Ludu

La 699-a E_elsendo el la 07.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, kiu hodiaŭ estas d-ro Marc Bavant el Francio ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano memorigante lian partoprenon en la Interlingvistikaj Studoj, sekve doktoriĝon en Amsterdamo kaj la nunajn studojn pri la elama lingvo. Ni mallonge parolas pri la gvidataj de li du sekcioj pri lingvistiko kadre de la 4-a Interlingvistika Simpozio, finante la interparolon per kelkaj opinioj pri la varsoviaj E-elsendoj, kies aŭskultanto li estis kaj – kiel evidentiĝas – daŭre jen kaj jen estas.
– Nia informbulteno prezentas opinisondan pritakson de la nuna registaro post la dujara oficado, statistikan bildon de pola patrino kaj kelkajn informojn pri la pola regiona lingvo, la kaŝuba lige kun la okazinta semajnfine ortografia testo por infanoj kaj gejunuloj.
– Ĉi lastan informon ni ornamis per la kaŝuba kanto en Esperanto „Naĝu, naĝu la ŝipet” el la KD de la Bretona E-Koruso.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la kaŝubajn muziknotojn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D