Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Elbląg-kanalo, la hidroteknika miraklo, unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Pollando estas la temo de nia felietono pri Vizitinda Pollando en la 443-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org. En kulturkroniko ni informas pri la plej nova sonorilego “Mieszko kaj Dobrawa” muldita omaĝe al la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al solenado de M60 en Jokohamo kaj funkcianta en la andaluzia Ejea de los Caballeros E-ekspozicio. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. Muzike ni memorigas la kanton de Nadia Figueiredo “La floraj violoj de la dezerto”. Aktualaĵoj, la kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Estimataj geamikoj, kun chiu elsendo kreskas mia deziro iam viziti Pollandon kaj kompreneble la “naskighurbon” de Esperanto. Kune kun tiu deziro kreskas ankau alia, nome lerni la polan lingvon. Mi esperas! Brakumojn! Leandro Abrahão el Brazilo
La Pola RetRadio ja estas surprizodona! Estante brazilano, mi tamen ne konis la belan vochon de Nadia Figueiredo. Chu shi publikigis kompaktdiskon? Alia rava raporto estas tiu, pri la pola kanalo nun restaurata: per via priskribo ni kvazau kunkrozis sur ghiaj akvoj. Jen kial viaj elsendoj estas tiel shatataj!