Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kun Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia dum la renkontiĝo en Pluezek 2010

Kun profunda malĝojo atingis nin informo, ke la 10-an de junio 2023 forpasis Giuseppe Grattapaglia, kiu kun sia edzino Ursula estis administranto de la fondaĵo Bona Espero, bieno-lernejo en Brazilo. Aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj. En nia arkivo troviĝas kelkaj intervjoj kaj interparoloj kun Giuseppe kaj Ursula, el kiuj ni elektis tiun, kiun ni faris dum la E-ista Renkontiĝo en la bretona Pluezek.

Interpaolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.06.2023 – 12′ 18″

Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023 p. 2

En la nuna programo audiĝa la dua parto de la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ nia gasto karakterizas ĉi tiujn eventojn kaj donas kelkajn detalojn pri la junia Poliglota Kunveno en la pola Teresin.
(https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/).

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10. 05. 2023 – 10′ 32″

Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023

Ni invitas por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ aŭdiĝas la unua parto de nia interparolo pri la origino de la evento kaj la ĝisnunaj rikoltoj.
(https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/).

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10. 05. 2023 – 11′ 20″

 

La tria trejnado ĉe E@I kadre de la EU-projekto Vikipedio por Eŭropo

Dum la semajnfino 21-22.04.2023 en la sidejo de E@I en Slovakio okazis la trejnado kadre de la EU-projekto „Vikipedio por Eŭropo” dediĉita al Esperanto en Vikipedio. Tio estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon unu el la kunorganizantoj kaj du partoprenintoj de la evento.

Raportis red. Maciej Jaskot

El la elsendo 30.04.2023 – 11′ 23″

La origino de la Instituto Ivo Lapenna

Komence de aprilo pasis la 90a naskiĝdatreveno de Tyburcjusz Tyblewski. Li estis pola pedagogo, psikologo doktoriĝita pri ĉi tiuj fakoj en la Varsovia Universitato. Li estis docento de AIS kaj estis ties orda profesoro kaj senatano. Li okupiĝis pri la tradukado el la pola literaturo en Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni proponas nian arkivan interparolon el 1996, registritan dum la Praga UK. Ĝi rilatas al la ideo establi Instituton Ivo Lapenna, kiu funkciis dum 22 jaroj en la periodo 1997-2019.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.04.2023 – 07′ 27″