Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 900-a E_elsendo el la 08.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas Katalin Kováts, sub kies gvido dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato komenciĝis unujara Instruista Trejnado por studentoj de la 3-a studojaro kaj 12 aliaj personoj, kiuj krome al ĝi aliĝis. Ni interparolas krome pri la instruista trejnado ĉe edukado.net, RITE.
En aktualaĵoj ni informas pri la komuna starpunkto de Pollando, Francio kaj Germanio rilate la agronomian politikon en la Eŭropa Unio kaj ankaŭ pri bonaj ekonomiaj rezultoj, kiujn de kelka tempo notas Pollando.
La sciencbultena temo estas dediĉita al enzorgiga malkresko de birdoj en la Norda Ameriko. Muzike akompanas nin Vojaĝo per  fragmento de la kanzono „La Tero suferas” el la KD „Planedo nia” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas birdojn de Kanado.
La ebleco aŭskulti kaj legi paralele la aktualaĵojn en niapaĝa rubriko „Novaĵoj” kaj la sciencbultenan temon en la rubriko „Sciencaj informoj” praktike kontribuas al altigo de aŭdkompreno kaj parolkapablo. Uzu ĝin, rekomendu al aliaj ! La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, Katalin Kováts aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 08.10.2019

  • Rosa lopez skribis:

    Kara Barbara
    Mi volas gratuli vin kiel cxefa respondecxulino de la Pola Retradio kaj al la tuta skipo pro viaj 900 elsendojn.
    Mi jam komentis foje dum la Internacia Semajno de la kulturo kaj turismo en Katalunio kiom da laboro representas pretigi elsendon de la Pola Retradio. Laux via kalkulo nur unu sola elsendo bezonas de vi men dek horoj dedikadon, mi just kalkulis ke 900 elsendoj necesis cxiujn horojn de unu tutan jaron kaj 10 hortagojn. Tiu nekredebla tempo vi vere felicxe dedicis al cxi tiun taskon kiujn ni auxkultantoj de la tuta mondo povas gxui pro via klopodo kaj la helpo de via teamo, do mi kiel fidela auskultanto kaj en la nomo de cxiuj auxkultantoj de la pola retradio en la mondo volas Kore gratuli vin cxiuj kaj deziri al vi bonan sanon kaj felicxon.
    Pri cxi tiu lasta elseldo mi ankaux volas aldoni ke mi tre sxatis la paroladon kun katalin Kovats kaj vi Barbara ene de “Nia antauxmikrofona gasto” Mi estas vere felicxa pro koni vin ambaux kaj kore fieras pro la mirinda laboro kiun vi donacas al la Esperanta komunumo. Varman brakumon karaj samideaninoj kaj amikinoj. Rosa Lopez el Terrassa

Lasi respondon al Rosa lopez Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.