Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Orlando Raola pri faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto

Fine de novembro en la CO de UEA en Roterdamo okazos laŭvica Malferma Tago. En ĝia programo – pri kiu ni mencias aparte – i.a. prelegos Orlando Raola. Lia temo „”Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto”. I.a. pri liaj sciencaj interesiĝoj kaj laboro rilate la E-komunumon ni interparolis kun la nova estrarano de UEA en la lastaj momentoj de la Lahtia UK. El la elsendo 12.11.2019 – 12’10”

Interparolo kun Sten Johansson

Nur antaŭ kelkaj tagoj ĉe Mondial aperis la plej nova romano de Sten Johansson „Ne eblas aplaŭdi unumane”. Pri ĝi kiel verko baldaŭ aperonta ni interparolis kun la aŭtoro dum la lasta UK en Lahtio. La intervjuo kun la  konata sveda verkisto estas krome  la okazo konatiĝi kun lia vojo al Esperanto, kun liaj ideoj pri E-literaturo kaj pri la bezono kreeme rilati al ĝi flanke de literaturamaj membroj de la E-komunumo. Sten Johansson gvidas la retejon Originala Literaturo Esperanta http://www.esperanto.net/literaturo/, pri kiu li donas kelkajn klarigojn. El la elsendo 05.11.2019 – 12’29”

Katalin Kováts pri instruista trejnado

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas Katalin Kováts, sub kies gvido dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato komenciĝis unujara Instruista Trejnado por studentoj de la 3-a studojaro kaj 12 aliaj personoj, kiuj krome al ĝi aliĝis. Ni interparolas krome pri la instruista trejnado ĉe edukado.net, RITE. El la elsendo 08.10.2019 – 14’58”