Ludu

La 928-a E_elsendo el la 15.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo ni referencas al la novembra Malferma Tago en Roterdamo kaj al la tiama prelego de Orlando Raola pri Scienco en Esperanto. Ni prezentas ĝian unuan parton. La komencaj aktualaĵoj koncernas la pasintjarajn sukcesojn de la pola flugkompanio LOT, la polan markon ZELMER kaj ĝian novan posedanton, la protekton de moruo en la orienta parto de Baltiko. La sciencbultena temo traktas esplorojn de polaj sciencistoj pri la eksterparolaj elementoj de la homa komunikado.
En la merkreda elsendo ni aŭdas fragmente la kanzonon de rusa poeto kaj kantisto Wladimir Wysocki „Adiaŭo al montoj”. La interreta foto rilatas al la informo pri limigo de la fiŝkaptado de moruo en la orienta Baltiko.
Hodiaŭ tradicie eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo, kiuj troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ilin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D