Ludu

Grétar Jónsson estis verŝajne la plej juna LKK-ano de la 98-a UK en Rejkjaviko. Surpriza renkontiĝo en unu el 10 lokaj restoracioj kun E-flago en la postkongresa tago estis la okazo retrorigardi kun li ne nur al la kongreslaboroj. Krom kun Grétar niaj aŭskultantoj havas la okazon kontiĝi kun GUMI, vokalojda (parolsintezila) kantistino el Japanio por kiu „Kanton de ABC” verkis Rokmsai. Komence tradicie ĉe la adreso: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro. La nunsemajna scienca bulteno estas unutema kaj estas dediĉita al la tn. 7-a kontinento aŭ suroceanaj plastoinsuloj. La teksoj de la novaĵoj kaj scienca temo estas jam en rilataj rubrikoj samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj.