Ludu

En la 1510-a E_elsendo el la 05.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.11, ankaŭ kun la E-historio, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la plej nova pola Historia Monumento, kiu fariĝis la Centra Tombejo en Szczecin kaj pri la okazonta en Varsovio venontsemajnfine 4-a Festivalo de la Azia Literaturo.
• Omaĝe al la forpasinta fine de oktobro la plej maljuna pola esperantisto, Zbigniew Glajcar ni memorigas nian interparolon kun li pri la komencoj de lia esperantistiĝo;
• Sekve Maciej Jaskot raportas pri sia partopreno en la nunjara Slovaka Esperantista Kongreso.
• En la fino Barbara kaj Gabi invitas por la Leterkesta Renkontiĝo;
• La akompana bildo rilatanta al la 4–a Festivalo de Azia Literaturo en Varsovio estas realigita helpe de AI.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.