Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun d-ro Maciej Jaskot pri interesa lingvistika konferenco en Hispanio

Kun nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot ni retrorigardas al interesa interlingvistika konferenco okazinta ankoraŭ dum la antaŭferia periodo en Hispanio, el kiu tamen venas konkludoj por daŭra laboro de E-sciencistoj kaj esploristoj. El la elsendo 30.08.2016 – 10’56”

Interparolo kun Maryvonne kaj Bruno Robineau (2016)

La antaŭmikrofonaj gastoj de la Redakcio estas Maryvonne kaj Bruno Robineau el Francio, kiuj komence de aŭgusto vizitis Varsovion kun la celo viziti la tompon de L. Zamenhof. Siatempe ili famiĝis kiel mondvojaĝintoj, pri kio rakontas ilia libro „Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” kiu estas aĉetebla en la libroservo de UEA. La misteron de la aludita en la interparolo biciklo Barbara klarigas la paĝo www.velo-du-bonheur.com kaj same la jena video.   El la elsendo 26.08.2016 – 8’50”

Intervjuo kun prof. Ilona Koutny dum la Baltaj Tagoj en Birštonas (2016)

Kun prof. Ilona Koutny ni renkontiĝis dum la Baltaj Tagoj en Birštonas. Ni interparolas pri ŝia prelegaro dum la Tagoj, pri la plej gravaj eventoj ĉe Interlingvistikaj Studoj kaj pri la okazonta en septembro (17-23.09.2016) laŭvica sesio de la Interlingvistikaj Studoj kaj komenciĝonta unujara instruista trejnado en Poznano. El la elsendo 19.08.2016 – 8’11”

Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot diskutas pri la 101-a UK en Nitro ĵus post ĝia finiĝo

La retrorigarda, freŝrigarda interparolo de Barbara kaj Maciek estis surbendigita nur kelkajn horojn post la Solena Fermo de la 101-a UK en Nitro. Maciek  dividas kelkajn siajn impresojn pri la kongresa raporta laboro kaj kelkaj kongresaj programeroj. El la elsendo 16.08.2016 – 6’15”

Interparolo kun Robin van der Vliet, prizorganto de telegramo.org

Pri telegramo.org ni interparolis kun Chuck Smith en unu el niaj kongresaj  raportoj. Hodiaŭ nia ĉefparolanto estas Robin van der Vliet la kunadministranto de la diskutejo, kiu i.a. malkaŝas tion, kiel ellerninte la lingvon antaŭ unu jaro pere de Duolingo li nun eniris la E-komunumon. Kun Robin kaj Chuck ni renkontiĝis dum la postekskursa pikniko, kio ebligis ne sole interparolon, sed ankaŭ registron de la grupo Pola RetRadio en telegramo.orgEl la elsendo 16.08.2016 – 4’25”

Paul Gubbins en interparolo registrita dum la Jokohama UK (2007)

La 6-an de augusto mortis konata brita verkisto, ĵurnalisto i.a. redaktoro de Brita Esperantisto, direktoro de literatura sekcio de Akademio de Esperanto Paul Gubbins. El nia arkivo ni memorigas historian interparolon surbendigitan dum la Jokohama UK (2007), en kiu ni interparolas pri liaj planoj ligitaj kun la ĵusa tiam membriĝo en la Akademio, graveco de parola lingvo en lia verkado kaj literaturaj temoj en lia samjara NASK-kurso; El la elsendo 09.08.2016 – 11’45”

Interparolo kun Chuck Smith pri telegramo.org

Chuck Smith estas unu el la plej konataj esperantistoj de juna/meza generacio, kiu enorme kontribuis al disvastigo de Esperanto en la Interreto. En 2001 preskaŭ tuj post la esperantistiĝo li fondis la Vikipedion en Esperanto. En 2015 li estris teamon kiu preparis la angla-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie post unu jaro Esperanton eklernis pli ol 400 mil personoj. La temo de nia interparolo estas la plej nova furoraĵo telegramo.org. Tie ĉi ekzistas jam grupo Pola RetRadio https://telegram.me/joinchat/Dlrubz7AslXuSQc65oqQeg

El la elsendo 05.08.2016 – 7’45”

D-ro Ulrich Lins pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj

Marĝene de tre sukcesa Aŭtora Duonhoro de d-ro Ulrich Lins dediĉita al plene reviziita eldono de La danĝera lingvo reference al fontoj konsulteblaj nur post la germana unuiĝo kaj malkomponiĝo de Sovetunio en nia antaŭmikrofona interparolo ni koncentriĝas pri la fontoj de lia interesiĝo pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj, kiel nazia Germanio kaj stalinisma Rusio. La sondokumento aŭdiĝis kadre de nia sonraporto el Nitro el la 29.07.2016 – 5’41”