Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Neformale kun prof. Fabrizio Pennachietti

En la hodiaŭa Kristnasketosa elsendo nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu dum la antaŭmikrofona renkontiĝo, kiu parte aŭdiĝis en nia kongresa sonraporto el la komenco de aŭgusto, parolas ankaŭ pri la graveco de Torino por lia esperantistiĝo kaj pri lia familio, en kiu Esperanto ne malgravis, eble eĉ estonte pli prosperos.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.12.2023 – 09′ 58″

Kun Anna Skudlarska i.a. pri Esperanto en grandaj internaciaj eventoj

Nia antaŭmikrofona gasto estas pola esperantistino el Vroclavo, aktive partoprenanta la E-komunuman vivon vizitante plej diversajn eventojn dum kiuj ankaŭ ĉi-jare ni renkontiĝis, i.a. dum la Poliglota Renkontiĝo en la apudvarsovia Teresin. Tio estis ankaŭ la okazo iom pli ekscii pri ŝia esperantista vivo kaj evidente konatiĝi kun ŝiaj opinioj pri la evento mem.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.11.2023 – 08′ 51″

Adiaŭe al Terttu Tyynelä, longjara aŭskultantino de la E-Redakcio de PR

El nia arkivo ni ĉerpas fragmente el la interparolo de nia longjara aŭskultantino el Finnlando, Terttu Tyynelä, kiu kun Sirkka Mattlin, ankaŭ el Finnlando, gastis antaŭ nia mikrofono post la renkontiĝo kun aŭskultantoj dum la UK en Rejkjavivko, en 2013.

Interpaprolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.11.2023 – 06′ 46″

Rememoromaĝe al profesoro Erich-Dieter Krause

Antaŭ kelkaj tagoj (18.10.2023) forpasis prof. Erich-Dieter Krause, akademiano, konata germana vortaristo kaj leksikografo. El nia arkivo ni elektis adiaŭe interparolon, kiun en aprilo 1999 faris red. A. Pettyn interparolis pri aperonta dum la Berlina UK lia Granda Esperanta-Germana Vortaro.

Interparolis redaktoro Andrzej Pettyn

El la elsendo 30.10.2023 – 09′ 30″

Kun Geoffrey Greatrex pri Kanada E-movado kaj liaj profesiaj laborfacetoj

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko i.a. en Esperanton el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de Cezareo.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.10.2023 – 10′ 14″

Kun d-ro Mark Fettes, pri kelkaj facetoj ligitaj kun la trandono de Hodler-biblioteko al Varsovio

Al la temo de la Biblioteko Hodler, nun troviĝanta sub la protekto de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio referencas nia interparolo kun d-ro Mark Fettes. Unu el la ĉefideodonintoj de ĉi tiu entrepreno kompletigas niajn ĝisnunajn informojn per kelkaj nekonataj preparfacetoj al ĉi tiu entrepreno.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.10.2023 – 08′ 10″

Kun d-ro Ulrich Lins pri liaj nunaj laboroj

La 108-a UK en Torino estis la okazo gastigi antaŭ nia mikrofono konatan E-historiiston, d-ron Ulrich Lins kaj intervjui lin pri liaj aktualaj laboroj. Ili ligiĝas kun laboro pri faka artikolo por eksterkomunuma revuo pri iu
faceto en historio de E-movado. Ĝi estas ligita kun du esperantistaj figuroj junaĝe ankaŭ komunistaj aktivuloj: Kurisu Kei el Japanio kaj Nikola Aleksjev el Bulgario.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.10.2023 – 14′ 14″

Kun Sara Spanò kaj Francesco Maurelli marĝene de ilia 7-a nuptodatreveno

Dum la lasta ARKONES (15-17.09.23) inter multaj partoprenantoj de la evento en Poznano troviĝis ankaŭ Sara Spanò kaj Francesco Maurelli. Koincide dum ĉi tiu semajnfino pasis la sepa datreveno de ilia geedziĝo. Tio estis la okazo por ripeti gratulojn kaj bondezirojn por ilia daŭra kaj feliĉa vivovojo, sed krome retrorigardi por iom paroli pri iliaj komunaj aktivadoj kaj individuaj pasioj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.09.2023 – 11′ 34″