Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Preskaŭ la duono de la eŭropaj arbospecioj minacita

Preskaŭ duono de la eŭropaj arbospecioj (42 procentoj) estas minacitaj de malapero. Pri tio avertis Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) en sia Ruĝa Libro de la eŭropaj arboj. Ĉefloke troviĝas eskulo kaj  aŭkupario. La Unio havanta sian sidejon en Gland, Svislando la unuan fojon publikigis liston de la endanĝerigitaj eŭropaj arbopecioj.  Laŭ la direktoro de la Dendrologia Instituto de la Pola Sciencakademio, d-ro Andrzej Jagodzińki tiu situacio povas  influi tutajn eŭropajn ekosistemojn.  Inter la kaŭzoj de ĉi tiu aferstato la Ruĝa Libro mencias rapidan plukonstruiĝon de urbaj aglomerejoj, erarojn ligitajn  kun la arboforhakado, arbarajn incendiojn, sanĝojn en la eŭropa ekosistemo  kaj klimatajn ŝanĝojn. Laŭ la aŭtoroj de la raporto signifagrade minacitaj estas eŭropaj specioj de arbustoj, muskoj kaj likenoj. 

El la elsendo 21.01.2020. Legas Maciek – 1’05”

Kio gravas, krom lingvokono, por interkompreniĝi

Doktorino Celina Heliasz-Nowosielsa el la Fakultato pri Novfilologio de la Varsovia Universitato esploras la plurrimedan komunikadon, en kiu estas utiligataj ne sole vortoj sed ankaŭ gestoj, mimiko, intonacio kaj korposinteno. Evidentiĝas, ke la lingvokono ne sufiĉas por interkompreniĝi kun ĉiu. En sia laboro ŝi ekzamenas kiel homoj rakontas pri kazoj de komunikado, kiujn ili atestis  kaj kiom multe ili donas la  atenton al tio, kio okazas eksterparole. Sciencistoj volas konvinkiĝi ĉu ies eldiro  – aŭ inerrilatado inter kelkaj personoj – estas perceptata de observantoj kaj kiel tio, kion la ekzamenato agnoskis en sia rakonto pri la kazo kiel gravan dependas ekzemple de ies sekso, aĝo aŭ edukiteco. La komuna lingvo ne garantias, kiel evidentiĝas,  ke homo interkompreniĝos kun ĉiu alia, ĉar homoj diversmaniere uzas la vortojn kaj diversmaniere regas tion, kio kaŝiĝas ekster ili. La demando des pli interesa, ke En la socia skalo tiu ĉi temo estas ankoraŭ  malmulte esplorata.

El la elsendo 15.01.2020. Legas Barbara – 1’32”

La ruĝa vino kaj varieco de la intesta mikrobioto

La novaj esploroj de sciencistoj el Kings College en Londono sugestas, ke personoj trinkantaj modere povas havi pli varian intestan mikrobioton ol abstinenculoj. Ili esploris la influon de biero, cidro, ruĝa kaj blanka vinoj je la intesta mikrobioto ĉe preskaŭ tri mil personoj drinkantaj el Usono, Britio kaj Nederlando. En la lastaj jaroj multaj esploroj elmontris ligitecon de la intesta mikrobioto kun la fizika kaj psika sano kaj ankaŭ kun efikeco de kelkiuj medikamentoj. Evidentiĝis, ke personoj drinkantaj ruĝan vinon havis pli varian intestan mikrobioton konsidrante ankaŭ aliajn faktorojn, kiel aĝon, pezon, regulan dieton kaj socian statuson. Kvankam delonge estas sciate pri favora efikado de ruĝa vivo je koro la esploroj konfirmis krome, ke modera vindrinkado altigas la variecon de bakteria mikrobioto, per kio eblas klarigi ĝian sanfavoran influon. Influas tion  i.a. polifenoloj ĝenerale troviĝantaj en la ruĝa vino. Krome ĉe vindrinkantoj estis konstatita malpli alta nivelo de la t.n. malbona kolesterolo kaj malpli granda obezeco.

El la elsendo 07.01.2020. Legas Maciek – 1’13”

Vino aŭ biero

Kvankam vino estas taksata kiel drinkaĵo kun favoraj sanproprecoj, laŭ iuj ekspertoj antaŭ ĝi ne cedas biero. La sciencaj esploroj pruvas, ke modera biertrinkado ankaŭ povas malaltigi riskon de kormalsanoj. Jam en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento sciencistoj komencis rimarki, ke malgraŭ vianda grasoriĉa dieto francoj notas malpli grandan indicon de kormalsanoj kaj tro fruaj mortoj. La fenomeno difinita kiel „franca paradokso” estis klarigita per vindrinkado. Biero kompare kun vino ne ĝuis same pozitivan famon. Oni traktis ĝin kiel popularan, banalan drinkaĵon por mordaĵetoj, cetere ne tro sanfavoran. La plej novaj esporoj ŝanĝas ĉi-tiun rezonadon. Evidentiĝas nome, ke modera bierdrinado – en la kvanto unu bierpokalo por virinoj, du por viroj – estas same saniga por koro, kiel adekvataj vinokvantoj. Esploristoj konvinkas eĉ, ke kelkiuj bierspecioj povas esti eĉ pli salubraj ol fama tiukuntekste ruĝa vino. “Journal of Wine Economics” informis, ke en ekzamenado el 2016 estis analizitaj butikumkutimoj kaj sanrezultoj de pli ol 30 mil usonanoj. Post la kontrolo de dietkvalito, streso kaj aliaj faktoroj estis konstatite, ke ofteco de kormalsanoj kaj diabeto de la speco 2 estis malpli alta  inter frandemuloj de metiista biero kompare al ŝatantoj de aliaj drinkaĵoj. Kvankam ne mankas donitaĵoj, ke alkoholaĵoj ĉiakvante estas sanminacaj la sciencaj esploroj ĉiam pli ofte elmontras, ke modera drinkado de vino kaj ankaŭ biero povas pozitive influi iujn sansferojn.

El la elsendo 31.12.2019. Legas Maciek – 1’54”

Enuo de infanoj kiel elemento kreiva kaj evoluiga

Laŭ la asertoj de pola psikologo, dr-ino Aleksandra Piotrowska la enuo de infanoj povas esti kreiva kaj havas evoluigajn facetojn. Enuo estas emocio negativa, ĝenanta infanon, kiu serĉas manierojn ĝin forigi. Gravas permesi al la infano kaj doni al ĝi  la tempon fronti ĉi tiun defion. Dank’ al tio infano engaĝas sian imagopovon kaj kreivecon. La aktuala problemo konsistas en tio, ke  plenkreskuloj ĉiam malpli ofte ebligas tion. Ili plej ofte  tuj liveras kiel distrilon al la enuanta infano elektronikajn aranĝaĵojn. Sed tio, kion liveras elektroniko rilatas al la malplej alta nivelo de la infana aktiveco kaj ebligas plej ofte nur pasivan percepton. Tio ne signifas, ke valoron havas sole la tradiciaj distromanieroj, kiel ekzemple  kolorigado de paperfolioj. Dank’ al la virtuala mondo la infano povas fariĝi kreema, ekzemple kameraante  propran rakontohistorion. Tamen por tion atingi ĝi devas superi la pasivan percepton de la virtuala mondo liverata de elektronikiloj.

El la elsendo 26.12.2019. Legas Tomek – 1’14”

Sveda metodo de la 100-procenta recikligado de plasto

Ne eblas kontesti, ke plasto estas materialo eksterordinara. Dank’ al ĝi ni disponas pri produktoj, pri kiuj iam eblis sole revi. La problrmo konsistas en tio, ke ĝia produktado estas tiom malmultekosta, ke estas pli profitdone krei novajn petroldevenajn materialojn ol okupiĝi pri ilia recikligado.  Tamen svedaj sciencistoj el la Teknologia Universitato Chalmers prilaboris efikan metodon de alifarado de ajna plasta materialo je molekuloj.  Ili koncentriĝis pri la reakirado de karbonatomoj el plasto kaj utiligo de ili por krei plaston kun originala kvalito, kion efektive eblas difini kiel recikligadon. Ili malkovris konforman temperaturon de ĉi tiu procezo, kiu egalas al  ĉirkaŭ 850 celsiusaj gradoj, ili malkovris adekvatan ritmon kaj daŭron de la varmigado. Dank’ al tio dum unu horo oni alifaras je gaso 200 kilogramojn da plasto, kiu sur la molekula nivelo ebligas produkti plaston samkvalitan kun la originalo. La aŭtoroj de la nova metodo asertas, ke ĝi taŭgas ne nur por ĉiuspeca plasto, sed krome ke eblas apliki ĝin amasskale tie, kie necesas alifari dekojn da miloj da plastaj forfalaĵoj.  Ĝi taŭgas do por esti aplikata en la jam ekzistantaj entreprenoj alifarantaj la plastajn forfalaĵojn.  La ĝisnunaj metodoj ebligas akiri nur malgrandajn kvantojn de recikligita plasto, kiu krome estas malaltkvalita kaj pro la aplikataj teknologioj ĝia kvalito daŭre malkreskas.

El la elsendo 17.12.2019. Legas Tomek – 1’46”

Neplanita kreo de la plej nigra materialo

Sciencistoj el la Masaĉuseca Teknologia Instituto neplanite kreis en laboratorio la plej nigran materialon, kiam ajn produktitan. Ĝi absorbas almenaŭ 99,995 procentojn de la lumo, dank’ al kio ĝi estas dekoble malpli hela ol kio ajn kreita antaŭe. La materialo konsistas el vertikle aranĝitaj karbonaj nanotubetoj CNT, kiujn sciencistojn kultivis sur la surfaco de traktita per kloro aluminia folio. Laŭ Brian Wardle ĝi povas trovi multajn aplikojn, i.a. en optiko kaj astronaŭtiko. Origine sciencistoj volis trovi novajn manierojn kultuvi la karbonajn nanotubetojn sur materialoj perantaj la elektran kurenton por plibonigi iliajn elektrajn kaj termajn proprecojn. Pliaj esploroj celos klarigi, kio kondukis al kreiĝo de materialo, kiu kapablas absorbi la lumon en tioma grado.

El la elsendo 12.11.2019. Legas Tomek – 1′

Abeloj en la servo de plantprotekto

La rimarkitan en la naturo metodon de kunlaboro kun abeloj kaj burdoj por protektado de plantoj kun utiligo de biologiaj rimedoj priskribis en la publikigita en 1990 laboraĵo John Sutton, scienca laboranto de la kanada Universitato Guelph. Nun kiel konsilisto en Bee Vectoring Technologies (BVT) el Ontario li skribis pri la utiligo de abeloj por la disportado de biologiaj plantprotektorimedoj je florantaj plantoj. La sciencisto testis centojn da fungoj kaj finfine elektis unu el ili, pri kio aperis informoj en la paĝoj de BVT. Clonostachys rosea efike protektas plantojn kontraŭ ŝimo. Abeloj por forlasi abelujon en la florperiodo de protektendaj plantoj tiaj kiel fragoj aŭ pomujoj devas trapasi etplaton kun la pulvora formo de Clonostachys rosea kaj poste lasas ĝin sur la plantoj dum la kolektado de poleno. La fungo formas preskaŭ nevideblajn grupiĝojn sur la plantoj kaj kiam venas momento, en kiu la sporoj de ŝimo povus diskreski Clonostachys rosea malebligas tion. La florperiodo estas taŭga momento por tio, ĉar ŝimo atakas la plantojn ofte pere de floroj. Clonostachys rosea povus esti aplikata mekanike, sed liverado de ĝi fare de abeloj estas pli efika. Abeloj trovos ĉiun floron, dum en la periodo de la plantpriŝprucado povus okazi, ke ne maturiĝintaj burĝonoj estus evititaj. La kanada firmao post akiro de necesaj dokumentoj okupiĝas pri la enmerkatigo de ĉi tiu teknologio.

El la elsendo 12.11.2019. Legas Tomek – 1’44”

Ultrasonoj produktataj de historiaj instrumentoj

Inter la arkeologiaj objektoj malkovrataj sur la tereno de Pollando kaj ekspoziciataj en muzeoj troviĝas ankaŭ tiaj muzikaj instrumentoj, kiel idiofonoj, sonoriloj ks. Ili fariĝis celo de vastplanita esplorprojekto de polaj muzikologoj, kiuj faris multajn sonregistrojn  kaj analizis ilin. Evidentiĝis, ke multaj el tiuj instrumentoj produktas ultrasonojn. Oni konstatis, ke ekzemple ĉispecaj mezepokaj instrumentoj produktis sonojn kun la frekvenco de 18 ĝis 20 kilohercoj kaj eĉ pli alta, kio superas la limon de la homa aŭdokapablo. Ankaŭ malpli novaj instrumentoj, ekzemple el la bronza epoko produktas sonojn kun tre altaj frekvencoj de ĉirkaŭ 7 ĝis 10 kilohercoj. Dum la esploroj estis ekzamenitaj entute kelkcent idiofonoj el diversaj epokoj, en kiuj la sonfonto estas vibranta elemento. La produktado de ultrasonoj de la ekzamenitaj instrumentoj surprizis esploristojn, kiuj samtempe premisas, ke produktado de tiaj kaj ne aliaj sonoj estis intencita de la kreintoj. Laŭ muzikologo profesorino Anna Gruszczyńska-Ziółkowska la sonoj, kies dominaj frekvencoj limas kun la homa aŭdokapablo plenumis iun rolon. Ŝiaopinie eblus tion iel ligi kun la animala mondo, ĉar la malkovritaj de sciencistoj frekventecoj estas aŭdeblaj kaj rekoneblaj de multaj bestoj. La tiurilataj esploroj daŭros.

El la elsendo 03.12.2019. Legas Tomek – 1’40”

Pri kio okupiĝas nia cerbo dum la dormo

La fenomenoj okazantaj en la homa organismo, unuavice en la cerbo dum la dormo estas objekto de multaj sciencistaj esploroj. Esploristoj el la universitato de Bostono koncentriĝis pri reorganizo de la cerbofunkciado en la dormofazo NREM, do en la fazo de profunda dormo. I.a. en ĝi la ritmo de la metabolo malaltiĝas, malkreskas sangopremo, malrapidiĝas spirado kaj  korritmo – la korpo ripozas. Sed estas procezoj, kiuj en tiu dormofazo okazas pli rapide. Kiam neŭronoj trankviliĝas post kelkaj sekundoj la sango elfluas el ĝi  kaj en ĝian lokon enfluas cerbospina fluidaĵo, kiu prilavas ĝin per ritmaj pulsantaj ondoj. La bostonaj sciencistoj asertas, ke malrapidaj ondoj en la fazo de kreiĝado de la neŭronaj konektoj kontribuas al konsolidiĝo de memorspuroj kaj la cerbospina likvaĵo forigas el la cerbo toksajn proteinojn kreiĝantajn dum la metabolo. Ĝis nun ne estis tamen sciate ĉu tiuj du procezoj estas inter si ligitaj. Dum la lastaj ekzamenoj, en kiuj partoprenis 13 personoj  en la aĝo de 23 ĝis 33 jaroj estis elmontrite, ke plej versajne tiel okazas. Laura Lewis esprimis la esperon, ke iun tagon dank’ al esploroj de ŝia kolektivo eblos ankaŭ pli bone kompreni dormoperturbojn ligitajn kun aŭtismo aŭ Alzheimer-malsano. La kompara analizo de la cerboondoj kun modeloj pri korlabora ciklo kaj de la cerbospina likvaĵo povas ankaŭ iom prilumi procezojn dum la homa maljuniĝado. Dum ĝi la cerboj generas malpli da malrapidaj ondoj. Tio povas influi la sangotrafluon tra la cerbo kaj malkreskon de la cerbospina likvaĵo dum la dormo. En la sekvo okazas amasiĝo de toksaj proteinoj kaj memorkadukiĝo. Pli frue sciencistoj analizis tiujn procezojn aparte dum nun ŝajnas, ke ili estas proksime ligitaj. En pliaj esploroj ili koncentriĝos pri altaĝaj plenkreskuloj kaj pri tio, kiel la cerboondoj, la sangotrafluo kaj la cerbospina likvaĵo estas tiom ideale kunordigitaj.

El la elsendo 26.11.2019. Legas Tomek – 2’24”