Ludu

La 980-a E_elsendo el la 15.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en Brazilo kaj nun ankaŭ en la E-komunumo. Lia grupo „Lasu min prezenti plu” troviĝas jam en Telegramo, kaj nun li invitas por la premiera Internacia Parolarta Trejnado, al kiu eblas aliĝi ĝis la 24-a de julio ĉe la adreso: https://forlaflatado.com/ipt/. Komence ni proponas kronvirusan kronikon kaj aktualaĵon lige kun la 610-a datreveno de la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo, la batalo apud Grunwald. En scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Templenton-premio, Francis S. Collins. Muzike akompanas nin Manuel per fragmento de la kanzono „Akvarelo” el lia KD „Mirindaĵo”. La akompana interreta foto prezentas la tolaĵon de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas la hodiaŭa interparolo kun Leandro Abrahão el Brazilo. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D