Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Faruno el la hejma grilo akceptita de la Eŭropa Komisiono

Ekde la 24-a de januaro la firmao Cricket One el Vjetnamio povas uzi por la nutraĵproduktado farunon el la insekto Acheta domesticus, t.e. hejma grilo kaj distribui ĝin sur la tereno de la tuta Eŭropa Unio. Tion decidis la Eŭropa Komisiono la 3-an de januaro. La azia firmao atendis la decidon ekde 2019. Inter la menciitaj produktoj baze de pulvorigitaj insektoj, tio estas hejma grilo troviĝas pano, bulkoj, kukoj kaj ankaŭ multaj aliaj nutroproduktoj.
Dietikistino Agnieszka Piskała-Topczewska interparolane kun la portalo abcZdrowie informis, ke la Monda Sanorganizo forte insistas pri riĉaj proteinaj produktoj el insektoj. Oni ankaŭ donas grandan atenton al la laboratoria produktado de viando. Temas jam pri progresinta procezo. Jam estas produktataj du specoj de fiŝa karno kaj kokina brusta viando. Progresintaj estas laboroj pri la produktado de bovina kaj porka viando.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Milada kaj Barbara – 1′ 26″

La lumpoluado kreskas

La lumpoluado en la monda skalo estas pli granda ol supozite. En la sekvo de tio sur la nokta ĉielo eblas rimarki ĉiam malpli da steloj. Oni taksas, ke se la infano naskiĝinta en loko en kiu eblas vidi 250 stelojn atingonte la 18-an vivojaron rimarkos nur 100 stelojn. Homoj en la tuta mondo longe post la sunsubiro vidas sur la ĉielo helecon, kiun kaŭzas la apliko de artefarita lumo. Tiu heleco negative influas noktajn kaj tagajn animalojn, inkluzive de homoj. Mutaj fizjologiaj procezoj ĉe plantoj kaj bestoj dependas de la tag-nokta ciklo, kiujn reguligas la lumo. Sed la lumpoluado negative influas ankaŭ la astronomiajn esplorojn. La ĉielheleco ĉiujare grandiĝas je 7-10 procentoj. Tio estas multe pli ol oni supozis post la satelita mezurado de la emisiado de artefarita, elektra lumo. Germanaj kaj usonaj sciencistoj kadre de la projekto La Terglobo Nokte analizis pli ol 50 mil ĉielobservadojn faritajn nudokule de astronomoj-amatoroj en la periodo 2011-2022. La partoprenantoj de la projekto observis la ĉielon nokte kaj notis siajn observorezultojn en 8-grada skalo. Eblis fine konkludi el ili, ke en Eŭropo la heleco de la nokta ĉielo kreskas jare je 6, 5 procentoj, en la Norda Ameriko je 10,4 procentoj. La mezumo por ĉiuj esploritaj lokoj en la mondo egalis jare al 9,6 procentoj. Plej multaj donitaĵoj koncernis la plej lumpoluitajn Eŭropon kaj Nordan Amerikon, la duono de la observadoj en Azio devenis el Japanio. Malmultas donitaĵoj el la disvolviĝantaj landoj. Tamen laŭ sciencistoj tie povas okazi la plej rapidaj kaj dramecaj ŝanĝoj. La projekto La Terglobo Nokte daŭras. Oni esperas, ke dank’ al volontulaj astronomoj eblos krei mapon pri la lumpoluado por unuopaj ŝtatoj kaj eĉ urboj.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Barbara – 2′ 48″

Pola kontraŭkoroda lako kun grafeno

Polaj sciencistoj patentumis kontraŭkorodan lakon solveblan en akvo kun la aldono de grafenoksido G-Flake. Ĝiajn proprecojn estis konfirmitaj eksperimente kiam unu el provsurfacoj estis kovrita per ĝi, kaj la alia per lako sen la aldono de grafeno en la medio favoranta kordon. La provaĵoj kovritaj per lako sen grafeno korodis sur pli malpli 20 procentoj de la surfaco, la aliaj kun la aldono de grafenoksido korodis sur la surfaco de ĝis duona procento. Samtempe la apliko de nanomaterialo en la formo de petala grafeno G-Flake en novaj surfacaj lakoj ebligas malgrandigi la uzon de substancoj nocaj por la medio kiel kromio. La aplikeblo de noveca lako kun grafeno estas tre vasta, de konstruado, tra motorizo, aviado, kosmaj teknologioj, petrola kaj gasa industrioj ĝis renovigebla energio. La patentumitan lakon kunaŭtoras sciencistoj el IMiF- kaj IMP-instituoj, krome el Instituto pri Optoelektroniko de la Militista Teknika Akademio. La jara produktovaloro de kontraŭkorodaj surfacoj en la mondo egalas al 12 miliardoj da usonaj dolaroj. En tiu ĉi kunteksto la pola inventaĵo havas ŝlosilan kaj decidan influon je evoluo de la branĉo.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Barbara – 01′ 41″

Triobla kresko de plasto sur la marfundo ene de 20 jaroj

Kiel informis la periodaĵo „Media Scienco kaj Teknologio” ene de la lastaj 20 jaroj la kvanto de plasto sur la marfundoj triobliĝis. Tio sekvas el la esploroj de hispanaj sciencistoj de la Barcelona Aŭtonomia Universitato. Laŭ iliaj esploroj el 2019 en la Medeitereanea Maro, kiam mikroplasto sedimentiĝas sur la marfuno, ĝi ne plu sengradiĝas, kion oni konstatis trovante tie plaston ankoraŭ el la 60-aj jaroj. La plasto fragmentiĝas ĉefe sur la plaĝoj, sur la marsurfaco aŭ en akvokolonoj, kio ne signifas ke ĝiaj suproj en la natura medio ne estas danĝeraj. La amasiĝo de plastopoluaĵoj ligiĝas kun la monda nivelo de plasta produktado, kio estas aparte rimarkebla ekde la komenco de la 21-a jarcento. La plastajn forfalaĵojn en signifa grado formas partikloj de polietileno kaj polipropileno el pakumoj kaj boteloj, kaj poliestero el sintezitaj fibroj.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Maciek – 01′ 11″

Novaj metodoj por kuraci pacientojn post apopleksia ikto

Kantado helpas revenigi la parolkapablon kaj plibonigi la mensan staton de homoj suferintaj apopleksian ikton, eĉ longae post la lezo. Laŭ specialistoj el la Universitato de Helsinko, ĉirkaŭ 40 procentoj de apopleksio-trafitaj pacientoj suferas je afazio – malfacilo kompreni kaj uzi la parolon. En la duono de la kazoj, la kripliĝo daŭras almenaŭ unu jaron post la apopleksia ikto kaj grave malplibonias la vivkvaliton, ofte alkondukante al socia izoliteco. Laŭ esploro de la Helsinka scienca teamo, grupaj rehabilitaj klasoj, en kiuj oni uzas aktivigan kantoterapion povas helpi al la restarigon de la parolkapablo de la pacientoj kaj plirapidigi ilian revenon al plenkvalita socia vivo. Finnaj esploristoj atentigas, ke dank’ al tio reduktiĝas ankaŭ la psika ŝarĝo spertata de la familianoj de la malsanuloj. Anni Pitkäniemi, la kunaŭtorino de la studo, substrekas, ke dum la esploroj oni pristudis diversajn elementojn de kantado, kiel ekzemple kantadon en koruso, terapion bazita sur melodia intonacio, aŭ kanttrejnadon kun la uzo de tebletoj. Dume, en Pollando, dank’al la teama laboro kunordigita de prof. Bartosz Karaszewski, la estro de la Sekcio de Neŭrologio ĉe la Medicina Universitato en Gdansko, estis evoluigita noveca metodo de kuracado de apopleksiaj iktoj. Profesoro Karaszewski asertas, ke se la esplorado evidentiĝos efika, ĉiujare dekoj aŭ eĉ centoj da homoj povos reveni al normala aŭ preskaŭ normala vivaktiveco. La esploristoj memorigas, ke en Pollando apopleksio estas la ĉefa kaŭzo de handikapeco inter plenkreskuloj kaj unu el la ĉefaj mortokaŭzoj. La kuracadmetodo evoluigita kadre de STROACT-programo estas moderna farmakoterapio aplikita por alkonduki al okluzo de malgrandajn kaj mezgrandajn arterioj ĉe homoj regule kuracataj per antikoagulantoj. Sciencistoj de la Medicina Universitato de Gdansko laboras ankaŭ daŭre pri la projekto WAKE-IN, en kiu ili esploras alian, ĉi-foje enpenetran metodon por trakti apopleksion. Temas pri nova speco de mekanika trombektomio, en kiu la embolo estas fizike forigita el la arterio. Tiu ĉi metodo estos provaplikata ĉe pacientoj kun trombo en la granda arterio kondukanta al la cerbo, ĉe kiuj la ĝisnunaj metodoj ne povis esti diverskiale uzataj. Ambaŭ programoj realigataj en Gdansko estas financataj de la pola Medicina Esplor-Agentejo, kiu destinis por ili pli ol 30 milionojn da zlotoj.

El la elsendo 15.01.2023. Legas Maciek – 3′ 09″

La librolegado fajnigas la memoron

La legado de libroj evoluigas la kognajn kapablojn kaj pozitive influas same la epizodan kiel ankaŭ laboran memorojn, kiuj kun la progresanta aĝo kadukiĝas. Sciencistoj el Beckman-Instituto ĉe la Ilinojsa Universitato elmontris, ke regula librolegado ebligas trejni la memoron en diversaj kuntekstoj. Iliajn esplorojn partoprenis 76 personoj inter la 60-a kaj 79-a vivojaroj provizitaj per elektronikaj libroj, ĉe kiuj estis instalitaj apoj ebligantaj al la enketitoj sekvi siajn legoprogresojn kaj plenigi demandaron de la esploristoj. La testitaj personoj ĉiutage legis po 90 minutojn dum kvin tagoj semajne. Samtempe la kontrola grupo per siaj tabuletoj estis solvanta krucenigmojn kaj rebusojn. La esploristoj zorgis kunlabore kun loka biblioteko, ke la proponitaj al la senjoroj libroj estu variaj, allogaj, atentokaptaj. La kognajn kapablojn oni testis komence de la esplorado kaj post la paso de ok semajnoj. Montriĝis, ke la legado de libroj en multe pli signifa grado fajnigis la epizodan kaj laboran memorojn de la testitoj ol solvado de krucenigmoj. La aŭtorino de la analizo doktorino Elizabeth Stine-Morrow konkludas, ke stimulaj mensaj aktivadoj, plene engaĝantaj la atenton estas la plej trafa vojo al longdaŭra mensa lerteco.

El la elsendo 15.01.2023. Legas Pamela – 1′ 36″

Noveca korstimulilo el Koreio

Korstimuliloj de jaroj savas la homan vivon. Tamen ili estas grandaj kaj ilia enplanto estas komplika kaj ligita kun risko. La situacion povos ŝanĝi aranĝaĵo prilaborita kaj testita en la Yonsei-universitato en Seulo. Temas pri ege maldika arangaĵo, nur 38-mikrometra monitoranta la laboron de koro kaj kaze de neceso liveranta elektran signalon. Ĝi estis ekipita per speciala tegaĵo, kiu algluiĝas al humida organo tia, kiel koro. La sciencistoj el Yonsei-universitato koncentriĝis pri problemo de misritmo, tio estas situacio en kiu koro batas tro rapide, tro malrapide aŭ neregule. Kelkfoje la misritmo estas nerimarkebla aŭ ne tiom grava, sed fojfoje ĝi povas esti vivdanĝera. En ĉi-lastaj kazoj la enplanto de korstimulilo povas esti la nura maniero savi la vivon de la paciento. La koreaj sciencistioj testis sian aparaton ĉe viva kuniklo kaj ĉe la artefarita koro, kaj la testorezultoj evidentiĝis optimismigaj. Ilia korstimulilo identigis misritmon kaj kapablis reguligi la korfunkciadon. La granda avantaĝo de la korea korstimulilo estas ne nur ĝia malgranda dimensio, sed ankaŭ la metodo de muntado. La nova korstimulilo similas al pansaĵo gluita al >epicardium<, kiu estas la seroza membrano, la interna tavolo de la perikardo. La algluo okazas helpe de algobazita hidroĝelo imitanta la proprecojn de duvalvuloj, kiu subakve gluiĝas al diversaj surfacoj. La hidroĝelo gluiĝas al la epikardium, sed ne estas sorbita de la korpo. Kvankam ĝis nun la korea korstimulilo estis testita nur ĉe kunikloj kaj ne baldaŭ eblos ekzameni ĝian efikadon ĉe homo, tamen estontece ĝi povas helpi ne nur al homoj kun la kora misritmo. Sciencistoj el Seulo planas evoluigi ĝin tiel, ke ĝi povu esti aplikata en la esplorado kaj monitorado de infarkto kaj alispecaj misfunkcioj de la koro.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Barbara – 02′ 35″

Tomasz Miller – finalano de la konkurso Populariganto de la scienco

Nia redakcia kunlaboranto, matematika fizikisto, d-ro Tomasz Miller estis pasintjare unu el la finalanoj de la konkurso „Populariganto de la Scienco” en la kategorio Sciencisto. Prezentante lian silueton la portalo >Scienco en Pollando< skribis i.a., ke la unuajn paŝojn kiel sciencpopulariganto li faris ankoraŭ kiel studento. En 2008 li konstruis kaj priservs nebulkameron por la ekspozicio „Granda Koliziigilo de Hadronoj: kiel tio funkcias”. En la jaroj 2009-10 per popularsciencaj artikoloj li kunlaboris kun la portalo „Gadżetomania”. Dum la doktorigaj studoj en la Fakultato de Matemaiko kaj Informaj Studoj ĉe la Varsovia Politekniko Tomasz Miller partoprenis ĝian popularigan laboron. Li gvidis krome okupojn popularigantaj matematikon por infanoj kaj junularo kadre de „MiNi Matematika Akademio”. Tiam li ligis konstantan kunlaboron kun Kopernik-centro de Interbranĉaj Esploroj de la Jagelona Universitato en Krakovo, kie li nun laboras. Lia plej nova projekto estas ciklo da miniprelegoj popularigantaj matematikon en jutuba kanalo. Tomasz Miller skribas por la scienca rubriko „Tygodnik Powsechny”, li partoprenas krome podiajn diskutojn, radioelsendojn kaj podkastojn. Aparta sfero de lia agado estas la popularscienca literaturo. Tomasz Miller tradukis du librojn „Perdiĝintaj en matematiko” de Sabine Hossenfelder, „Surrealaj nombroj” de Donald Knuth, krome kun Łukasz Lamża li kuntradukis la libron de Roger Penrose „Modo, kredo kaj fantazio en la nova fiziko de la Universo”.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Barbara – 02′ 07″

Polino malkovris nekonatajn hispanajn poezitekstojn

Garcilaso de la Vega estis unu el la plej renomaj poetoj de la hispana renesanco, batalanto kaj koretegano de la hispana reĝo Karolo la 1-a, kiu kiel Karolo la 5-a estis la Sankta Romia Imperiestro. Lia vivo povas servi kiel scenaro de la sensacia filmo en kies daŭro li jen verkis, jen batalis en Eŭropo kaj la Norda Afriko. Pro la militvundoj li mortis havante nur 35 jarojn. Garcilaso enkondukis en la hispanan poezion la italan metrikon kaj kreis strofon kun la nomo lira. Antaŭ kelkaj monatoj Maria Czepiel pretigante doktorigan disertacion por Oksforda Universitato trarigardis la bitigitan kolekton de la itala poezio en latino troviĝantan en Ĉeĥio, en kiu ŝi malkovris tri nekonatajn pli frue kopiojn de odoj de Garcilaso de la Vega. Inter ili troviĝis du perdiĝintaj tekstoj de la hispana poeto. La unua estis la odo al Pietro Bembo, la alia poemo dediĉita al germana humanisto Johann Alexander Brassicanus. Ĝis nun oni ne sciis pri ĝia ekzisto kaj ajnaj ligoj de la Vega kun Brassicanus. En Bulletin of Spanish Studies (Bulteno de la hispanaj studoj) aperis artikolo de la pola sciencistino kun traduko kaj detala pritrakto de la retrovitaj tekstoj de la renoma hispana poeto.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Maciek – 1′ 29″

Materialo konduktanta elektron kiel metalo

Sciencistoj el la Ĉikaga Universitato prilaboris la produktomanieron de konduktiva materialo formebla kiel plasto, samtempe konduktanta elektron kiel metalo. La konduktaj materialoj estas necesaj en nia ĉiutaga vivo, ĉar dank’ al ili funkcias i.a. aranĝaĵoj movataj de kurento. Al la tradiciaj, plej malnovaj apartenas tiaj metaloj kiel kupro kaj oro. De ĉirkaŭ 50 jaroj ekzistas organikaj konduktiloj, en kiuj materialo estas riĉigita je aldonaj atomoj. Ili estas pli flekseblaj kaj prilaboreblaj ol metaloj, sed ne estas same stabilaj. En malfavoraj kondiĉoj (altaj temperaturoj, humideco) ili povas perdi siajn proprecojn. Tamen same metaloj, kiel organikaj konduktiloj konsistas el ordigitaj molekuloj. Dum la laboroj pri novaj konduktaj materialoj unu el la esploristoj Jiaze Xie komencis eksperimenti kun pli frue malkovritaj, sed plejparte flanken metitaj materialoj. Longajn ĉenojn de karbono kaj sulfuro li interplektis per nikelatomoj. Tiam montriĝis surprize, ke tia senorda strukturo tre bone konduktas elektron. Krome, ĝi evidentiĝis tre stabila. La esploraŭtoro profesoro John Andreson kaj Xie konsultis aliajn sciencistojn de la ĉikaga universitato por kompreni, kiel tio okazas. Oni konkludis, ke la nova materialo formas tavolojn. Kaj kvankam la unuopaj tavoloj ne estas ordigitaj, tamen tiom longe kiom ili kontaktas unu la alian, elektronoj povas inter ili libere moviĝi. Unu el la grandegaj avantaĝoj de la nova materialo estas, ke ĝi estas facile formebla. Eblas ĝin akiri en la ĉambra temperaturo kaj apliki en medioj, en kiu aperas altaj temperaturoj, en medioj acidaj kaj alkalaj aŭ kun signifa humideco. Ĝis nun, ĉiuj ĉi obstaklaj fenomenoj serioze limigis la aplikon de modernaj teknologioj. La esplorojn pri la nova materialo financas Pentagono, la usonaj Energidepartemento kaj Nacia Fondaĵo de la Scienco.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Barbara – 2′ 41″