Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Nekonata rolo de diafragmo

Diafragmo estas la ĉefa spirmuskolo kaj anatomia bariero, kiu disdividas la torakon disde la abdomena kavo. Ĝia spirrolo subtenas ankaŭ la laboron de la korangia kaj limfa sistemoj kaj certigas konforman stabilecon de lumba parto de la vertebraro. Sed kiel evidentiĝas diafragmo plenumas en la organismo la nekonatan ĝis nun rolon, nome ĝi ankaŭ helpas teni la korpoekvilibron. Laŭ esploroj de sciencistoj el la Medicina Universitato en Katowice (la suda Pollando) ju pli granda dikeco kaj movebleco de tiu ĉi muskolo dum la spirado des pli bona ekvilibro de la homo. Ĝis nun estis asertite, ke pro ekvilibro respondecas tri sistemoj: la rigardkontrolo, interna orelo kaj somatosensora sistemo inkluzive la antigravitajn muskolojn. La diafragma muskolo konsistigas la kvaran elementon. La pli fruaj esploroj elmontris, ke misfunkcio de diafragmo aperas i.a. post operacioj en torako, ekzemple post la forigo de pulmotumoro. Nun sciencistoj el Katowice koncentriĝas pri la demando ĉu kaj kiel la spirekzercoj kun la diafragma muskolo povas helpi la konservon de ekvilibro. Tio povas esti esenca por homoj suferantaj la ekvilibroperturbojn.  Ilin cetere aparte suferas personoj post la 65-a vivojaro, kio ligiĝas kun risko de gravaj lezoj.

El la elsendo 19.02.2019. Legas Tomek – 1’33”

Elemento konservanta la sunenergion

Pasintjare la scienca kolektivo el la Teknologia Universitato Chalmers en la sveda Goteborgo prezentis elementon, kiu konservas la sunenergion. Konstruita el karbono, hidrogeno kaj azoto, kiam frapas ĝin la suna lumo, transformiĝas en riĉan je energio izomeron, kiu konsistas el la samaj kemiaj elementoj, sed ligitaj en malsama maniero. La izomero havas formon de likvaĵo kaj la kolektita energio povas esti utiligota poste en la daŭro de eĉ 18 jaroj. En tiu noveca sistemo Molecular Solar Thermal Energy Storage (MOST) la lumo estas absorbata de likvaĵo troviĝanta en sunkolektoro sur domtegmento. Ĝi fokusigas la sunradiojn en unu punkto. La likvaĵo estas konservata en la media temperaturo por ŝpari la energion. Kiam la energio estas bezonata sufiĉas la likvaĵon varmigi. Nun sciencistoj sukcesis krei katalizilon, kiu ebligas liberigi la kolektitan energion. Ĝi elvokas reakcion, sekve de kiu la likvaĵo varmiĝas je 63 celsiusaj gradoj samtempe ebligante denovan uzon de la elemento.

El la elsendo 19.02.2019. Legas Maciek – 1’16”

sc_mj_Nova maniero spari la energion_01’16”

Patroj ankaŭ suferas la postakuŝan deprimon

Deprimo ligita kun la naskiĝo de bebo koncernas ankaŭ patrojn. Kiel konstatis  sciencistoj el Indiana University School of Medicine en Indianapolis ĉirkaŭ 24 procentoj de patrinoj dum la gravedeco kaj post la nasko suferas deprimon. Tio negative influas la evoluon kaj konduton de la infano kaj la tutan familion. La  Usona Pediatria Akademio rekomendas do, ke pediatroj ekzamenu la gepatrojn tiurilate dum  la kontrolvizitoj kun siaj beboj. Sciencistoj gviditaj de dr-ino Erika R. Cheng analizis donitaĵojn el pli ol 9500 vizitoj de la gepatroj kun la beboj ĝis la 15-a vivmonato. La gepatroj plenigis angla- aŭ hispanlingve 20-demandan enketon, kiu servis por pritaksi la sanstaton de la infano, sed estis modifita tiel, ke eblis laŭ ĝi konstati la simptomojn de la postakuŝa deprimo. Necesis krome signi ĉu la eneketon plenigas patrino aŭ patro. Evidentiĝis, ke eĉ se la patroj partoprenis 31 procentojn de la vizitoj kun la infanoj ili respondis la enketon nur dum ĉirkaŭ 8 procentoj de siaj vizitoj. Laŭ sciencistoj pli ol 4 procentoj de la patroj respondintaj la enketon suferis deprimon. Ĉe la patrinoj tiu procento estis simila kaj egalis al 5 procentoj. Laŭ la sciencistoj la postakuŝa deprimo de la patro, simile kiel kaze de la patrino negative influas la infanon kaj la tutan familion. Tial iliaopinie necesas eduki kuracistojn pri la bezono ekzameni postakuŝe la deprimosimptomojn ĉe ambaŭ gepatroj.

El la elsendo 12.02.2019. Legas Tomek – 1’39”

sc_tm_Postakusa depirmo trafas ankau patrojn_01’39”

Pola inteligenta stetoskopo

Polaj kuracistoj kaj sciencistoj el Poznano (la okcidenta Pollando) prilaboris la unuan en la mondo inteligentan steteskopon por kontroli la spirsistemon. Ĝi estas nun testata en 20 centroj fare de kuracistoj el 10 landoj i.a. Britio, Svedio, Greklando, Meksiko, Italio, Portugalio, Germanio kaj Hinda Unio. La inteligenta steteskopo estas destinita por la persona uzo de pacientoj. Dank’ al apliko de la artefarita inteligenteco ĝi mem faras la enkondukan sanpritakson,  eĉ se la definitivan sanrekonon povas fari poste kuracisto.  Du similaj steteskopoj en Usono registras sole sonojn ene de la taroko, sed por fari diagnozon estas necesa kuracista interveno. La pola steteskopo estas malgranddimensia instrumento tenebla enmane. Same kiel la tradicia steteskopo ĝi servas por pritaksi la funkciadon de la spirsistemo de infanoj kaj plenkreskuloj, sed ĝi mem registras, identigas kaj klasifikas la registritajn sonojn. Aplikaĵo de plurfunkcia telefono sufloras, en kiu korpoloko dum la ekzamenado oni metu la steteskopon kaj poste elmontras ankaŭ ĉiajn maltrankviligajn simptomojn, kiel tusadon aŭ kataron. La pola steteskopo kapablas rekoni 12 mil sonojn kaj daŭre „lernas”. En 8 pocentoj ĝiaj diagnozoj estas pli trafaj ol tiuj de kuracistoj. Oni opinias, ke ĝi povos senŝarĝi la publikan sanservon.  Kiel asertite eĉ 80 procentoj de kuracistaj vizitoj estas nenecesaj, ĉar multaj pacientoj venas kun negravaj sanproblemoj. Ĝi aperos sur la merkato en 2020 kaj komence estos ofertata de la privata sanservo kadre de medicinservaj abonoj.

El la elsendo 12.02.2019. Legas Tomek – 1’58”

sc_tm_Pola inteligenta steteskopo_01’58”

Algoritmo por transformi videaĵon en bildstrion

La prilaborita en la Varsovia Politekniko algoritmo Comixify vekis interesiĝon en la tuta mondo. Ĝi servas por transformi videaĵon en bildstrion. Dum unu monato la paĝo de Comixify estis vizitita pli ol 180 mil fojojn kaj oni generis el ĝi pli ol 22 mil bildstriojn. Comixify aŭtomate elektas la plej interesajn kaj plej gravajn filmkadrojn el ricevita filmo kaj sekve kunaranĝas ilin kaj grafike alifaras. La algoritmo kreiĝis baze de interesiĝoj de studentoj pri bildstrioj kaj transfero de stilo helpe de maŝina lernado kaj la ĝistiamaj publikaĵoj i.a. prognozantaj popularecon de enhavoj en la Interreto. Sur la paĝo de Comixify eblas rigardi bildstriojn el fragmentoj de tiaj filmoj kiel i.a. “Pulp fiction”, “Stelaj militoj: La 1-a parto – Morna fantomo”. Instrumentojn prilaboritajn de studentoj el la Varsovia Politekniko eblas senpage testi.  Nun ili intencas perfektigi sian projekton vastigante ĝin je novaj funkcioj, kiel i.a. rekonado de voĉo aŭ generado de tiel nomataj fumetoj kun tekstoj por unuopaj bildoj.

El la elsendo 05.02.2019. Legas Tomek – 1’18”

Lezita aŭdokapablo kaj deprimo

La risko de deprimo ĉe grizaĝuloj kreskas konforme al la lezogrado de la aŭdokapablo. Sciencistoj el Columbia University analizis donitaĵojn de 5239 personoj pli ol 50-jaraĝaj el la sudamerika Hispanic Community Health Study. Ĉiu estis subigita al aŭdiometra ekzamenado de la aŭdokapablo kaj al testoj malkovrontaj deprimon. Grizaĝuloj, kiuj suferis la lezon de la aŭdokapablo ligitan kun sia aĝo havis samtempe pli multajn deprimosimptomojn. Ĉe la milda aŭdolezo la klinikaj simptomoj de deprimo estis preskaŭ duoble pli oftaj ol ĉe personoj bone aŭdantaj. Kaze de serioza aŭdolezo la deprimosiptomoj aperis eĉ kvaroble pli ofte. Konsiderante, ke plimulto de personoj pli ol 70-jaraĝaj suferas lezon de la aŭdokapablo, eĉ se ĝi ne estis diagnozita, des pli estas rekomendinde kuraci surdetecon por helpi en la kontraŭbatalado de deprimo. La lezo de la aŭdokapablo apartenas al la plej oftaj longiĝaj malkomfortaĵoj de la granda aĝo, kaŭzante ankaŭ konigajn perturbojn aŭ demencon. La esploro de sciencistoj el Columbia University ne pruvas, ke aŭdolezo kaŭzas deprimon. Tamen personoj kun aŭdoprobleoj frontas problemojn kun la komunikado kaj fariĝas socie izolitaj. Tio povas alkonduki al deprimo. Rekomendinde estas do testi la aŭdokapablon de grizaĝuloj kaj kaze de neceso entrepreni kuracadon.

El la elsendo 05.02.2019. Legas Maciek – 1’35”

La 2019 kiel Jaro de Matematiko

La 2019-a Jaro estis proklamita de la pola Senato kiel Jaro de Matematiko por omaĝi la polajn matematikistojn kaj iliajn atingaĵojn, kaj por inde taksi la signifon de ĉi tiu sciencbranĉo en la evoluo de socioj. Komence de aprilo 1919 en la Jagelona Universitato 16 personoj, i.a. Stefan Banach, Leon Chwistek, Antoni Hoborski, Franciszek Leja, Otto Nikodym, Alfred Rosenblatt, Jan Śleszyński, Antoni Wilk, Stanisław Zaremba kaj  Kazimierz Żorawski establis Matematikan Societon en Krakovo. Ĝi estis ĝermo de la posta Pola Matematika Societo. En la intermilita jardudeko fariĝis mondkonataj laborrezultoj de la Lvova Matematika Skolo, i.a. pri la funkcieca analizo. Al la kunaŭtoroj de tiu skolo kalkuliĝas Stefan Banach, unu el la plej elstaraj polaj sciencistoj kaj Hugo Steinhaus, agnoskita kiel la patro kaj patrono de la aplika matematiko  en Pollando. Aliaj elstaraj reprezentantoj de tiu skolo estis Stanisław Mazur, Władysław Orlicz, Juliusz Schauder, Stanisław Saks kaj ankaŭ Stanisław Ulam, ekde 1939 laboranta en Usono. Li estis la kunkreinto de la hidrogena bombo. La mondan famon al la pola matematiko alportis ankaŭ esploroj de la Varsovia Matematika Skolo, kies ĉefaj reprezentantoj estis  Wacław Sierpiński, Zygmunt Janiszewski, Stefan Mazurkiewicz kaj Kazimierz Kuratowski. Ĝian famon en la posta periodo aparte famigis Karol Borsuk kaj Samuel Eilenberg (ekde 1939 en Usono), agnoskitaj kiel kunaŭtoroj de geometria, respektive algebra topologio. Samtempe kun Lvovo kaj Varsovio estis ligitaj elstaraj logikistoj i.a. Alfred Tarski (ekde 1939 en Usono) kaj Jan Łukasiewicz. En la mondo grandan rangon akiris ankaŭ laborrezultoj atingitaj en Krakovo. Tie ŝlosilajn laborojn pri analizo gvidis Stanisław Zaremba, la kunestablinto de Internacia Matematika Unio kaj poste Tadeusz Ważewski la kunkreinto de la teorio de tipologiaj metodoj en la esplorado de diferencialaj  ekvacioj kaj rega teorio.

El la elsendo 29.01.2019. Legas Tomek – 2’24”

sc_tm_2019 – en Pollando Jaro de Matematiko_02’24”

Pollando rekonstruas populacion de eŭropa hamstro

En la daŭro de la lastaj 40 jaroj la populacjo de la eŭropa hamstro en Pollando malkreskis je 75 procentoj. Simile la situacio aspektas en la okcidenta kaj centra Eŭropo. Kaŭzis tion i.a. urboevoluo, grandkvanta aplikado de kemiaĵoj en la agrikulturo kaj klimataj ŝanĝoj. La eŭropa hamstro estas specio troviĝanta en la pola t.n. Ruĝa Bestoregistro, kiu rilatas al specioj minacitaj de pereo. La protekton kaj rekonstruon de la populacjo de la eŭropa hamstro en Pollando entreprenis la bestoĝardeno en Poznano kaj la Pola Naturprotekta Societo Salamanda. La eŭropaj hamstroj estas multe pli grandaj ol la prizorgataj hejme kareshamstroj siriaj aŭ vivantaj origine en la fora Siberio. Laŭ grandeco ili similas eĉ al ratoj, krome ilia felo havas apartajn kolorojn. Ventra felo estas nigra, malpli hela ol brun-rufa koloro de la nuka parto de ilia korpo. En la poznana bestoĝardeno oni jam sukcesis rekrei la populacion de gliro kaj   de ronĝulo >Spermophilus citellus<. Nun venis vico por la eŭropa hamstro. La poznana bestoĝardeno ligante tiamaniere praktikon kun la scienco realigas la modernan mision de Zoo-ĝardenoj.

El la elsendo 22.01.2019. Legas Maciek – 1’27” 

sc_mj_Pola programo protekti europan hamstron_01’27’

Mamutrestaĵoj en Varsovio

Dum la foslaboroj ĉe la nova metroohaltejo en la varsovia kvartalo Wolo estis retrovitaj restaĵoj de prahistoria mamulo. Ilia aĝo estas taksata enkonduke je 100-120 mil jaroj kaj laŭ enkondukaj esploroj ili povas aparteni al mamuto aŭ prahistoria arbara elefanto. Nun ili estas esplorataj en la Ŝtata Arkeologia Muzeo en Varsovio por definitive konstati la specion de la animalo kaj la kaŭzojn de ĝia morto. En la retrovoloko en la prahistoria epoko troviĝis lago, kiun dum ĝia glaciiĝo povis suriri la besto droninte, kiam la glaciiĝinta lagolustro rompiĝis sub ĝia pezo. 

El la elsendo 22.01.2019. Legas Gabi – 0’54” 

sc_gk_Mamutrestajoj en Varsovio_0’54”

Artefarita inteligenteco el Ĉinio en Pollando

La ĉina konzerno TCL ligita kun tiaj markoj kiel Blackberry, Alcatel aŭ Thomson planas funkciigi en Varsovio esplorcentron, la plej grandan ekster Ĉinio. Pli ol 100 sciencistoj realigos en ĝi projektojn ligitajn i.a.  kun la rekonado kaj kompreno de korpoesprimiĝo aŭ analizo de bildo. Temas pri novaj funkciatributoj faciligontaj interefikadon de homo kun aranĝaĵoj, kiujn eblos apliki ĉe hejmaj aparatoj. Laŭ la reprezentantoj de la ĉina firmao projektoj kreiĝantaj en la varsovia esplorcentro strimulos la teknologian revolucion. Pollando estis elektita ĉar multas en ĝi  altkvalitaj sciencistoj kun  profundaj matematikaj kaj algoritmaj konoj. Al Pollando logas same perfekte prepartita personalo, kiel ankaŭ la sistemo de stimuloj kaj favoroj por la esplorevoluigaj investaĵoj.

El la elsendo 15.01.2019. Legas Tomek – 0’56” 

sc_tm_cina centro de artefarita inteligenteco en Varsovio_00’56”