Ludu

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 352-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsultebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste al Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.