Kvankam ne eblas unusignife diri, kiu estas la plej grava pentraĵo, kiun oni devus almenaŭ unu fojon en la vivo rigardi, la franca „Le Figaro” entreprenisis la pritaksoklopodon. Ĝi direktis tiun demandon al pli ol 60 personoj profesie ligitaj kun la arto. Inter ili estis direktoroj kaj kuratoroj de muzeoj, posedantoj de artgalerioj, lekciantoj pri la arthistorio, kritikistoj kaj reprezentantoj de aŭkcia artmerkato. Ĉiu el ili povis proponi kvin pentraĵojn kaj ĉiu el ili povis ricevis poentojn en la sinsekvo – kvin, kvar, tri, du, unu. En la daŭro de la enketado la redakcio allasis al la pritakso i.a. freskojn de Giotto kaj la volbon de la Siksta Kapelo. Tiel kreiĝis la listo de 94 artverkoj.
La unuan lokon okupis „Guerenca” de Pablo Picasso, kiun li pentris en 1937 post la pribombado de la eŭska Gereniko kun la penso pri hispana pavilono dum la pariza mondekzpozicio. La 2-an lokon akiris „Altaro el Isenheim” de Matthias Grünewald. Ĉe la tria loko ektroviĝis Nufaroj (akvolilioj) de Claude Monet.
En tiu listo troviĝas ankaŭ pentraĵo el Pollando „Damo kun ermeno” de Leonardo da Vincici klasifikita je la 20-a loko. Ĝi prezentas la figuron de Cecilia Gallerani, la kortegan damon, amorantinon de princo Ludovico Sforza. Kiel kuriozaĵon eblas aldoni, ke ĝi antaŭis la faman pentraĵon de la sama aŭtoro, „Mona Lisa”.

El la elsendo 30.10.2026. Legas Maciek – 01′ 20″

Ludu