Antaŭ la mikrofono
Petro Baláž pri la Ekonomia Forumo (2015) kaj Esperanto-stando tie
Kun Petro Baláž el Slovakio, ni interparolas pri la finiĝinta lastĵaŭde (10.09.2015) grava evento en la centra-orienta Eŭropo, kiu la 25-an fojon venigis politikistojn, ekonomikiistojn, ekspertojn, homojn de la kultura mondo kaj ĵurnalistojn al la sudpola kuracloko Krynica. De 10 jaroj laŭvice sian standon kadre de la Ekonomia Forumo, kiel la unusola neregistara organizo havas Eŭropa E-Unio dank’ al la subteno i.a. de UEA kaj ESF. El la elsendo 13.09.2015
D-ro Maciej Jaskot pri lia universitata laborgrupo pri konstruataj lingvoj
Kun d-ro Maciej Jaskot ni interparolas pri lia lastsemestra universitata laborgrupo pri konstruataj lingvoj kaj pliaj planoj por trakti la temon en liaj okupoj kun studentoj. El la elsendo 08.09.2015
Interparolo kun Tali Wandel pri movoarto eŭritmio
Tradicie en la kongresa programo Kleriga Lundo eblis konatiĝi kaj kleriĝi pri la plej diversaj temoj. La unuan temblokon malfermis la programero de Tali Wandel pri Eŭritmio. Enkondukon al la temo scivolemuloj povis trovi en la 1-a numero de la Kongresa Numero. „Kiel eblas kultivi vian aŭskultadon kaj komunikadon inter si mem, grupo da homoj kaj la mondo samtempe? Tra prelego kaj fizika praktiko de la movoarto eŭritmio, ni esploru kiel estado de la diversaj artoj kultivas la arton esti homo kune kaj la unika individuo, kiu ĉiu el ni estas. Eŭritmio estas movoarto, kiu videbligas la paroladon kaj kantadon”. Pri tiu temo kun Tali Wandel interparolis Milada Szwedo. El la elsendo 25.08.2015
D-ro Maciej Jaskot pri la reformo de la Eŭropa Referenckadro rilate la lernadon de la fremdaj lingvoj
D-ro Maciej Jaskot laboras en la unusola pola altlerneja grupo pri la reformo de la Europa Referenckadro rilate la lernadon de la fremdaj lingvoj. Ĝiaj ĝisnunaj kaj septembraj taskoj estas la temo de nia interparolo. El la elsendo 18.08.2015
Ursula Grattapaglia pri la ege sukcesa spektaklo “Ursula” kaj pri Bona Espero
Dum la Lilla UK estis aparta okazo interparoli kun Ursula Grattapaglia pri ege sukcesa spektaklo “Ursula” kreiĝinta i.a. baze de libro de Roman Dobrzyński “Bona Espero – idealo kaj realo” kaj pri la nuna situacio en Bona Espero. El la elsendo 11.08.2015
Prezento de emociiga sonsceno el la Solena Fermo de la 100-a UK en Lillo
La 4-an de aŭgusto, jam post la 100-a UK en Lillo, sed en la unua postkongresa raporto el Varsovio ni proponas emociigan sonscenon el la Solena Fermo okazinta la 1-an de aŭgusto. El la elsendo 04.08.2015
D-ro Maciej Jaskot pri la rolo de la gepatra lingvo en la alproprigado de fremdaj lingvoj
Kun Maciej Jaskot ni referencas al la konferenco de la polaj lingvoinstruistoj (de la baza, meza kaj supera instruniveloj) pri la rolo de la gepatra lingvo en la alproprigado de fremdaj lingvoj. El la elsendo 14.07.2015
Konrad Andrzejuk pri la faritaĵoj, atingaĵoj kaj planoj de Zamenhof-Fondumo
Lastsabate, la 27-an de junio en Bjalistoko okazis la kunsido de la Konsilio de Zamenhof-Fondumo. Kun nia antaŭmikrofona gasto Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de ZF ni interparolas pri la faritaĵoj, atingaĵoj kaj planoj de Zamenhof-Fondumo en Bjalistoko. El la elsendo 30.06.2015
D-ro Maciej Jaskot pri lingvofenomenoj en la diverslingva komunikado
Kun nia kolego Maciej Jaskot ni interparolas pri diferencoj en la konceptoj rilatantaj al la parola lingvo. Ĉu sole kono de la vortsignifoj ebligas interkomprenon, kio estas lingvokodo. Unuvorte ni interparolas pri la lingvofenomenoj, kiujn ni ĉiutage frontas en la diverslingva komunikado. El la elsendo 26.05.2015
Clay Magalhães dividas informojn post vizito al kongresurboj Bonaero kaj Lillo
Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario dividas la postvizitajn informojn en du kongresurboj – la nunjara Bonaero kaj venontjara Lille. El la elsendo 16.05.2015.