Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Koninda polo – Katarzyna Jagiellonka

Hodiaŭ mi deziras rakonti pri iu epizodo el la pola historio, kiu ligiĝas kun la nunjara kongreslando, sed ne nur kun ĝi. En tiu epizodo la ĉefa figuro estas Katarzyna Jagiellonka (Jagelonidino) la plej juna filino de la reĝo Sigismundo la Maljuna kaj Bona Sforza. En 1562 ŝi edziniĝis al Johano Vasa, princo de Finnlando, frato de la sveda reĝo Erik la 14-a. Verdire Katarzyna komence iom hezitis edziniĝi al la 11 jarojn pli juna Johano, tamen ne la amo, sed politikaj konsideroj influis ŝian pozitivan reagon. Post la kvartaga geedziĝa festo en Vilno la geprinca paro direktiĝis al Åbo, la nuntempa Turku. La princino venigis kun si luksan kaj tre valoran ekipaĵaron kun juvelaro, arĝentaĵoj, vestoj kaj vestoakcesoraĵoj, subvestoj, tabloteksaĵoj, liturgiaj vestoj, manĝilaro kaj kuirejaj ujoj, valoraj teksaĵoj, vestaĵoj por koretagantoj kaj servistaro. Tio ja konformis al la vivstilo, kiun ŝi praktikis en Pollando. Ne mirige do, se ni aldonos, ke  al Katarzyna al kortego de Åbo akompanis 59 personoj. La tiea kastelo sur unu el la insuloj ĉe Turku kompare al la krakova Kastelo Wawel kaj aliaj palacoj en Pollando havis prefere severan karakteron kaj rolis kiel defenda konstruaĵo. Nur dank’ al la doto de Katarzyna la tieaj ĉambregoj akiris iom da lukso kaj belo. Aperis en ili tapiŝoj, arasoj, t.e. fajne teksitaj flandraj murtapiŝoj, mebloj kaj arĝenta manĝilaro. Katarzyna heredis de sia itala patrino, reĝino Bona Sforza bonan  guston kaj ŝaton al objektoj belaj. Cetere ankaŭ ŝia patro, Sigismundo la Maljuna estis edukita en la etoso de la itala renesanco. La krakova Wawel kastelo dank’ al liaj akitekturaj projektoj ricevis imponan aspekton, la kortegon priservadis   ĉirkaŭ 2 mil personoj, do kompare kun ĝia pompo la kortego de la finna princo aspektis rekte mizere. Sed dank’ al Katarzyna  la mezepoka fortresa kastelo estis transformita en renesancan rezidejon, egalan al la reĝa. I.a. estis instalitaj en ĝi tiaj novaĵoj en la Nordo,  kiel kahelaj fornoj kaj kamenoj. La enveturpordo akiris renesancan stilon kaj ĉambregojn riĉigis artverkoj venigitaj de la reĝino aŭ aĉetitaj en la komenco de la geesiĝo. Post neplena jaro de trankvila koretga vivo, riĉa tamen je ĉasadoj kaj bankedoj ŝia edzo Johano, la princo de Finnlando, estis en 1563 akuzita pri ŝtatperfido kaj malliberigita. La mortoverdikto estis ŝanĝita je ĝismorta mallibereco. Lia frato, la reĝo de Svedio Eriko la 14-a, timis ke Johano dank’ al la geedziĝo kun la filino de la pola reĝo klopodos – kun la subteno de Pollando – sendependiĝi de Svedio akironte tiel influojn ĉe Baltiko. Erik proponis tiam al Katarzyna revenon al Pollando aŭ setliĝon en la bienaj posedaĵoj sur la Alandaj Insuloj. Ŝi rifuzis ambaŭ ofertojn preferante dividi la sorton de la edzo. Eblas diri, ke tiel finiĝas la finna epizodo en la vivo de Katarzyna Jagiellonka, finne Katariina Jagellonica. Sed ni sekvu ŝian sorton. Pro sia decido Katarzyna ektroviĝis kun Johano en malliberejo la  fortresa kastelo Gripsholm apud Stokholmo. Tie, en la malliberejaj kondiĉoj Katarzyna naskis filinon, Izabela kiu mortis infanaĝe kaj filon Sigismundon, la postan reĝon de Svedio kaj Pollando. La situacio estis tiom drameca, ke por havi vindaĵojn por la beboj ŝi devis aĉetadi de la gardantaj ilin soldatoj malnovajn ĉemizojn. Turmentis ŝin ne sole zorgo pri la infanoj, sed ankaŭ timo pri la vivo de la edzo kaj pri sia propra estonteco. Komence de 1567 Erik planis mortigon de Johano kaj edzinigon de Katarzyna al Ivan la Terura. Iliajn pliajn sortojn influis la mensa malsano de Erik. En oktobro Katarzyna kaj ŝiaj proksimimuloj akiris liberecon. La sveda aristokrataro du jarojn poste transdonis la povon al Johano,  kaj li kaj Katarzyna estis kronitaj en Upsalo kiel reĝo kaj reĝino de Svedio. Talenta kaj ŝaĝa Katarzyna en signifa grado influis la artajn gustojn de sia edzo, kiu imitante polajn renesancajn arkitekturajn solvojn projektis kaj realigis plurajn konstruaĵojn en Svedio unuavice alikonstrante kaj ekipante la reĝajn rezidejojn kaj ĉefajn preĝejojn. Kun la helpo de Katarzyna li komencis venigadi eksterlandajn majstrojn, plurfoje uzante la helpon de la krakova Wawel-kortego. Dum sia 16-a regado kiel reĝino de Svedio Katarzyna multe zorgis pri la polaj-svedaj rilatoj. Ŝi mortis en 1583 havante 57 jarojn. Ŝia sepulto fariĝinte la nacia evento en Svedio organizita kun enorma pompo reliefigis la reĝan genealogion de Katarzyna.  Rigardante ŝian grandan kaj pompan tomboŝtonon en la katedralo de Upsala ne eblas dubi pri ŝia signifo kaj prestiĝo.  Ŝian tomboŝtonon – situantan en la apudeco de tiu de  Gustavo la 1-a Vasa, la fondinto de la dinastio – kadras du dorikaj kolonoj kun arko kronita per granda reĝa krono. Granda orumita tabulo latine priskribas la vivon de Katarzyna, i.a. ŝian malliberigon, la 4-jaran ekzilon kaj  glorigas ŝian pravan karakteron kaj piecon. La tabulon ornamas Jagelondinastiaj blazonoj kaj kronas blazonoj de Svedio kaj Pollando subtenataj de du leonoj. La robon de la reĝino ornamas tri svedaj kronoj. Ankoraŭ dum sia vivo la vivosortoj de la reĝa geedza paro famiĝis dank’ al kronikisto Marcin Kramer, kiu en 1570 eldonis anonime „Historion veran pri la aventuro de la beaŭrinda aventuro de la finna princo Johano kaj la pola reĝidino Katarzyna”. Ilia geedziĝo fariĝis unu el la dramvefotoj de la sveda verkisto August Strindberg en la verko „Eryk XIV” el 1899. En la 1919 la finna poeto Eino Leino dediĉis al la reĝa paro sian poemon „Kantoj de princo Johano kaj Katarzyna Jagelonidino”. Kvankam Katarzyna Jagellonka la plej multajn meritojn – aparte koncerne kulturon kaj religion – portis por Svedio, kiel ĝia reĝino tamen per firma memoro, sincera estimo kaj simpatio ŝi estas ĉirkauprenita en Finnlando. Ekzemple unu el la valoj en la proksimeco de Turku  la loka loĝantaro ĝis hodiaŭ nomas, difinas kiel „Valon de Katarina”. Katarzyna Jagiellonka, la princino de Finnlando ĝis hodiaŭ estas perceptata kiel esenco de Pollando kaj poloj kaj tra jarcentoj tra ŝia prismo en Finnlando oni rigardis kaj rigardas la polan kulturon. Plurfoje la finnaj aŭtoritatoj – kune kun la polaj – organizas porokazajn kulturajn eventojn ligitajn kun polaj kreantoj de la nacia kulturo sub la devizo „Jagellonica”. Kion aldoni ? Nepre tion, ke  la filo de Katarzyna  fariĝinte la reĝo de Pollando kiel Sigismundo la 3-a Vasa translokis en 1609 la ĉefurbon de Pollando el Krakovo al Varsovio. Lia figuro ne estas forgesita. Sigismundo la 3-a Vasa ĉepinte de la kolono sur la varsovia Kastela Placo daŭre rigardas la panoramon de la ĉefurba Varsovio.

El la elsendo 18.07.2019. Legas  Barbara – 10’15”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

El la E-Gazetaro

Lastatempe atingis la redakcion novaj E-periodaĵoj, ne ĉiuj plej aktualaj, sed ĉiuj interesaj. Neniun surprizos, se mi komencos de la veninta antaŭsemajne 3-a numero de „Esperantolehti”, ja la 104-a ĉiam pli proksimas. Tuomo Grundström, la prezidanto de E-Asocio de Finnlando en siaj enkondukaj vortoj „Kvaran fojon ĉefurbo de Esperantujo en Finnlando” retrorigardas al la pasintaj finnaj UK-oj – du en Helsinki en 1922 kaj 1969, en Tampere en 1995 kaj alrigardas la 104-an komenciĝontan post du semajnoj. Tiu en 1922 estis aparte grava por Finnlando, juna respubliko, naskiĝinta post la tn. Granda  Milito, la 1-a mondmilito. Ne nur Finnlando ĝuis suverenecon kaj sekve de tio „por internacia kunvivado kreskis intereso al komunlingvo, kaj Esperanto ĝuis kaj intereson ĉe homoj kaj prestiĝon ĉe aŭtoritatoj. La 14-a UK de Esperanto kun 850 partopenantoj estis en la tiutempa Finnlando escepte granda internacia evento. La juna respubliko bezonis atenton, aprezon kaj agnoskon”. 50 jaroj pasas nun post la laŭvica UK okazinta same en Helsinki, al kiu Tuomo Grundström aludas kiel al tiu, „kiu estis al kelkaj el ni daŭre aktivaj la granda kaj grava sperto kondukinta nin en esperantistecon”. La sekva en Tampere antaŭ 24 jaroj logis eĉ 2400 kongresanojn kaj la tiamaj spertuloj grandkvante pretigas la nunjaran, partoprene malpli grandan, sed kiel certigas la prezidanto de EAF „kvante negranda, etose festanta”. Ĉi tiun festan etoson ĉiu kongresano sendube sentos aparte pridonacote de la finna epopeo „Kalevala”, pri kio ni legas aliloke. Sed kongresaludaj kontribuoj pli multas. Estas do interese legi la raporton pri la tria trejnseminario komence de junio kaj la lastajn informojn de LKK. Aparte amuza estas tamen la „Antaŭkongresa anagrama afiŝo” de Börje Eriskkon.  Inter pilolaj felietonoj de Jorma Ahomaeki kun simpatio mi trovis lian mesaĝan saluton al la partoprenantoj de la Lahtia UK, i.a. konstatinte, ke preparanta sin por UK en Lahti „rulseĝano” ŝajne kalkulas ankaŭ pri raportoj de la Pola retRadio. Ankaŭ la lasta numero, la 108-a,  de „Informilo por Interlingvistoj” enhavas anoncojn gravajn por la kongrestagoj. Unuavice temas pri la nunjara Esperantologia Konferenco kaj la postkongresa kolokvo pri Esperantologio kaj Interlingvistiko: Venontaj Paŝoj. Ĉu tiu numro de IPI riĉas per informoj. La redakcio volas daŭre ricevi „anoncojn pri estontaj aranĝoj, alvokojn por refereaĵoj kaj artikoloj, aktualajn informojn pri novaj libroj kaj artikoloj, informojn pri disertacioj, raportojn pri okazintaĵoj ks.”. Samtempe ĝi atentigas, ke ĝi aparte bonvenigas finpretigitajn anoncojn, kiujn oni povus senprilabore enmeti. Ideale estus dulinge eĉ – en Esperanto kaj la angla”. Ja IPI havas sian anglalingvan verison. Poezie al la Lahtia UK riverencas la maja „La revuo Orienta” represinte – kadre de la 100-jariĝo de la revuo – el siaj numeroj de la 1920 jaro tri poemojn de finno Koskenniemi en la traduko de Ramstedt – „La kara, ŝi estis eta gejŝin’”, „Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj „En aŭtuno”. Ankaŭ la maja numero de JEI multan atenton donas al kongreso, tamen al sia propra, nome  al la 106-a Japana E-kongreso en Saitama, kiu meze de oktobro okazos debatonte pri la temo „La mondon malfermas Esperanto – Interkompreno kaj pluen”. La rilataj informoj koncernas ĉefe la gubernion kaj la urbon mem, kaj tion kompletigas la dorsa flanko de la revuo kun kelkaj fotoj rilataj al la kongresurbo. En la majan numeron de „La Revuo Orienta” enkondukas la tradicia rubriko >Esperanto kaj mi<, en kiu ĉi-foje prezentas sin, sian vojon al Esperanto kaj spertojn en Esperantujo Spomenka Štimec el Kroatio. Pri la kongreso okazinta, nome la 9-a Azia-Oceania en Danang, Vjetnamio ni trovas interesan raporton en la maja/junia numero de „La Lanterno Azia”. La kongreso elektis la novan estraron de  Komisiono pri Azia-Oceania E-Movado kaj elektis por la venonta kongreso Koreion. Por Danang gravas, ke kiel ŝajnas, la kongreso lasis firmajn sekvojn – ne nur en la formo de 5 Zamhenhof-arboj simbolantaj kvin kontinentojn – sed pro  la ŝanco, ke reaktiviĝos tie la E-movado. La maja/junia numero de „La Lanterno Azia” prezentas novan esperantiston PARK Jeongsuk, kiu esperantistiĝinte en 2017 jam estas redakciano de KEA. Joĉjo aliflanke informas pri interesa iniciato de seulaj esperantistoj, kiuj realigas monatajn promenadojn al historiaj kaj kulturaj lokoj, dum kiuj ili uzas ekskluzive Esperanton. Kaj fine en ĉi tiu numero de KEA ni trovas artikolon de psikologo „Pasinteco, estonteco kaj nuno” pri la arto ne maĉi la pasintecon, ne tro iluzii pri estontecio, sed vivi nunon en vero. Laste mi ŝatus danke konfirmi la ricevon de la unua nunjara numero de „Sennaciulo” oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda”, kiu ĉiam alvokas siajn anojn „SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo”. Inter multaj interesaj artikoloj, plej ofte tradukitaj, mian apartan intereson  kaptis la aŭtoritaj de esperantistoj du komencaj  „Pri paco en la korea duoninsulo – kiel la sudkorea popolo pensas pri Norda Koreio?” kaj pri la nuna situacio en Okinavo. Aliaj artikoloj rilatas al politika situacio en Mezoriento, Eŭropo, al sindikatismo tutmonda, medio, laborista historio, la nunjara SAT-kongreso. Por ne lasi la impreson, ke interesis min sole politiktemaj kontribuoj mi menciu la sciencteman artikolon „Kiu kreis la homon” kaj la  leterkestan enpensiĝon de Michel Marko pri „Robota aventuro” – el kiu mi citu mallonge: „La danĝero ne estas, ke robotoj homeciĝu, sed ke homoj robotiĝu laŭ deziro de potenculoj, kiuj instruas la reton per supera memoro, ne pro homa saĝo, sed per kapablo mensogi kaj perfidi. La komputiloj nenion inventas, nur retrovas foregsitajn aferojn”.

El la elsendo 06.07.2019. Legas  Barbara – 8’46”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉirkaŭ kelkaj datrevenoj lige kun „Sinjoro Tadeo”

Ĝuste ĉi-vendrede, la 28-an de junio pasas la 185-a datreveno de la aperigo de la fama pola epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Komence ĝi ne vekis entuziasmon de la publiko kaj nur post ĉirkaŭ 30 jaroj ĝi akiris la statuson de la artverko de la pola literaturo.  Kiel tian konis ĝin jam Antoni Grabowski, dank’ al kiu de 101 jaroj ekzistas la E-versio de ĉi tiu verko. En la „Enciklopedio de Esperanto” el 1933 ĉe la titolo de la poemo ni legas i.a. ke Grabowski, >Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estas titana laboro.< Kio tamen alkondukis al la entrepreno de ĉi tiu „titana laboro”. Eksplikon ni trovas en la artikolo, kiu antaŭ 60 jaroj aperis el sub la plumo de Stanisław Karolczyk en la 6-a numero de „Pola Esprantisto” el 1959. Verŝajne malmultaj estas niaj aŭskultantoj, kiuj povis legi ĉi tiun numeron, verŝajne multe pli estas tiuj, kiuj povis konatiĝi kun ĝi en la libro dediĉita al Antonio Grabowski de Zofia Banet-Fornal. La represo de la artikolo aperis en la dua eldono de ŝia libro. Mi citu ĝin el ĉi tiu fonto por plej verŝajne plejmulto de niaj aŭskultantoj. Ĝi estas titolita „D-ro Zamenhof kaj traduko de „Sinjoro Tadeo”. Sed ni reiru al la enciklopediaj notoj pri Antoni Grabowski, en kiuj Kaloman Kalocsay koncerne lian tradukan arton elstarigas precipe „Sinjoron Tadeon” en formfidela traduko. Li skribas i.a. en kunteksto de ĉi tiu verko, ke „ĉi lasta – do „Sinjoro Tadeo” – estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la Esperanta traduk-arto, per ĝi Grabowski fariĝis la patro de la Esperanta poezio. – En ĉi tiu libro Grabowski estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo Esperanta. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorttrovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de „Sinjoro Tadeo” pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. – Ankaŭ cetere li estis kuraĝa tornisto de l’ lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. ĉi anstataŭ ĉi tiu, senpera verbigo de substantivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la Esperantaj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). – Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvomajstreco ofte majstras ankaŭ lin mem kaj pro tio li kelkfoje lacigas – sed eĉ la plej severa kritiko devas eksilenti antaŭ pluraj partoj de „Sinjoro Tadeo” (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankiel, la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio” – fino de la citaĵo. „Sinjoro Tadeo” daŭre ravas havante firman lokon inter la lernejanaj legaĵoj, fariĝinte la heroo de la unua Tago de la Nacia Legado antaŭ sep jaroj. Jam tiam al la kampanjo aliĝis esperantistoj, kiuj legis en fragmentoj la verkon de Mickiewicz en la E-traduko de Antoni Grabowski tra la mondo. De kvin jaroj „Sinjoro Tadeo” troviĝas en la pola Landa Listo de Unesko-programo „La memoro de la mondo”.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Barbara – 9’39”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda polo_Emil Korytko

Komence de junio lige kun la Pintrenkonto de la Trimara Iniciato en Ljubljano (internacia ekonomia-politika iniciato de 12 uniaj landoj situantaj ĉe Balltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko) la pola prezidento  inaŭguris en la parlamento de Slovenio ekspozicion dediĉitan al pola etnografo kaj sendependiga aganto, Emil Korytko. Nunjare pasis lia 180 mortodatreveno. Lia figuro estas malmulte konata en Pollando kaj lia nomo malaperis el la literatura vivo post la 2-a mondmilito. Tute alie estas en Slovenio, kie la rolo de la pola esploristo ĝis nun estas forte aprecata kaj jam ekde la elementa lernejo junaj slovenoj lernas pri Emil Korytko kaj studentoj pri slovena filologio konatiĝas kun lia figuro devige. Ni estas konvinktaj, ke lia figuro meritas konigon al niaj esperantistaj aŭskultantoj, ne nur polaj aŭ slovenaj. Emil Antoni Korytko blazone Jelita (naskiĝinta en Lvovo, 1813 kaj mortinta en Ljubljano, 1839) estis pola etnografo, insurgento kaj sendependiga aganto. Li naskiĝis en la nobela familio, kiel la filo de Józef Stanisław kaj Rudolfina hejme Rubczyńska. Li studis filozofion en Lvovo, partoprenis la kontraŭcaran novembran insurekcion 1831. Baze de denunco li estis en 1837 arestita kaj malgraŭ manko de pruvoj li estis trude ekzilita al Ljubljano. Tre rapide Emil Korytko enkreskis la tiean socian medion, ligis novajn konatecojn. Post la instaliĝo en Slovenio Korytko komencis kolekti la tieajn legendojn kaj kantojn kaj tiel montris al slovenoj, kiom grava estas la nacia konscio kaj popola kulturo. Li agis konforme al la spirito de la slovena nacio en la epoko, en kiu neniu pensis ankoraŭ pri la slovena nacieco. La 23-an de junio 1838 li adresis mesaĝon al slovenoj „Der freuden des Slaventhums in Krain”, per kiu li instigis kolektolaboron pri la slovena popola kulturo. Helpe de slovenaj sciencistoj Korytko aperigis sekve pluvastigitan poste disertacion pri la slovena popola kulturo „Ein Wort über das Volkslied in Krain”. Lia persona folklora kolekto fariĝis ĝermo de la fako pri la popolaj kostumoj en la ljubljana “Rudolphinum”. La plej grava verko de Emil Korytko kiel etnografo estas tamen „Sloveńske pésni krajnskiga naroda” eldonita en kvin volumoj en la jaroj 1839-1844. Dank’ al tiu verko li eniris mondon de la plej elstaraj kreantoj de la slovena kulturo. Korytko ne forgesis pri sia propa lingvo-kultura identeco. Li instruis en Slovenio la polan lingvon, okupiĝis krome pri la popularigado de la polaj kulturo kaj literaturo. I.a. li amikiĝis kun la fama slevena romantika poeto Franc Prešeren, al kiu li proksimigis la figuron de Adam Mickiewicz. Per tio li vekis la  slovenan literaturan movadon de lokaj sciencistoj konvinkinte ilin pri la neceso konservi propran literaturan heredaĵon. Tiam la ĝermo de la nacia movado estis domo, en kiu loĝis la slovena advokato edziginta al polino Blaž Crobath, kun kiu Korytko tenis amikajn rilatojn. En Ljubljano la pola ekzilito eksciis pri la ilira movado. Temis pri la  kultura kaj politika movado floranta en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 19-a jarcento.  Ĝia celo estis strebi al unuiĝo de la sudaj slavoj senkonsidere al la ŝtataj kaj administraciaj limoj,  ĉefe kroataj, sed ankaŭ slovenaj kaj serbaj agantoj. Korytko fariĝis ĝia pledanto, samtempe li asertis, ke necesas protekti la slovenan lingvon. Post la morto en 1839 kiel unu el la avanaj popularigantoj kaj disvastigantoj de la slovena nacia kulturo Emil Korytko estis sepultita en la tombejo Narje en Ljubljano, inter multaj meritiĝintaj por Slovenio personoj. Marĝene de nia felietono pri Emil Korytko  ni notu, ke la vivinta en la 19-a jarcento pola filologo Andrzej Kucharski kiel la unua deklaris, ke slovenoj estas memstara slava nacio, tiel helpante konstrui ilian nacian identecon. Kiel gvidanto de la katedro de slavaj dialektoj en la Varsovia Universitato li faris 7-jaran esplorviziton en la slavaj landoj. Estante en Slovenio – baze de kolektita lingvistika materialo kaj esplorrezultoj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj – li konkludis, ke slovenoj estas aparta slava nacio kaj ne, kiel ĝis tiam asertite, kroataj montaranoj.

El la elsendo 21.06.2019. Legas  Barbara – 6’14”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda Pollando – Łochów

Ĉi-jare Pola E-Asocio kiel lokon de sia landa kongreso, dum kiu oni ankaŭ elektas la novajn asociajn gvidantojn elektis la lokon Łochów [ŭoĥuf], la sidejon de la urbo-vilaĝa komunumo en la regiono troviĝanta norde de Varsovio inter la pola ĉefurbo kaj Bjalistoko. La situanta en la Mazovia Regiono, en la valo de la malspura fluo de Bug-rivero apud la rivero Liwiec ĝi najbaras kun granda arbara komplekso. Łochów estas konata de la mezepoko kaj la unuaj mencioj pri ĝi  devenas el la 14-a jarcento. Komence temis pri princa setlejo Łochowiec rande de arbarego, de kie la regantoj de Mazovia Regiono startis por la ĉasadoj. En 1378 ĝi estis notita kiel vilaĝo de la mazovia princo Simowit la 3-a kaj de li atribuita kiel propietaĵo al iu Wawrzyniec Pieńka. Lime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj la posedanto fariĝis proksima kunlaboranto de laŭvica mazovia princo Janusz la 1-a Maljuna,  Wawrzyniec z Targówek. En la 16-a jarcento li kaj lia familio  transprenis la familian  nomon Łowscy kaj estis la vilaĝposedantoj ĝis la 17-a jarcento. Poste Łochów fariĝis – pro vendoj au familikoneksaj rilatoj la proprietaĵo de aliaj familioj Kuszel, Hryniewcz kaj Zieliński. La vilaĝo en la periodo de la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando subalternis al aŭstraj aŭtoritatoj, sekve ektroviĝis en la Varsovia Princilando kaj fine en Pola Reĝolando (1815). En la mezo de la 19-jarcento la vilaĝposedantoj vendis parton de siaj grundoj por elkonstruo de la Varsovia-Peterburga Fervoja Linio. Tio spronis la evoluon de Łochów, en kiu kreiĝis masonita stacidomo, vasta lokomotivejo, ligna akvoturo certiganta la akvolivron al la komunumaj akvoduktoj kaj akvopumpilo ĉe la rivero Liwiec. Ĉe la stacidomo loĝis multaj familioj priservantaj la stacidomon, lokomotivejon kaj relojn.  Por ili estis konstruita plurfamilia loĝdomo kaj mastrumaj objektoj. Baldaŭ proksime de la stacidomo kreiĝis domoj privataj, ne ligitaj kun la fervoja infrastrukturo. Proksime al la vilaĝo estis funkciigita fabriko de fervojaj reltraboj. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento la nova posedanto de la loko fariĝis – ĝis la 1919 – Zamoyski-familio. Sekve kiel doto de Izabela Zamoyski  Lochów fariĝis la propraĵo de Kurnatowski-familio.  Dank’ al ili, aparte Eryk Kurnatowski, en 1931 kreiĝis tie ĉevalbredejo, kiu avancis al la unua ĉevalbredejo en la antaŭmilita Pollando. La tieaj ĉevaloj  kvinfoje gajnis la ĉefan varsovian ĉevalkuran premion kaj preskaŭ ĉiujn premiojn tiuepoke ligitajn kun konkretaj ĉevaloj dum la varsoviaj vetkuroj. Tamen la septembra militkampanjo 1939 ĉesigis la ekziston de la ĉevalbredejo. Germanoj konfiskis la ĉevalojn forveturigante ilin al Mariendorf en Brandenburgio. Fine de la 2-a mondmilito ĝi estis transprenita de la Ruĝa Armeo kaj la palaco utiligita kiel milithospitalo. Sekve de ĉio ĉi ĝi estis forte sengradigita. En 1944 la havaĵoj de Łochów estis naciigitaj, sed estis entreprenitaj klopodoj rekonstrui la fervojan infrastrukturon preskaŭ plene detruitan en aŭgusto 1944. La 50-ajn jarojn karakterizan dinamika evoluo unuvice lige kun la postmilita rekonstruo de Varsovio. Łochów el la kamparana loko transformiĝis en la kamparanan-laboristan. Ties loĝantoj ligis la kamplaboron kun laboristaj okupoj en fabrikoj kaj entreprenoj de Varsovio. Fine de la 1968-a jaro la transformiĝanta el la kamparana al la urba loĝloko Łochów ricevis la urbajn rajtojn. Estis elkonstruitaj novaj stratoj, loĝkolonioj, fabrikoj, preĝejo. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Łochów ricevis elektran fervojan ligon kun Varsovio. La ĉefa historia objekto de Łochów estas la loka palaco kun la ĉirkaŭa parko. La originala konstruaĵo estis levita en la jaroj 1820-30, poste estis kelfoje plikonstruata.  Postmilite ĝi estis parte forlasita,  troviĝis en ĝi komunumaj loĝejoj. Rekonstruita en la jaroj 2004-2008 ĝi transformiĝis en  modernan hotelon kun konferenca centro kaj centro de la estetika refresiĝo.

El la elsendo 01.06.2019. Legas  Barbara – 6’10”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La Jagellona Universitato 655-jara

Lastvendrede en la Jegelona Universitato en Krakovo (la suda Pollando) okazis la ĉefaj solenaĵoj ligitaj kun la establita tie antaŭ 655 jaroj Krakova Akademio. La 12-an de majo 1364 post kiam finfine venis la papa aprobo la fondoakton anoncis la lasta reĝo de Piast-dinastio Kazimiro la Granda.  Tiu ĉi la plej malnova en Pollando kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo altlernejo preninta kiel la modelon Universitaton de Bolonjo sian devizon vortumis „Plus ratio quam vis”, alivorte pli gravas racio ol forto. Post la morto de la reĝo Studium Generale ĉesis funkcii. Nur 30 jarojn poste dank’ al la reĝino Jadwiga ĝi restarigis la funkciadon kiel rajtoplena mezepoka universitato. La reĝino edzinigita al la Właysław Jagelo mortante postakuŝe nur 25-jara lasis sian monon, juvelojn kaj vestojn por la restaŭro de la universitato. Ekde 1817 omaĝe al la Jagelona dinastio la universitato ricevis la kromnomon Jagelona.  Kiel la unua rektoro de la krakova universitato estis elektita de la profesoraro la kunkreinto de internacia juro Stanisław el Skarbimierz. Kreiĝis tiam konstruaĵoj por profesoroj kaj por studentoj. La zorgo de la apostola ĉefurbo pri la Krakova Akademio estis konfidita al la krakova episkopo. La florperiodo okazis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La krakova universitato ĝuis internacian renomon logante studentojn el la tuta Eŭropo, kiuj konsistigis tiam ĉirkaŭ 44 procentojn de ĉiuj studentoj. Krom poloj studis litovoj, hungaroj, germanoj, ĉehoj, rusoj, svisoj, britoj, nederlandanoj, francoj, italoj, hispanoj, eĉ tataroj. La matematikaj, astronomiaj kaj geografiaj sciencoj plenfloris. Ĝuste tiam Mikołaj Kopernik kreis sian heliocentran teorion kaj Maciej Miechowita eldonis la verkon „Tractatus de duabus Sarmatiis…”. Temis pri la unua sistema priskribo de la terenoj inter la riveroj Wisła, Don kaj la Kaspia Maro. En la universitato eblis lerni la grekan kaj hebrean lingvojn. Tamen reformacio kaj religia divido de Eŭropo kun samtempa kreiĝo de multaj novaj universitatoj bremis la alvenadon de eksterlandaj studentoj. En la lando pli gravaj oficoj estis rezervitaj por nobeloj ne devantaj legitimi sin per universitataj atestoj. Ĉio ĉi kaŭzis krizon, sed la Krakova Akademio senĉese peredukadis elstarajn polajn ŝtatvirojn, episkopojn, literaturistojn. La 17-a jarcento distingiĝis per la rivalado de la Akademio kun jezuitoj dezirantaj akiri dominan pozicion en la  krakova instruado. La 18-jarcenta plano venigi eksterlandajn profesorojn ne sukcesis, sed en la  studoferto aperis la lingvoj germana kaj franca.  Tute novan epokon inaŭguris la kreiĝo de la Komisiono por la Nacia Eduko en 1773. Dank’ al la komisiita de ĝi pastro Hugo Kołłątaj okazis ĝisfunda reformo de la universitato. Kreiĝis ĝia nova organiza strukturo, la unuaj laboratorioj, Astronomia Observejo, Botanika Ĝardeno, klinikoj. La studlingvo fariĝis la pola konforme al la klerigepoka filozofio. Post la 3-a dispartigo de Pollando (1795) Krakovo estis enkorpigita de Aŭstrio, sekve aligita al la Varsovia Princolando, post la Viena Kongreso (1815) Krakovo fariĝis Libera Urbo. Ĉio ĉi influis ankaŭ la situacion de la universitato, en kiu studoj iom sengradigitaj okazis en la germana kaj sub la germana influo. La situacio ŝanĝiĝis kiam Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio akiris aŭtonomion. Tiam kiel la lekcia lingvo estis revenigita la pola. Komence de la 20-a jarcento la nombro de la universitataj katedroj kreskis trioble,  ĝis 97. Studis en ĝi pli ol 3 mil personoj el ĉiuj aneksitaj partoj de Pollando fare de Aŭstrio, Prusio kaj Rusio kaj el la tuta habsburga monarkio. Post la regajnita suvereneco en 1918 la evoluo de la Universitato daŭris. En Krakovo  studis pli ol 4 mil junaj personoj, ne sole viroj. Pri ĝia rango atestas la longa nomlisto de elstaraj filologoj, historiistoj, arkeologoj, juristoj, matematikistoj, kemiistoj.  Dramecan periodon en la historio de la Jagelona Universitato perskibis la 2-a mondmilito. En ĝiaj komencaj monatoj, la 6-an de novembro 1939 germanoj ruze kunvenigis en Collegium Novum preskaŭ 180 sciencistojn kaj laborantojn de la universitato kaj sekve arestis kaj malliberigis ilin en koncentrejoj. Multaj ne transvivis. Germanoj fermis la universitaton. La studoj ekde 1942 disvolviĝis konspire. Postmilite, en 1945 la studojn en la Jagelona Universitato komencis 5 mil personoj. En nova politika realo la universitata strukturo plurfoje ŝanĝis, ĉikanoj trafis iujn renomajn sciencistoj aparte en la stalinisma periodo. Tra la sekvaj jaroj la politikaj kirliĝoj speguliĝis en la historio de la universitato. Spite ĉion ĉi daŭre laboris tie elstaraj sciencistoj. Nun la Jagelona Universitato havas 16 fakultatojn, laboras en ĝi pli ol 540 profesoroj, 730 habilitiĝintaj doktoroj, 2600 aliaj lekciantoj, pli ol 3, 5mil administraciaj laborantoj. La krakova universitato estas studloko por ĉirkaŭ 50 mil studentoj kaj doktoriĝantoj. Inter la studentoj 65 procentojn konsistigas virinoj. En tiu kunteksto aparte reliefiĝas la legendo pri la unua studentino, Nawojka – kiu alivestita je knabo komencis tie studojn. La jubileaj solenaĵoj komenciĝis evidente en Wawel Katedralo per la florkrona ornamo de la tomboj de la fondintoj,  la gereĝoj  Kazimiro la Granda, Jadwiga kaj Władysław Jagelo.  Dum la jubileaj solenaĵoj la medalon Merentibus transprenis profesoro Mario Suwalsky, poldevena sciencisto el la ĉilia universitato en Concepción kaj eksa honora konsulo de Pollando en ĉi tiu urbo. Li estis honorita pro siaj elstaraj sciencaj atingaĵoj en esploroj pri naturaj kaj modelaj membranoj, pro intensa kaj fruktodona scienca kunlaboro inter la Univeritatoj Jagelona kaj en Concepción, pro efika popularigado de la pola scienco kaj kulturo en la landoj de la Latina Ameriko. La solenaĵojn kronis speciala koncerto kun la partopreno de la muzikaj ensembloj funkciantaj ĉe la Jagelona Universitato.

El la elsendo 17.05.2019. Legas  Barbara – 9’06”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

El la E-Gazetaro_14.05.2019

Ĉi-foje iom pli rapide ol kutime ĉe mia komputilo stokiĝis kelkaj E-gazetoj, do mi decidas ne plu prokrasti ilian foliumadon. Ĉi-foje ni komencu per la marta/aprila 2019, alivorte 357-a „La Lanterno Azia”. Inaŭguras ĝin E-versio de la Deklaro de koreaj studentoj, kiuj la 8-an de februaro 1919 deklaris sendependecon en Tokio, Japanio. Tiu deklaro fariĝis motivo por la Deklaro de la Unua de marto, kio okazis samjare en Seulo. Tiu ĉi versio, apud la angla kaj japana, aperas nun en la 100-a datreveno de la studenta deklaro por esti diskonigita tra la mondo pro la decido de la Seula urbodomo. Mi mem ĉerpis el la teksto gravan instruon pri la historio de Koreio, tutaparte en la kunteksto de ĝiaj rilatoj kun Japanio, sed rimarkinte ankaŭ la tiaman, do de antaŭ cent jaroj, pritakson de la rolo de Rusio kaj Ĉinio en la kunteksto de paco en Oriento. Tiun ĉi historian dokumenton sekvas raportoj pri la februara Vintra Kursaro de Korea E-Asocio kaj pri la 38-a Namkang E-lerenjo kaj la 28-a Internacia Kurskunveno de Esperanto. Kiel raportas pri la unua evento KEA-estrarano pri edukado Vintro ĝi plene atingis sian celon uzi praktike Esperanton inter diversnivelaj lingoparolantoj, inter kiuj la kvaronon konsistigis komencantoj.  La programo de la paralelaj Internacia Kurskunveno kun la Namkang E-Lernejo kunorganizita de Seula Esperanto Kulturcentro kaj E-Populariga Asocio estis multe pli varia. Legante la raporton eblas miri, ke nur dum du tagoj okazis tiom da eventoj de tiu ĉi „Esperanta Vilaĝo”. Mi do citu el la raporto de vicprezidanto de KEA Nema ĝuste pri tiu diverseco: „Oni ne povas ne miri, unue pro la nombro de la proponitaj programeroj, kaj poste multe pli pro iliaj karakteroj. Tre unika kaj majesta estis la Kurso de KPR (Kardio-Pulma Resuscitado) kaj AED (Aŭtomata Ekstera Defibrilatilo), kiun alportis al la vilaĝo la specialisto, kiu laboras en sukurejo. En la vilaĝo aperis „Okulkliniko Dzika 9”, kien oni povis viziti kaj fari konversacion kvazaŭ oni sidus en tiu kliniko de d-ro Zamenhof ĉe la strato Dzika 9. Sur la sporteja grundo oni ludis Petankon – la francmaniera ludo – kiun gvidis franclingva instruisto. Iu sinjorinoj, kiu kutime ĝuadas kun siaj filinoj patkukon, malfermis la Fakon pri tio, kiel kuiri la patkukon. Profesia pentristo malfermis la Lernejon por lerni portreton. Tiuj, kiuj mastrumas en reala vivo kafejon kaj teejon, kune starigis Esperantistan Teejon, en kiu oni povis havi agrablan babiladon tenante en la manoj la varman tason plenan de bonodora trinkaĵo. Troviĝis du haloj, kiujn ni nomis Granda halo kaj Arta halo, en kiuj fluis senĉese prelegoj kaj prezentoj. En iuj ĉambroj regis la lingvo Esperanto en la formoj de diskutado kaj eĉ disputado sur temoj serioze pripensigaj. Ne mankis tradiciaj eventoj kiel kantado kaj dancado. La teamo Libroservo de KEA starigis unu belan budon, kien vizitis ne sole esperantistoj-libroamantoj, sed ankaŭ ĵurnalisto, kiu intervjuis niajn amikojn kaj poste sciigis en sia ĵurnalo, ke jam  delonge floradas E-kulturo en la urbo. Estis kelkfojaj aŭkcioj, kiujn prezidis la prezidanto de KAO, eksa KAEM, kaj pri kiuj oni raportis, ke ĉiuj aŭkciaĵoj estis en fervoro forvenditaj. En la torento da programeroj oni devis zorgi kun malfacilio pri tio, al kiu programero iri, ĉar samtenpe allogis multaj. Lerni kantojn koreajn kaj japanajn en Esperanto, lerni dancojn koreajn kaj japanajn, ludi kun kartoj, ludi kun vortoj, fari interfolion, fari stelforman telereton, lerni kiel skribi sian nomon en brajlo kaj fari glumarkon brajlan ktp, ktp.” –  tiom cite el ĉi tiu etosredona raporto relefiginta pliajn allogajn facetojn de evento, kiu konfirmis ke diversloke kreskas la E-agado en  Koreio, kaj ĉiumonate naskiĝas novaj esperantistoj. GRavasa do doni al ili la zorgon ĝis ili stariĝos sur siaj propraj piedoj ankaŭ en ĉiutagaj edukagadoj”. Eblas do diri, bela evento, bela laboro. La marta/aprila  „La Lanterno Azio”  liveras pliajn E-lingvajn kontribuojn, nome nova esperantsitino Elina prezentas siajn opiniojn pri la lernata lingvo, Sodeban rakontas pri la iniciato „Verda ekskurso” el 2017, kiu celas pretigi en Esperanto ekskursoitinerojn tra historiaj, kulturaj heredaĵoj de Koreio elektante por la sia prezento la urbomuron de Seulo. Fine Joze Takehara prezentas siajn opiniojn „Por konservi junecon kaj sanon”. Mi ĝojas, ke post kelka tempo la revuo de la Korea E-Asocio min atingis. Iom pli frue venis la laŭvica nunjara, la 2-a numero de „Esperantolehti” kun multaj administraciaj informoj gravaj por finnaj esperantistoj, sed ankaŭ kun riĉa programo de somera kurso kun la kvara trejnseminario, en kiu kiel instruistinoj rolos Nina Pietuchowska kaj Sylia Hämäläinen. En la klarigaj informoj de EAF-estraro ni ekscias, ke en la programo oni koncentriĝos pri lingvaj ekzervoj en konkretaj situacioj kaj poste per konkretaj ekzercoj lernos kiel helpi dum la kongreso en diversaj taskoj. Al la kongresprepariĝo servis ankaŭ pli frue martaj Vintraj Tagoj kun koncerna trejnseminario, pri kio oni raportas aparte. Kun granda plezuro mi trovas en ĉi tiu numero de „Esperantolehti” kelkajn etaj kontribuojn de Jorma Ahomäki, kiuj baziĝas sur liaj rememoroj, legitaj/relegataj libroj, spertoj el E-kontaktoj kiujn neforviŝeble lin akompanas. En ĉi-lastaj li referencas al la unumonata vizito de Sulvan Zaft en Finnando kun kiu li i.a. informcele pri Esperanto kaj lingvoproblemo vizitis finnajn lernejojn. En la retrorememoroj denove aperas Varsovio, kiun li vizitis 15 fojojn, kaj mi ĝojas ke en kelkaj mi povis lin akompani. Sed liaj kontribuoj pri Daniel Jones kaj la rusa fonetiko kaj pri la leginda (finna) verko de Arto Mustojaki malkovras ankaŭ kromajn interesiĝojn kaj lingvoimprsiĝemon de la aŭtoro, ĉi-foje pri la rusa lingvo.  La 2-a numero de „Esperantolehti” tamen ja elstaras per siaj internaj koloraj paĝoj, enhavantaj 5-partan kantaton de Börje Eriksson „Ikaro”. Espereble ĝi estos prezentita en la programo de la Lahtia UK. Fine de nia nunsemajna trarigardo ni donu la atenton ne vere al la gazeto, ĉar temas pri ampleksa kajero,  „Konstruado – kajero de TAKE 2019”. En la nunjara kajero de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj aperas  kelkaj artikoloj pri pavimoj. En plimulto temas pri fakula pritrakto de la unuopaj temoj – ne nur pripavimaj – sed dank’ al la akompanaj fotoj ankaŭ nefakulo povas orientiĝi kaj profundigi siajn konojn pri la ĉirkaŭanta nin materia kulturo, kiel tio okazas en la kazo de pavimoj aŭ tegmentaj ornamaĵoj. Tiun ĉi kajeron pri la „Konstruado” de TAKE mi do flankenmetis por pli profundiĝi en la temon.

El la elsendo 14.05.2019. Legas  Barbara – 9’37”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6  7  8  9 10 11 12 13 14