Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Fábio Fortes el Brazilo

Nia antaŭmikrofona gasto, estas Fábio Fortes el Brazilo, kiun ni renkontis dum la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Tiuj ĉi studoj, sed ankaŭ lia profesia laboro kiel lekcianto pri klasikaj lingvoj kaj esperantista aktivado estas temo de nia interparolo.
Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.12.2022 – 13′ 18″

Kun Brandon Sowers, usona/portugala esperantisto i.a. kunaŭtoro de nova podkasto

Kun Brandon Sowers ni renkontiĝis dum la lasta ARKONES-2022. Tio estis la okazo demandi lin pri lia aktivado en la Usona kaj Portugala E-movadoj, pri li kiel kunaŭtoro de nova podkasto de usonaj esperantistoj „Usone Persone”, pri la aktuale funkciantaj E-elssendoj.

El la elsendoj 05 kaj 25.11.2022. Interparolis red. Barbra Pietrzak – 23’23”