Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (aprilo, 2021)

En la hodiaŭa elsendo ni proponis la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz. La intervjuo i.a. memorigas pri la finiĝanta aliĝperiodo al la nunjara eldono de la konkursoj kaj alportas la informon pri nova eldonaĵo de la belarta konkurso dediĉita al la premiitaj ĝis nun mininoveloj.

El la elsendo 27.04.2021 – 9′  36″

Interparolo kun gastoj el Irano

Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Keyhan Sayadpur, Hamzet Shafiee, Ahmad Mamdoohi, Surush Mohammadzadeh el Irano, kun kiuj ni i.a. interparolas pri la ĵus okazinta 8a virtuala IrEK. La videoregistrajoj pri la unuopaj kongrestagoj troviĝas ĉe la adresoj: https://youtu.be/75UhgXfy4g4, https://youtu.be/7PwY6f1wMto, https://youtu.be/RRM91QzRLLo kaj https://youtu.be/XGODyp1s4AY.

El la elsendo 13.04.2021 – 13′ 17″