Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Profesoro Michał Bogdziewicz kun Tansley Medal

Profesoro Michał Bogdziewicz el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, kiel la unua polo estis honorita per la premio Tansley Medal, unu el la plej gravaj premioj en la mondo por biologoj okupiĝantaj pri plantoj. Atribuis ĝin antaŭ kelkaj tagoj New Phytologist Trust. Egalrangan premion ricevis ankaŭ nunjare Anna Trugman el University of California, Santa Barbara. La elektoproceduro de laureato de Tansley-medalo estas duetapa. Unue oni pritaksas la sciencajn atingaĵojn de la kandidatoj, en la dua etapo oni konsideras senditajn de ili eseojn. Profesoro Michał Bogdziewicz el Instituto pri la Mediobiologio de la poznana universitato okupiĝas pri ekologio de arbaroj kaj biologio de la tiel nomataj semadjaroj. Li aŭtoras kelkdek publikaĵojn elmontrantajn la komplikecon de la procezoj ligitaj kun la semadjaroj. En 2015 li ricevis distingon en la konkurso pro la plej bona popularscienca artikolo, en 2017 li akiris la sciencan stipendion de la urbo Poznano, kaj en la 2021 la sciencan premion de la urbo. Profesoro Michał Bogdziewicz estas membro de la Akademio de Junaj Sciencistoj de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Tomek – 1′ 25″

Nanomembranoj kiel artefaritaj muskoloj

Sciencistoj el la Fizika Fakultato de Adam Mickiewicz-universitato en Pollando kaj el Max Plank-instituto en Majenco kreis membranojn el polidopamino, kiuj influite de lumo, ŝanĝoj de temperaturo aŭ humideco kuntiriĝas. Iliaj membranoj estis faritaj el artefarita polimero imitanta la naturan substancon produktatan de duvalvuloj. La pola-germana kolektivo kiel la unua rimarkis, ke polidopamino sub la influo de lumo fulmrapide kuntiriĝas. Plimulto de materialoj influite de la lumo varmiĝas kaj dilatiĝas. Tiuj, kiuj kuntiriĝas ofte faras tion en nerenversebla maniero aŭ postulas kroman impulson por reveni al sia antaŭa stato. Dume membranoj el polidopamino kapablas kuntiriĝi kaj reveni al la antaŭa stato en maniero praktike nelimigita. Daŭras esploroj pri utiligo de polidopamino por konstrui robotojn, distance stiratajn nanomanipulilojn, lum- kaj humidecsentilojn. La polaj-germanaj sciencistoj konstruis prototipajn fotodetektilojn kaj pruvis, ke influite de la lumo polidopamina materialo kuntiriĝas en la daŭro de 140 mikrosekundoj kaj estingo de la lumo efikas tiel, ke la materialo revenas al sia origina formo dum milisekundoj. La kuntiriĝado kaj dilatiĝado de membranoj okazas ankaŭ influite de humideco kaj varmo.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Tomek – 01′ 38″

La enorma vivriĉo funde de la oceanoj

La oceanaj profundoj estas daŭre la plej misteraj ekosistemoj sur la Tero. Ili kovras 60 procentojn de la surfaco de nia planedo, tamen sciencistoj scias pri ili malmulton. Esplorante la oceanajn fundojn en centoj da lokoj en la tuta mondo esploristoj malkovris mirigan variecon de la mikroskopa vivo floranta en la plej profundaj kaj plej mallumaj partoj de la Tero. Plimulto de la vivantaj tie organismoj ne estas konata al la scienco. Eĉ pli, ŝajnas ke la oceanaj abismoj estas la vivejo por almenaŭ trioble pli granda varieco de mikrobiologiaj organismoj ol pli supraj akvotavoloj. Pro tio sciencistoj okazigis novan, vastplanitan analizon de DNA troviĝanta en la profundaj sedimentoj el ĉiuj ĉefaj oceanoj. Siajn esplorrezultojn ili komparis kun la ekzistantaj donitaĵoj pri la vivanta en la oceanaj akvoj planktono. Pri la esploroj okupiĝis sciencistoj el la Norvega Esplorcentro kaj Bjerknes-centro por klimatesploroj, el la ĝeneva universitato, kaj el la francaj CNRS/Genoscope kaj IFREMER. La esploroj alportis novan prilumon al ekosistemoj, kiuj havas ŝlosilan signifon por nia planedo. Konforme al ili la vivoformoj en abismaj sedimentoj estas kvante dominitaj de mikroskopa planktono. Ĝi formas bazon por du ĉefaj ekosistemaj funkcioj kun planeda signifo. Tio estas ĝusta agado de oceanaraj nutroretoj kaj amasiĝado de karbono en la geologia temposkalo – gravaj klimatreguligiloj de la Tero.

El la elsendo 15.03.2022. Legas Tomek 1′ 51″

Nova specio de orkido malkovrita de poloj

Plimulto de novaj plantspecioj estas priskribataj nuntempe baze de sekigitaj plantoj kolektitaj antaŭ multaj jaroj en herbarioj. Okazas, ke iu herbaria specio neniam plu estas retrovita en la natura medio. Doktorino Monika Lipińska kaj profesoro Dariusz Szlachetko el la Katedro pri la Klasado de Plantoj kaj Naturprotekto ĉe la Biologia Fakultato de Universitato en Gdansko estas pli bonŝancaj. Ili malkovris novan orkidon de la specio Maxillaria. Tiu ĉi planto kun intense flava koloro aperas sur limigita surfaco en la ekvadora provinco Carchi. Maxillaria anacatalinaportillae  Szlach. & Lipińska, tiel ĝi nun nomiĝas estas renkontata en nebulaj pluvarbaroj de la norda Ekvadoro. Temas verŝajne pri specio en plej granda grado minacita. Ĝiaj maloftaj populacioj estas elmetitaj je negativa influado de homo kaj klimatŝanĝoj. Jam en 2003 Alex Portilla el la firmo Géneros Ecuatorianos Ecuagenera Cia. Ltda plukis la planton kaj lia firmao komencis ĝin vendi sub neformala nomo Maxillaria sanderiana xanthina. Ĉar ambaŭ polaj sciencistoj diversokaze renkontis ĉi tiun planton (en privataj kolektoj kaj okaze de orkidoekzpozicioj) ili rimarkis en la plantkonstruo malakordajn karakterizaĵojn rilate al Maxillaria sanderiana. La firmao Ecuagenera liveris al d-ino Lipińska la esplormaterialon, kiu estis subigita al filogenetikaj kaj detalaj morfologiaj ekzamenoj. Pola scienckolektivo pruvis, ke temas pri specio pli frue ne klasita. En la lastaj jaroj specialistoj el la Gdanska Universitato gvidis intensajn esplorojn pri klasado kaj polenado de Maxillariinae. Ili ekzamenis koncernajn herbariajn materialojn kaj partoprenis multajn ekspediciojn al la Centra kaj Suda Ameriko.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Tomek – 2′ 11″

Mezurilo pri maso de cikoniaj nestoj

La universitato de Bjalistoko popularigas specialajn mezurilojn pri la maso de la cikoniaj nestoj. Ĝi estis prilaborita jam pasintjare ebligante taksi la nestomason uzante sole du dimensiojn – altecon kaj vastecon. Ĝi kreiĝis kadre de la projekto „Protekto de la blanka cikonio en la rivervaloj de la orienta Pollando de la Pola Societo por la Birdprotekto kunlabore kun la Nacia Parko de Biebrza-rivero kaj La Panorama Parko de Narew-rivera Valo de la urbo Łomża. La aranĝaĵo helpas pritaksi damaĝminacojn flanke de la jam ekzistantaj nestoj kaj helpi la projektadon de pli fortaj nestaj subportantoj ĉe tegmentoj, nestofostoj kaj platformoj sur kiuj cikonioj povas krei siajn nestojn. La nestoj de la blanka cikonio apartenas al la plej grandaj kaj plej pezaj konstrustrukturoj de animaloj en la mondo. Nemalofte ili vastas kaj altas je du metroj kaj ilia maso superas unu kaj duonan tunojn. Ĉar ĉiam pli multaj cikonioj kreas siajn nestojn proksime al la homaj loĝejoj – la nestoj kreiĝas sur elektroenergetikaj fostoj aŭ domtegmentoj – tio povas damaĝi la rilatojn inter homo aj naturo. La ĉefa problemo estas la nestomaso, kiu grave ŝarĝas la subportajn konstruaĵojn. La mezurilo de bjalistokaj sciencistoj estis pretigita en kvin lingvaj versioj – la pola, angla, hispana, franca kaj rusa por helpi popularigi la metodon en la landoj, kie la blanka cikonio nestas multnombre, do en Hispanio, Portugalio, Belorusio, Bulgario, Litovio kaj Germanio.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Barbara – 2′ 09″

Verdaj muroj i.a. protektas kontraŭ varmoperdo

Verdajn, tio estas surkreskitajn de plantoj dommurojn oni taksas unuavice kiel estetikan elementon. Tamen sciencistoj el la brita University of Plymouth decidis esplori ĉu en brikdomoj la verdaj plantoj sur la muroj povas limigi la varmoperdon. Evidentiĝis, ke je jes, eĉ je unu triono. Por la esploroj estis elektita brikdomo apartenanta al la studenta urbeto. Duonon de unu el ĝiaj muroj oni kovris per konstruaĵo ebliganta la kreskon de diversspeciaj plantoj. Sekve dum kvin semajnoj estis komparata la varmoperdo ĉe la murduono surkreskita de la plantoj kaj ĉe la alia, ni diru, nuda muro. Evidentiĝis, ke la verda muro konservis preskaŭ unu trionon de varmo kaj varmoperdoj malkreskis je 31,4 procentoj. La verda muro malgrandigis ankaŭ la variadon de temperaturoj en ĉi tiu parto de la konstruaĵo. Tio estas unu el la unuaj esplorooj pri la varmizola influo de plantoj ĉe la jam ekzistantaj konstruaĵoj, konstruitaj kun la uzo de brikoj. Tiu esploro gravis aparte en la britaj kondiĉoj, ĉar Britio estas lando kun multaj brikdomoj, kiuj ne estas izolataj deekstere. Ĉirkaŭ 57 procentoj de ili estas konstruitaj antaŭ 1964. La hejtado konsumas eĉ du trionojn de la energio en la domoj en ĉi tiu lando kaj ili respondecas pro 17 procentoj de la emsiataj forcejaj gasoj. Tamen la „verda infrastrukturo” povas helpi ne sole se temas pri la emisiado de biodioksido kaj globskala varmiĝo. La verdaj muroj kun tempofluo logas diversajn insektoj kaj plantoj, kio grandigas la lokan biodiversecon. Krome ili bremsas la stratbruon, kiu renkontante la plantmuron ne resonas same forte kiel ĉe la nuda muro. Same gravas la fakto, la verdaj muroj purigas la aeron, aparte de la sanminacaj PM-polvoj. Similajn esplorojn faris sciencistoj en Singapuro. Ili konkludis, ke la verdaj muroj povas malkreskigi streson ligitan kun la hasta vivritmo. Kaj aliaj britaj esploroj elmontris, ke la verdaj muroj gravas ankaŭ por la infana evoluo. Ju pli da tempo infanoj pasigas en la verda ĉirkaŭaĵo des pli bonajn studrezultojn ili akiras. Pli bonaj estas ankaŭ la rezultoj de ilia intelekta evoluo kaj je 16 procentoj malkreskas risko de iliaj emociaj problemoj kaj iliaj sociaj kondutprobemoj.

El la elsendo 22.02.2022. Legas Barbara – 3′ 36″

Thebasa, malkovrita de pola diplomato

Neatendita, bela novaĵo venis el la limo de la scienca kaj diplomatia vivo. Robert Rokicki, la pola diplomato el la ambasado en Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, malkovris lokon, kie en la antikva epoko troviĝis Thebasa, la urbo, kiun arĥeologoj serĉis dum la lastaj du jarcentoj.
Pri Thebasa skribis en la unua jarcento de nia erao en sia “Naturhistorio” la romia sciencisto Plinio la Maljuna. Ĝi estis la komerca nodo ĉe la Toros-montaro en la hodiaŭa Turkio, granda, sed ne esenca. Tamen en la 8-a jarcento Thebasa fariĝis tre grava fortikaĵo, kiam bizancaj landoj troviĝis sub la araba administracio. En 796 ĝiaj defendantoj batalis fervore kontraŭ la invadantoj, sed pro la akvomanko ili devis kapitulaci venkite de emiro Abudrrahman bin Abdalmalik. En 805 la urbo kun la kastelo estis renovigita fare de imperiestro Nikeforos la Dua Fokas. Ĝiaj muroj ne sukcesis defendi ĝin kontraŭ kalifo Harun ar-Rasxid, kiu konkeris  Thebasa-n la sekvan jaron. Tio estas la lasta fidinda informo pri ĉi-tiu urbo. En la 12-a jarcento en la listo de aziaj episkopejoj troviĝas iu Tibassada, sed oni ne certis, ĉu tiun lokon eblas identigi kun Thebasa.
Multaj scientistoj klopodis precize lokalizi la antikvan urbon, sed neniu proponita loko prenis en konsideron la tuton de la ekzistantaj karakterizaĵoj. Robert Rokicki en sia esplorado kolektis ĉiujn informojn el la malnovaj fontoj kaj aldonis al ili tian faktoron, kiel la naturaj kondiĉoj bezontaj por la funkciado de granda kaj prospera urbo. Sekve li sukcesis difini aron da taŭgaj lokoj vizitinte ĉiujn elektitajn de si vilaĝojn kaj urbetojn. Li daŭrigas esploradon, sed kiel li mem konfesis, tuj post kiam li proksimiĝis al la nuna vilaĝo Pinarkaya li ricevis la senton, ke ĝuste ĉi-tie estis Thebesa.
Unue, la antikva Thebesa troviĝis ĉe Toros-montaro. Sekve, la urbo estis grava komerca centro, lokiĝinte ĉe la vojkruciĝo. Trie, la granda urbo ne povis malaperi senspure, devis resti kelkaj ruinoj, prilaboritaj ŝtonoj, eble aliaj postlasaĵoj. Kvare, la araboj konkeris la kastelodefendantojn apud la urbo, tial proksime devis ekzisti almenaŭ ruinoj de granda milita konstruaĵo. Kvine, la granda urbo bezonis por sia ekzisto spacon kaj akvon.
Ĉiujn ĉi faktorojn Pinarkaya plenumis i.a. situante  sur la altebenaĵo ĉe la deklivoj de Toros montaro. Ĉirkaŭ Pinarkaya etendiĝas kamparo, abundas akvofontaj. Nun la vilaĝo ne gravas en la turka transporta sistemo, sed en la antikva epoko ĉi-tie pasis vojoj inter la grandaj urboj de Bizanco, inkluzive de Tars kaj Korykos.
La loka moskeo evidente estas tro granda por la lokaj bezonoj kaj ne estis rekonstruita. La konstruantoj uzis do la jam ekzistantan konstruaĵon, kiu estis verŝajne kristana preĝejo, kion konfirmas lokaj rakontoj kaj legendoj. Ĝia grandeco kaj diversaj ornamaĵoj sur la enmasonitaj ŝtonoj kredigas, ke povis temi pri episkopa rezidejo. Ŝtonoj kun krucaj ornamaĵoj, fragmentoj de kolumnoj kaj aliaj malnovaj konstruelementoj estas videblaj en multaj aliaj domoj. Ĉe ruinoj troviĝas moderna vilaĝa tombejo, sed ĉe la ĉefvojo proksime de la vilaĝo estas la malnova tombejo kun multaj tomboj fositaj en rokoj. Apud la vilaĝo etendiĝas altebenaĵo sur kiu ĝis nun estas videblaj restaĵoj de grandaj konstruaĵoj kaj multa ceramika rubo. Ĉirkaŭis ilin iam dika muro, kiu preskaŭ tutece malaperis. Verŝajne temis pri fortreso protektanta la regionon, kiu tamen ne havis propran akvofonton kaj povas esti, ke post longa sieĝo la defendantoj devis kapitulaci, pro la mortisoifa risko.
Sed ekzistas krome iu aldona argumento lingvistika ebliginta identigi Thebesa kun Pinarkaya. Ĝis la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la nomo de la vilaĝo estis Divaz, kio fonetike en la turka lingvo multe similas al la nomo de la antikva Thebasa.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 4′ 59″

Kosma anemio

Ekde la komenco de la kosmaj veturoj sciencistoj rimarkis kaj observas ĉe astronaŭtoj kuriozan kaj daŭran perdadon de eritrocitoj. Nome iliaj organismoj en la Kosmo detruas 3 milinonojn da eritrocitoj je sekundo. Oni difinis tion kiel kosman anemion, kiu ĝisantaŭnelonge ne estis klarigita. Parto de ekspertoj sugestis, ke temas pri mallongdaŭra fenomeno kaj ligiĝas kun ŝanĝoj en organismaj likvaĵoj en la kondiĉoj de mikrogravitado. La novaj esploroj elmontras tamen, ke tio estas multe pli detrua kaj longdaŭra procezo. Sciencistoj konstatis, ke dum 6-monata kosma misio la homa korpo detruas ĉirkaŭ 54 procentojn de eritrocitoj pli ol en normalaj kondiĉoj. Tio estas multe pli ol supozite. La ekzamenojn oni faris baze de elspirata aero kaj sangekzamenoj ĉe 14 astronaŭtoj el Internacia Kosma Stacio. Tiu ĉi procezo ŝajnas daŭri dum la tuta estado en la Kosmo. Eĉ post 120 tagoj de la kosma veturo, kiam ĉiuj eritrocitoj estis produktitaj en la kosmo la perdoj superas la normon. Perdo de tioma kvanto de eritrocitoj, ĉefe ilia nesufiĉa kvanto por provizi la organismon per fero kauzas, ke astronaŭtoj povas suferi diversgradan anemion. La nivelo de la eritrocitoj revenas al normalaj parametroj nur post 3-4 monatoj kaj eĉ unu jaron post la kosma veturo. Tio signifas, ke longdaŭra estado en la kosmo povas sekvi per strukturaj ŝanĝoj koncerne eritrocitojn, sed la konsekvencoj de tiu aferstato estas malfacile antaŭvideblaj. Estas necesaj pli detalaj esploroj de astronaŭtoj kaj virtualaj kosmaj turistoj.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Tomek – 2′ 01″

Nova teksaĵo kun varmiga aŭ malvarmiga propreco

En Belgio estis prilaborita nova vestoteksaĵo, kiu povas efiki varmige aŭ malvarmige depende, kiamaniere oni ĝin vestos. La simuladoj de sciencistoj el la Universitato en Mons elmontris, ke ĝi certigas la termkomforton en la kazoj, kiam la temperatura diferenco egalis al 13 gradoj.
Kiam ni troviĝas ekstere ĉirkaŭ la duono de la varmo perdiĝas pro fenomenoj ligitaj kun kondukado kaj konvenkto. Eblas varmiĝi surmetante pliajn vestotavolojn. Sed la alian parton de la varmo ni perdas pro la infraruĝa radiado same de nia haŭto, kiel ankaŭ de la vestosurfacoj. En tiu kazo eblas sin defendi kontraŭ la varmperdo blokante la infraruĝan radiadon, aŭ malvarmiĝi grandigante ĝin.
Jam dum pli fruaj esploroj la belgaj sciencistoj elmontris, ke iuj materialoj povas efike absorbi la infraruĝan radiadon de nia haŭto kaj sekve efike liveri ĝin al la medio, tiel ili faciligas malvarmiĝon. Ĝis nun tamen ĉi-specaj materialoj enhavis kompaktajn membranojn, kiuj ligis aeron kaj humidecon, do ili estis malkomfortaj. Nun la belgaj sciencistoj prezentis teorian modelon de teksaĵo kun la dikeco de 20 mikrometroj, konsistanta el du tavoloj. Unu el la dielektrikaj fibroj kaj la alia el la metalecaj. La dielektrikaj fibroj emisias multajn kvantojn de la infraruĝa radiado, dum la metalecajn karakterizas la malalta emisiado.
Laŭ faritaj kalkuloj, se materialo tuŝus la haŭton tio preventus malaperon de varmo kaj ni sentus komforton eĉ en la kazo de 11 celsiusaj gradoj. Post la renverso de la materialo ĝi efikus malvarmige eĉ en la temperaturo ĝis 24 celsiusaj gradoj. Nova materialo estus elasta kaj komforta por la uzo, tamen altaj produktokostoj ne aŭguras, ke ĝi baldaŭ aperos sur la merkato.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 2′ 18″

Novaj scioj pri evoluo de la skribo

Esploristoj el la Scienca Instituto pri la Homa Historio en la germana Jena pruvis, ke la skribo sur sia evoluvojo rapide subiĝas al simpligo por faciligi al ĝiaj uzanoj efikan legadon kaj skribadon. La unua skribo kreiĝis antaŭ pli ol 5 mil jaroj sur la tereno de la Proksima Oriento. En la sekvaj jarcentoj primitivaj skriboformoj aperis en Ĉinio kaj en la Centra Ameriko. Nun antropologoj analizante evoluon de malofta skribo el la okcidenta Afriko tiris interesajn konkludojn pri la skriboevoluo ĝenerale. Ili analizis manuskriptojn verkitajn helpe de la alfabeto Vai, kiu kreiĝis en 1834 en Liberio. Kreis ĝin – inspirite de sonĝo – kelkaj analfabetaj viroj uzante dispremitajn berojn. Ilia alfabeto neniam estis kodita kaj oni ĉiam instruis ĝin en neformala maniero. Tamen evidentiĝis, ke ĝi peras informojn tiom efike, ke eblas per ĝi informi eĉ pri pandemio. La nun faritaj sciencistaj analizoj ebligis kompreni kiom rapide povas okazi ŝanĝoj en alfabeto. Ĝis nun validis hipotezo, ke alfabetoj evoluas de bildoj ĝis abstraktaj signoj. Kaze de Vai-alfabeto ĝi evoluis de komplikaj desegnaĵoj ĝis formoj ĉiam pli simplaj. Sciencistoj aplikante kalkulmetodojn mezuris vidinforman komplikecon de la simboloj kaj sekve de tio konstatis, ke unuopaj simboloj de Vai-alfabeto kun ĉiu jaro fariĝis ĉiam pli simplaj. Simila modelo de la vidinforma simpligo de la skribo estis rimarkita kaze de antikvaj, historiaj alfabetoj. Tio elmontras kiom universala en ĉiuj skribosistemoj estas la fenomeno de simpligo. Similaj esploroj pri la historia evoluo de la skribmanieroj estis okazigitaj baze de lingvoj uzataj sur Malio kaj en Kamerunio. Reage ja la esploroj la niĝeria filozofo Henry Ibekwe komentis, ke la afrikaj idiĝenaj skribsistemoj estas nekontentige ĝis nun uzita informfonto pri semiotiko kaj alfabetsimbolaro.

El la elsendo 18.01.2022. Legas Barbara – 2′ 40″