Ludu

La 772-a E_elsendo el la 20.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la nunsemajna felietono el la ciklo „Koninda Pollando” ni donas la atenton al la kreiĝanta nova turisma itinero en la suda Pollando, en la Sanktakruca Montaro „Laŭ la spuroj de la benediktana kulturo”; ĝi estos finpreta en 2019-a jaro.
– La komenca kulturtema informo rilatas al la eksterordinara ekspozicio daŭranta en la varsovia Wilanów-palaco. Troviĝas en ĝi originalaj turkaj teksaĵoj konkeritaj kiel milittrofeo dum la fama batalo apud Vieno repuŝanta turkojn for de Eŭropo. La ekspozicio prezentas krome unu el la plej karakterizaj, plurfoje imitataj portretoj de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski, al kiu dankŝuldiĝas la viena venko.
– En la E-komunuma temo ni informas pri la furoranta en Ĉeĥio operspektaklo en Esperanto. Ankoraŭ en decembro okazos ĝiaj pliaj enscenigoj.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Jonny M. „Kresku Esperantujo” el lia KD „Regestilo” eldonita de Vinilkosmo.
– Nia programrilata interreta foto prezentas la benediktanan abatejon sur la pinto de Święty Krzyż (la Sankta Kruco), kiu spronis la laborojn pri la nova vizititinero, pri kio ni hodiaŭ felietonas.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D