Ludu

La 555-a E-elsendo el la 03.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo estas dediĉita al d-ro Henryk Jordan, kuracisto kaj socia aganto, la kreinto de la unua en Eŭropo kaj en Pollando publika parko de distro kaj movludoj por infanoj;
– Komencaj kuturaj informoj rilatas al ŝtata premio pri literaturo de Aŭstrio atribuita al la pola verkisto Andrzej Stasiuk kaj al la interesa kompara ekspozicio pri virinskulptaĵoj de pola kaj franca artistoj – Xawery Dunikowski kaj Auguste Rodin;
– En E-informoj ni sciigas pri EAQUALS-marko por la 11 lingvaj ekzamenoj de la Jagelona Universitato, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto, kiun tie instruas Maria Majerczak kaj pri la proksimiĝantaj elektoj dum la UK en Nitro;
– Fine aŭdiĝas Leterkesto
Muzike akompanas nin nekonata grupo de polaj infanoj, kiuj en E-o kantas polan popolan kanton pri kukoleto. En Leterkesto sian kanzonon „La vivo estas kolora” fragmente kantas Ĵele.
La kulturktronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Novaĵoj”. La rubriko „Felietonoj” – nia hodiaŭa rakonto pri d-ro Jordan.