Ludu

La 918-a E_elsendo el la 10.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Ĉi-marde ni ne parolas pri la E-literaturo, sed ĝin prezentas per la 88-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la hodiaŭa solena disdono de Nobel-premioj en Stokholmo. Inter la Nobelpremiitoj troviĝis ankaŭ Olga Tokarczuk el Pollando ricevinta literaturan Nobelpremion pro la jaro 2018. Nia sekva aktualaĵo rilatas al esploroj de IBM pri granda parto de la nunaj laborantoj devontaj alikvalifikiĝi pro artefarita inteligenteco. La sciencbultena temo koncernas pliajn esplorojn pri influo de interreto je la homa organismo, ĉi-foje strukturo kaj funkciado de la cerbo.
Muzike akompanas nin Amira el Koreio per la kanzono „Ĉu mi do devas migri for’. La akompana foto prezentas Olga Tokarczuk dum la solenaĵo de la tanspreno de Nobel-premio pro literaturo 2018.
Tradicie ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D