoj kaj klerigaj centroj komencis la novan lernojaron 2018/2019. La bazan lernadon en la elementaj lernejoj inaŭguris 3 milionoj da lernantoj inkluzive de 361 mil, kiuj pro la reformo de la instrusistemo denove lernos en la 8-jara sistemo. Lunde didaktajn-edukajn okupojn komencis ankaŭ pli ol 1,4 milionoj da infanoj en la aĝo ekde la tria ĝis la sesa vivojaroj en la infanĝardena kaj antaŭlerneja sistemo. De kelkaj jaroj laŭvicaj lernojaroj havas apartajn devizojn. En 2018/2019 ĝi tekstas „La sendependa Pollando”.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Barbara – 0’58”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La Nacia Legado-2018

Ekde la 2012-a jaro ĉiujare en Pollando okazas la evento Nacia Legado. La nunjara – la 8-an de septembro 2018 –  pasas en la jaro de la 100-a datreveno de la regajno de la suverenco fare Pollando post la 123-jara periodo de dispartigoj. Tiuokaze por la legado estis proponitaj fragmentoj de la romano „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Tio estis la lasta romano de la verkisto publikigita en 1924, en kiu la aŭtoro faris bilancon de la unuaj jaroj de la reakirita sendependeco, reliefigante entuziasmon, la deziron rekonsturi la ŝtaton, ne prisilentante tamen erarojn kaj neglektojn. Krome oni proponis dum la tuta jaro legi 44 tekstojn de la Antologio de Suverenco, kiu enhavas kreiĝintajn  dum la jarcentoj verkojn konsistigantajn la trunkon de la pola patriota literaturo. De kelka tempo al la nacia legado aliĝas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj laŭ la iniciato de Maria Majerczak el la Jagelona Universitato en Krakovo. Pri la partopreno de la Kroata Esperantista Unuiĝo en la pola tago de la Nacia Legado dum la lisbona Tago de Lernado prelegis Maria Beloŝević sub la titolo „Esperanto – pontoj inter la kulturoj”. La unuiĝo planas  aliĝi al la evento ankaŭ nunjare reliefigante, ke la unua eldono de ĉi tiu romano de Żeromski estis eldonita en la kroata lingvo en 1928. Apartan eventon la plej proksiman sabaton organizas Bjalistoka E-societo.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Krystyna – 1’55”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Turistoj en la vinberejoj de Krakova Regiono

La ĉefa ideo de la Krakovregiona Viteja Itinero estas logi turistojn al la lokaj vinberejoj, renkontiĝi kun iliaj posedantoj, malkovri la vinproduktan heredaĵon kaj ĝui la naturon de la regiono. Dum la tuta sezono turistoj povas viziti ilin  gustumante la produktojn. Nunjare estis planitaj 11 eventoj, inter kiuj 6 apartenas al la ĉefaj. La iniciato ĉiujare logas amason da interesiĝantoj. La nunjaraj renkontiĝoj okazos ĝis la mezo de septembro. Dum ĉiuj Wojciech Bosak, projektinto de multaj vitejoj, pola renoma eksperto verkanta kaj lekcianta altlerneje pri vino prezentos siajn prelegojn.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Maciek – 0’48”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ekonomikaj studdirektoj plej popularaj

La plej popularaj studdirektoj dum la nunjara studentiga sesio en la Varsovia Universitato estis la ekonomikaj.  Plej multaj kandidatoj por unu studloko anonciĝis en la fakultatoj de la japana kaj korea filologioj. Por la licencaj trijaraj kaj magistrigaj kvinjaraj studoj plej multaj studentoj elektis ekonomikon, financojn, investaĵojn kaj kontadon, informadikon kaj ekonometrion (temis pri preskaŭ tri mil personoj). Sekvis administrado kun 2,4 mil kandidatoj kaj laŭvice fiancoj, kontado kaj asekuroj (2,2 mil personoj). Pli ol 2,1 mil personoj elektis psikologion kaj du mil la anglan filologion. Por unu loko en la fakultato pri la japana filologio rivalis 25 personoj, en la fakultato pri la korea filologio 22 personoj. 22 personoj rivalis por unu loko en la fakultato ekonomiko, administrado kiel interbranĉa studobjekto pri ekonomiko-manaĝerado; 19 personoj rivalis por unu studloko en la fakultato pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikiloj – kun specializo publikaj rilatoj kaj merketiko de sociaj forumoj; 18 personoj je unu loko kalkuliĝis en la fakultato pri la ĉina filologio. Grandan poularecon en la Varsovia Universitato ĝuis krome nova studdirekto gvidota kun la Varsovia Medicina Universitato – medicina kemio. Temas pri interbranĉaj inĝenieriaj studoj kun konoj pri kemio vastigitaj je elektitaj problemoj de la medicinaj, biologiaj, farmaciaj kaj parencaj sciencoj. Por unu loko rivalis 16 personoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’14”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Eksterlandanoj laborantaj en Pollando

Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por la aferoj de Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ unu miliono 500 mil civitanoj de aliaj ŝtatoj. La ministerio konsideras krei favorajn kondiĉojn por enmigrantoj el pli granda nombro da landoj, i.a. el Filipinoj, Vjetnamio kaj eĉ Nepalo. Aktuale baze de laborpermeso povas esti dungataj civitanoj de Armenio, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio, se la laborperiodo ne superos 6 monatojn en la daŭro de 12 monatoj.  Oni planas plilongigi ĉi tiun periodon ĝis 18 monatoj kaj envivigi pli da favoroj kondiĉoj por akiri laborpermeson. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko por logi eksterlandanojn resti en Pollando longdaŭre,  eĉ konstante. Laŭ la donitaĵoj de OECD Pollando estas unu el la landoj plej volonte elektataj de eksterlandanoj por komenci tie laboron. En 2016 temis pri 670 mil enmigrantoj per kio Pollando superis Usonon, Germanion kaj  multajn aliajn landojn. En 2017 baze de laborpermesoj en Pollando laboris 7 mil nepalanoj, preskaŭ 4 mil civitanoj de Hinda Unio, 2400 personoj el Bangladeŝo, po pli ol 1400 rusoj kaj azeroj, pli ol 1200 turkoj, preskaŭ samtiom da ĉinoj, 733 filipinanoj, 657 vjetnamanoj, 426 pakistananoj. Laŭ la donitaĵoj de la Nacia Pola Banko en tri jarkvaron de la 2017 ukrainanoj laborantaj en Pollando direktis al Ukrainio pli ol 8,6 miliardojn da zlotoj. Ĝiscele pri pli facila akiro de la loĝpermeso en Pollando povas esti interesitaj ĉirkaŭ 200 mil personoj, ĉefe ukrainanoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’41”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Israelo, la ŝtato de juda nacio

La proklamita pasintsemajne de la israela Kneset leĝo, difinanta Israelon kiel „ŝtaton de juda nacio” elvokis maltrankvilon de Eŭropa Komisiono – deklaris ĝia  aferprezentanto Maja Kocijanczicz. Ŝiaopinie necesas eviti paŝojn, kiuj aldone komplikus aŭ malebilgus solvi konflikton en la Proksima Oriento. Laŭ Kocijanczicz „demokratio kaj egaleco, se temas pri rajtoj de malplimultoj estas ŝlosilaj valoroj, kiuj difinas niajn sociojn kaj tiuj valoroj devas esti observataj. La nova israela leĝo vortumas, ke evoluo de la juda setliĝado konformas al la nacia intereso kaj „la tuta kaj unuiĝinta Jerusalemo” estas la ĉefa urbo de la ŝtato. Estis decidite, ke la hebrea fariĝas la unusola oficiala lingvo de Israelo, dum ĝis nun la egalan statuson havis la araba, ĉar unu kvinonon de la loĝantoj de Israelo konsisitigas araboj. La leĝo certigas al la juda nacio ekskluzivan rajton determini sian propran politikan statuson, ŝtatformon kaj registaron sen ajna ekstera trudo aŭ enmiksiĝo, kaj disponi pri teritorio, kie tiu registaro povas plenrajte regadi. La uniaj politikistoj emfazas timon, ke la nova leĝo povas serioze damaĝi klopodojn pri pacaj intertraktoj inter Israelo kaj Palestino.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Barbara – 1’34”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Stipendiitoj el 30 landoj lernas la polan lingvon en Toruno

En Toruno (la norda Pollando) komenciĝis la trisemajna kurso de la pola lingvo kaj kulturo por stipendiitoj de la Nacia Agentejo de Akademia Interŝanĝo. Lernas en ĝi 60 personoj el preskaŭ 30 landoj.  Temas pri la 12-a kurso, sed en la nuna jaro la unuan fojon  Somera Kurso de la Pola Ligvo kaj Kulturo estas organizita kunlabore kun la Nacia Agentejo. Ĉiuj ĝiaj partoprenantoj jam iom konas la polan lingvon lernitan en sia lando. Nun en Toruno ili profundigas siajn konojn. En la programo de la kurso estas lecionoj pri praktika lernado de la lingvo, prelegoj pri Pollando, poloj, pola kulturo kaj krome integrigaj renkontiĝoj, dancokupoj, laborrenkontoj muzikaj, teatraj,  rendevuoj en lingva ĉambro, renkontiĝoj kun polaj skoltoj, kun infanoj el la familiaj infandomoj, kun studentoj. Tiamaniere la kursanoj ricevis realan ŝancon kontakti verajn polojn kaj ne nur personojn interesiĝantajn pri la pola lingvo kaj kulturo venintajn al Toruno.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Senlaboreco en Pollando kaj en la Eŭropa Unio

Laŭ Eurostat la senlaboreco en Pollando fine de majo, laŭ BAEL-metodo, baziĝanta sur la ekonomia aktiveco de homoj, egalis al 3,8 procentoj. Tiel Pollando okupis la kvinan lokon post Ĉeĥio, kie ĝi egalis al 2,2 procentoj, Malto – 3 procentoj, Germanio – 3,4 procentoj kaj Hungario – 3,7 procentoj. La plej alta senlaboreco estis notita en Greklando kaj egalis al preskaŭ 21 procentoj. Preskaŭ 16-procentan senlaborecon notis Hispanio. En Italio la senlaboreco superis 11 procentojn kaj en Francio 9 procentojn. La senlaboreco en 9 uniaj landoj ekster la eŭrosfero estis malalta, multe malpli alta ol en la eŭrosferaj landoj. En Pollando la nombro de registritaj senlaboruloj egalis al unu miliono da personoj kaj konsiderante la malkreskoritmon ĝi malgrandiĝas en la lastaj monatoj je ĉirkaŭ 40 mil personoj monate. Senlaboreco malkreskis en ĉiuj vojevodioj, ĉefe dank’ al la sezona kresko de dungobezonateco en tiaj branĉoj kiel agrikulturo, konstruado kaj turismo.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’11”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado

Morgaŭ, la 11-an de julio  en Pollando estos solenata la laŭvican fojon la Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado, de la hombuĉado de poloj  bestece murditaj de ukrainaj naciistoj. Jam lastdimanĉe lige kun la 75-a datreveno de ĉi tiu evento la pola ĉefministro Morawiecki omaĝis la memoron de la polaj viktimoj en Wołyń-regiono deklarinte, ke „estas krimoj, fronte al kiuj oni mutiĝas kaj la krimojn de la kaŭzintoj ne eblas relativigi”. Temas pri la viktimoj de la naciista armeo UPA kaj ties gvidanto Stepan Bandera, kiu en la propraj dokumentoj vortumis la planitan ekstermadon de la polaj loĝantatoj difininte  ĝin kiel kontraŭpolan kampanjon. Lastdimanĉe oni solene omaĝis la 75-jariĝon de la kulimina momento de Wołyń-krimo.  Kiel skribis porokaze la pola ĉefministro, Mateusz Mazowiecki „La interpaciĝo inter la nacioj de Pollando kaj Ukrainio povas esti bazita ekskluzive sur rekono de plena vero pri la tiama tempo”.  Temas pri la kontraŭpola etna ekstermado flanke de la ukrainaj naciistoj, kiu havis la karakteron de la hombuĉao. Diversaj fontoj informas pri inter 100 kaj 200 mil viktimoj, polaj civiluloj, inter  kiuj temis pri kruele murditaj virinoj kaj infanoj. La pola prezidento en la 75-a datreveno de Wołyń hombuĉado vizitis terenojn iam enloĝatajn de poloj omaĝante la senhomece murditojn polojn. La prezidento Duda metis florojn en la loko de ne plu ekzistanta pola vilaĝo Pokuta en Wołyń-regiono, dirinte, ke li ŝatus, ke ĉiu el poloj tie muditaj reakiru sian nomon, ke ties tombo estu signita, por ke ties familianoj povu ĝin viziti. Andrzej Duda alvokis la ukrainojn aŭtoritatojn pri la ebligo de esploroj, dank’ al kiuj oni povos identigi ĉiujn viktimojn de Wołyń-krimo.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Milada – 2’37”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La pola registaro kontraŭ limigoj de parollibereco

La pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo akceptas neniujn solvojn limigantajn parolliberecon en la Interreto. Pollando ne subtenis direktivon de la Eŭropa Komisiono pri la aŭtora leĝaro sur la kohera bita merkato, sed kune kun aliaj landoj proponis solvojn proponitajn de Konsilio de la Eŭropa Unio. La pola decido rilatas al la projekto de nova unia direktivo, premisanta i.a., ke tiaj platformoj, kiel guglo, jutubo aŭ fejsbuko devos sisteme skani la disponigitajn de la uzonatoj  videoenhavojn aŭ muzikon laŭ la vidpunkto de la observado de la aŭtoraj rajtoj. La kontraŭuloj de la projektitaj ŝanĝoj asertas, ke ili signifas cenzuron en la Interreto. La definitiva versio de la direktivo povas fariĝi valida leĝo, se ĝi ankoraŭfoje estos subigita al la voĉdonado en la Eŭropaj Konsilio kaj Parlamento. Sekve ĝi devos esti envivigita en ĉiuj membroŝtatoj, kiu procezo povas finiĝi post 2-3 jaroj. Dume Pollando ne subtenis la direktivon, kaj definitiva starpunkto de Pollando dependos de la fina formo de la reguligo.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Maciek – 1’09”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Edukprojekto pri polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz

Komenciĝis la realigado de la edukprojekto adresita al la pola junularo titolita „Polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz”.  Ĝia celo estas honesta prezento, baze de faktoj kaj ekzamenitaj fontoj de la  historio kaj sortoj de la polaj civitanoj deportitaj al la germana koncentrejo. La projekto konsistas el tri elementoj. La unuan formas dokumenta filmo „La atestantoj”, bildiganta la sortojn de polaj malliberigitoj de Auschwitz – poloj, judoj kaj romaoj en la kunteksto de politiko de la nacisocialisma Germanio, de la kreiĝo kaj funkciado de la koncentrejo kaj de la germana teroraparato. La aliaj elementoj estas edukfasko kun lecjonscenaro bazita sur la sortoj de ses personoj, kiuj dum la 2-a mondmilito en plimulto estis samaĝaj kiel la nunaj lernantoj. La tria elelemtno estos labormaterialoj por instruistoj. La dokumenta filmo kaj edukfaskoj aperos tradukite en la lingvoj angla kaj hebrea. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi tie polojn. Auschwitz-II Birekanu kreiĝis du jaroj poste fariĝinte ekstermejo de judoj. En la koncentreja strukturo funkciis reto da subtendaroj. En la jaroj 1940-45 germanoj deportis tien  ĉ. unu milionon 300 mil personojn, inkluzive de 450 mil civitanoj de la 2-a Pola Respubliko, inter kiuj estis ĉirkaŭ 300 mil judoj, 150 mil poloj kaj 1400 romaoj.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’36”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ekoparko en Gdanska Studenta Urbeto

Komence de junio sur la tereno de la Balta Kampuso de la Gdanska Universitato estis funkciigita Ekoparko, kies patrono estas Maciej Płażyński, diplomito de ĉi tiu universitato, Sejmmarŝalo de la 2-a oficperiodo, pereinta en la aviadila katastrofo apud Smolensko en 2010. Kiel la marŝalo de la Pomeria Vojevodio li helpis en disponigo de la terenoj por la studenta urbeto. La ekoparko plenumas edukajn, sciencajn kaj ripozigajn funkciojn. Studentoj de la biologia kaj kemia fakultato partoprenas tie praktikajn studokupojn. Sciencistoj okupiĝas pri la genetika varieco de tiaj specioj kiel rozero, stipo,  malalta kaj nana betuloj.  Sur la tereno de la ekoparko estis instalitaj du ornamaj akvoreceptakloj, kiuj servos kiel generaj medioj por amfibioj, insektoj kaj senvertebruloj.  Samtempe la loĝantoj de Gdansko, Gdynia, Sopot ricevis en la Ekoparko de Maciej Płażyński la eblecon ĝui terenojn destinitajn por refreŝigo.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’57”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Sukceso de polaj altlernejoj

En la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking ĝis 14 grandiĝis la nombro de polaj altlernejoj. En 2018 Aldoniĝis do 5 novaj superaj lernejoj el Pollando. La plej bonan lokon akiris la Varsovia Universitato, sian pozicion altigis ankaŭ la krakova Jagelona Universitato. Inter aliaj polaj altlernejoj troviĝas la Varsovia Politekniko, Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, la Min-fandindustria Akademio en Krakovo, la Lodza Universitato, Universitato de Nikolao Kopernik en Toruń kaj la vroclavaj Universitato kaj Politekniko. La unuan fojon en la rangolisto QS World University Ranking en 2018 aperis la Politeknikoj de Krakovo, Lodzo, Poznano kaj Universitatoj el Gdansko kaj Katowice. Tio laŭ ekspertoj estas rezulto de la rezigno pri amasa edukado favore al kvalita.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 0’57”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konsilio de Eŭropo alvokas Rusion

La Jura Komisiono de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo alvokis Rusion, ke tiu ĉi redonu la vrakon de la aviliadilo,  en kiu en 2010 pereis apud Smolensko la pola prezidenta paro kun 94 aliaj personoj, en plimulto gravaj figuroj  en la pola politika kaj socia vivo. La proklamita lunde rezolucio alvokas senprokrastan redonon de la vrako, kiel ankaŭ de aliaj materialoj apartenantaj al la pola ŝtato. La rezolucion akceptis preskaŭ ĉiuj  ŝtatoj. Sindetenis Germanio.  En la teksto de la rezolucio la komisiono esprimas la bedaŭron, ke la rusaj reprezentantoj ne kunlaboris kun la vizitantaj Moskvon ĝiaj reprezentantoj kaj respondis neniujn petojn pri ricevo de donitaĵoj. Kiel informas la raporto „La 11-an de aprilo 2018 la Komitato por denova esploro de la katastrofo de la aviadilo Tu-154M en Smolensko, funkcianta ĉe la pola mnisterio por la defendo konstatis, ke la aviadilo estis „detruita en la aera spaco sekve de kelkaj eksplodoj”.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Krystyna – 1’14”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12 13 14 15 16