Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Teresa Nemere pri sia laboro en la Etnografia Muzeo de Toruń

La 1-an de decembro forpasis konata pola esperantistino el Toruń, Teresa Nemere. En sia laboro en la tiea Etnografia Muzeo ŝi kreis i.a. spacon por kunlaboro pri folkloraj temoj, en kiu la pontan rolon ludis Esperanto. El nia arkivo ni prezentas fragmenton de intervjuo, kiun antaŭ multaj jaroj ŝi donis al nia redakcio ĝuste pri utiligo de Esperanto en sia profesia laboro.

El la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio

El la elsendo 05.12.2025 – 04′ 21″

Kun la karmemora redaktoro Roman Dobrzyński

Nia elsendo el la 15.11.2025 grandparte estis dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.11.2025 – 18′ 42″

D-ro Gabriel Beecham i.a. pri sia vojo al Esperanto

Antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beecham renkontita dum la 110-a UK en Brno. Li rakontas pri sia esperantistigo, ni krome ekscias, ke la nuna prezidanto de BEA estas profesie kuracisto anestezisto. Kaj kompreneble ĝojigis nin la informo, ke ankaŭ al li niaj E-elsendoj el Varsovio ne estas nekonataj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.11.2025 – 08′ 35″