Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nia felietono pri koninda polo estas dediĉita al Władysław Bartoszewski, la mortinta fine de aprilo pola historiisto, diplomato, verkisto, ĵurnalisto, socia aganto, politikisto, diplomato, kiu i.a. troviĝis en la Honora Komitato de la Bjalistoka UK en 2009. Komence de la 439-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni konfirmas, ke kiel la plej bela arkitektura konstruaĵo en Eŭropo en 2015 estis rekonita Filharmonio de Szczecin (la nordokcidenta Pollando), ni informas pri la virtuala Enciklopedio de la pola regiono Varmio kaj Mazurio en la nordorienta Pollando. Ni informas pri la sabata Nokto de Muzeoj. Dank’ al Rosa Lopez la E-temo enhavas raportan informon pri la Valencia kaj Hispana E-kongresoj okazintaj komence de majo. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Per fragmento de la kanzono “Estu Feliĉaj” akompanas nin Jonny M. Temas pri kanzono el lia KD Regestilo, eldonita de Vinilkosmo.
Kara skipo de Pola Retradio,
Mi volas aldoni kelkajn komentojn pri la stilo de viaj elsendoj. Mi estas nur nova Esperantisto, do mi ne povas komenti pri la antaua stilo, nur pri la nuntempaj elsendoj. Ankau, mi ne havas grandon sperton pri aliaj radio-elsendoj, do jen mia tute persona impreso.
Lau mia takso, la karaktero de viaj elsendoj havas gheneralan econ, kiun mi pripensas esti ‘serioza moderna jhurnalismo’ – tamen, kun enhavo ankau neformala, ekzemple la fragmentoj muzikaj. La tutan mi tre ghuas kaj estimas.
Lasu min mencii ankau, ke plachas al mi simple audi la vochojn. Chiu skipano havas interesan vochtonon. La vocho de Gaby havas fascinan kaj belan econ – kaj de ritmo kaj flueco – al miaj oreloj!
Responde al Bernardo! Atendu kelkajn sekundojn kaj vi estos kontenta…
Dankon al ĉiuj!
Kore
Petro
Ankorau ne.
La 12-a maja RSS ligilo ankoraŭ ligas rekta al la son-dosiero, anstataŭ al la ret-paĝo.
Kun plena respekto, permesu, ke mi esprimu mian miron pro la kritikoj de nia samideano. Miaopinie, la milda neformaleco de la nuntempa stilo de viaj podkastoj estas tre alloga kaj simpatia.
La RSS ligilo por la antaua podkasto (Mayo 12-a) ne funcias konvene.
Pardonu: Mayo –> Majo