Felietonoj
Koninda polo: Karolina Lanckoroński
Hodiaŭ ni volas prezenti al vi eksterordinaran polinion. Ankoraŭ kiel 92-jaraĝa virino ŝi lernis, studis, vizitadis bibliotekojn. Tion ŝi konfesis en 1998 en intervjuo lige kun sia 100-a naskiĝdatreveno. Meze de sia vivo – en la periodo de la 2-a mondmilito – ŝi diametre ŝanĝis siajn profesiajn interesiĝojn rezignante pri la amata arthistorio favore al la profundigado de la historio de Pollando. La naskiĝinta en Vieno filino de polo kaj germanino malgraŭ la fakto, ke plimulton de sia vivo pasigis eksterlande ĉiam akcentis sian ligon al Pollando kaj polecon. Neniam ŝi rezignis pri la pola civitaneco, en ĉiuj cirkonstancoj agante por la bono de la lando.
Karolina Lanckoroński estis la lasta reprezentanto de la malnova kaj meritiĝinta por Pollando magnata gento, kies historio radikas en la 14-a jarcento. Ŝia familia nomo deriviĝas de la urbo Lanckorona, kiun donaci al ŝiaj prauloj reĝo Jagelo rekone pro iliaj bravagoj en la kontraŭteŭtona batalo sur la kampoj Grunwald. Reprezentantoj de la familio aktive partoprenis en la vivo de la nobela Respubliko, servis al ĝi kiel deputitoj kaj senatanoj, generaloj, episkopoj, vojevodoj, kastelestroj kaj starostoj. Ili batalis defene por la lando kaj ĝiaj interesoj kontraŭ tataroj kaj kozakoj.
Karolina Lanckoroński naskiĝis en 1898 en Aŭstrio, kien post la tria dispartigo de Pollando translokiĝis ŝia avo. Ŝia patro, grafo Karol Lanckoroński, granda bienposedanto en Pollando kaj Aŭstrio okupis altan postenon ĉe la aŭstra kortego. Ŝia patrino Małgorzata Lichnowski estis fratino de la germana ambasadoro en Britio. Dank’ al la patro, granda amanto de literaturo kaj artkolektanto vizitanta kun siaj infanoj gravajn eŭropajn muzeojn ekde frua infancaĝo ŝi intesiĝis pri la arto. Samtempe malgraŭ grandsinjora kaj senĝena vivo Karolina sentis fortan ligon kun la pola kulturo kaj historio, malgraŭ tio, ke Pollando malaperis tiam sur la mapo de Eŭropo. Ŝi intersiĝis pri ĝaj klopodoj rakiri sendepedecon kolektante fotojn pri la legioj kaj legionoj, agloinsignojn, broŝurojn. Dum kelka tempo ŝi zorgis pri malsanaj kaj vunditaj polaj soldatoj en resanigejo konstruigita de la patro. Eĉ se komence ŝi pensis pri flegistina kariero finfine ŝi elektia la arthistorion en la Viena Universitato. Aparte ŝi dediĉis sin al la kreado de Michelangelo kaj post la doktoriĝo dum kelkaj jaroj en Romo ŝi esploris la arton de la itala renesanco kaj baroko. En 1934 ŝi forveturis al Lvovo. Tie en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz ŝi lekciis arthistorion. Du jarojn poste ŝi kiel la unua polino habilitiĝis pri la arthistorio.
La feliĉan vivon ĉesigis la 2-a mondmilito kaj la invado de Lvovo fare de ruĝarmeanoj la 22-an de septembro 1939. La 42-jaraĝa tiam profesorino Karolina Lanckoronski ne uzis la doniĝintan okazon evakui sin, sed tuj aliĝis al la konspira lvova filio de la Asocio de Armita Batalo. En majo 1940 ŝi forveturis al Krakovo troviĝanta sub la germana okupacio, tie daŭragante la konsiran laboron por la krakova filio de la Asocio, engaĝiĝante samtempe en la agadon de la Ruĝa Kruco. Al ŝiaj taskoj apartenis poste ankaŭ la zorgo pri polaj malliberigitoj en la tuta Ĝenerala Gubernio, establita de germanoj sur la polaj teritorioj. Kiam germanoj konkeris la orientajn randregionojn de Pollando ŝi estis redelegita al Lwów kaj Stanisławów. En majo 1942 ŝi estis arestita. Dum ŝia priaŭskultado la komandanto de gestapo Hans Krüger estis tiom nervozita pro ŝia rezista sinteno kaj manifestado de poleco, ke en furiozo li konfesis la elmurdon de 25 profesoroj de altlernejoj de Lvovo en julio 1941. Tiel Karolina Lanckoroński eksciis pri ĉi tiu krimo, fariĝinte ĝia atestanto. Dank’ al la interveno de la itala reĝa familio ĉe Himmler ŝi evitis la verdiktitan mortopunon. Komence ŝi estis direktita al Berlino, sed en januaro 1943 ŝi trafis al la germana koncentrejo en Ravensbrück, kie ŝi ricevis la numeron 16076. 8 tagojn ŝi pasigis en obskurejo – en kiu ĉiutage – laŭ siaj rememoroj – ŝi nutris sin per rememoraj imagoj kaj imagtaj vizitoj en po unu el la famaj eŭropaj muzeoj. En Ravensbrück Karolina Lanckoroński fariĝis atestanto de multaj ekzekutoj kaj medicinaj eksperimentoj, sed unuavice ŝi rapidis helpri morale al kunmalliberigitinoj inaŭgurinte lekciojn pri historio kaj arthistorio. Unu monaton antaŭ la militfino – dank’ a la klopodoj de la prezidanto de la Internacia Ruĝa Kruco – ŝi estis liberigita kiel la unua polino en la grupo de 229 francinoj.
Postmilite pro sia aristokrata origino prof. Karolina Lanckorońska ne povis reveni al komunista Pollando. Ŝi ekloĝis en Italio, kie laŭ peto de generalo Anders ŝi organizis studojn por ĉirkaŭ 1300 eksaj soldatoj de la 2-a Korpuso. Dank’ al ŝiaj klopodoj ili povis studi en Romo, Bolonjo, Torino. Similan helpon ŝi donis al eksaj polaj soldatoj en Skotlando kaj Britio.
Aŭtune 1945 kun pastro Walerian Meysztowicz kaj kelkaj polaj sciencistoj ŝi establis en Romo Polan Historian Instituton. Ŝi rezignis pri sia sciencista kariero elektinte la postenon de profesoro en la Pola Universitato en Elmigrejo koncentriĝante pri la historio de Pollando en la establita de si Instituto. En tiu periodo ŝi kreis monumentecon 76-voluman eldonserion pri fontoj al la historio de Pollando. La materialoj devenis el eksterlandaj bibliotekoj kaj arkievjoj i.a. el la malnova arkivejo de la teŭrona ordeno en Królewiec (la nuna Kalilingrado), el la reĝa arkivo en Danlando, el la italaj, hispanaj kaj portugaloj arkivoj. Ŝian laboron helpis ŝia flua rego de la klasikaj greko kaj latino, de la anga, franca, itala, germana kaj pola lingvoj. En 1967 Karolina Lanckoroński establis en Svislando Fondaĵon de Lanckoroński-familio. Ĝi finance helpis jen al ŝia Pola Historia Instituto, jen al la Pola Biblioteko en Parizo, jen al la universitataj bibliotekoj en Pollando. Dank’ al ŝi polaj sciencistoj povis akiri eksterlandajn stipendiojn. En 1994 profesorino Karolina Lanckoroński donacis al la Reĝaj Kasteloj en Krakovo kaj en Varsovio tolaĵojn el la familia kolekto. Al Wawel trafis pli ol 500 eksponaĵoj, inkluzive 82 pentraĵojn de la itala gotiko kaj renesanco, pli ol 200 desegnaĵoj kaj 69 leteroj de pola pentristo, amiko de la familio, Jacek Malczewski. 37 bildojn ricevis la Reĝa Kastelo en Varsovio inkluzive de du tolaĵoj de Rembrandt, krome historiajn meblojn, valorajn arkivaĵojn kaj familiajn memoraĵojn. Antaŭ 20 jaroj en ambaŭ muzeoj estis ekspozicie prezentitaj ŝiaj donacoj. La Reĝa Kastelo en Varsovio en la 100-a naskiĝdatreveno de profesorino Karolina Lanckoronski funkciigis novan segmenton de la konstanta ekspozicio en la 2-a etaĝo de la norda alo, kiu prezentas la plej valorajn objektojn el la familia trezoro de profesorino Lanckoroński. Ŝi mortis senherede en 2002 havante 104 jarojn tiel finante la ekziston de la elstara pola Lankoroński-familio.
El la elsendo 13.02.2015. Legas Barbara
Vizitinda Pollando: La orminejo „Aurelia”
La unua granda „orfebro” en la ĉirkaŭaĵoj de Złotoryja [zŭotoria], kies nomo indikas la orakiradon (or-fosa) okazis lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. La tereno en la valo de la rivero Kaczawa [kaĉava] apartenis al la plej riĉaj en Eŭropo orportaj gruztavoloj. Jare oni akiradis tie ĝis 50 kilogramoj de la pura oro. La urborajtojn al la setlejo en 1211 donis princo Henriko la 1-a Barbulo en la kastelo de la najbara Rokitnica kaj tiel Złotoryja estas la plej malnova pola urbo. La tiea orakirado finiĝis post la napoleonaj militoj. Pli postaj provoj reaktivigi la orakiradon evidentiĝis sensukcesaj pro la elĉerpiĝo de la orprovizoj. Tamen oni taksas, ke en la daŭro de la jarcentoj en la regiono de Złotoryja oni akiris entute ĉirkaŭ 5 tunojn da ora erco.
Nun la orminejo „Aurelia” estas atrakcia loko por ĉiuj amantoj de subterejoj kaj minejaj ŝaktoj vizitantaj la sud-okcidentan Pollandon. La ŝakto – kiu nun nomiĝas la orminejo „Aurelia” estis pioĉita ĉirkaŭ la 1660-a jaro en dura diabaza vulkandevena roko sub la monto de Sankta Nikolao en la regiono de jarcentoj konata pro la orportaj tavoloj. Tiun nomon verdire oni donis al ĝi nur en la 90-aj jaroj. Ĝi referencas al la latina „aurum”, kiu signifas oron kaj al unu el la unuaj 13-jarcentaj latinaj nomoj de la urbo: Mons Aurum.
La rivero Kaczawa fluanta tra montoj kaj altaĵoj ellavis oron el la rokoj kaj la erco sedimentiĝis sur orporta sablo.
Kun la minejo estas ligitaj kelkaj legendoj. Unu rakontas pri avida monako, prenanta de ministroj dekonaĵon por la ekleziaj bezonoj. En mallonga tempo li fariĝis ĉiam pli oravida kaj postulis ĉiam pli grandan dekonaĵon. Iun fojon indignitaj kaj koleregaj ministoj enkondukis lin en la minejan labirinton kaj mortigis. En mortomomento la monako malbenis ĉiujn orminejojn kaj lia malbeno kaŭzis, ke la tuta oro malaperis, kaj ĝia efikado ĉesos, kiam en la ruino de la kastelo en la loko Wilcza Góra [vilĉa gura), Lupa Monto oni trovos ortrezoron. Dume ekde tiam la monako veante erarvagas tra la minejaj koridoroj. Laŭ alia rakonto iu bonŝanculo trovis tie veran orvejnon, sed li tute ne intencis dividi ĝin kun kamaradoj. Li decidis kaŝveni en la minejon kaj forporti oron por preparoj al la unua komunio de sia filino. Sed kiam kun poŝoj plenaj de oro li klopodis foriri li perdis la vojon kaj restis en la minejo por eterne. Lia filino dum la ceremonio ploregis senespere pro la manko de la patro. Ekde tiam onidire en Złotoryja en la tago de la 1-a komunio el la minejprofundo aŭdiĝas ploroj de la perdiĝinta patro.
La preĝejo de sankta Nikolao troviĝanta ĉepinte de la samnoma altaĵo super la minejo estas ĉirkaŭita de tombejo, do rondiris la onidiro, ke en Złotoryja la mortintojn oni sepultas en oro. Laŭ aliaj onidiroj la minejo havis ligon kun la subterejoj de la preĝejo, sed neniam oni ĝin retrovis. Entute la minejon vualas la mistero. Ĝi ne troviĝas sur la malnovaj germanaj mapoj. Ne estas eksludite, ke en 1945 parton de koridoroj germanoj eksplodigis, kion pruvas elementoj de germanaj armiloj. En 1997 oni malkovris tie grandan 28 metran vertikalan ŝakton intence superŝutitan per rokoj, laŭ la nomo de la malkovrinto nun nomata la ŝakto de Karlo. Denove onidire ĝi estis utiligata de proksima fabriko, en kiu dum la 2-a mondmilito la firmao Opta produktis radiajn aranĝaĵojn i.a. por la germana aviado.
Krom la orminejo „Aurelia” disponigita al. turistoj en Złotoryja jam en la 1973-a jaro la alia vizitinda loko en la urbo ligita kun oro esta Muzeo de Oro. En la historia konstruaĵo el la mezo de la 17-a jarcento oni proksimigas la urbohistorion kaj ĝiajn ligojn kun la orakirado, la geologion de la regiono. Eblas rigardi tie ankaŭ diversajn formojn de la ora kaj orsimilaj mineraloj, instrumentojn de orserĉantoj kaj kolekton de mineraloj kaj rokoj de avanaj kolektantoj el la Malsupra Silezio.
En la blazono de Złotoryja troviĝas la figuroj de la geprinca paro Henriko la 1-a Barbulo kaj lia edzino sankta Jadwiga, kiuj havis sian kastelon en la menciita komence Rokitinica kaj tie Złotoryja ricevis la urborajtojn. La vilaĝo meritas la ekskursan promenon tien por rigardi fragmenton de la kastelruino el la 13-a jarcento, kiu apartenas al la plej malnovaj masonitaj konstruaĵoj en Pollando. Krom la rezidejaj funkcioj ĝi protektis la ĉirkaŭajn orminejojn, ĉar la orakirado riĉigadis la princan kason. En la 14-a jarcento ĝia rolo malkreskis kaj la kastelo fariĝis la sidejo de princaj oficistoj, sekve doganejo por komercistoj moviĝantaj inter la lokoj Legnica kaj Lwówek Sląski [lvuvek slonski]. En la 15-a jarcento la kastelo fariĝis post la Hus-militoj sidejo de rabistaj kavaliroj. Konkeris ĝin en 1451 Wrocław- [vrocŭav] kaj Świdnica [svidnica]-burĝoj kaj detruis. Neniam ĝi estis rekonstruita.
El la elsendo 06.02.2015. Legas Tomek
Koninda polo: Witold Pilecki
Kiel la heroon de nia hodiaŭa felietono ni elektis la kapitanon de la kavalerio de la Polaj Armeaj Fortoj, kunorganizinton de la Konsipra Pola Armeo, soldaton de la Landa Armeo, malliberigiton kaj kunorganizinton de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz dum la 2-a mondmilito, aŭtoron de la raportoj pri holokaŭsto.. Ne povas mirigi tiu elekto, se nur antaŭ kelkaj tagoj ni solenis la 70-jariĝon de la liberigo de la koncentrejo.
Witold Pilecki naskiĝis en 1901 en la nobela familio kun patriotaj tradicioj. Lia avo 7 jarojn pasigis ekzilita al Siberio pro la partopreno en la januara insurekcio. Jam kiel 14-jarulo Witold apartenis al la malpermesita de la rusa aneksinto skolta movado. En 1918 inter multaj aliaj skoltoj ankaŭ Pilecki trapuŝigis sur la terenon de la renaskiĝanta Pollando. En la jaroj 1918-21 li estis soldato de la Pola Armeaj Fortoj kaj partoprenis la Varsovian Batalon de 1920. Du fojojn li estis distingita per Kruco de Bravbatalantoj. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la familio reakiris la bienon Sukurcze apud Lida. Tie lia najbaro estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły laŭ kies iniciato Pilecki entreprenis kunlaboron kun la pola kontraŭinvigilservo. En aŭgusto 1939 Witold Pilecki estis mobilizita kaj batalis sekve kiel komandanto dum la septembra kontraŭgermana kampanjo. Post ĝia finiĝo Pilecki transiris al la konspira agado. En Varsovio li fariĝis la kunorganizinto de la Konspiraj Polaj Armeaj Fortoj. Komence de 1940 Gestapo arestis kelkajn ĝiajn membrojn, kiuj post mallonga estado en fifama malliberejo Pawiak estis direktitaj al Auschwitz. Tiu ĉi koncentrejo kaj la aliaj establataj de germanoj en la okupaciata Pollando fariĝis objekto de aparta interesiĝo de la Konspiraj Polaj Armeaj Fortoj. Estis decidite, ke iu el la strikta komandantaro de la organizo traiĝos en Auschwitz-koncentrejon por kontaktiĝi kun la malliberigitaj kolegoj, por kolekti informojn pri la funkciado de la koncentrejo, pri kio tiam ankoraŭ malmulto estis sciata. Witold Pilecki anoncis sin por ĉi tiu tasko kaj ricevis falsajn persondokumentojn.
Li estis haltigita de germanoj en Varsovio dum la ŝtratĉasado de civitanoj la 19-an de septembro 1940 kaj jam nokte de la 20-a al la 21-a trafis al Auschwitz ricevinte la numeron 4859. En la koncentreja infero li travivis 947 tagojn komence kun la invigila tasko poste kreinte konspiran Asocion de Militistaj Organizoj. Malliberigitoj, ĉefe eksaj soldatoj estis formataj en la tiel nomatajn kviopojn. Ĉiu el ili plukonstruis sian konspirreton sciante nenion pri aliaj kvinopoj. La Asocio konforme al la plano de Pilecki estis preparanta insurekcion en Auschwitz.
Malgraŭ nehomaj vivkondiĉoj Pilecki kaj lia Asocio kolektadis kaj transdonasis invigilinformojn al la eksera mondo. Li prilabris la unuajn raportojn pri la hombuĉado en Auschwitz, kiuj tra Varsovio kaj Svedio atingis Okcidenton. Pere de la Ĉefkomandanto en Londono raportoj kaj notoj pri la vera bildo de la ekstermejo, vivkondiĉoj de la malliberigitoj kaj krimoj de la koncentreja anaro atingis la registarojn de Usono kaj Britio. La mondo estis informita pri la krueleco de la germanaj koncentrejoj. Samtempe en sia ĉiutaga agado la Asocio klopodis helpi al la malliberigitoj transdaŭri la inferan periodon.
Nokte inter la 26-a kaj 27-a de marto 1943 Pilecki kune kun du aliaj malliberigitoj decidis kaj sukcese eskapis el Auschwitz. Helpe de Landa Armeo Pilecki atingis Varsovion. Tie li batalis en la Varsovia Insurekcio 1943-1944, post kio en la jaroj 1944-45 li estis germana malliberigito en oficirkaptitejo en Murnau. Post ĝia liberigo kaj la militfino li aliĝis al la 2-a Pola Korpuso en Italio kaj laŭ la ordono de generalo Anders li revenis al Pollando por gvidi invigilan servojn kolektante informojn pri la situacio en Pollando, soldatoj de la Landa Armeo kaj la 2-a Korpuso malliberigitaj de NKWD kaj deportataj al Sovetunio. En 1945 Pilecki verkis 113-paĝan raporton pri Auschwitz.
En la 1947-a jaro li estis arestita de la komunistaj aŭtoritatoj, unu jaron poste kondamnita je la mortopuno, kiu estis efektivigita per la pafo kontraŭ la kranion. Ĝis la 1989 ĉiaj informoj pri la faroj kaj sorto de Witold Pilecki estis cenzurataj. Postmorte li estis distigita i.a. per Komandora Kruco de la Ordeno de la renaskiĝo de Pollando kaj per Ordeno de la Blanka Aglo. En 2013 postmorte li estis avancita al la kolonela grado. La brita historiisto Michael Foot kalkulis Witoldon Pilecki al unu el la ses plej kuraĝaj homoj de la rezista movado dum la 2-a mondmilito.
El la elsendo 30.01.2015. Legas Barbara
Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. Postmorte eldonita en Zagreb 2014
Tute freŝa estas en miaj manoj la verko Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. La libro estas eldonita okaze de la 60-jara datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto akceptita en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo 1954. Redaktis ĝin Birthe Lapenna en Danlando. Grafike kaj teknike aranĝis la enhavon Josip Pleadin en Kroatio. La okazintaĵoj en la Esperanto-movado 1976-1987 formas la kvintesencon de la nova eldonaĵo.
Dum la legado miaj pensoj flugis en la pasintecon. La unuan fojon mi sekvis la festparoladon de Ivo Lapenna en Bruselo 1960. Ĝia ĉeftemo estis internacia humanismo. Poste mi povis plurfoje ripete tralegi ĝin en la verko Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966). Tre grava fonto por mi estas krome Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1960), kiun redaktis prof. d-ro Ivo Lapenna.
Unika kaj neforgesebla estis la prelegvojaĝo de Ivo Lapenna printempe 1971 en finnaj universitatoj. Kiel liaj interpretisto kaj sekretario mi tre proksime povis sekvi tre fekundan kaj sukcesan agadon de nia ŝatata kaj prestiĝa gasto. Liaj ĉarmaj bonhumoro kaj afableco konkere venkis kaj kaptis ĉiujn partoprenantojn de la aranĝoj. Tre tikla tiutempe estis la prelego pri Internacijuraj problemoj de spacveturado. Ĵurnalistoj ne emis ĉesi siajn demandojn pri la temo en la gazetaraj konferencoj.
Tiuj agrablaj spertoj instigis min esplorfosi en la giganta verko Esperanto en Perspektivo (1974) kun 844 paĝoj. Sekvis Eseoj memore al Ivo Lapenna redaktita de Carlo Minnaja. Ni konas la meritojn de nia klarvida kaj vojmontra spirita gigantulo kaj kreinto de moderna UEA. Nun ni havas la dokumenton ED je nia dispono. Indas detale trastudi la enhavon. Konata eldiro substrekas la fakton Audiatur et altera pars. Multajn okazintaĵojn oni puŝis en ombron. Tial ni devas esti kontentaj, ke Birthe Lapenna kribris en la tagan lumon multajn al granda publiko nekonatajn aferojn. La stilo kaj voĉo de nia longtempa movada ĉefo estas kvazaŭ palpeble kapteblaj sur la paĝoj de la postmorte eldonita grava 221-paĝa dokumento.
Indas mencii, ke la arkivo de prof. d-ro Ivo Lapenna estas nun deponita en la Dana Ŝtata Arkivo en la koro de Kopenhago. Oni povas konstati, ke la verko de Ivo Lapenna parolas per si mem kaj estas avide studata ne nur nun sed ankaŭ – kaj tutcerte en la estonteco.
Kiam mi gratulas al Birthe Lapenna kaj Josip Pleadin pro iliaj bone plenumita valora laboro, estas necese substreki, ke legontoj de Esploro kaj Dokumentado trovos surprizajn aferojn, por multaj nekonatajn. Legado similas vojaĝon de esploraj veturistoj. Plej plaĉa maniero estas mem trankvile digesti la enhavon. Sincera voko venas jen: ek en la aventuron!
Jorma Ahomäki
decembre 2014
El la elsendo 23.01.2015. Legas Jorma
Vizitinda Pollando: La Cisterciana Abatejo en Lubiąż
La cistercianan abatejon en Lubiąż [lubjonĵ] en la sudokcidenta Pollando ni menciis antaŭnelonge, kiel unu el la objektoj troviĝanaj sur la plej nova listo de la t.n. 7 novaj mirlokoj de Pollando. Hodiaŭ ni proponas konatiĝi iom pli proksime kun ĉi tiu plej granda cisterciana abatejo en la mondo, kiu kiel la religia objekto lokiĝas en Eŭropo tuj post la palaca-klostra komplekso Eskurial en Hispanio.
La klostran komplekson konsistigas: Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino el la 14-a jarcento, konstruigita super la restaĵoj de la romanika preĝejo kun sama nomo el la 12-a jarcento; klostro, la abata palaco el la 17/18-a jarcentoj, helpa preĝejo de sankta Jakobo kaj mastrumaj konstruaĵoj. Notindas, ke en la kripto super la gotika baziliko troviĝas tomboj de 6 Piast-dinastiaj regantoj el la periodo de la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj. Troviĝas tie ankaŭ mumioj de la cistercianaj abatoj kaj monakoj; en bona stato konserviĝis nur 98.
Origine kreiĝis tie la benedektiktana klostro kaj ĝuste bendediktanoj konstruis la preĝejon de sankta Jakobo. Post kiam ili forlasis la lokon la unuan fojon en Silezio aperis ĉi tie cistercianoj, kiujn venigis princo Bolesław Wysoki [bolesŭav visoki], Boleslao la Alta. En la daŭro de la jarcentoj klostro plukonstruiĝis. En la mezepoko ĝi rolis kiel grava kulturcentro. Kreiĝis tie multaj signifaj 12-jarcentaj verkoj, kiel Kroniko de la Polaj Princoj, La Jarlibroj de Lubiąż aŭ Katalogo de la Vroclavaj Episkopoj.
Komence de la 15-a jarcento dum militoj de religireformemuloj de Jan Hus la klostro kaj la preĝejoj estis bruligitaj. Fine de la sama jarcento pro konflikto inter polaj kaj germanaj monakoj ili ĉiuj estis forigitaj kaj la klostraj konstruaĵoj transiris en la laikajn manojn. Sed jam 6 jarojn poste monakoj revenis renovigante ĝisfunde la klostron kaj fortikigante la klostran komplekson. Sed laŭvicaj batoj venis relative rapide dum la Reformacio, sekve dum la 30-jara milito, kiam oni forrabis bibliotekon kaj arkivaĵojn. La militfino kaj reformo de abato Arnold Freiberg inaŭguris en 1649 grandan renovigadon en la baroka stilo, al kio grave konstribuis la avana barokstila pentristo de la regiono Michał Willmann. La sekvaj kvar abatoj gvidis laborojn ĉefe pri reprezentaj konstruaĵoj. La plej grava estis konstruita en la periodo 1681-1699 monumenteca abata palaco enhavanta pli ol 300 salonojn riĉe ekipitajn. Ne multe malpli grava estis la barokstila rearanĝo de la preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. Prave do la abatejo ĝuis la epiteton “perlo de la silezia baroko”, kaj tiel ankaŭ nun ĝi estis difinata post la restaŭraj laboroj en la lastaj jaro. Revenante al historio direndas, ke la apogea periodo de la klostrobrilo finiĝas en la 1-a duono de la 18-a jarcento, kiam ĉi tiujn terenojn konkeris prusoj. En 1810 prusa reĝo likvidis la cistercianan ordenon alporprigante ĝiajn posedaĵojn kaj riĉaĵojn. Tiam oni detruis multajn valoraĵojn, malaperis la biblioteko kaj en la klostro estis aranĝita hospitalo. Kiel oni supozas, dum la 2-a mondmilito en la klostraj keloj germanoj enlabrigante malliberigitojn funkciigis la produktadon de vicelementoj por la raketoj V1 kaj V2. La malliberigatajn sur la tereno de la klostro en la jaroj 1942-43 civitanojn de Luksemburgo omaĝas la dulingva tabulo. En 1945 la ruinigadon de la klostro finefektivigis rusoj. Serĉante trezorojn ili frakasis ĉerkojn de la Piast-dinstiaj regantoj. Malaperis kronoj, sceptroj kaj glavoj. La troviĝantaj tie mumioj estis detruitaj kaj ĥaose disĵetitaj surplanke tiel, ke el inter ili oni sukcesis identigi nur tiun de la pentrista majstro Willmann. Rusaj trupoj garnizonis en Lubiąż ĝis 1948, poste troviĝis tie psikiatria hospitalo por ruĝarmeanoj. Ekde 1950 en la klostraj ejoj estis staplataj libroj kaj muzeaj kolektoj.
Preskaŭ ekde jarcentkvarono (1989) en Lubiąż daŭras restaŭraj laboroj de la klostra komplekso, dank’ al la Fondaĵo Lubiąż kiu transprenis la tutan konstruaĵon. Ekde 1994 komenciĝis kompleksa renovigo de la abateja komplekso. I.a. antaŭ 15 jaroj estis ŝanĝitaj tagmentoj super la tuta komplekso kaj ne temas pri bagatela afero, ĉar ilia surfaco egalas al du kaj duona hektaroj. Por aldone proksimigi la grandecon de la konstruaĵoj menciinda estas la alia fakto, nome la nombro de fenestroj, kiu egalas al 600. Dank’ al tiuj klopodoj kaj efika laboro de la speciala fondaĵo ekde 1996 estas vizitebla impona Princa Salono alta 13,4 metrojn kun la surfaco de pli ol 400 kvadrataj metroj. En la duetaĝa salonego troviĝas i.a. skulptaĵoj de Józef Magoldt, plafono kaj murpentraĵoj de Christian Bantum. Nun tiu ĉi salonego opiniata kiel la plej brila ekzemplo de la silezia baroko gastigas elektitajn koncertojn de la Internacia Festivalo Vratislavia Cantans. Sed krome okazas tie multaj aliaj kulturaj eventoj, historiaj spektakloj kaj grupaj vizitadoj de la tuta komplekso dum la tuta jaro. Ili okazas komece de ĉiu plena horo. Kadre de la vizitoj la gastoj rigardas la abatan manĝejon, la princan salonon, la preĝejon de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj manĝejon monakan. Lubiąż do meritas viziton des pli, ke ĝi troviĝas nur 54 kilometrojn for de Vroclavo (http://www.fundacjalubiaz.org.pl/galeriaa/).
El la elsendo 16.01.2015. Legas Barbara
Koninda polo: Jan Długosz
Komence de decembro la pola Sejmo proklamis la 2015-an Jaron kiel Jaron de la s-ta Johano Paŭlo la 2-a, kiel Jaron de Jan Długosz [dŭgoŝ] kaj kiel Jaron de la Pola Teatro. Hodiaŭ ni volas paroli pri Jan Długosz, kiun polaj parlamentanoj memorigis kiel “elstaran polan historiiston, diplomaton kaj sacerdoton, kiel patron de la pola historiografio kaj heraldiko”.
Jan Długosz blazone Wieniawa naskiĝis antaŭ 600 jaroj la 1-an de decembro 1415 en la loko Brzeźnica [bĵeznica] en mezbonstata nobela familio. Lia patro Jan Długosz el Niedzielsko [njeĝelsko] pro meritoj en la kontraŭteŭtona batalo apud Grunwald ricevis la postenon de starosto. Lia filo, Jan Długosz komence lernis en paroĥa lernejo, sekve dum tri jaroj li studis en la Krakova Akademio. Post tio kiel publika notario li aperis en la kortego de la krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki. Długosz fariĝis lia konfidenca kunlaboranto, sekretario kaj kanceliero. En tiu periodo li estis nomumita krakova kanoniko kaj post la morto de episkopo Oleśnicki li restis en la servo de reĝo Kazimiro Jagelonido ekde 1467 fariĝinte edukanto de la reĝaj filoj: Władyslaw [vŭadislav], Kazimierz [kazimieĵ], Jan Olbracht [olbraĉt], Aleksander, Zygmund kaj Fryderyk. Dum oftaj vojaĝoj tra la lando knaboj vekiĝadis frue, portis modestajn vestojn, iliaj manĝoj estis simplaj, samtempe multan tempon ili dediĉis al la lernado. Tiel ilia edukisto pretigis ilin al la malfacila regometio. Kazimiro Jagelonido la elekton de la edukanto de siaj infanoj faris tutkonscie. Sian internan ŝtatpolitikon li apogis sur alianco kun kavaliraro/nobelaro. Jan Długosz el tiu socia tavolo elkreskis. Dank’ al liaj instruoj la reĝaj filoj bone ekkonis ĝian mentalon. La reĝo cetere aprobe rilatis al la severaj, kavalirecaj edukmetodoj de Długosz, konis ja lian amon de braveco, kavalireco kaj kuraĝo, lian mastrumemon kaj praktikan talenton necesan al la reagntoj. Kazimiro Jagelondio alte taksis ankaŭ sciojn de Jan Długosz, lian profundan konon de la historio de Pollando, liajn talentojn en politikaj kaj diplomatiaj aferoj, kiujn akompanis funda kono de la tuto de la aktuala politika situacio en la tiama Eŭropo.
Jan Długosz partoprenis multajn diplomatiajn misiojn. En 1449 al Romo, 1467 al Ĉeĥio, 1469 al Hungario, 1478 al Viŝegrado. Proponita de la reĝo Kazimiro Jagelonido je la posteno de arkiepiskopo de Lvovo li ne ĝisatendis la papan aprobon, kiu venis jam post lia morto, kiu okazis la 19-an de majo 1480. La korpaj restaĵoj de Jan Długosz komence troviĝantaj en la Wawel-altaĵa katedralo estis transportitaj en la 400-a datreveno de lia morto en la Panteonon de Meritiĝintaj Poloj en la subterejo de la krakova paŭlena preĝejo.
Jan Długosz famiĝis kiel kronikisto kaj historiisto kaj kiel kreinto de unu el la plej elstaraj verkoj de la mezepoka eŭropa historiografio. Temas pri la 12-voluma verko “Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae” (Analoj, alivorte kronikoj de la fama Pola Reĝolando), kiu traktas la historion de Pollando ekde la legendeca pratempo ĝis la 1480-a. Temas pri la plej granda kronikista verko de la 15-a jarcento verkita en Eŭropo latine. Sian verkon Długosz komencis skribi jam en 1455-a jaro kaj ĝi poste ludis gravan rolon en la eduko de la reĝidoj. Kelkloke ĝi impresas, kvazaŭ ĝi estus verkata ĝuste kun la penso pri ili, ke estontaj regantoj konatiĝante kun la bravagoj aŭ mispaŝoj de siaj antaŭuloj kapablos regi juste.
La analoj longe ne aperis en la pola lingvo, sed por multaj historiistoj servis kaj servas kiel la referenca fonto. Ne nur por historiistoj, ĉar ekzemple baze de ili Henryk Sienkiewicz verkis sian romanon “Teŭtonoj”. Siajn informojn pri tiu ĉi temo Jan Długosz ĉerpis el la fontoj, al kiuj aliron ne havis plimulto de la kronikistoj, dank’ al siaj multaj kaj diversaj sacerdotaj funkcioj, dank’ al tio, ke estante helpanto de la reĝo li povis konsulti dokumentojn en la reĝa kancelario. Tutcerte Dlugosz utiligis la originalon de “Konfliktokroniko” dediĉita al batalo kontraŭ la Teutonan Kavaliraron. Li konis ankaŭ kaj prenis en konsiderojn la teŭtonajn raportojn. Se temas pri Grunwald-batalo multajn konojn li ekhavis el rakontoj de la partoprenintaj ĝin kavaliroj. Apartenis al ili kaj la patro kaj la patra onklo de la kronikisto kaj unuavice kardinalo kaj krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki, lia longjara superulo kaj protektanto. La analoj enhavas ankaŭ dokumenton kun unika valoro, kiu estas „Chorographia Regni Poloniae”. Ĝi prezentas detalan priskribon de la teritorio, aparte hidrografio de la polaj teritorioj kaj konfirmas la enormajn geografiajn konojn de la aŭtoro.
Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la verko de Jan Długosz estis subigita al akra kritiko, iniciatita de konata slavologo Aleksander Brückner. Aktuale post la rifuzo de lia enorme kritika sinteno, kiun oni ne hezitas nomi kalumnia, la analojn de Jan Długosz ĉiam pli ofte oni traktas kiel valoran verkon, kiu sur la kompara grundo meritas pliajn esplorojn. La junaj generacioj de poloj estis kaj daŭre estas nutrataj de legendecaj faktoj el la komenco de la pola ŝtateco, kiujn Długosz transprenis de pli fruaj kronikistoj kaj bunte evoluigis. Jen pri la reĝo Popiel, kiun musoj formanĝis aŭ pri la princino Wanda, kiu preferis morton en Vistulondoj oni edziniĝon al germano.
El la elsendo 09.01.2015. Legas Tomek
Vidinda Pollando: La Panorama Parko de Suwałki
La duan lokon en la plebiscito de la periodaĵo National Geographik Traveler je 7 novaj mirlokoj de Pollando okupis la Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando. Kreita en 1976-a jaro ĝi estas la unua parko establita kun ĉi tiu karaktero. Ĝia surfaco egalas al 6284 hektaroj. 60 procentojn de ĉi tiu areo okupas la kultiveblaj grundoj, 10 procentojn akvoj, 24 procentojn arbaroj, 4 procentojn marĉaj terenoj, 2 procentojn la ceteraj terenoj.
Grandaj kaj vastaj spacoj reliefe bildigas la riĉan grundoformon. Sur la tereno de la Parko troviĝas 24 lagoj kun la suma surfaco de unu hektaro. La Parko troviĝas sur la tereno de la tiel nomataj Verdaj Pulmoj de Pollando kaj apartenas al la Eŭropa Ekologia Reto NATURO 2000, kiel Suwalki-rifuĝejo.
Sur ĝia tereno multas vidindaĵoj, kvankam ni parolos nur pri kelkaj. La ĉefa estas sendube la lago Hańcza [hanĉa], la plej profunda ne nur en Pollando, sed ankaŭ sur la tereno de la ebena Eŭropo. Ĝia profundo atingas 108 kaj duonan metrojn, ĝi havas la surfacon de 305 hektaroj kaj la longeco de ĝiaj bordoj egalas al preskaŭ 12 kilometroj. Pli ol 120 milionoj da kubometroj da akvo plenigas profundan postglaĉeran fluejon, kiun karakterizan ĉeborde alta kaj kruta eskarpo. Unikan karakteron havas la vasta plaĝo de Hańcza kovrita per ŝtonoj kaj la ŝtona bordo de la lago preskaŭ senigita je bordoplantaro. Aliflanke subakve plantoj karakterizaj por akvoj puraj, diafanaj kaj profundaj formas vastajn herbejojn. La atenton meritas la senvertebra faŭno de la lago. Pro la unika karaktero de Hańcza jam en 1963 estis tie kreita akvo-panorama rezervejo „La lago Hańcza”.
Aliaj rezervejoj ligiĝas kun terenoj kovritaj per postglaĉeraj ŝtonoj. Ekzemple “Głazowisko Bachanowo” [guazovisko baĥanovo], kion eblas traduki kiel ŝtonejo Bachanowo etendiĝas sur fragmento de herbejo kun la surfaco de ĉirkaŭ unu hektaro. Kovras ĝin ĉirkaŭ 10 mil ŝtonoj, kies perimetro varias de la duona metro ĝis 8 metroj. Temas pri la plej firmaj kaj rezistaj ŝtonoj transportitaj de la skandinavia glaĉero. Alian karakteron havas la rezervejo “Głazowisko Rutka”, kiu sur pli ol 49 hektaroj ekzempligas la tiel nomatan glaĉeran gruzon devenantan de antaŭ 12 mil jaroj.
Inter interesaj lokoj ni menciu ankaŭ la lokon Wiżajny [viĵajni], plej verŝajne unu el la plej malnovaj en ĉi tiu regiono. La urborajtojn ĝi akiris fine de la 16-a jarcento.
Konfirmis ilin reĝo Johano la 3-a Sobieski en 1693, kiam kreiĝis tie starostejo konfidita komence al la magnata gento Radziwiłł. Dum la invado de la svedaj trupoj Wiżajny estis detruita. Post la rekonstruo ĝia brilepoko datiĝas je la 17-a/19-a jarcentoj. En 1870 Wiżajny perdis la urborajtojn. Hodiaŭ konserviĝis sole la arkitektura spacoaranĝo ĉirkaŭ la urboplaco.
Wiżajny havas atrakcian situon sur la altaĵeta pasejo inter la lagoj Wiżajny kaj Wistuć proksime al la plej granda altaĵo de la tuta Suwałki-regiono, kiu estas Góra Rowelska leviĝanta 298 metrojn super la marnivelo. Tio kreas bonajn kondiĉojn por aktiva turismo same somere kiel ankaŭ vintre.
Wiżajny estas difinita kiel la „pola malvarmocentro” pro la plej malaltaj mezaj jaraj temperaturoj ekster la montara tereno kaj ankaŭ pro la plej malaltaj temperaturoj de januaro, fine pro la influo de severa kontinenta klimato, kiu kaŭzas longan konserviĝon de la neĝtavoloj.
La komunumo de Wiżajny estas la plej nordoriente situanta parto de Suwałki-distrikto en la Podlaĥia vojevodio. Sur la tereno de pli ol 122 kvadrataj kilometroj en 36 vilagoj loĝas 2900 loĝantoj. La suda parto de la komunumo troviĝas ĝuste kadre de la Panorama Parko de Suwałki.
El la elsendo 19.12.2014. Legas Tomek
7 novaj Mirlokoj de Pollando 2014
La legantoj de la monatrevuo “National Geographic Traveler” jam la kvaran jaron laŭvice elektis 7 novajn mirlokojn de Pollando. Do la tuta listo enhavas jam 28 vidindaĵojn, el inter kiuj multajn ni jam prezentis en niaj elsendoj. La nunjaran elektadon partoprenis la plej granda nombro de la voĉdonintoj. 115 mil voĉoj – jen la fina rezulto.
La unuan lokon okupis la komplekso OFF Piotrowska en Lodzo (la centra Pollando) – la plurfunkcia centro en la postindustriaj konstruaĵoj. Por ĝi voĉdonis 23 procentoj de la partoprenantoj. OFF Piotrowska estas la plej moda adreso en Lodzo. La butikumado okazas en arta etoso dank’ al kombino de vendejoj kaj servocentroj kun arta agado. En la postfabrikaj ejoj la gastojn atendas 20 restoracioj, rapidmanĝejoj, drinkejoj, sed trovi liberan lokon ne estas facile. OFF Piotrowska logas amase la distremajn lodzanojn, sed ankaŭ turistojn kaj gastojn de la urbo.
15 procentoj de la respondintoj rekonis kiel mirlokon la Panoraman Parkon de Suwałki en la Podlahia vojevodio – en la orienta Pollando. Temas pri la unua en Pollando Parko, establita jam en 1976, kiu konsideras la panoramajn valorojn. Unu el ĝiaj plej grandaj atrakciaĵoj estas la plej profunda lago en Pollando atinganta 108,5 metroj, la lago Hańcza, la alia – postglaĉeraj ŝtonejoj.
La trian lokon akris la akvoreceptaklo apud Krakovo (la suda Pollando) por kiu voĉdonis preskaŭ 15 procentoj de la plebiscitpartoprenintoj. Al Zakrzówek-akvoreceptaklo, kreiĝinta nur en 1990 kaj fariĝinta la ŝatata loko de plonĝistoj logas blankaj rokoj, kelkloke eĉ kelkdekmetraj, speguliĝantaj en la bluo de la akvo. Ĉirkaŭaj herbejoj plenas somere je papiloj. Apenaŭ kredeble estas, ke ĝis Krakovo estas laŭ la rekta linio nur 5 kilometroj.
Salubrajn proprecojn de la aero saturita per kuracaj salakvoj en Inowrocław en la norda Pollando estis rekonita de pli ol 8 procentoj de la voĉdonintoj – tiel la tiea kuracejo akiris la 4-an lokon. La salubran aeron oni akiras dank’ al speciala konstruaĵo el ligno kaj branĉoj de dorna prunuso. Sed la lokon elektas ne sole kuracataoj, ankaŭ ŝatantoj de belaj panoramoj, kiujn eblas admiri de sur panoramejo sur la tegmeno de la aranĝaĵo.
Ĉe la kvina loko ektroviĝas la Pordo de Poznano, Historia Parko, Interaktiva Historia Centro en la urbo, por kiu voĉdonis pli ol 6 procentoj de entuziasmuloj. Historio estas tie prezentata en moderna maniero pere de elektronikaj bildigoj, filmoj kaj instalaĵoj.
Pli ol 5 procentojn de la partoprenantoj de la nunjara eldono de la konkurso pri la 7 novaj mirlokoj en Pollando montris al la cisterciana klostro en Lubiąż en la suda Pollando la plej granda cisterciana abatejo en la tuta mondo. Temas pri la brila artverko de la silezia baroko, de la nula klaso. Ĝia origino radikas en la 12-a jarcento. En ĝiaj subterejoj eternan ripozon trovis eĉ 6 regantoj el la unua pola Piast-dinastio.
Al Działdowo en la norda Pollando oni invitas ĉiujn, kiuj ŝatas viziti la tiean Muzeon de la Teŭtona Ŝtato. Preskaŭ 5 procentoj de la nunjaraj partoprenantoj de la Plebiscito de la monatrevuo “National Geographic Traveler” rekonis ĝin la mirloko de Pollando 2014. La Muzeo de la Teŭtona Ŝtato okupis la 7-an lokon en la nunjara rangolisto. Admiras ĝin ne nur infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj, kiuj en moderna maniero konatiĝas kun la historio de la kavaliraj ordenoj, unuavice la teŭtona ekde ĝia origino ĝis nun. Lakone eblas diri malnova historio en moderna vespero.
El la elsendo 12.12.2014. Legas Tomek
La lasta pola reĝo Stanisław August Poniatowski – perdo de suvereneco – p.2
Stanisław August komencis la regadon per entrepreno de novumaj agadoj por rekonstrui la malnoviĝintajn ŝtatajn instituciojn, kio ne renkontis aprobon de la nobelaro. Ĝi establis konfederacion en Bar en 1768 kontraŭ la dominan intervenadon de Rusujo en la polajn aferojn kun la celo konservi la ĝistiaman reĝimon. Batalojn flanke de konfederacio partoprenis 100 mil homoj, la perdoj taksitaj de la reĝo egalis al 60 mil. Post ĝia falo al Siberio estis ekzilitaj pli ol 14 mil konfederacianoj, la ceteraj estis trude enkorpigitaj en la rusan armeon. La precizan nombron de la polaj viktimoj ne eblas difini. La propagando de najbaraj landoj utiligis la konfederacion kiel unu el la pretekstoj por la 1-a dispartigo de Pollando 1772, sed verdire la decido pri la dispartigo estis alprenita en Petersburgo jam meze de 1771.
La povo de Stanisław August estis signife limigita kaj subigita al la kontrolo de la dispartigintaj: Rusio, Aŭstrio, Prusio. Ankoraŭ dum la regado de Stanisław August en 1791 estis proklamita de la 4-jara Sejmo la 3-Maja Konstitucio, kiu signis, ke Pollano suriris la vojon de progreso kaj reformoj. La unua en Eŭropo, kaj la dua en la mondo post la usona, Konstitucio forigis la nobelan privilegion “liberum veto” kaj proklamis la heredan dinastion en Pollando. Estis establita nova registaro kun vastaj kompetentoj kaj laŭleĝe okazis egaligo de riĉaj burĝoj kun la nobelaro. Kamparanoj transiris sub la protekton de la ŝtato.
Tamen jam en majo 1792 en interkonsento kun la carino Katrina estis verkita akto de konfederacio de Targowica. Ĝi rekonis, ke la reformoj de la 4-jara Sejmo endanĝerigas liberecon. Targowica-perfiduloj alvokis helpon de rusaj trupoj, kiujn poloj komence rebatis. Sed tiam Stanislaw August aliĝis al Targowica-konfederacio. Sekve de tio komenciĝis la 2-a dispartigo. La alianciĝo de la reĝo kun Targowica-ribeluloj definitive subfosis la reĝan pozicion en la okuloj de la nacio. Defende por la Respubliko eksplodis Kościuszko-insurekcio. Kaŭzis ĝin minaco de laŭvica divido de la lando troviĝanta sub la regado de Targowica-perfiduloj, sed fakte jam sub la rusa okupacio. La lasta batalo de la 7-monata insurekcio okazis defende por Varsovio la 4-an de novembro 1794. Post la supervenko de la insurgenta rezisto laŭ orodono de Suworow dum kelkhora hombuĉado rusoj formurdis 20 mil civilulojn de la dekstraborda Varsovio. Post dek kelkaj tagoj la insurekcio falis, malliberigitaj estis la gvidantoj de la insurekcio, al la Siberio estis ekzilitaj 12 mil insugentoj. La likviditaj reĝaj kaj privataj bienoj kaj havaĵoj trafis en la manojn de caraj oficistoj. Post la falo de Kościuszko-insurekcio okazis la 3-a dispartigo. Rusio, Prusio kaj Aŭstrio disdivdis inter si la restintajn polajn teritoriojn. Pollando malaperis de sur la mapo de Eŭropo por 126-jara periodo. Stanisław August Poniatowski forlasis Varsovion kaj en asisto de rusaj dragonoj direktiĝis al Grodno. Tie li abdikis, sed la carino certigis al li salajron. Post ŝia morto li povis ekloĝi en la Marmora Palaco en Peterburgo. Tie li mortis en 1798 kaj estis entombigita en la tiea preĝejo de sankta Katarina. En 1938 Sovetunio liajn korporestaĵojn transdonis al poloj, kiuj metis ĝin en lia naskiĝloko en Wołczyn (postmilite en Belorusio), kie ili troviĝis ĝis 1988. Post tiu jaro denove ili trafis al Pollando. Finfine ili estis entombigitaj en la kripto de la varsovia arkikatedralo de sankta Johano.
Historio ne ŝatas la demandojn “se”. La 250-a datreveno de la kronceremonio de la lasta pola reĝo tamen proksimigu la historion kaj ĵetu en tiu ĉi kunteksto la lumon al la hodiaŭa Pollando.
El la elsendo 28.11.2014. Legas Barbara
La lasta pola reĝo Stanisław August Poniatowski – perdo de suvereneco – p.1
Kiam komence de septembro 2014 pasis la 250-a datreveno de la elekto de la lasta pola reĝo, Stanisław August Poniatowski, apenaŭ tiu ĉi fakto estis rimarkita. Samtage pasis la 219-a datreveno de lia abdiko. La 25-an de novembro pasas la 250-jariĝo de lia kronceremonio, kiun ni decidas uzi por proksimigi la reganton, kiu de unuj estas ŝarĝita per respondeco pro la dispartigoj de Pollando kaj la perdo de suvereneco, de aliaj kiel persono senefike batalanta por reformoj.
Preskaŭ ĉiu meza polo, eĉ ne tro interesiĝanta pri historio kapablas elkalkuli liajn atingaĵojn i.a. lian kontribuon al la proklamo de la 3-Maja Konstitucio. Sed la instruprogramoj – aparte en la postmilita periodo – glorigis lin aparte kiel homon grave meritiĝintan por la evoluo de la pola kulturo kaj scienco. Ĉiu polo scias pri la organizataj de Stanisław August Poniatowski ekde 1770 ĵaŭdaj tagmanĝoj, regule okazantaj jen en la varsovia Reĝa Kastelo, jen – somere – en la varsovia Łazienki-Palaco. La renkontiĝantaj dum ili pentristoj, skulptistoj, poetoj, literaturistoj diskutis pri la temoj ligitaj kun la scienco, arto kaj literaturaj verkoj. La nomoj de la invitatoj, vaste rekonataj homoj kiel Ignacy Krasicki, Ignacy Potocki, Hugo Kołłątaj, Marcello Bacciarelli, Franciszek Bohomolec, Adam Naruszewicz estas konataj al ĉiu polo. La oficiala periodaĵo de tiuj renkontoj aperanta ĝis 1777 glorigis la reĝon kiel mecenaton de kulturo kaj arto popularigante la ideojn de la Kleriga Epoko. Krom tiu ĉi periodaĵo dank’ al lia subteno kaj iniciato aperis krome regule en la jaroj 1765-85 la revuo Monitor establita de Franciszek Bohomolec kaj Ignacy Krasicki. Monitor traktis multajn aktualajn kaj variajn temojn pere de eseoj, raportoj, leteroj al la redakcio, artikoloj kaj felietonoj. Ĝiaj redaktoroj kritikis la konservemon de la pola nobelaro, plendis por transformiĝoj en la spirito de la Kleriga Epoko cele plibonigon de kutimoj, moralo kaj konduto socia. Hontmakulata estis i.a. drinkemo, klaĉemo, pigreco, flatemo kaj religia obstino. Monitor publikigis ne sole verkojn de la plej elstaraj 18-jarcentaj polaj poetoj, sed ankaŭ tradukojn de eksterlandaj verkistoj. En 1765 la reĝo establis la Kavaliran Lernejon, kies himno verkita por la poeziaĵo de Ignacy Krasicki reliefigis kaj proksimigis la ideon de la vorto Patrujo. La lernejo destinita por ne tre bonstata nobela junularo estis preparanta ĝin al la militistaj kaj civilaj taskoj. Lastrilate estis instruata en ĝi ekonomiko, juro, historio, geografio, lingvoj. Kiel interesan informon ni aldonu, ke la francan lingvon instruis en ĝi la patro de Frederiko Chopin, Mikołaj. Sed junuloj lernis ankaŭ rajdadon, skermadon, dancon kaj muzikon. Dank’ al la monrimedoj el la reĝa kaso kaj el la buĝeto de la Pola Reĝolando ĉiujare diplomitiĝis en ĝi 200 kadetoj. Tamen laŭ la reĝa konfeso al la brita diplomato James Harris el 1784, la Kavaliran Lernejon li establis por liveri la oficiran kadron al… rusoj. En 1773 kreiĝis la menciita pli frue Komisiono por la Nacia Eduko, la unua en la mondo centra institucio okupiĝanta pri edukado transpreninte tiam instruistojn kaj konstruaĵojn post la likviditaj jezuitaj lernejoj. Samjare kreiĝis Societo por la Elementaj Libroj, t.e. lernolibroj.
En la epoko de Stanisław August Poniatowski Varsovio riĉiĝis je novaj konstruaĵoj kaj institucioj. Dominik Merlini alikonstruis Ujazdów-Kastelon, li transformis la internojn de la Reĝa Kastelo alkonstruinte al ĝi bibliotekon. Lia plej fama verko estas tamen la palaca komplekso en Łazienki-Parko, kiun la reĝo traktis kiel sian someran rezidejon. En 1765 la reĝo establis Nacian Teatron, kiu komence signifis nur aktoran grupon, sed kiu en 1779 ricevis apartan konstruaĵon.
Stanisław August Poniatowski estis la lasta elektita reĝo de Pollando en la periodo 1764-1794. Pri lia elekto decidis subteno de la magnata Czartoryski-familio kaj la forto de la carino Katarina, kies amoranto li fariĝis dum li estis privata sekretario de la brita ambasadoro Charles Hanbury Williams en Peterburgo. Jam tiam Katarina promesis al li sian estontan subtenon por atingi la polan kronon. Jam kiel carino ŝi multe interesiĝis pri tio, ke la reĝo de Pollando estu utila por la rusaj interesoj. Lia elekto kostis ŝin duonan milionon da rubloj por subaĉeti deputitojn kaj por akompana militista operaco. La 7-an de septembro 1764 en la ĉeesto de rusaj trupoj, 5584 elektantoj Stanisław August, blazone Ciolek estis elektita reĝo. La kronceremonio okazis la 25-an de novembro, kiun tagon patronas sankta Katarina. Tiel la nova pola reĝo manifestis sian korligiĝon al la carino.
El la elsendo 21.11.2014. Legas Barbara