Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Pola-Germana Scienca Premio Copernicus 2022

Profesorino Krystyna Radziszewska el la Lodza Universitato kaj profesoro Sascha Feuchert el Universitato en Giessen ricevis la polan-germanan sciencan premion Copernicus 2022 pro la komunaj esploroj pri holokaŭsto. Atribuas ĝin Fondaĵo por la Pola Scienco kaj germana esplorfondaĵo DFG. Laŭ la opinio de la ĵurio la esploroj de la laŭreatoj pri literaturaj atestoj el la juda getto en Lodzo – Getto Litzmannstadt – la dua plej granda getto sub la germana okupacio en Pollando – grave kontribuis al rekonstruo de la ĉiutaga vivo kaj kulturo en la getto. La ĵurio aprezis la kvinvoluman publikaĵon Kroniko de la Getto, kiu estis prilaborita kunlabore kun aliaj sciencaj laborantoj kaj Enciklopedion de la Getto.
Profesoroj Radziszewska kaj Feuchert kunlaboras ekde 90-aj jaroj. Kun la fluo de la tempo la duflanka kunlaboro transformiĝis en internacian reton de kunlaborantaj esploristoj pri diversaj sciencbranĉoj.
La premio Copernicus estas atribuata ĉiun duan jaron ekde 2006. Ĝia celo estas popularigi esploratingaĵojn, kreiĝantajn kiel rezulto de kunlaboro inter sciencistoj el Pollando kaj Germanio. La valoro de la premio egalas al 200 mil eŭroj. Ĝi estas egale dividata inter la laŭreatoj por iliaj pliaj sciencaj esploroj kaj firmigo de la pola-germana kunlaboro.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Pamela – 01’57”

Sensangaj operacioj

Specialistoj el la universitatoj en Teksaso kaj Kalifornio pruvis dum siaj eksperimentoj kun musoj, ke ilia novprilaborita lasera platformo ebligas la sensangan desekcon de histo. Tiu sistemo konsistas el arangaĵo por kohera optika tomografio OCT, kiu certigas mikroskopian bildodetaligon. Ĝi uzas iteribazitan laseron por koaguli vaskulojn kaj tulilaseron por tranĉi histon. La sciencistoj kombinis ambaŭ laserojn en unu biokongruan fibron, kiu estas precize kontrolata dank’ al OCT.
La platformo ebligas ripetajn kaj koherajn tranĉojn de la mola kaj rigida histo kiel kartilago. Detale pri sia platformo la aŭtoroj skribas en „Biomedical Optics Express” certigante, ke dum la apliko de ilia biokongrua fibro en la operaciata histo ne aperis sango, kio aparte gravas dum operacioj de cerbo. Oni sole konstatis etan lezon de la histo pro la varmefikado.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Tomek – 01’08”

Sciencistoj kaj homoj interesiĝantaj pri scienco kune

Laŭplane la 7-an de aprilo aprilo komenciĝis la funkciado de la interreta platformo por la komunikado inter sciencistoj kaj homoj interesiĝantaj pri la scienco. Temas pri komuna projekto de sciencistoj el Pollando, Germanio kaj Nederlando. La ĉefa celo estas praktika apliko de la scienco en la socio, enplekto de la socio en kunkreadon de scienco. De la pola flanko la projekton partoprenas i.a. la bjalistokaj Mediciana Universitato kaj sciencistoj el la Bjalistoka Universitato.  La projekto baziĝas sur tri plurjaraj medicinaj populaciaj esploroj gvidataj en Roterdamo, en Greiswald kaj en  Bjalistoko.  La sciencistoj amplekse ekzamenas la sanstaton de la loĝantoj laŭ plurjara perspektivo por tiri praktikajn konkludojn cele la planadon de sanpolitiko kaj de sanprofilaktaj programoj. Ili ne volas limiĝi nur al propraj konoj atendante informojn de mezaj homoj, pri kio ili interesiĝas, pri kio ili volas kleriĝi. Ĉiu persono povas kontribui al la komunika platformo sugestante ekzemple proponojn de esplortemoj, aliĝi al temgrupoj interesiĝantaj pri konkreta afero, subteni voĉdone plej interesajn aŭ necesajn por trakti temojn. Krome inter la partneroj de la projekto okazos interŝanĝo de esplortemoj pri populaciaj ekzamenoj en la unuopaj landoj. Oni atendas kunlaboron de biologoj, demografoj, sociologoj, ankaŭ de urboplanistoj, ekonomikiistoj, informadikistoj.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Maciek – 01’40”

Pola-norvega esplorprojekto pri stavoj

En la mondo depende de kvalifiko ekzistas inter 64 milionoj kaj eĉ 3 miliardoj da akvoreceptakloj difinataj kiel stavoj. Tio signifas eĉ 30 procentojn de ĉiuj senfluaj dolĉaj akvoj en la mondo. Sekve de tio ŝajnas afero grava detale esplori ilian biodiversecon kaj prilabri la manieron de ilia monitorado. Sciencistoj el Pollando, inkluzive el la Fakultato de Biologio kaj Medioprotektado de la Universitato en Lodzo laboras en internacia esplorista kolektivo – konsistanta el kvin partneraj grupoj el Norvegio kaj Pollando – okupiĝanta pri la demando, per kio stavoj enurbaj diferencas disde tiuj, kiuj troviĝas ekster la urbaj kompleksoj. La tasko de la projekto ECOPOND estas esplori projektojn kaj mekanismojn okazantaj en stavoj de kvin urboj: Krakovo, Lodzo, Gdansko, Oslo kaj Trondheim kaj en iliaj neurbanizitaj ĉirkaŭaĵoj. En siaj esploroj biologoj koncentriĝas pri biologia diverseco de bakterioj, fungoj, verterbruloj kaj senvertebruloj. Krome ili ekzamenas la kemian konsiston de akvo en kelkdek dolĉaj akvoreceptakloj inter la pola  Krakovo kaj la norvega Trondheim.  Ĉar la kvalifiko, t.e. signado de multaj specioj per tradiciaj metodoj estas malmulte efika kaj temporaba sciencistoj intencas ekzameni la specian variecon per utiligo de media DNA kaj RNA el akvoprovaĵoj.  Nome ĉiuj animaloj liberigas al la akvo siajn ĉelojn kaj kun ili genetikan materialon. Sciencistoj ekzamenas ankaŭ fiziko-kemiajn akvoparametrojn, kiuj servos kiel kroma faktoro en analizoj de la specia diverseco. Ĉio ĉi ebligos klarigi, ĉu efektive la urbanizaj procezoj estas minacaj por akvoorganismoj, ĉu per grandigo de stavonombro en la urboj eblos pli bone protekti organismojn ligitajn kun akvo.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 22

 

Marlimaka veneno pli efika ol morfino

Conus rolani estas specio de marlimako vivanta en Pacifiko ĉe la bordoj de Filipinoj. Laŭ sciencistoj el la Kopenhaga Universitato ĝi povas helpi en prilaboro de plia alternativo por dependigaj kontraŭdoloraj substancoj kiel morfino.
Ĝis nun oni utiligis la venenon de alia marlimako Conus magnus por anstataŭigi kiel kontraŭdoloran substancon morfinon kaj opioidojn. Sur la merkato troviĝas jam medikamentoj produktitaj sur ĝia bazo, aplikataj en la kuracado de vertebrarlezoj kaj tumoroj. Ili estas tamen multekostaj unuflanke, aliflanke malfacile aplikeblaj, ĉar ili estas injekciataj al la centra nerva sistemo ekzemple voje de vertebrara enplantaĵo.
Bea Ramiro el la Fakultado de Biomedicinaj Sciencoj de la Kopenhaga Universitato sian atenton donis al nova, alia marlimako – marlimaka specio, kiun en abundo ŝi trovis dum la kolektado de esplormaterialo ĉe la filipina insulo Cebu en 2018. Temis ĝuste pri la specio Conus rolani. Seve de la esploroj sciencistoj akiris ĝian venenon kaj baze de analizo de ĝiaj elementoj ili eksciis pri tiuj, kiuj manifestis la kontraŭdoloran efikon. Evidentiĝis, ke la retrovita toksino efikas kontraŭdolore en tute alia maniero ol tiaj kuraciloj kiel morfino. Ĝia strukturo similas al hormono – troviĝanta en la homa organismo – reguliganta la dolorsenton, kiu latine nomiĝas „somatostatinum”. La testoj kun la uzo de musoj konfirmis la efikecon de la toksino el Conus rolani. Ĝia kontraŭdolora efikado montriĝis pli longdaŭra ol tiu de la dependiga morfino.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Barbara – 02’07”

La premio Lodewijk Woltjer por Bożena Czerny

La pola astronomo Bożena Czerny el la Centro pri Teoria Fiziko de la Pola Sciencakademio estas la unua polino, kiu ricevis la Premion „Lodewijk Woltjer” de la Eŭropa Astronomia Societo. Ĝi estis atribuita pro ŝia kontribuo kompreni la fizikon de akreciaj diskoj, difinata ankaŭ kiel alkreskaj diskoj. Temas pri strukturoj formiĝantaj el gaso kaj polvo falantaj sur fortan gravitan fonton. La centra objekto altiranta la gravite turbulantan materion plej ofte estas la nigra truo, neŭtrina stelo, blanka nano aŭ nova stelo. Profesorino Czerny estis distingita ankaŭ pro sia simila rolo rilate regionojn, en kiuj kreiĝas vastaj emisilinioj en aktivaj nukleoj de galaktikoj, esploroj pri proprecoj de kosmologia modelo kaj malluma energio. Profesorino Bożena Czerny diplomiĝis pri la teoria fiziko en la Varsovia Universitato en 1974. Ek 1978 ĝis 2017 ŝi laboris en la Astronomia Centro de la Pola Sciencakademio en Varsovio, kie ŝi doktoriĝis  en 1984 kaj en 1994 akiris profesoran statuson. Bożena Czerny estis prezidentino de la Pola Astronomia Socio en jaroj 2011-2013. Ŝi estis scienca redaktorino en la Ĵurnalo de la Usona Astronomia Socio, the American Astronomical Society Journals. Aktuale profesorino Czerny laboras en la Centro pri la Teoria Fiziko de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Maciek – 1′ 48″

Plasto en la homa sango

Grupo de sciencistj el Amsterdamo prilaboris metodon, kiu ebligas retrovi plaston en la homa sango. En la esploroj partoprenis 22 anonimaj sangodonintoj kaj ilia sango estis testita laŭ la vidpunkto de kvin diversaj polimeroj enirantaj la konsiston de plasto. Polimerojn oni identigis ĉe tri kvaronoj de la testitaj personoj, kio pruvas, ke mikroplasto traiĝas en nian sangon. Pli frue estis nur sciate pri tia eblo, ĉar tion elmonris laboratoriaj eksperimentoj. Nun estis pruvite, ke la homa (viva) organismo absorbas plaston dum la ĉiutaga vivo. La meza koncentriĝo de plasto en la sango ĉe ĉiuj ekzmanitoj egalis al 1,6 mikrogramoj je unu mililitro, kio ekvivantentas al pli malpli unu tekulereto je mil litroj da akvo. Plej ofte temis pri PET, el kiu estas produktataj akvoboteloj kaj trinkaĵboteloj, polietileno el kiu kreiĝas vendosakoj kaj polistireno el kiu estas produktataj dentobrosoj kaj ludiloj. Ekotoksikologo Heahter Leslie kaj kemiiistino Maria Lamoree el Vrije Universiteit Amsterdam kune kun la kunlabora kolektivo elmontris la traiĝon de pasto el la natura medio en la sangon. Dank’ al tio pliaj sciencistaj kolektivoj povos serĉi respondojn pri tio, kiomgrade niaj organismoj estas poluciitaj de plasto, kiom facile mikroplasto traiĝas el la sango al diversaj histoj de la homa organismo kaj ĉu mikroplasto estas sanminaca. Se jes, pri kiuj minacoj temas?

El la elsendo 15.04.2022. Legas Maciek – 1′ 46″

Historia aspekto de soraboj

Kolektivo de antropologoj kaj arkeologoj el la Naturscienca Universitato en Vroclavo kunlabore kun plastikistoj el la loka Belarta Akademio rekonstruis la aspekton de tri loĝantoj de la Supra Sorabio. Temis pri du viraj kaj unu virinia kranioj troviĝantaj en la Urba Muzeo de Bautzen, Budziszyn. La rekonstruaĵoj estas prezentitaj en la Urba Muzeo kiel frukto de la pola-germana scienceduka projekto „Mil jaroj de la Supra Sorabio – homoj, burgoj, urboj”. Spite supozojn oni ne scias multon pri tiuj okcidentaj slavoj. Eĉ la aserto pri tio, ke ili aperis sur la nuna lima teritorio inter Pollando kaj Germanio ne estas firma. Oni taksis ĝin je la 6-7-a jarcentoj, aktuale ĉiam pli ofte oni parolas pri la 8-a jarcento. Grava esplorelemento estas kolekto de informoj pri la loĝantoj de la burgoj, ilia ĉiutaga vivo, kutimoj. Sciencistoj volas ekscii tion baze de izotopaj ostoekzamenoj.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Gabi – 1′ 13″

Noveca materialo kontraŭ frapenergio

Sciencistoj el University of Wisconsin priskribis en la periodaĵo „ACS Nano” novspecan kirason, kiu protektas kontraŭ rapide moviĝantaj objektoj. Tiu ĉi malpeza, malmola kaj firma materialo kreita el nanotubetoj haltigas kuglojn pli efke ol la jam konata polimero Kevlar aŭ ŝtalaj platoj. Krom protekti homojn kontraŭ karabenkugloj ĝi povos protekti i.a. kosmajn veturilojn kontraŭ kosmaj forfalaĵoj. Profesoro Ramathasan Thevamaran kaj lia kolektivo ligis plurfacetajn karbonajn nanotubetojn kun la nanofibroj de Kevlar. Tiu kombinaĵo perfekte neniigas la frapenergion. Krome novaj protektomatoj superas aliajn protektomaterialojn distingiĝante ankaŭ per multe malpli granda pezo. La ŝlosila estis aldono de ioma kvanto da Kevlar-fibroj por krei hidrogenajn ligojn inter la nanotubetoj. Hidrogenaj ligoj estas dinamikaj, kio signifas ke eblas senĉese ilin ŝiri kaj denove rekrei. Tiu procezo ebligas diseriĝon de grandaj kvantoj da energio. Krome la hidrogenaj ligoj grandigas rigidecon, kio fortigas maton el ĉi tiu materialo. Kiel klarigas profesoro Thevamaran post la aldono de Kevlar-nanofibroj preskaŭ 100 procente pliboniĝis la energidilatiĝo en la kazo de iuj hipersonaj frapoj. Novaj matoj, same kiel Kevlar-fibroj konservas siajn proprecojn same en tre malaltaj kiel ankaŭ en altaj temperaturoj, kio ebligas utiligi ilin en ekstremaj medioj.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Tomek – 1′ 51

Mielkapsuloj de polaj sciencistoj

Mielo estas unu el malmultaj naturaj produktoj kun altgradaj nutroproprecoj kaj sanigaj efikoj. Signifa parto de ĝiaj bioaktivaj elementoj ne atingas inteston pro ilia labileco kaj sengradigo kaŭzita de la malalta pH (potenco Hidrogena) de la stomakacidoj. Esploristoj el la Instituto de Teknologio kaj Analizo de Nutraĵoj ĉe la Lodza Politekniko aplikante naturajn polimerojn kreis novecajn mikrokapsulojn de mielo. Tiu metodo limigas perdojn de la bioaktivaj elementoj en la mielo kaŭzitajn de efikado de gastrosuko kaj digestoenzimoj. La mikrokapsuloj povos funkcii kiel sistemoj de la kontrolata liverado de bioaktivaj elementoj al intesto. Ili povos ankaŭ esti utiligataj i.a. kiel preparaĵo faciliganta cikatriĝon de vundoj aŭ kiel nutromedikamento kun konfirmitaj imunomodeligaj proprecoj, t.e. reguligantaj la reziston de organismo.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Tomek – 1′ 07″