Ludu

Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Komunismo kaj Naziismo estas la ĉefaktualaĵo de la 258-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. La Pakto Ribbentrop-Mołotow influis la sorton de milionoj da homoj. Inter ili estis ankaŭ esperantistoj. Tiukuntekste ni memorigas pri du libroj de la longjara redaktorino de “Heroldo de Esperanto”, Ada Fighiera-Sikorska. Ni informas pri la rilata ekspozicio en la Reĝa Kastelo en Varsovio. E-informoj koncernas du interesajn eventojn okazontajn ĉi-aŭtune en Japanio. La gasto de la nunsemajna Leterkesto estas nia aŭskultanto kaj redakcia teamano, Bruce Crisp dividanta siajn opiniojn pri la elsendoj kaj nia modifata paĝo.

La informo pri la Eŭropa Tago de Memoro estas legebla kaj aŭdebla en la rubriko „novaĵoj”.