Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna felietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. Ĉi-tiun informon akompanas citaĵo el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. En la kulturkroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żabiński-vilao en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venontsemajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Ni citas el la komponaĵo de Kilar „Montarana danco”. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Mi trovis aparte interesa la informon pri la disponigita muzeo. Kaj la antaumikrofona gasto estas chiam inter miaj preferataj programeroj. Koran saluton!